Se Dio, aplombe replikas kelkaj materialistoj, faris la mondon, kiu do faris Dion? Jen malsaĝa kontraŭ- diro. Dio ne viciĝas en la ĉeno de siaj kreitaĵoj. Li estas la Universala Estaĵo, senlima en la tempo kaj la spaco, kaj tial senfina kaj eterna. Ne povas ekzisti alia estaĵo supera aŭ egala al Li. Dio estas la fonto kaj la principo de ĉia vivo. En Li unuiĝas, ligiĝas kaj harmonias ĉiuj individuaj fortoj, kiuj, sen Li, izoliĝus kaj diverĝus. Forlasitaj al si mem, regataj de nenia leĝo, de nenia supera volo, tiuj fortoj estus produktintaj nur konfuzon kaj ĥaoson. La ekzisto de ĝenerala plano, de komuna celo, en kiuj partoprenas ĉiuj potencoj de l' Universo, pruvas la ekziston de ia superega intelekto, kiu estas Dio.
V
LA SINSEKVAJ EKZISTADOJ
Ni diris, ke por klarigi al si la estontecon, la homo devas antaŭ ĉio lerni kiel koni sin mem. Por entrepreni sekuran marŝon estas necese scii, kien oni iras. Nur konformigante sian agadon al la superaj leĝoj la homo efike laboros por sia pliboniĝo kaj la pliboniĝo de la socio. Gravas do distingi tiujn leĝojn, difini la devojn, kiujn ili trudas al ni, antaŭvidi la sekvojn de niaj agoj.
Kiam la homo konvinkiĝos pri la grandeco de sia misio, li pli bone scios liberiĝi de ĉio, kio lin malaltigas kaj malfortigas; tiam, sciante sin regi pli saĝe, li preparos per siaj klopodoj la fruktodonan unuiĝon de la homoj en unu grandan fratan familion.
Sed kiel malproksime ni staras de tiu stato! Kvankam la homaro antaŭeniras sur la vojo de la progreso, tamen oni povas diri, ke la grandega plimulto de la homoj iradas tra la vivo, kiel en malluma nokto, sciante nenion pri si mem kaj pri la reala celo de la ekzistado.
Densa mallumego vualas la homan prudenton. La radioj de la vero trafas ĝin jam palaj, malfortaj, sen- povaj por klarigi la kurbajn vojojn iratajn de la multe- nombraj marŝantaj legioj, kaj ne sukcesas lumbriligi an- taŭ ili foran kaj idealan celon.
Nesciante sian destinon, ŝanceliĝante senĉese inter autaŭjuĝo kaj eraro, la homo kelkfoje malbenas la vivon. Kurbigita sub ties jugo, li kulpigas siajn similulojn pri la elportataj suferoj, kiuj, preskaŭ ĉiam, estas kaŭzitaj de lia neantaŭzorgemo. Ribelema kontraŭ Dio, kiun li akuzas pri maljusteco, li kelkfoje, en sia frenezeco kaj malespero, eĉ forkuras el la edifa batalo, el la sola lukto, kiu povas fortikigi lian animon, klarigi lian juĝadon, prepari lin por pli altrangaj laboroj.
Kial ĝuste tiel? Kial la homo malsupreniras, mal- forta kaj senarma, sur tiun grandan arenon, kie li sin fordonas, senhalte kaj senripoze, al senfina, giganta batalo? Certe tial, ĉar la terglobo estas malsupra ŝtupo en la hierarkio de la mondoj. Sur ĝi loĝas nur komenc- antaj Spiritoj, t.e. animoj, ĉe kiuj ekestiĝas la racio. La materio regas superege sur la mondo. Ĝi kurbigas nin sub sia jugo, limigas niajn fakultojn, bridas niajn impulsojn al la bono, niajn aspirojn al la idealo.
Tiel, por distingi la kialon de la vivo, por ekvidi la superegan leĝon, kiu regas la animojn kaj la mondojn, estas necese, ke oni sciu liberiĝi el la maldelikataj in- fluoj, el la materiaj zorgoj, el ĉiuj aferoj pasemaj kaj ŝanĝiĝemaj, kiuj vualas nian spiriton kaj malklarigas nian juĝadon. Nur leviĝante, per la penso, super la hori- zontoj de la vivo, abstraktante tempon kaj spacon, iel ŝvebante super la bagatelaĵoj de la vivo, ni povos ekvidi la veron.
Per streĉo de la volo, ni momente forlasu la Teron kaj leviĝu ĝis tiuj eksterordinaraj altaĵoj. Tiam mal- volviĝos antaŭ ni la grandega panoramo de la sennombraj epokoj kaj senlimaj spacoj. Kiel la soldato, kiu meze de la batalo nur vidas tumulton ĉirkaŭ si, dum la generalo, kies rigardo ampleksas ĉiujn okazaĵojn de la batalo, kal- kulas kaj antaŭvidas la rezultatojn; kiel la vojaĝanto, perdiĝinta sur la intermontaj vojoj, povas, suprenirante la monton, rigardi ilian grandiozan tutaĵon, tiel la homa spirito, de super la altaĵoj, kie li ŝvebas, malproksime de la surteraj bruado kaj mizeroj, malkovras la universalan harmonion. Kio ĉi malsupre ŝajnis al li kontraŭdira, ne- klarigebla, maljusta, tio de alte fariĝas harmonia kaj klara; la vojaj kurbaĵoj rektiĝas; ĉio unuiĝas, kunĉen- iĝas; al la ravita spirito montriĝas la majesta ordo re- ganta la kuron de la ekzistadoj kaj la iradon de l' Universo.
