Выбрать главу

Tia vidmaniero ne eltenas ekzamenon. La homo hav- as duoblan naturon. Laŭ la korpo kaj ties organoj li devenas el la materio; laŭ siaj intelektaj kaj moralaj kapabloj li devenas el la Spirito. Rilate al la homa korpo ni pli ĝuste aldiru, ke la organoj formantaj tiun mirindan maŝinon similas al radoj, kiuj ne povas moviĝi sen ia motoro, sen ia funkciiga volo. Tiu motoro estas la animo. Tria elemento ilin ambaŭ kunligas, transsendante al la korpo la komandojn de la penso. Tiu elemento estas la perispirito: etereca materio, neperceptebla por niaj sentumoj. Ĝi envolvas la animon, kiun ĝi akompanas en ties senfinaj migradoj kaj al kiu, per plipuriĝo kaj progresado, ĝi liveras vaporecan, diafanan korpon. Ni pritaktos pli poste la ekziston de tiu perispirito, ankaŭ nomata fluideca duoblaĵo. ()

La Spirito vivas en la materio, kiel arestito en kar- cero; la sentumoj estas kvazaŭ fendoj, tra kiuj la Spirito komunikiĝas kun la ekstera mondo. Sed dum la materio frue aŭ malfrue senfortiĝas kaj diseriĝas, la Spirito tamen fariĝas pli potenca kaj pli forta per edukado kaj sperto. Liaj aspiroj pligrandiĝas, plu daŭras en la transtombo; lia bezono scii, koni, vivi ne havas limojn. Ĉio ĉi montr- as, ke la homa estaĵo nur kelkatempe apartenas al la materio. La korpo estas ne pli ol pruntita vestaĵo, pasema formo, ia instrumento per kiu la animo daŭrigas en tiu ĉi mondo sian puriĝadon kaj progreson. La spirita vivo estas la normala, vera, senfina vivo.

(,) De kelke da jaroj certa skolo penas anstataŭigi la dualismon de la materio kaj de la spirito per la teorio de l' unu- eco de la substanco. Por tiu skolo materio kaj spirito estas diferencaj statoj de unu sama substanco, kiu tra eterna evoluado plipuriĝas, rafiniĝas, fariĝas inteligenta kaj konscia. Ni ne funde pritraktos ĉi tie tiun demandon, kio postulos pli longan elvolvon, sed necesas rekoni, ke la ideo, kiun oni ĝis nun faris pri la materio, estis erara. Dank'al la eltrovoj de Crookes, Becquerel, Curie, Lebon, la materio nun montriĝas al ni sub tre subtilaj statoj, kaj en tiuj statoj ĝi posedas senfine variajn proprecojn. Ĝia ŝanĝiĝemo estas ekstrema. Ĉe certa grado da maldensiĝo ĝi ŝanĝiĝas en forton. G. Lebon povis diri, kun ŝajna pravo, ke la materio estas ne pli ol densiĝo de la forto, dum la forto estas diseriĝinta materio. Sed restas ankoraŭ nura hipotezo dedukti el tiuj faktoj, ke en difinita momento de sia evoluado la forto fariĝas inteligenta kaj konscia. Por ni ekzistas inter la esto kaj la ne-esto ia laŭesenca diferenco. Aliflanke, la monismo de Haeckel, malakceptante ĉe la homa spirito ian vivon sendependan de la korpo kaj repuŝante ĉian nocion pri la postvivo, logike enfluas en la samajn konsekvencojn de la pozitivisma material- ismo kaj meritas la samajn kritikojn.

IV

HARMONIO DE L' UNIVERSO

Post kiam demonstriĝis la ekzisto en la homo de ia principo inteligenta kaj racia, la interligado de la kaŭzoj kaj ties efikoj metas nin, por klarigi ĝian originon, sur la vojon al la fonto, de kiu ĝi devenas. Tiu fonto, en la malriĉa kaj neesprimebla homa lingvo, estas nom- ata Dio.

Dio estas la centro, el kiu emanas kaj kien revenas ĉiuj potencoj de l' Universo. Li estas la fokuso, el kiu radias ĉia koncepto pri justeco, solidareco kaj amo; la komuna celo, al kiu sin turnas ĉiuj estaĵoj, ĉu konscie, ĉu senkonscie. Ĝuste el niaj rilatoj kun la granda Arki- tekto de la mondoj rezultas la universala harmonio, la unueco, la frateco. Por ke ni vere estu fratoj, estas ne- cesa la ekzisto de komuna patro, kaj tiu patro povas esti nur Dio.

