- Se oni supozas la plimulton de la homoj penetrita de tiaj sentoj, oni povas facile imagi la ŝanĝojn, kiujn ili portos al la sociaj rilatoj: ilia devizo estos karitato, frateco, bonvolemo al ĉiuj, toleremo al ĉiuj kredoj. Al tia celo evidente iras la homaro, tio estas la objekto de ĝiaj aspiroj, de ĝiaj deziroj, kvankam ĝi neklare konscias la rimedojn por ties efektivigo. Gi provas, palpas, sed estas retenata de aktivaj kontraŭstaroj, aŭ de la inercia forto de antaŭjuĝoj, de kredoj stagnantaj kaj malinklinaj al progreso. Ja tiajn kontraŭstarojn necesas venki, kaj en tio konsistos la verko de la nova generacio; se oni sekvos la nunan fluon de la aferoj, oni rekonos, ke ĉio ŝajnas antaŭdestinita por malfermi al ĝi la vojon; ĝin favoros la duobla potenco de nombro kaj de ideoj, kaj aldone la sperto de la pasinteco.
- La nova generacio irados do al la realigo de ĉiuj homamaj ideoj konformaj al la progresogrado, kiun ĝi estos atinginta. Kun sama strebado kaj plenumante siajn celojn, Spiritismo renkontiĝos kun la nova generacio sur la sama tereno. La progresemaj homoj trovos, en la spiritismaj ideoj, potencan levilon, kaj Spiritismo trovos, en la novaj homoj, spiritojn tute inklinajn ĝin akcepti. Ce tia stato de aferoj, kion povos fari tiuj, kiuj provos bari al ĝi la vojon?
- Ne Spiritismo estigas la socian renoviĝon, sed ja la matureco de la homaro faras tian renoviĝon ia neceso. Pro sia moraliga povo, pro siaj progresigaj tendencoj, pro la vasteco de siaj celoj, pro la ĝeneraleco de la demandoj, kiujn ĝi ampleksas, Spiritismo kapablas, pli ol ia ajn doktrino, helpi la regeneran movadon, kaj ja tial ĝi estas samtempa kiel tiu movado. Gi aperis ĝuste tiam, kiam ĝi povus esti utila, ĉar ankaŭ por ĝi la tempoj estas alvenintaj. Se ĝi venus pli frue, ĝi estus renkontinta nesupereblajn obstaklojn kaj neeviteble pereus, ĉar la homoj, kontentaj pri tio, kion ili havas, ankoraŭ ne sentus bezonon de tio, kion ĝi portas. Nuntempe, naskiĝin- ta kune kun la ideoj, kiuj fermentas, Spiritismo trovas la terenon preparita por ĝin akcepti; la spiritoj, lacaj de la dubo kaj necerteco, teruritaj de la abismo, kiu faŭkas antaŭ ili, ĝin akceptas kiel tabulon de savo kaj superegan konsolon.
- La nombro de la malfruiĝintoj sendube ankoraŭ estas granda, sed kion ili povos fari kontraŭ la leviĝanta ondo, krom nur ĵetadi al ĝi kelkajn ŝtonojn? Tiu ondo estas la generacio, kiu leviĝas, dum ili formalaperas kun la generacio, kiu kun ĉiu tago larĝapaŝe foriras. Sed ĝis la fino ili paŝo post paŝo defendos la terenon; okazos do neevitebla batalo, sed batalo neegala, ĉar ĝi estos batalo de la kadukiĝinta pasinteco, kiu disŝiriĝas en ĉifonojn, kontraŭ la juneca estonteco; de stagno kontraŭ progreso; de la kreito kontraŭ la volo de Dio, ĉar ja estas venintaj la tempoj de li difinitaj.
La nova generacio
27. - Por ke la homoj estu feliĉaj sur la Tero, necesas ke ĝin loĝu nur bonaj Spiritoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, kiuj ekskluzive strebu al bono. Car la tempo alvenis, tial granda migrado ekestas nun inter ĝiaj loĝantoj. Kiuj faras malbonon pro malbono, ankoraŭ ne tuŝitaj de la sento de bono kaj, pro tio, ne plu indaj je la transformiĝinta planedo, tiuj estos elpelitaj, ĉar ili sur ĝi denove kaŭzus malordon kaj konfuzitecon kaj obstaklus la progreson. Ili elpagos la hardite- con de siaj koroj, unuj en malsuperaj mondoj, aliaj ĉe malpro- gresintaj surteraj rasoj, kiuj ja egalus tiajn mondojn, kaj al kiuj ili portos siajn akiritajn sciojn, plenumante la mision progresigi tiujn rasojn. Al ili substituiĝos pli bonaj Spiritoj, kiuj starigos inter si la regadon de justeco, paco kaj frateco.
Laŭ la Spiritoj, la Tero ne transformiĝos pere de ia kataklismo, kiu subite neniigus tutan generacion. La nuna generacio grade malaperos, kaj la nova sammaniere ĝin postvenos, sen ia ŝanĝo en la natura ordo de la aferoj.
