Suna radio penetris tra la supra fendo, la polva lumo falis sur la statuon. Al Pandiono ŝajnis, ke la vizaĝo de la junulino ŝanĝis la esprimon — la okuloj ekbrilis, la lipoj ektremis, kvazaŭ spirado de mistera, kaŝita vivo aperis sur la surfaco de la ŝtono.
Jes, jen kiel necesas fari statuojn… jen de kiu li devus lerni transdoni vivan belon… de tiu ĉi majstro, mortinta tiom antaŭlonge!
Kun pia singardemo Pandiono metis la fingrojn sur la vizaĝon de la statuo, palpante preskaŭ nekapteblajn, etegajn detalojn, tiel fidele transdonantajn la vivon.
Longe staris Pandiono antaŭ la bela junulino, ridanta al li amike kaj moke. Al li ŝajnis, ke li trovis novan amikon, kiu prilumis per tenera rideto vicon da senĝojaj tagoj.
Kaj nevole la pensoj de la junulo transflugis al Tessa. Ŝia bildo, malklariĝinta en severeco de lia nuna vivo, ree iĝis viva kaj loganta…
La okuloj de Pandiono en medito vagis laŭ freskoj de la plafono kaj de la muroj, kie interplektiĝis steloj, bukedoj de lotusoj, ornamaĵoj el rompitaj linioj, kapoj de virbovoj. Subite Pandiono tremeris: la vizio de Tessa malaperis, kaj antaŭ li sur malhela muro aperis bildo de kaptitoj, ligitaj per dorso al dorso, tirataj al la piedoj de faraono. Pandiono rememoris, ke estas jam malfrue. Necesis hasti reveni kaj ekskuzi sian prokraston. Sed, rigardinte ankoraŭfoje al la statuo, Pandiono komprenis, ke li ne povos fordoni ĝin en la manojn de sia mastro-skulptisto. Al la junulo tio ŝajnis perfido, dua kapto de la nekonata junulino en la malamika al fremdlandanoj Aegyptos. Li haste retrorigardis, rememorinte pri la kesto, kiun li rimarkis en la angulo. Ekstarinte sur la genuojn, Pandiono elprenis el ĝi kvar fajencajn pokalojn en aspekto de lotusaj floroj, kovritaj per hela blua emajlo. Tio estis sufiĉa. Pandiono lastfoje rigardis al la skulptaĵo de junulino, penante enmemorigi ĉiujn detalojn de ŝia vizaĝo, kaj kun peza suspiro elportis la pokalojn eksteren. Ĉirkaŭrigardinte, la juna skulptisto haste fermis la enirejon per grandaj ŝtonoj kaj, kunkolektante per la manoj gruzon, zorgeme surŝutis la baraĵon, penante doni al ĝi aspekton de antaŭlonge falinta muro. Poste li singarde envolvis la pokalojn en la zontukon, nevole faris adiaŭan geston en direkto de la statuo, restinta en sia rifuĝejo, kaj ekhastis reen. La direkton por li montris krioj de sklavoj, evidente serĉantaj lin. Inter ili estis rimarkebla la sonora kaj forta voĉo de Kidogo.
La reĝa skulptisto renkontis Pandionon per minacoj, sed tuj mildiĝis, kiam ekvidis la valoregan trovaĵon.
La revena navigado daŭris je tri tagoj pli longe — la remistoj devis lukti kontraŭ la fluo. Pandiono rakontis al Kidogo pri la statuo, kaj la negro aprobis lian agon, aldoninte, ke, eble, tiu junulino devenis el la popolo de maŝuaŝoj, loĝanta ĉe la norda rando de la granda okcidenta dezerto.
Pandiono penadis persvadi Kidogon fuĝi, sed la amiko responde nur nege balancadis la kapon, malakceptante ĉiujn planojn de la heleno.
Dum sep tagoj de la navigado Pandiono ne sukcesis konvinki la amikon, sed li mem jam ne povis plu nenion fari; al li ŝajnis, ke ankoraŭ nemulte — kaj li ne eltenos kaj pereos. Li sopiris pri la kamaradoj, restintaj en la konstruaj laboroj kaj en la ŝene. En ili li sentis tiun forton, kiu povus venigi al liberiĝo, donis esperon pri estonteco… Kaj ĉi tie ne estis espero pri libero, tio igis Pandionon sufokiĝi pro senforta furiozo.
Du tagojn post la reveno en la metiejon la faraona skulptisto kondukis Pandionon en la palacon de la ĉefa konstruisto. Tie estis preparata festo. Pandiono devis modli el argilo modelojn de statuetoj kaj fari laŭ ili formojn por dolĉaj kukoj.
La juna skulptisto, fininte la laboron, laŭ ordono de la mastro restis en la palaco ĝis la fino de la festeno, por kune kun aliaj sklavoj porti la reĝan skulptiston hejmen. Ne atentante sklavojn kaj sklavinojn, multope tumultantajn en la palaco, Pandiono foriris en la ĝardenon.
