Выбрать главу

Koncerne la proceson de ilia kontakto kun ni, ni konsideru, ke, por komunikiĝi en la monda sfero, la transtombaj estuloj devas, en sia ĝeneraleco, adaptiĝi al via naturo, kaj ili akordigas siajn kapablojn kun via fluida situacio sur la Tero. Jen la motivo, kial en tiuj momentoj, en komuna formo, ili posedas vian sensorian kapablon kaj limigas siajn vibrojn, tiel ke ili ree adaptiĝas al la surtera medio.

- Se iu elkarniĝas postlasante malamikojn sur la Tero, ĉu estas eble, ke li daŭrigu plu sian persekuton kontraŭ sia kontraŭulo, en la situacio de nevidebleco?

Sur la kampo de la surteraj interrilatoj, tio estas ebla kaj preskaŭ ĝenerala, ĉar se la amo estas ligilo kuniganta la animojn en la ĝojoj de la libereco, la malamo estas la kateno de la erarintoj, ilin reciproke katenanta en la karcero de la malfeliĉo.

Se iu foriris kun malamo, kaj se en la mondo lia kontraŭulo obstinas en la kulturado de la ĝermoj de antipatio kaj kruelaj rememoroj, estas ja pli ol nature, ke en la nevidebla sfero persistu la elementoj de la senkompataj malamikeco kaj venĝo, konforme al la leĝo de reciprokeco. El tio ni konkludu, ke pardono kun plena forgeso pro la malbono estas bezono, ke la pura frateco manifestiĝu per la preĝo kaj vigleco, transformante malamon en amon kaj kompaton, surbaze de la plej sanktaj ekzemploj prenitaj el la Evangelio de Jesuo.

- Rilate al la persekutoj fare de la spiritaj mala- mikoj, ĉu ties agado efektiviĝas sen la kono de niaj amemaj, klarmensaj gvidantoj?

La tiel nomataj persekutoj de la nevidebla sfero, je ĉiu ajn speco, ne okazas sen la konscio de Jesuo kaj liaj senditoj, mentoroj de la homo en ties irado en la direkto al la scio kaj al la lumo.

La persekutoj de nevidebla malamiko havas limon kaj atingas sian objekton, nur en okazo de propra bezono, ĉar, en la amemaj okuloj de viaj gvidantoj el la supera sfero, ĉiuj tiuj movadoj havas la sanktan celon instrui al vi la moralan forton, la toleremon, la paciencon, la rezignacion, laŭ la plej sanktaj devoj de frateco kaj bono.

- En la sferoj plej proksimaj al la Tero, ĉu la elkarniĝintaj Spiritoj ankaŭ dividiĝas en inajn kaj virajn estulojn?

En la sferoj plej proksimaj al la Tero, la elkarniĝintaj animoj konservas la karakterojn, kiuj al ili estis pli agrablaj en la aktivecoj de la materia ekzistado. Konsideru, ke iuj el tiuj animoj, vagantaj en la mondo, en organa vesto, al ili trudita de la cirkonstancoj de la tasko plenumota apud surteraj estuloj, reprenas, nun pli spertaj, siajn kondiĉojn antaŭajn al ilia reenkarniĝo, se ili sciis plenumi siajn devojn sur la kampo de la doloroj kaj materiaj malfacilaĵoj.

Plilongigante tamen la demandon, ni konsideru, ke la Spiritoj, kun ĉi tiuj aŭ tiuj karakteroj, marŝas en la direkto al Dio, purigante ĉiujn sentojn kaj plibeligante siajn kapablojn, por respeguli la dian lumon. Tiam ili sin transformas, en tiuj aŭ ĉi tiuj kondiĉoj, en perfektajn plenumantojn de la projekto de la Eternulo.

II

SENTO ARTO

- Kio estas la arto?

La arto pura estas la plej alta spirita kontemplado de la kreitoj. Ĝi signifas la plej profundan eksterigon de la idealo, la dian manifestiĝon de tiu "pli transa", kiu respegulas la esperojn de la animo.

La vera artisto estas ĉiam la "mediumo" de la eternaj belaĵoj, kaj en ĉiuj tempoj lia laboro estis vibrigi la plej delikatajn kordojn de la homa sento, ĝin altigante de la Tero ĝis la Senfino, kaj malfermante sur ĉiuj vojoj la deziregojn de la koroj al Dio, dum ties superegaj manifestiĝoj de belo, saĝo, paco kaj amo.

- Ĉu ĉiu artisto povas esti ankaŭ misiisto de Dio?

Ankaŭ la artistoj, same kiel la tiel nomataj saĝuloj el la mondo, povas esti venkitaj de la surtera konvenciemo, kiam en iliaj koroj ne trembrulas la flamo de la diaj idealoj. Sed plej ofte ili fariĝas grandaj misiistoj de la ideoj, sub la egido de la Sinjoro, en ĉiuj fakoj de sia propra aktiveco, kiel de literaturo, muziko, pentrarto, plastiko.

