- El la fakto, ke la progresa movo de la homaro estas neevitebla, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo, ne sekvas, ke Dio indiferentas al ĝi kaj ke, stariginte leĝojn, li retiriĝis en senfare- con kaj lasis la aferojn iri solaj per si mem. Liaj leĝoj sendube estas eternaj kaj neŝanĝemaj ĝuste tial, ke lia volo mem estas eterna kaj konstanta kaj ke lia penso senĉese animas ĉiujn ekzistaĵojn. Lia penso,ĉion penetranta, estas la forto inteligenta kaj konstanta, kiu subtenas en ĉio la harmonion. Se tiu penso eĉ por momento ĉesus agadi, la Universo fariĝus kiel horloĝo sen reguliga pendolo. Dio do senĉese prizorgas la plenumiĝon de siaj leĝoj, kaj la Spiritoj, kiuj loĝatigas la spacon, estas liaj ministroj, ŝarĝitaj pri la detaloj laŭ komisioj respondaj al ilia grado da progreso.
- La Universo estas samtempe ia supermezura mekanismo, direktata de same nekalkulebla nombro da inteligentoj, ia senmezura regno, kie ĉiu inteligenta estulo havas sian parton en la agado, sub la okuloj de la suverena Mastro, kies unusola volo ĉie tenadas la unuecon. Sub la potenco de tiu vasta reguliga povo, ĉio moviĝas, ĉio funkcias en perfekta ordo. Kio al ni ŝajnas perturboj, tio estas partaj kaj izolitaj movoj, kiuj al ni aspektas neregulaj nur tial, ke limigita estas nia vidado. Se el ili ni povus ĉirkaŭpreni la tuton, ni vidus, ke tiuj neregulaĵoj estas nur ŝajnaj kaj ja harmonias kun la tuto.
- La homaro ĝis nun plenumis nekontesteblajn progresojn. Per sia intelekto, la homoj venis al rezultatoj neniam antaŭe atingitaj, el la vidpunkto de la sciencoj, de la artoj kaj de la materiala bonstato. Al ili ankoraŭ restas, por fari, senmezura progreso, nome: igi regadi inter si karitaton, fratecon, solidarecon, kiuj al ili certigu la moralan bonstaton. Ili ne povas tion atingi per siaj kredoj, nek per siaj malnoviĝin- taj institucioj, restaĵoj de alia tempo, bonaj por certa epoko, sufiĉaj por ia transira stato, sed kiuj, doninte tion, kio al ili nur eblis, starus hodiaŭ kiel ia malhelpo. Necesas al la homoj jam ne nur la disvolviĝo de la intelekto, sed ja la altiĝo de la sentoj, kaj por tio necesas detrui ĉion, kio povas supereksciti en ili egoismon kaj orgojlon.
Tian periodon ili de nun eniros, kaj ĝi signos unu el la ĉefaj etapoj de la homaro. Tiu etapo, kiu nun ellaboriĝas, estas la necesa sekvo de la antaŭa stato, same kiel plenaĝo estas sekvo de junaĝo. Gi do povis esti antaŭvidita kaj antaŭdirita, kaj ja tial oni diras, ke estas venintaj la tempoj difinitaj de Dio.
- Sed, koncerne ĉi tempojn, ne temas pri ia parta ŝanĝo, ia renoviĝo limigita al unu regiono, al unu popolo, al unu raso. Temas ja pri universala movado, estiĝanta cele al la morala progreso. Ia nova ordo de aferoj emas stariĝi, kaj la homoj, kiuj ĝin plej kontraŭas, por ĝi malgraŭvole laboras. La estonta generacio, liberiĝinta el la feĉoj de la malnova mondo kaj konsistanta el pli puraj elementoj, estos animata de ideoj kaj sentoj tre malsamaj ol tiuj de la nuna generacio, kiu forpasas per gigantaj paŝoj. La malnova mondo estos mortinta kaj pluvivos en la Historio, same kiel nun la tempoj de la Mezepoko kun siaj barbaraj moroj kaj superstiĉaj kredoj.
Cetere, ĉiuj scias, kiel ankoraŭ tute ne kontentiga estas la nuna ordo de la aferoj. Iel plenĝuinte la materialan bonsta- ton, kiu estas produkto de la intelekto, oni venas al la kompre- no, ke la sekvo de tiu bonstato povas troviĝi nur en la morala disvolviĝo. Ju pli oni antaŭeniras, des pli oni sentas, kio mankas, tamen ne povante ankoraŭ ĝin klare difini: tio estas la efiko de interna laboro elvolviĝanta por la regenerado; oni havas dezirojn, aspirojn, kiuj kvazaŭ estus la antaŭsento pri ia pli bona stato.
- Sed tiel radikala ŝanĝo, kiel tiu ellaboriĝanta, ne povas fariĝi sen skuoj. Neeviteble ekestas ia batalo inter la ideoj. De tiu konflikto nepre naskiĝos nedaŭraj perturboj, ĝis la tereno estos ebenigita kaj la ekvilibro restarigita. Estas do el la batalo inter la ideoj, ke aperos la gravaj, antaŭdiritaj eventoj, ne el kataklismoj aŭ pure materiaj katastrofoj. La ĝeneralaj kataklismoj estis sekvo de la stato de formiĝo de la Tero: hodiaŭ ne plu skuiĝas la internaĵoj de la globo, sed ja tiuj de la homaro.
