La impresema mondo de la artistoj havas konstantajn rilatojn kun la spirita pasinteco, el kie ili tiras la materialon necesan por la spirita konstruado de siaj verkoj.
- Kiam ili komponas senmortajn verkojn, ĉu ankaŭ la grandaj mizikistoj povas ricevi influon de rememoroj el iu antaŭa ekzistado?
Tiu influo povas okazi koncerne iliajn eblecojn kaj tendencojn, sed, sur la kampo de la komponado, la grandaj surteraj muzikistoj universale rekonataj, ne obeas al rememoroj el la pasinteco, kaj jes al la gloraj impulsoj de la fortoj de la Senlimo, ĉar la muziko sur la Tero estas la plej altgrade dia arto.
La senmortaj operoj ne naskiĝis ja el la surtera ŝlimo, sed el la profunda harmonio de la Universo, kies sublimaj kantikoj estis parte kaptitaj de la mondaj komponistoj, en la momentoj de sankta inspiro.
Nur tiamaniere vi povos kompreni la sanktan influon de la nobla muziko sur la animojn, ilin forportante, en iuj ajn okazoj, el la dubaj ideoj de la Tero al la vibroj de ilia interno akorde kun la Senlimo.
- En la sferoj nevideblaj por la homoj, ĉu la elkarniĝintaj Spiritoj ankaŭ zorgas pri la artismaj valoroj?
Ni konsentu, ke ĉiuj artesprimoj sur la Tero estas signoj de spiriteco plurfoje fremda al la surtera vivo.
Laŭ tiu realeco, vi povos rekoni, ke la arto, en kiu ajn el siaj puraj formoj, estas objekto de zorga atento de la Spiritoj, havantaj aliajn eblecojn, kiujn la surtera artisto apenaŭ povas prezenti al si.
En la Transtombo, per ĝia helpo transformiĝas la plej kruelaj sentoj, inklinigante la malfeliĉajn Spiritojn al la elaĉetaj, purigaj provoj. Altiĝante al ĝiaj regionoj de perfekteco kaj beleco, la animo elvolviĝas al Dio kaj riĉiĝas per liaj sublimaj mirindaĵoj.
- Ĉu la emocio devas esti disciplinata?
Ĉia emocia esprimo devas esti disciplinata de la fido, ĉar ĝia libera elverŝiĝo, pro la monda nekomprenemo, povas havi gravajn sekvojn.
- Kun tiom da superaj kvalitoj por la bono, ĉu la genia artisto povas transformiĝi en instrumento de malico?
La genia homo similas al la intelekto, atinginta la plej perfektajn kondiĉojn de realiganta tekniko, pro tio, ke li sukcesis havigi al si la elementojn de la spontaneeco. Tiu havigo tamen ne liberigas lin de la neceso morale progresi, prilumante lian koron.
Ĉar sennombraj geniuloj ne atingis la kulminon de la sento, ni ofte vidis en la mondo la plej noblajn talentulojn enkarcerigitaj en teruraj obsedoj aŭ degenerintaj en dolorajn devojiĝojn, ĉar la homo devas meti la fidon super ĉiaj ĝustedire materiaj konkeroj, kiel eternan dian idealon.
- Generale, ĉu ĉiuj homoj devos serĉi la artajn valorojn por sia personeco?
Jes; tra siaj pluraj vivoj, la homa animo penos havigi al si tiujn posedaĵojn, ĉar estas juste, ke la surteraj estuloj povu kunporti el sia lernejo de provoj kaj pliperfektiĝo, kiu estas la Tero, ĉiujn spertojn kaj valorojn troveblajn en la luktoj de la materia sfero.
- Cu ekzistas, efektive, unu arto antikva kaj alia
moderna?
La arto elvolviĝas kun la homoj, kaj, estante la spirita kontemplado de ĉiuj, kiuj eksterigas ĝin, ĝi ĉiam estos la manifestiĝo de la eterna beleco, kondiĉita al la tempo kaj medio de ĝiaj disvastigantoj.
La arto do ĉiam estos unu sola en sia riĉeco de celoj, en sia senlima spiriteco.
Ni tamen konsideru, ke, se hodiaŭ ekzistas granda nombro da telentuloj kun troa priokupiĝo pri originaleco, senbridigante la plej strangajn esprimojn de primitivismo, tiuj estas la senripozaj flatantoj de la monda gloro, kiuj, pli malproksimaj de la aŭtentika arto, sukcesas fari nenion alian ol respeguli la konfuzon de la pasintaj tempoj, apogante la nedaŭran regadon de la frivoleco kaj forto. Tiuj tamen forpasos, kiel forpasos ja ĉiaj necertaj situacioj de kataklismo, kvazaŭ burdoj de la sankta abelujo de la dia beleco, kiuj, anstataŭ spiritigi la naturon, penas malnobligi ĝin per siaj strangaj, nocaj kon- ceptoj.
ALLIGITECO
- Kiel ni rigardu la simpation kaj la antipation?
Simpatio aŭ antipatio havas profundajn radikojn en la spirito, ĉe la subtilega kombino de fluidaĵoj propraj al ĉiu, kaj, ĝenerale, preskaŭ ĉiam ili atestas ian renovigon de sensacoj spertitaj de la homo, ekde la delikta pasinteco, en identaj situacioj.
