La muĝo de la virbovo iĝis raŭka ĝemo, la felo malheliĝis pro ŝvito, el la buŝo kune kun malglata spirado elflugadis ŝaŭmo. Ankoraŭ nemulte — kaj la virbovo haltis, mallevinte la kapon kaj movante la okulojn. Ekbruis krioj de la spektantoj. Laŭ signo, donita de la homo kun ora kapringo, la ludantoj lasis la venkitan animalon. La homoj, starintaj kaj sidintaj sur la tero, kunvenis, kaj Pandiono ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam ili malaperis en arbustoj.
Sur la malpleniĝinta kampeto restis la elturmentita virbovo, kaj nur ĝia raŭka spirado kaj ĉifita herbo atestis pri la okazinta batalo.
Emociita Pandiono nur ĵus komprenis, kiel fortunis al li. Li sukcesis vidi la antikvan ludon kun virbovo, antaŭ jarcentoj disvastiĝintan sur Kreto, en Mikeno kaj aliaj antikvaj urboj de Helenujo.
Fleksiĝema, lerta homo venkadis en sensanga lukto virbovon — la sanktan animalon de antikvuloj, la enkorpiĝon de batalema povo, de peza kaj minaca forto. Al fulma rapido de la animalo oni kontraŭstarigadis eĉ pli grandan rapidon. Precizeco de moviĝoj savadis al homo vivon. Pandiono ekde la infanaj jaroj penis evoluigi forton kaj lertecon kaj bone imagis, kiel multe da penoj kaj tempo postulis prepariĝo al partopreno en tiom danĝera amuzo.
Pandiono ne sekvis la ludintojn kaj revenis sur la vojon.
Li decidis, ke li prefere serĉu gastemon de homoj en tiu momento, kiam ili estas hejme.
La vojo dum kelkaj stadioj iris rekte kaj poste subite turniĝis suden, al la maro. Arboj, kiuj borderis ĝin, malaperis, anstataŭitaj de polvokovrita arbustaro. La ombro de Pandiono rimarkeble plilongiĝis, kiam li aliris la vojturnon. En la arbustoj aŭdiĝis susuro. La junulo haltis, fiksaŭskultante. Ia birdo, nedistingebla kontraŭ la suno, brue ekflugis kaj malaperis en la arbustoj. Trankviligita, Pandiono ekiris pluen, jam ne atentante la sonojn. Malproksime aŭdiĝis karesaj, melodiaj vokoj de sovaĝa kolombo. Al la voko respondis ankoraŭ du birdoj, kaj ree venis silento. En tiu momento, kiam Pandiono estis trairanta la vojturnon, kolombaj krioj sonis tute proksime. La junulo haltis, por rigardi la birdon. Subite malantaŭ si Pandiono aŭdis bruon de flugiloj; super li leviĝis du koracioj. Pandiono retroturniĝis kaj ekvidis tri homojn kun dikaj bastonoj en la manoj.
La nekonatoj, surdige kriegante, ĵetis sin al la junulo. Pandiono momente nudigis la glavon, sed ricevis baton kontraŭ la kapo. En la okuloj de la junulo estiĝis mallumo, li ŝanceliĝis sub pezo de korpoj, falintaj sur lin, — ankoraŭ kvar homoj, aperintaj el post la arbustoj, atakis lin malantaŭe. La konscio de Pandiono nebuliĝis; li komprenis, ke li pereis, kaj plu despere defendadis sin. Pro forta bato laŭ la mano li faligis la glavon. La junulo falis sur la genuojn, transĵetinte trans sin homon, sursaltintan lian dorson, per bato de la pugno faligis la alian, la tria kun ĝemo deflugis pro piedbato.
La atakantoj, evidente, ne intencis murdi la veninton. Ili deĵetis la bastonojn kaj, entuziasmigante sin per batalaj krioj, ree atakis Pandionon. Sub pezo de kvin korpoj li falis sur la teron per la vizaĝo en vojan polvon, kiu plenigis liajn buŝon kaj nazon, trafis en la okulojn. Sufokiĝante pro terura streĉo, Pandiono leviĝis sur la genuojn, penante forskui de si la malamikojn. Ili ĵetadis sin sub liajn piedojn, premadis la kolon. Amaso da korpoj ree falis sur la teron, polvo ekfumis ĉirkaŭe, ruĝiĝante en sunaj radioj. La atakantoj, eksentinte neordinaran forton kaj eltenemon de la junulo, ne plu kriis — sur la dezerta, silenta vojo aŭdeblis nur bruo de la lukto, ĝemoj kaj raŭkaj suspiroj de la batalantoj.
Polvo kovris la korpojn, la vestoj iĝis malpuraj, ŝiritaj ĉifonoj, sed la lukto plu daŭris.
Kelkfoje Pandiono ekstaradis, liberiĝinte de la kontraŭuloj, sed la malamikoj ree superadis, kroĉiĝante al la piedoj de la junulo. Subite aŭdiĝis venkaj krioj: al la atakantoj venis helpo — ankoraŭ kvar homoj aliĝis al la lukto. La brakojn kaj la piedojn de la junulo ligis fortikaj rimenoj. Apenaŭ viva pro laco kaj malespero, Pandiono fermis la okulojn. Liaj venkintoj, vigle interparolante en nekomprenebla lingvo, etendiĝis en ombro apud li, ripozante post la malfacila lukto.