- Se la Tero jam ne devas timi la ĝeneralajn kataklis- mojn, ĝi tamen ankoraŭ devas suferi periodajn transformiĝojn, kies kaŭzoj estas klarigitaj, el scienca vidpunkto, en la jenaj instruoj donitaj de du eminentaj Spiritoj:
"Ĉiu ĉiela korpo, krom la simplaj leĝoj, kiuj direktas la apartigon inter tagoj kaj noktoj, inter la sezonoj, ktp, spertas transformiĝojn, bezonantajn milojn da jarcentoj por plene efektiviĝi, sed kiuj, kiel la malpli daŭraj transformiĝoj, trapasas ĉiujn periodojn, ekde la komenca ĝis tiu kun maksimuma
1 Ekstrato el du komunikaĵoj donitaj en la Pariza Societo kaj publikigitaj en la Revue Spirite de oktobro 1868, p. 313. Ili estas la korolario de tiuj de Galileo, prezentitaj en la Ĉapitro VI, kaj ia kompletigaĵo al la Ĉapitro IX pri la transformiĝoj de la globo.
efiko, post kiu ekestas la malkresko ĝis la ekstrema limo, por ke denove rekomenciĝu la paso tra la samaj fazoj.
"La homo ampleksas nur tiujn fazojn de relative mallonga daŭro, kies periodecon li povas konstati. Sed estas iuj ampleksantaj longdaŭrajn generaciojn, kaj eĉ sinsekvajn rasojn, kies efikoj, pro tio, aperas al li kun la ŝajno de noveco kaj spontaneco, dum, se lia rigardo povus retroiri kelkajn milojn da jarcentoj, li vidus, ke inter tiuj samaj efikoj kaj ties kaŭzoj estas ia interrespondeco, pri kiu li tute ne suspektis.
"En unu sama planeda sistemo, ĉiuj korpoj, kiuj al ĝi apartenas, reagas unuj sur la aliajn; en ĝi ĉiuj fizikaj influoj estas solidaraj, kaj el tiuj efikoj, kiujn vi nomas grandaj perturboj, estas neniu, kiu ne rezultus el la komponanto de la influoj de la tuta sistemo.
"Mi iras pluen: mi diras, ke la planedaj sistemoj reagas, unuj sur la aliajn, pro la proksimeco aŭ malproksimeco rezultantaj el ilia translacia movo tra la miriadoj da sistemoj, kiuj konsistigas nian nebulozon. Kaj ankoraŭ pluen: mi asertas, ke nia nebulozo, - kiu kvazaŭ estas ia arkipelago en la senlimaĵo kaj kiu ankaŭ faras sian translacion tra la miriadoj da nebulozoj -, suferas la influon de tiuj, al kiuj ĝi alproksimi- ĝas.
"Tiel do nebulozoj reagas sur nebulozojn, sistemoj sur sistemojn, kaj same planedoj reagas sur planedojn, kiel ankaŭ la elementoj de ĉiu planedo reagas, unuj sur la aliajn, kaj tiel plu ĝis la atomo. De tio venas, en ĉiu mondo, lokaj aŭ ĝeneralaj transformiĝoj, kiuj ne ŝajnas perturboj tial, ĉar la mallongeco de la vivo permesas, ke oni nur vidu iliajn partajn efikojn.
"La organa materio ne povus eskapi tiujn influojn; la perturboj, kiujn ĝi spertas, povas do aliigi la fizikan staton de la vivantaj estaĵoj kaj estigi iujn el tiuj malsanoj, kiuj ĝenerale atakas plantojn, bestojn kaj homojn. Tiuj malsanoj, kiel ĉiuj malfeliĉegoj, havigas al la homa intelekto ian stimulon, kiu ĝin pelas, per la premo de neceseco, al serĉado de rimedoj por ilin kontraŭbatali kaj al malkovro de naturaj leĝoj.
"Sed la organa materio siavice reagas sur la Spiriton, kiu, pro sia kontakto kaj intima ligiteco kun la materiaj elementoj, ankaŭ suferas influojn, kiuj ŝanĝas liajn inklinojn, tamen ne senigante lin je la libera volo, kiuj superekscitas aŭ moderigas lian aktivecon, kaj kiuj, ĝuste pro tio, kunhelpas por lia disvolviĝo. La bolado, kiu iafoje ekestas ĉe unu tuta popolo, inter la homoj de unu sama raso, ne estas io hazarda, nek rezulto de ia kaprico; ĝi havas sian kaŭzon en la leĝoj de la Naturo. Komence nekonscia kaj estanta nenio pli ol ia svaga deziro, ia nepreciza aspiro al io pli bona, ia bezono de ŝanĝo, tiu bolado manifestiĝas per ia surda agitiĝo, poste per agoj kondukantaj al sociaj transformiĝoj, kiuj, kredu ĝin, ankaŭ havas sian periodecon kiel la fizikaj transformiĝoj, ĉar ĉio sin interĉenas. Se la spirita vidado ne estus nebuligita de la materia vualo, vi vidus la fluidecajn fluojn, kiuj, kvazaŭ miloj da konduktantaj fadenoj, interligas la aferojn de la mondoj spirita kaj materia.