Выбрать главу

Kaj estas ĝuste en la momento, kiam ĝi troviĝas tro malvaste en la materia sfero, kiam ĝia intelekta vivo superbor- diĝas, kiam en ĝi burĝonas la spirita sento, ke homoj, kiuj sin deklaras filozofoj, esperas ŝtopi la malplenon per la doktrinoj de negativismo kaj materialismo! Stranga anomalio! Tiuj samaj homoj, kiuj intencas peli ĝin antaŭen, klopodas por ĝin enfermi en la malvastan rondon de la materio, el kiu ĝi strebas eliri. Ili vualas al ĝi la vidon de la senfina vivo kaj, montrante al ili la tombon, ili asertas: Nec plus ultra!

15. - Kiu ajn meditis pri Spiritismo kaj ties sekvoj kaj ĝin ne limigas en la estigado de kelkaj fenomenoj, tiu kompre- nas, ke al la homaro ĝi malfermas novan vojon kaj senvualigas la horizontojn de la senfino. Inicante ĝin pri la misteroj de la nevidebla mondo, Spiritismo montras al ĝi ĝian veran rolon en la kreaĵaro, ja eterne aktivan, tiel en la spirita, kiel ankaŭ en la korpa stato. La homo jam ne iras blinde: li scias, de kie li venas, kien li iras kaj kial li troviĝas sur la Tero. La estonteco montriĝas al li en sia realeco, senigita je la antaŭjuĝoj de la senscieco kaj de la superstiĉo. Temas ne pri ia svaga espero, sed ja pri palpebla veraĵo, tiel certa por li kiel la alterno de tago kaj nokto. Li scias, ke lia esto ne limiĝas al kelkaj momen­toj de ia efemera ekzistado; ke la spiritan vivon ne ĉesigas la morto; ke li jam vivis, ke li ankoraŭ revivos, kaj ke neniom li perdos el ĉio, kion li akiris en perfekteco per sia laboro; en siaj antaŭaj ekzistadoj li trovas la kialon de tio, kio li estas nun, kaj rekonas ke: el tio, kia la homo hodiaŭ sin faris, li povas konkludi, kia li mem iam estos.

- Kun la penso, ke la individuaj agado kaj kunlabo- rado por la ĝenerala laboro de la civilizo limiĝas al la nuna vivo, kaj ke oni antaŭe estis nenio kaj ja nenio estos poste, kio ja interesas la homon la posta progreso de la homaro? Per kio lin tuŝas, ke en la estonteco la popoloj estos pli bone regataj, pli feliĉaj, pli kleraj, pli bonaj, unuj al la aliaj? Car neniun frukton li rikoltos el ĝi, ĉu tiu progreso ne tute perdiĝos por li? Kiel utilos al li labori por tiuj, venontaj post li, se tiujn li neniam konos, se ili estos novaj kreitoj, kiuj post ne longe revenos en la nenion? Sub la influo de la neado de l' individua estonteco, ĉio nepre reduktiĝas al la mizeraj proporcioj de la momento kaj de la personeco.

Sed, kontraŭe, kian amplekson donas al la homa penso la certeco pri la ĉiamdaŭreco de lia spirita memo! Kio pli racia, pli grandioza, pli inda je la Kreinto, ol tiu leĝo, laŭ kiu la spirita vivo kaj la materia vivo estas nenio alia krom du modaloj de ekzistado, kiuj alternas por la efektivigo de la progreso! Kio pli justa kaj pli konsola ol la ideo, ke samaj estuloj senĉese progresas, unue tra generacioj en unu sama mondo, poste de mondo al mondo ĝis la perfekteco, sen rompo de kontinueco! Ciuj agoj havas do ian celon, ĉar, laborante por ĉiuj, oni laboras por si, kaj reciproke, kaj tial neniam estas senfruktaj tiel la individua kiel la kolektiva progreso. El ambaŭ profitos la venontaj generacioj kaj individuoj, kiuj estos nenio alia ol la estintaj generacioj kaj individuoj en pli alta grado da progreso.

- La frateco estos la angulŝtono de la nova socia ordo; sed ne ekzistas frateco reala, solida, efektiva, se ĝi ne sidas sur neskuebla bazo. Tiu bazo estas la fido, ne la fido al tiaj aŭ aliaj apartaj dogmoj, kiuj ŝanĝiĝas kun la tempoj kaj popoloj kaj kiuj ĵetas ŝtonojn, unuj kontraŭ la aliajn, ĉar, sin reciproke anatemante, ili nutras la antagonismon; sed ja la fido al la fundamentaj principoj, kiujn ĉiu persono povas akcepti: Dio, la animo, la estonteco, la senfina, individua progreso, la ĉiameco de la rilatoj inter la estuloj. Kiam ĉiuj homoj estos konvinkitaj, ke Dio estas unu sama por ĉiuj; ke tiu Dio, superege justa kaj bona, nenion maljustan povas deziri; ke la malbono venas de la homoj, ne de li, tiam ĉiuj sin rigardos filoj de unu sama Patro kaj sin reciproke donos la manojn.