De tiuj lumaj altaĵoj, la vivo ne plu estas antaŭ niaj okuloj - kiel ĝi estas por la plimulto - ia vana serĉado de pasemaj ĝuoj, sed ja rimedo por intelekta pliboniĝo, morala plialtiĝo; ia lernejo, kie oni lernas la dolĉecon, la paciencon, la devon. Kaj por esti profita, tiu vivo, ne povas esti ununura. Ekster ĝiaj limoj, antaŭ kaj post la morto, ni vidas, kvazaŭ en duon- lumo, malvolviĝi multego da ekzistadoj, tra kiuj, per laborado kaj sufero, ni iom post iom konkeris niajn kva- litojn, nian malgrandan scion; kaj tiel ni konkeros ja tion, kio mankas al ni: perfektan prudenton, senmankan sciencon, senfinan amon al ĉio vivanta.
La senmorteco, simila al senfina ĉeno, malvolviĝas por ĉiu el ni en la vasteco de l' tempoj. Ĉiu ekzistado ligiĝas, per la estonteco kaj la estinteco, al aliaj ekzistadoj malsamaj kaj distingiĝaj, sed solidaraj inter si. La estanteco rezultas el la estinteco kaj preparas la estont- econ. Iom post iom la estaĵo kreskas kaj plialtiĝas. Far- anto de sia propra destino, la homa spirito, libera kaj respondeca, elektas sian vojon, kaj se tiu vojo estas mal- bona, tiam liaj faloj kaj la ŝtonoj kaj dornoj, kiuj lin vundos, disvolvos lian sperton, fortikigos lian nask- iĝantan prudenton.
VI
JUSTECO KAJ PROGRESO
La superega leĝo de l' Universo estas la senĉesa pro- greso, la supreniro de la estaĵoj ĝis Dio, fokuso de la perfektaĵoj. El la profundaj abismoj de la vivo, tra senfina vojo kaj konstanta evoluado, ni alproksimiĝas al
Dio. Interne de ĉiu animo kuŝas la ĝermo de ĉiuj fakultoj, de ĉiuj potencoj, kiujn ĝi devas fruktigi per siaj klopodoj kaj laborado. Laŭ tiu ĉi vidpunkto, nia progreso kaj est- onta feliĉo estos ja nia verko. Ne plu nepotismo. La justeco disradias sur la mondo; se ĉiuj luktis, se ĉiuj suferis, ĉiuj saviĝos.
Same montriĝas ĉi tie, laŭ sia tuta grandeco, la bezono de doloro, ties utileco por la progreso de la est- aĵoj. Ĉiu globo, ruliĝanta en la spaco, estas vasta la- boratorio, kie la spirita substanco estas senĉese pri- laborata. Kiel la kruda mineralo, sub la agado de la fajro aŭ de la akvo, iom post iom transformiĝas en puran metalon, tiel la homa animo, sub la pezaj batoj de la doloroj, aliiĝas kaj fortikiĝas. La grandaj kara- kteroj hardiĝas en la elprovado. La doloro estas la superega purigilo, la fornego, kie fandiĝas ĉiuj mal- puraj elementoj, kiuj nin makulas: la fiereco, la egoismo, la indiferenteco. Ĝi estas la sola lernejo, kie plipuriĝas la sensaĵoj, kie oni lernas kompaton kaj la stoikan re- zignacion. La voluptaj ĝuoj, katenante nin al la ma- terio, malfruigas nian plialtiĝon, dum sinofero kaj abne- gacio pli frue liberigas nin el tiu dika tavolo, preparante nin por novaj etapoj, por pli alta supreniro. La animo, purigita kaj sanktigita de la elprovado, vidas ĉesi siajn dolorajn enkarniĝojn. Ĝi forlasas por ĉiam la materiajn sferojn kaj leviĝas en la grandioza hierarkio de la fe- liĉaj mondoj, trapasante la senliman kampon de la spacoj kaj epokoj. Ĉiu venko super la pasioj, ĉiu paŝo antaŭen plivastigas ĝiajn horizontojn, plilarĝiĝas ĝian kampon de agado; ĝi komprenas, ĉiam pli kaj pli klare, la grandan harmonion de la leĝoj kaj aferoj, ilin partoprenante en pli intima kaj efektiva maniero. Tiam la tempo nuliĝas, la jarcentoj forflugas kvazaŭ sekundoj. Unuiĝante al siaj fratoj, kunuloj de la eterna vojaĝo, ĝi daŭre konstruas sian intelektan kaj moralan progreson en la sino de ĉiam kreskanta lumo.
El niaj observadoj kaj esploroj eliĝas do unu granda leĝo: la plureco de ekzistadoj de la animo. Ni vivis antaŭ ol ni estis naskitaj, kaj ni pluvivos post la morto. Tiu leĝo liveras la ŝlosilon de ĝis nun nesolveblaj problemoj, ĉar ĝi sola klarigas la malegalecon de la vivkondiĉoj, la senfinan variecon de la kapabloj kaj karakteroj. Ni konis, aŭ certe iam konos, ĉiujn sinsekvajn stadiojn de la socia vivo; ĉiujn mediojn ni nepre travivos. En la pasinteco ni estis kiel la sovaĝuloj, loĝantaj en malprogresintaj re- gionoj; en la estonteco ni povos leviĝi al la alteco de la sen- mortaj genioj, de tiuj grandaj spiritoj, kiuj, kvazaŭ lum- turoj, klarigas la vojon de la homaro. La historio de la homaro estas nia propra historio. Kun la homaro ni trapasis krutajn irejojn, elportis jarcentajn evoluojn, pri kiuj raportas la naciaj historioj. La tempo kaj la laboro: jen la elementoj de nia progreso.