La libro similas al semado. La solida, sincera, bon- intenca verkisto estas kvazaŭ antaŭzorgema terkulturisto, kiu trafos abundan rikolton kaj altan rekompencon de la diaj leĝoj por sia aktiveco. La frivola literaturisto, amiko de bagatelaĵoj kaj vantemo, estas ĝuste tiu mallaborema, sen- valora laboristo, kiu "semas ventojn por rikolti tempeston" (1). Kaj la intelektulo, kiu vendas sian plumon, sian opinion kaj sian penson, ĉe la merkato de la kalumnio, intereso, ambicio kaj malico, tiu estas simila al la krima terkulturisto, kiu humiligas la malavarajn eblecojn de la Tero, kiu priŝtelas najbarojn, kiu nek plantas nek permesas la disvolviĝon de la aliula semejo, ĉar li kulturas dornojn kaj pliigas ŝuldojn, por kiuj li respondos unu tagon, kiam li estos demetinta siajn karnajn vestojn por aperi antaŭ la veraĵoj de la Senlimo.
- Por kompreni siajn spiritajn devojn, ĉu la la- borantoj de Spiritismo devas iri al la intelektuloj?
La laborantoj de la doktrino estu ĉiam pretaj en la klariga tasko, ĉiufoje, kiam al ili venos tiuj, kiuj sincere deziras kunlabori kun ili. Sed veki la atenton de aliuloj por ilin regeneri, kiam ni ĉiuj, eĉ la elkarniĝintoj, strebas al perfektiĝo kaj lernado, ne ŝajnas juste, ĉar ni ankoraŭ havas unu esencan devon, kiu estas tiu de nia propra edifado.
En la doktrina laboro ni devas konfesi, ke Spiritismo estas la reviviĝinta Kristanismo, per kiu ni devas atesti la veron, kaj, laŭ nia koncepto pri relativeco, la tuta fundamento de la vero, sur la Tero, troviĝas en Jesuo Kristo.
La vero triumfas per si mem, sen la helpo de la malfortaj homaj eblecoj. Neniu homo devos serĉi ĝin, opiniante sin elemento nepre necesa por ĝia venko. Kiel ĝia voĉo sur la Tero, Spiritismo ne bezonas iajn homojn por konsoli kaj instrui la estulojn. El tio oni konkludas, ke la surteraj intelektuloj mem devas ja spontanee serĉi, ĉe la fonto de la doktrinaj scioj, la favoron de ĝia prilumado.
PERSONECO
- Kiel oni komprenu la nocion pri personeco?
En la mondo, la nocio pri personeco estas tre deturnata de siaj aŭtentikaj valoroj, fare de la strangaj spiritoj treege priokupitaj pri sia altrangeco en la vasta mondo de beletro. Multaj opinias, ke "havi personecon" estas posedi spiriton de ribelo kaj kontraŭdiro en la parolo ĉiam preta por kritiki la aliajn, forgesante sian propran situacion. Aliaj opinias, ke la "homo de personeco" devas iri tra la mondo, serĉante notindajn poziciojn per falsaj triumfoj, ĉar ĉi tiuj postulas la plenan forgeson pri la plej sanktaj devoj de la koro. Malmultaj zorgas pri la bono de humileco kaj rezigno por la vera edifo de la homa personeco, ĉar, por la sfero de la pura spiriteco, la konkero de la interna prilumado valoras ĉion, se oni konsideras, ke ĉiuj esprimoj de la noca, maltrankvila personeco de la surtera homo forpasos kun la tempo, kiam la nefleksebla morto estos malferminta la realajn okulojn de la homo.
- Cu homo sen grandaj intelektaj kapabloj estas ĉiam senvalora homo?
- La koncepto pri senvaloreco ŝanĝiĝas en la sfero de niaj universaj konkeroj, post la transiĝoj de la morto.
En via mondo vi kutimas surtronigi la verkiston, kiu trompis la publikon; la politikulon, kiu makulis la juron; la kapitaliston, kiu riĉiĝis sen skrupuloj de konscienco, ĉiuj lokitaj en la galerio de la superaj homoj. Altigante al ili la individuajn meritojn per ekscesaj flataĉoj, vi multe parolas pri "senvaloreco", "bando", "rutino", "supera personeco".
Por ni, la virto de la rezigno de la saĝaj, abnegaciaj patroj de familio, ĉe la vasta amaso da rutinaj aktivecoj de la surtera ekzistado, estas ja nekomparebla, laŭ grandeco, kun la spiritaj dotoj de la intelektuloj, kiu senespere baraktas ĉe tribuno, sen iu ajn serioza edifo, aŭ kiu embarasiĝas en vortaj konfuzoj en la literatura sfero, sen la sincera priokupiĝo lerni el la ekzemploj de la vivo.