Sed ni konsideru, ke ĉia antipatio, eĉ la ŝajne plej justa, devas morti por doni lokon al la simpatio, kiu edifas la koron por la konstrua, aŭtentika laboro de frateco.
- Cu ni povas ricevi ian difinon de la amikeco?
Ĉe la skalo de la homaj sentoj, la sincera amikeco estas ja la oazo de ripozo por la vojiranto de la vivo, en lia irado al perfekteco.
Sur la surteraj vojoj, la lojala amikeco estas la plej bela speco de fratamo, sanktiganta la korimpulsojn ĉe la plej doloraj kaj maltrankviligaj luktoj de la ekzistado.
Kiu scias esti vera amiko, tiu ĉiam estas la sendito de feliĉo kaj paco, aliĝante al la vicoj de la disĉiploj de Jesuo, per la natura prilumiĝo de sia spirito, kiu, konkerante la plej grandajn simpatiojn de la enkarniĝintoj kaj bonkoraj estuloj el la Nevideblo, povos disradii ĉie siajn vibrojn de purigaj sentoj.
Havi amikecon estas same kiel havi koron, kiu amas kaj klarigas, kiu komprenas kaj pardonas, en la plej amaraj horoj de la vivo.
Jesuo estas la Dia Amiko de la Homaro.
Ni sciu kompreni lian subliman sindonemon, kaj ni trans- formos nian aman medion en oceanon da eternaj paco kaj konsolo.
- Ĉu la familia institucio estas organizita en la spirita sfero, antaŭ ol ĝi reuniĝos sur la Tero?
- La familia grupo havas sian sanktan originon en la spirita sfero. Per ĝiaj ligiloj, kuniĝas ĉiuj, kiuj en la Trans- mondo prenis sur sin la kompromison konstrui sur la Tero realan, definitivan fratecon.
Super tiu dia institucio superstaras la amoĉeneroj forĝitaj per la spertoj en aliaj tempoj. Sed tien alfluas ankaŭ la malamoj kaj la persekutoj el la malluma pasinteco, por ke ili disfandiĝu en fratecan solidarecon, celante la estontecon.
Per la malfacilaĵoj komune provitaj, per la doloroj kaj spertoj ricevitaj sur la sama vojo de elaĉeta evoluo, oni forgesas la amaraĵojn de la fora pasinteco, transformante ĉiujn malsuperajn sentojn en rebonigitajn, sanktigajn esprimojn.
Purigante la alligitecojn, super la sangaj ligiloj la sankta familisistemo eterniĝas en la Senlimo per la nepereemaj ligiloj de la Spirito.
- Ĉu en la nevidebla sfero la spiritaj familioj grupiĝas laŭ falangoj kaj pligrandiĝas aŭ plimalgrandiĝas, kiel okazas sur la Tero?
Ankaŭ en la Transtombo la familioj grupiĝas laŭ fa- langoj, daŭrigante tie la instruadon kaj elaĉeton de kelkaj membroj de la grupoj, elementoj pli ribelemaj kaj nepro- gresemaj, kiuj estas pelataj de siaj afinaj kunuloj al la edifaj laboroj por konkeri amon kaj saĝon.
Laŭmezure kiel ili ekkomprenas la Ĉiopovan, ĉiuj tiuj grupoj nature plivastiĝas, ĝis ili atingos la luman sferon de la dia unuiĝo per la eternaj, netransdoneblaj akiraĵoj en la Senlimo.
- Ĉu ankaŭ la spiritaj familioj havas estron?
Ĉiuj spiritaj kolektivoj grupiĝas laŭ siaj familiaj karakteroj per la sanktaj animaj alligitecoj, kaj ĉiu posedas sian grandan mentoron en la plej altaj sferoj, el kie venas la eternaj substancoj de amo kaj saĝo.
- Ĉu ni povus ricevi ian klarigon pri la leĝo de la alligiteco inter la elkarniĝintaj Spiritoj?
Sur la Tero la homoj multfoje malkaŝas siajn afi- necojn ĉe la materiaj interesoj, kiuj povas maski la veran moralan pozicion de personeco. Sed en la mondo de la superaj Spiritoj la aŭtentikaj alligitecoj elmontriĝas sen iu ajn artifiko, per la plej puraj sentoj.
- Sur la kampo de la surteraj korinklinoj, ĉu geedziĝi aŭ ne geedziĝi dependas aŭ ne de la homa volo?
La geedziĝo sur la Tero ĉiam estas rezulto de certaj decidoj faritaj jam en la vivo en la Senfino, antaŭ la reenkarniĝo de la Spiritoj, ĉu sub gvidado de la pli altaj mentoroj, kiam la estulo ne havas la necesan edukitecon por uzi siajn proprajn kapablojn, ĉu pro kompromisoj libere prenitaj de la animoj antaŭ siaj novaj spertoj en la mondo. Tial la homaj geedziĝoj estas antaŭviditaj por la ekzistado de la individuoj, en la malluma kadro de la elaĉetaj provoj, aŭ en la amaso da valoroj de la regeneraj, sanktigaj misioj.