Ĉiufoje kiam ilia arto liberiĝas de la nedaŭraj, pereemaj mondaj interesoj, por konsideri sole nur la spiritan lumon, venantan de la koro akordanta kun la cerbo, en la realigoj de la vivo, tiam la artisto estas ja unu el la plej sindonaj misiistoj de Dio, ĉar li scios penetri en la korojn ĉe la paco de la meditado kaj silento, atingante la plej altan sencon de la evoluo de si mem kaj de siaj homfratoj.

- Ĉu iu povas fariĝi artisto sole nur per la faka edukado en ununura ekzistado?

La teknika, individua perfektiĝo de ia artisto, same kiel liaj plej notindaj karakterizaĵoj, ne estas la rezulto de la aktivecoj de ununura vivo, sed de centjaraj spertoj sur la Tero kaj en la spirita sfero, ĉar la genio, en ĉiu ajan senco, en la plej diversaj artaj manifestiĝoj, estas ja la profunda sintezo de pluraj vivoj, en kiuj la persistemo kaj klopodo kuniĝis por la plej brilaj kaj spontanea) floradoj.

- Kiel ni komprenu la genion?

La genio estas la resumo de la plej longa penado tra multoblaj ekzistadoj je abnegacio kaj laboro por la konkero de la spiritaj valoroj.

Komprenante la vivon tra ĝia reala aspekto, li plurfoje malatentas la malvastan rondon de la surtera vivo, koncerne ĝiajn konvenciajn formulojn kaj antaŭjuĝojn, fariĝante ia fremdulo en sia propra medio, pro siaj superaj, nekonfuzeblaj ecoj.

Jen la motivo, kial la surtera scienco, katenita al la konvenciaj reguloj, pretendas vidi en la genio ian damnindan psikozon, kaj preskaŭ ĉiam lin traktas kvazaŭ malsanan ĉelon de la socia organismo, por plurfoje lin glori, post lia morto, tuj post kiam ĝi povas kapti la grandecon de lia spirita vido en la pejzaĝo de la estonteco.

- Kiel ni konprenu la psikismon de la artistoj, psikismon tiel diferencan de tiu, karakterizanta la ordinaran homon?

- Ĝenerale, la artisto preskaŭ ĉiam vivas prefere en la spirita sfero ol ĝustedire en la tera mondo.

Lia psikismo ĉiam estas la sekvo de lia interna mondo, plena de sennombraj rememoroj pri la pasintaj ekzistadoj, aŭ de la sublimaj vizioj, kiujn li sukcesis kapti en la spiritaj rondoj, antaŭ sia reenkarniĝo sur la Tero.

Pro la multenombraj spertoj en la pasinteco, liaj sentoj kaj perceptoj transcendas tiujn de la ordinara homo, situacio iafoje kaŭzanta la falsan taksadon de la homa scienco, kiu erare interpretas liajn ekstazojn kiel neŭrozon aŭ nenormalaĵojn.

Vere, pro sia speciala psika pozicio, la artisto neniam cedas al la konvenciaj postuloj de la Tero, sin tenante super la nuntempaj antaŭjuĝoj. Ni reliefigu, ke plurfoje, pro troa indiferento al la disciplino, malgraŭ siaj superaj kvalitoj, li ne povas doni sin al la ekscesoj nocaj al la libereco, kiam ĝi estas malbone direktita aŭ false utiligita.

Jen kial, en ĉiuj situacioj, la dia idealo de la fido ĉiam estos la antidoto kontraŭ la moralaj venenoj, malobstrukcante la vojon de la animo al la altaj konkeroj de la perfekteco.

- Rilate al la artistoj, kiuj triumfis sen iu ajn helpo de la mondo, kaj kiuj fariĝis notindaj nur pro la klopodoj de sia inklino, ĉu iliaj verkoj estas iaj rememoroj el la vivo en la Senfino?

Plej ofte, la grandaj artaj ĉefverkoj signifas ja la konkretigon de tiuj profundaj rememoroj. Sed ne ĉiam ili estas eĉ simpla skizo de la belaĵoj duonviditaj, en la Transmondo, de la menso, kiu ilin konceptis, sed rememoroj el antaŭaj ekzistadoj, inter la luktoj kaj larmoj sur la Tero.

Iuj eminentaj pentristoj, mirindaj pro verkoj faritaj sen la homaj modeloj, kreis nenion alian ol siajn proprajn reme- morojn perditajn en la tempo, en la duonombro de la pejzaĝo de forpasintaj vivoj. Rilate la verkistojn, la amikojn de la literatura fikcio, ne ĉiam iliaj konceptaĵoj obeas al la fantazio, ĉar tiuj ĉi estas fruktoj de denaskaj rememoroj, per kiuj ili restarigas la dramon travivitan de sia propra individueco, en la mortintaj jarcentoj.