Certe oni diros, ke la sektuloj prezentas Dion kun aspektoj tiel strangaj, kelkfoje tiel malamindaj, ke la moderna spirito sin deturnis de li. Sed kion valoras la disrezonado de la sektuloj? Pretendi, ke Dio povas esti malaltigita de la homa volo samvaloras kiel diri, ke la Monto Blanka kaj la Himalajo povas esti ŝancelitaj de moskita blovo. La vero, blindige brilega, ŝvebas tre alte super la teologiaj malklaraĵoj.

Por vidi tiun veron, la penso devas liberiĝi el la mal- vastaj scioj, el la vulgaraj praktikoj; ĝi devas forĵeti tiujn maldelikatajn formojn, per kiuj certaj religioj en- volvis la superegan idealon. La penso devas koni Dion en la majesteco de liaj verkoj.

En la tempo, kiam ĉio ripozas, kiam la nokto estas diafana kaj la silento etendiĝas super la dormanta Tero, tiam, homo, mia frato, levu vian rigardon kaj kontemplu la senfinan ĉielon!

Observu la ritman iradon de la astroj evoluantaj en la profundaĵoj. Tiuj nekalkuleblaj fajraj fokusoj estas aliaj mondoj, kompare kun kiuj la Tero estas nenio alia ol atomo; miregindaj sunoj, kiujn rondiras sekvantaroj el sferoj, kaj kies rapida movo mezuriĝas per milionoj da mejloj en minuto. Teruraj distancoj disigas ilin de nia mondo, kaj ĝuste tial ili ŝajnas al ni nuraj lumaj punktoj. Sed direktu al ili tiun kolosan lornon de la Scienco, la teleskopon. Tiam vi distingos iliajn supraĵojn, similajn al fajraj oceanoj. Vane vi penos kalkuli ilian nombron; ili multobliĝas ĝis plej foraj regionoj kaj iom post iom kun- fandiĝas en luman polvon. Rigardu al la mondoj najbaraj al la Tero kaj vidu la konturojn de iliaj valoj, montoj kaj maroj, la moviĝon de iliaj nuboj. Konstatu, ke ĉie montriĝas la manifestado de l' vivo kaj ke admirinda ordo kunigas, sub samaj leĝoj, por komunaj destinoj, la Teron kaj ties fratojn, la planedojn vagantajn en la senfino. Sciu, ke ĉiuj mondoj, loĝataj de aliaj ho- maroj, moviĝas, foriĝas, alproksimiĝas, en diversaj ra- pidoj, laŭirante grandegajn orbitojn; ke ĉie la moviĝ- ado, la aktiveco kaj la vivo montriĝas en grandioza spek- taklo. Observadu ankaŭ nian planedon, la Teron, tiun pa- trinon, kiu ŝajnas diri al ni: via karno estas mia karno: vi estas miaj idoj. Observu tiun grandan nutristinon de la homaro; rigardu la harmonion de ĝiaj konturoj, la kontinentojn, kie la nacioj naskiĝis kaj kreskis, la vast- egajn oceanojn en konstanta moviĝado; sekvu la re- noviĝadon de la sezonoj, kiuj ĝin vestas per verdaj ornamoj kaj orkoloraj rikoltoj; rigardu ĉiujn vivajn es- taĵojn, kiuj loĝas sur la Tero: birdojn, insektojn, bestojn, vegetaĵojn, florojn, kaj vidu, ke ĉiu el ili estas mirinda verko, gemo el la dia juvelujo. Observu vin mem; rigardu la admirindan funkciadon de viaj organoj, la miregindan kaj kompleksan mekanismon de viaj sentumoj. Kiu homa genio povus imiti tiajn delikatajn majstroverkojn, kiaj la okuloj kaj la oreloj?

Primeditu ĉiujn ĉi aferojn kaj demandu vian racion, vian juĝkapablon, ĉu tiom da beleco, brilegeco kaj har- monio povas rezulti el la hazardo, aŭ ĉu oni ne devas pli ĝuste ĉion atribui al la agado de ia kaŭzo inteligenta, prezidanta en la ordo de la mondo kaj en la evoluado de l' vivo. Kaj se vi, kontraŭdire, alludas la malfeliĉegojn, la katastrofojn, fine ĉion, kio perturbas tiun mirindan ordon, mi responde diras al vi: Profunde esploru la pro- blemojn de la Naturo, ne haltu sur la supraĵo, malsu- preniru ĝis la plejprofundo de la aferoj, kaj vi malkovros, kun surprizo, ke tiuj ŝajnaj kontraŭdiroj vere konfirmas la ĝeneralan harmonion, ĉar ili ĉiuj estas utilaj al la progreso de la estaĵoj, la sola celo de la ekzistado.