Tia estas la fido, kiun Spiritismo havigas, kaj kiu de nun fariĝos la akso, ĉirkaŭ kiu turniĝos la homa gento, kiaj ajn estos la manieroj de adorado kaj la apartaj kredoj.

- La intelekta progreso farita ĝis nun, laŭ plej vastaj proporcioj, estas granda paŝo kaj signas la unuan fazon de la homaro, sed sola ĝi estas senpova por la homaron regeneri. Tiel longe dum orgojlo kaj egoismo lin potencos, la homo uzos sian inteligenton kaj siajn sciojn profite al siaj pasioj kaj personaj interesoj, kaj ja tial li ilin utiligas por perfektigi rimedojn por malbonfari kaj pereigi siajn similulojn.

- Nur la morala progreso povas certigi al la homoj la surteran feliĉon, metante bridon al la malbonaj pasioj; nur tia progreso povas fari, ke inter la homoj regu konkordo, paco, frateco.

Gi sola faligos la interpopolajn barojn, forigos la antaŭjuĝojn pri kasto kaj silentigos la sektajn antagonismojn, instruante la homojn rigardi sin, unuj la aliajn, kiel fratojn, vokitajn al reciproka helpado kaj ne al tio, ke unuj vivu koste de la aliaj.

Estos ankoraŭ la morala progreso, tiam helpata de la progreso intelekta, kiu intermiksos la homojn en unu sama kredo bazita sur la eternaj veraĵoj, ne elvokantaj diskutadon kaj, ĝuste pro tio, akcepteblaj por ĉiuj.

La unueco de kredoj estos la plej potenca ligilo, la plej solida fundamento de la universala frateco, ĉiam rompata de la religiaj antagonismoj, kiuj dividas la popolojn kaj familiojn kaj kiuj igas vidi disidentojn kiel malamikojn nepre evitendajn, atakendajn, ekstermendajn, anstataŭ amindajn fratojn.

- Unu tia stato de aferoj kondiĉas radikalan ŝangon en la sento de la amasoj, ĝeneralan progreson, kiu povos efektiviĝi nur ekster la rondo de la malvastaj kaj trivialaj ideoj, kiuj nutras egoismon. En diversaj epokoj, elitaj homoj provis peli la homaron sur tiun vojon, sed, ankoraŭ tro juna, la homaro restis surda, kaj iliaj instruoj estis kvazaŭ la bona grajno falinta sur ŝtonon.

Nuntempe, la homaro estas matura por ĵeti sian rigardon pli alten, ol kiel ĝi iam ajn faris, kaj tiel sin nutri per pli vastaj ideoj kaj kompreni, kion ĝi ne komprenis antaŭe.

La forpasanta generacio portos kun si siajn antaĵuĝojn kaj erarojn; la generacio, kiu leviĝas, refreŝiĝinta ĉe pli pura fonto, penetrita de pli sanaj ideoj, komunikos al la mondo supreniran movon en la senco de la morala progreso, kiu signos novan fazon de la homaro.

- Tiu fazo jam montriĝas per sendubaj signoj, per klopodoj por utilaj reformoj, per grandaj kaj noblaj ideoj, kiuj elkrepuskiĝas kaj ektrovas resonon. Ja tial oni vidas fondiĝi amason da institucioj protektaj, civilizaj kaj emancipaj, sub la influo kaj pro la iniciato de homoj evidente antaŭdestinitaj por la regenera agado; ke la kriminalaj leĝoj kun ĉiu tago penetri- ĝas de pli humanaj sentoj. La antaŭjuĝoj pri raso malfortiĝas, la popoloj komencas sin reciproke rigardi kiel anojn de unu granda familio; pro la unuformeco kaj facileco de la rimedoj por siaj interŝanĝoj, la popoloj forigas la ilin apartigantajn barojn, kaj el ĉiuj partoj de la mondo ili kolektiĝas en universa- laj kunvenoj por la pacaj turniroj de la intelekto.

Sed al tiuj reform oj mankas ia bazo por disvolviĝi, kompletiĝi kaj plifirmiĝi; ia morala elano pli ĝenerala, por ke ili fruktiĝu kaj akceptiĝu de la amasoj. Temas pri nenio alia ol karakteriza signo de la epoko, ja preludo de tio, kio efektiviĝos en pli granda skalo, laŭmezure kiel la tereno fariĝos pli favora.

- Alia ne malpli karakteriza signo de la periodo, kiun ni nun eniras, estas la evidenta reago estiĝanta en la direkto al la spiritualismaj ideoj; ia instinkta abomeno manifes- tiĝas kontraŭ la ideoj materialismaj. La nekredemo, kiu iam posedis la amasojn, sensciajn aŭ klerajn, kaj igis ilin forpuŝi la formon kaj eĉ la fundon de ĉia kredo, ŝajne estis ia dormo, el kiu oni vekiĝas sentante la bezonon spiri pli vivigan aeron. Kaj tie, kie ekestis la vakuo, oni pretervole serĉas ion, ian apog- punkton, ian esperon.