Noktiĝis, sur la senluna ĉielo eklumis helaj steloj, kaj la festeno plu daŭris. Faskoj de flava lumo, penetrante en la ĝardenon tra larĝaj fenestroniĉoj, elŝiradis el mallumo arbajn trunkojn, foliarojn kaj florantajn arbustojn, briletadis per ruĝaj lumetoj sur spegula akvo de basenoj. La gastoj kolektiĝis en granda malsupra halo kun kolonoj el poluritaj cedraj trunkoj. Eksonis muziko. Pandiono, tiel delonge aŭskultinta nenion, krom malgajaj kaj nekonataj kantoj, nerimarkite aliris grandan malaltan fenestron, kaŝiĝis en arbustoj kaj komencis observi.
El la halo, plenigita de homoj, iris peza odoro de aromaĵoj. Muroj, kolonoj kaj kadroj de fenestroj estis ĉirkaŭpendigitaj per girlandoj el freŝaj floroj, plejparte, kiel rimarkis Pandiono, lotusoj. Buntaj kruĉoj kun vino, korboj kaj tasoj kun fruktoj staris sur malaltaj tabletoj apud sidiloj. La gastoj, varmigitaj de vino, priverŝitaj per aroma pomado, densiĝis laŭlonge de la muroj, kaj meze inter kolonoj malrapide dancis junulinoj en longaj vestoj. Nigraj haroj, plektitaj en multajn maldikajn harligetojn, flirtis laŭ la ŝultroj de la dancantinoj, larĝaj braceletoj el diverskoloraj perloj ĉirkaŭprenis la manradikojn, zonetoj el koloraj bidoj videblis tra maldika ŝtofo. Pandiono ne povis ne rimarki ioman mallertecon de sveltaj virinoj de Aegyptos, diferencantaj de fortaj junulinoj de lia patrujo. Flanke junaj egiptinoj ludis sur diversaj instrumentoj: du junulinoj — sur flutoj, unu — sur multkorda harpo, ankoraŭ du eligadis akrajn tremantajn sonojn el longaj dukordaj instrumentoj.
La dancistinoj tenis en la manoj brilantajn foliojn de maldika bronzo, de tempo al tempo rompante la melodion per mallongaj sonoraj batoj. La muziko, malkutima por la oreloj de Pandiono, konsistis el alternado de altaj kaj malaltaj saltantaj notoj jen en malrapida, jen en pli rapida ritmo. La dancoj finiĝis, la lacaj dancistinoj cedis la lokon al kantistoj. Pandiono, streĉe aŭskultante, penis distingi la vortojn. Tion li sukcesadis, kiam la melodio iris malrapide aŭ sonis en malaltaj tonoj.
La unua kanto laŭdis vojaĝon en la sudan parton de Kemt. «Vi renkontas tie belan junulinon, ŝi fordonas al vi floron de sia brusto», — distingis Pandiono.
En alia kanto kun batalemaj elkrioj estis glorata kuraĝo de filoj de Kemt en bombastaj esprimoj, ŝajnintaj al Pandiono sensencaj. Kun incitiĝo la juna heleno deiris de la fenestro.
«Nomo de kuraĝulo ne pereos sur la tuta tero eterne», — atingis lin la lastaj vortoj, kaj la kantado ĉesis. Aŭdiĝis rido, vigla moviĝo, kaj Pandiono ree rigardis en la fenestron.
Sklavoj venigis helhaŭtan junulinon kun mallonge tonditaj ondaj haroj kaj elpuŝis ŝin en la centron de la halo. Ŝi staris, konfuzite kaj timigite ĉirkaŭrigardante, inter floroj, distretitaj sur la glata planko. El la amaso de gastoj eliris homo kaj diris al la junulino kelkajn kolerajn vortojn. Ŝi obeeme prenis etenditan al ŝi liuton el eburo, kaj la fingroj de ŝiaj etaj manoj ekkuris laŭ la kordoj. La malalta kaj pura voĉo de la junulino disverŝiĝis laŭ la halo, la gastoj eksilentis. Tio ne estis abrupta, jen falanta, jen realtiĝanta, saltanta egipta melodio — la sonoj fluis libere kaj malgaje. Komence ili faladis malrapide, kiel apartaj sonorantaj gutoj, poste kuniĝis en egalmezura pendolado, ekmurmuris, ekflustris, kiel ondoj, kaj ekkuris kun tia neretenebla sopiro, ke Pandiono rigidiĝis. Al Pandiono ŝajnis — libera maro balanciĝis en la kanto, en la nekompreneblaj sonoj de la sorĉa voĉo. La maro, nekonata kaj neŝatata ĉi tie, en Aegyptos, sed kara kaj hela — por Pandiono. Pandiono komence staris afekciita, — tiel multe da kaŝita en la profundo mem de la animo subite ekstrebis eksteren. Sopiro pri libero, proksima kaj komprenebla por Pandiono, potence vokis, ploris kaj suferis en la kanto. Premferminte la orelojn kaj kunpreminte la dentojn, por ne ekkrii, li ekkuris en profundon de la ĝardeno. Tie, ĵetiĝinte sur la teron en mallumo sub arboj, Pandiono peze kaj nereteneble ekploregis…