Leviĝinte, ili per gestoj ordonis al la junulo iri kun ili. Pandiono, komprenante senutilecon de rezisto, decidis ŝpari fortojn por konvena okazo kaj kapjesis. La nekonatoj malligis liajn piedojn. Ĉirkaŭita de densa ringo de malamikoj, Pandiono, ŝanceliĝante, ektrenis sin laŭ la vojo.
Baldaŭ li ekvidis kelkajn mizerajn konstruaĵojn el neprilaboritaj ŝtonoj. El la domoj eliris loĝantoj: maljunulo kun bronza ringo en la haroj, kelkaj infanoj kaj virinoj. La maljunulo aliris al Pandiono, aprobe ĉirkaŭrigardis la kaptiton, palpis liajn muskolojn kaj gaje diris ion al la homoj, akompanantaj Pandionon. La junulon oni alkondukis al malgranda dometo.
Kun akrega knaro malfermiĝis la pordo — interne estis malalta fajrujo, amboso kun disĵetitaj ĉirkaŭe instrumentoj kaj braĝa amaso. Sur la muroj pendis du malpezaj grandaj radoj. Nealta maljunulo kun kolera vizaĝo kaj longaj manoj ordonis al unu el la akompanantoj de Pandiono priblovi la braĝojn, demetis de najlo metalan ringon kaj aliris la kaptiton. Malafable subpuŝinte lin sub la mentono, la forĝisto malfleksis la ringon, mezuris sur la kolo de la junulo, malkontente grumblis ion kaj plonĝis en profundon de la forĝejo; li kun bruego eltrenis metalan ĉenon, ŝovis la finan ĉeneron en flamon kaj komencis fleksi la bronzan ringon sur la amboso, per oftaj batoj de martelo alĝustigante ĝin al la necesa amplekso.
Nur nun la junulo komprenis tutan malfeliĉon de la okazintaĵo. La karaj imagoj, anstataŭante unu la alian, trapasis antaŭ li. Tie, sur la hejma bordo, atendas Tessa, certa pri li, pri lia amo kaj reveno. Nun oni surmetos sur lin bronzan kolringon de sklavo, li estos alforĝita al longa ĉeno, sen espero pri baldaŭa liberiĝo. Kaj li ja estis kalkulanta la lastajn tagojn de sia estado sur Kreto… Li baldaŭ povus alnavigi la Kalidonan golfeton, de kiu komenciĝis la vojo, iĝinta fatala.
— Ho Hiperiono, mia praulo, kaj vi, Afrodito, sendu al mi morton aŭ savu! — mallaŭte flustris la junulo.
La forĝisto trankvile kaj metode daŭrigis sian laboron, ankoraŭfoje almezuris la kolringon, platigis ĝiajn finojn, malfleksis kaj trabatis truojn. Restis niti la ĉenon. La maljunulo ion grumblis. Oni kaptis Pandionon, per signoj ordonis kuŝiĝi sur la teron apud la amboso. La junulo kolektis ĉiujn fortojn por la lasta peno de liberiĝo. El sub la rimenoj, ligantaj la kubutojn, ŝprucis sango, sed Pandiono forgesis pri doloro, sentante, ke la rimenoj cedis. Momento — kaj ili krevis. Pandiono batis per la kapo en makzelon de homo, subpreminta lin, kaj tiu falis. La junulo renversis ankoraŭ du homojn kaj ekkuris laŭ la vojo. Kun furiozaj kriegoj la malamikoj ekpersekutis lin. Al la krioj elkuradis homoj, armitaj per lancoj, tranĉiloj kaj glavoj; nombro de la persekutantoj estis ĉiam pligrandiĝanta.
Pandiono turnis sin for de la vojo kaj, saltante trans arbustojn, ekkuris al la maro. Laŭ liaj spuroj kun kolera muĝo kuris la persekutantoj.
La arbustoj maldensiĝis, komenciĝis negranda leviĝo. Pandiono haltis — malproksime malsupre, sub muro de krutaj rokoj, etendiĝis la maro, brilanta sub sunaj radioj. Je deko da stadioj for de la bordo estis bone videbla malrapide iranta ruĝa ŝipo.
La junulo ekĵetiĝis laŭ la rando de la krutaĵo, penante trovi padon por malleviĝo, sed la vertikalaj rokoj etendiĝis malproksime en ambaŭ flankojn. Elirejo ne estis — el la arbustoj jam estis kurantaj la malamikoj, dum la kuro viciĝante en arkan linion, por el tri flankoj ĉirkaŭi Pandionon.
La junulo retrorigardis al la persekutantoj, rigardis malsupren. «Ĉi tie estas morto, tie — sklaveco, — glitis en lia kapo. — Vi pardonos min, Tessa, se ekscios…» Jam ne eblis pli prokrasti.
La ŝtona roko, sur kies rando staris Pandiono, pendis super la abismo. Sub dudek ulnoj elstaris alia roko. Sur ĝi kreskis malalta pino.