Cio do ekstere fariĝos kiel ordinare, kun la sola sed gravega diferenco, ke parto de la Spiritoj, kiuj enkarniĝadis sur la Tero, tie ne plu enkarniĝos. En ĉiu naskiĝonta infano, anstataŭ ke ĝin animus Spirito malprogresinta, inklina al malbono, ja logos Spirito pli progresinta kaj inklina al bono.
Temas do ne pri nova enkorpa generacio, sed ja pri ia nova generacio da Spiritoj, kaj sendube en tiu senco Jesuo tion komprenis, kiam li diris: "Vere mi diras al vi: ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos." Kiuj do esperas vidi la transformiĝon okazanta per miraklecaj kaj supernaturaj fenomenoj, tiuj nepre elreviĝos.
28. - Transira estas la nuna epoko, intermiksiĝas la elementoj de la du generacioj. Starantaj sur la mezo, ni ĉeestas la foriron de unu kaj la alvenon de alia, kaj ĉiu jam montriĝas en la mondo kun siaj aparte propraj karakteroj.
Ambaŭ sin intersekvantaj generacioj havas ideojn kaj vidpunktojn inter si kontraŭajn. Laŭ la naturo de la moralaj dispozicioj, sed ĉefe laŭ la intuiciaj kaj denaskaj inklinoj, estas facile distingi, al kiu el ambaŭ apartenas ĉiu individuo.
Ĉar ĝin koncernas fondi la eraon de la morala progreso, la nova generacio distingiĝas per ordinare frumaturaj inteligen- to kaj prudento, ligitaj al denaska sento pri bono kaj al spiritualismaj kredoj, kio konstituas senduban signon de certa grado da antaŭa progreso. Gi ne konsistos ekskluzive el pleje superaj Spiritoj, sed el tiuj, kiuj, jam progresinte, inklinas asimili ĉiujn progresigajn ideojn kaj kapablas kunhelpi por la regenera movado.
Kio, male, igas distingi la malfruiĝintajn Spiritojn, tio estas unue la ribelo kontraŭ Dio per la rifuzo agnoski ian ajn povon superan al la homaro; la instinkta inklino al malnoblaj pasioj, al la nefrataj sentoj de egoismo, orgojlo, envio, ĵaluzo; fine la alkroĉiteco al ĉio materiala: sensamo, avideco, avareco.
Ja el tiuj malvirtoj la Tero devas esti elpurigita, per la forigo de tiuj, kiuj rifuzas sin rebonigi, ĉar tiuj malvirtoj estas nekonformaj al la regado de frateco kaj ĉar la virtuloj ĉiam suferos de ilia kontakto. Kiam la Tero liberiĝos de tiuj malvirtoj, la homoj irados sen malhelpoj al la pli bona estonteco, kiu al ili estas rezervita, eĉ en ĉi tiu mondo, kiel premio al ilia penado kaj persistado, dum ili atendas, ke ankoraŭ pli kompleta elpuriĝo al ili permesu eniron en superajn mondojn.
- Tiun elmigradon de Spiritoj oni ne tiel komprenu, ke ĉiuj Spiritoj malfruiĝintaj estos elpelitaj el la Tero en malsuperajn mondojn. Multaj, kontraŭe, al ĝi revenos, ĉar ili cedis al la forlogo de la cirkonstancoj kaj de la ekzemplo; ĉe tiuj la ŝelo estis pli malbona ol la kerno. Unu fojon elirinte el la influo de la materio kaj de la antaŭjuĝoj de la korpa mondo, ili plejparte rigardos la aferojn tute alie ol kiel dumvive, kaj pri tio ni havas multenombrajn ekzemplojn. Por tio, ili estas helpataj de bonvolemaj Spiritoj, kiuj pri ili interesiĝas kaj rapidas ilin instrui kaj al ili montri, kiel erara estas la vojo de ili sekvata. Per niaj preĝoj kaj admonoj, ni mem povas kunhelpi por ilia pliboniĝo, ĉar ekzistas ĉiama solidareco inter mortintoj kaj vivantoj.
Tre simpla estas la maniero, kiel fariĝas la transformiĝo, kaj, kiel vidate, ĝi estas tute morala kaj neniel okazas ekster la leĝoj de la Naturo.
- Tute egale, ĉu la novan generacion konsistigas novaj pli bonaj Spiritoj, ĉu malnovaj, kiuj pliboniĝis, la rezultato estas unu sama: se ili portas pli bonajn inklinojn, nepre estas renoviĝo. La enkarniĝintaj Spiritoj formas do du kategoriojn, laŭ siaj naturaj inklinoj: unuflanke, la malfruiĝin- toj, kiuj foriras; aliflanke, la progresemaj, kiuj alvenas. La stato de la moroj, de la socio ĉe iu popolo, ĉe iu raso, aŭ en la tuta mondo rilatos do kun tiu, el ambaŭ kategorioj, kiu superregos.