La laboristo, kiu pasigas la tutan vivon en la sunlumo, kulturante la teron, fabrikante la bongustan vivopanon, estas pli valora en la okuloj de Dio ol la artistoj kun malvirta intelekto, kiuj faras nenion alian ol malordigi la dian marŝon de liaj leĝoj.
Notu al vi tamen, ke la karaktero de la intelekto tre valoras, sed ne povas malbezoni la valorojn de la sento en ties sublima esenco, kaj oni fine komprenas, ke la "senvalora homo" ne estas la surtera laboristo, amanta siajn hejmajn realigojn kaj la sanktan plenumadon de siaj devoj, sur kies abnegacio konstruiĝis la mirinda organizaĵo de la monda havaĵo.
- Cu ni lulu la deziron akiri la elementojn de la tiel nomata persona magnetismo?
Tiu deziro estas tre nobla, sed neniu pretendu efektivigi ĝin sole nur per la sperto el la legado de libroj pri tiu temo.
Ne malmultaj estas tiuj, kiuj serĉas tian legaĵon, dezirante trovi magiajn formulojn sur la vojo de malpli granda peno.
Sed estas nepre necese reliefigi, ke neniu studemulo povas konkeri simpation, se li ne estas aliiginta sian koron en fonton de spontanea, sincera boneco. En la vivo ne sufiĉas scii. Estas nepre necese kompreni. La libroj instruas, sed sole nur la propra klopodo perfektigas nian animon por la granda, benata kom- preno. Forgesu la facilan konkeron, la meĥanikan operacion, nepravigeblajn ĉe la spiritaj edifadoj, kaj turnu viajn atenton kaj penson al via propra interna mondo. Tie multo estas farenda, kaj, ĉe tiu bona laboro, la animo memkompreneble prilumiĝas heligante la vojon de siaj fratoj.
- Kiel ni komprenu la impulsojn de tiuj, kiuj kredas la influon de la tiel nomataj talismanoj de la persona feliĉo?
Ekzistas homoj, kiuj, por teni ĉiam aktiva sian spiritan energion, bezonas koncentri sian atenton sur tuŝeblan objekton, celante la sugestiajn statojn nepre necesajn por siaj realigoj, kiel tiuj kredantoj nepre bezonantaj materiajn bildojn kaj simbolojn por akcepti la efikon de siaj preĝoj.
Estu certaj tamen, ke la talismano por la definitiva persona feliĉo konsistas el la bona koro ĉiam kutimiĝinta al harmonio, humileco kaj amo, ĉe la efektiva plenumado de la projektoj de Dio.
- Ĉu la tiel nomataj "bonŝancaj homoj" estas gvi- dataj de la amikaj Spiritoj?
Kion vi konsentis nomi "bonŝanco", tio estas natura situacio en la pleno de la laboroj de la enkarna Spirito, kaj ne estas necese, ke vi akceptu la intervenon de la nevidebla sfero en la plenumado de la personaj spertoj.
La "bonŝanco" estas ankaŭ priresponda provo en la me- ĥanismo de la vivo, kaj ĝi postulas de la persono ĝin ricevinta multe da kompreno rilate la dian favorkorecon, por ke li ne misuzu la havon de sanktaj kapabloj al li donitan.
216. - "Memamo", "digno", "karaktero", "honoro", estas atributoj, kiujn la homa socio postulas de la persono; kiel ni kondutu tiuokaze, kiam la faktoj kolizios kun niaj evangeliaj scioj?
La socio postulas tiajn atributojn de la persono, kaj tamen tiu sama socio ankoraŭ ne scias kompreni ilin, se ne konforme al siaj konvencioj, dum memamo, digno, karaktero kaj honoro devus esti trajtoj de spirita perfekteco kaj neniam elmontroj de egoismo, vantemo kaj fiero, kiaj ili ordinare manifestiĝas sur la Tero.
Kiam la homo kristaniĝos, komprenante tiujn moralajn poziciojn en ties reala aspekto, tiam ne plu okazos iu ajn kolizio de la eventoj de la ordinara ekzistado kun liaj evangeliaj scioj, ĉar lia penado estos ĉiam tiu de la sincera kunlaboro por la restarigo kaj spirita altigo de siaj similuloj.
217 - Kia estas la plej facila maniero efektivigi la personan viglecon, por eviti la falon pro tentoj?
La plej simpla maniero estas tiu, ke ĉiu starigu tri- bunalon de memkritiko en sia propra konscienco, kondutante al alia tiel honeste, kiel oni deziras, ke aliaj kondutu al oni.
IV
PRILUMO NECESECO
218. - Ĉu la doktrina propagando, celanta la multobligon de prozelitoj estas ja la tuja neceseco de Spiritismo?
Neniel. La direktado de Spiritismo, en ĝia karaktero de reviviĝinta Evangelio, apartenas la la Kristo kaj ties komisiitoj, antaŭ ĉia homa diligenteco, fragila kaj pereema. La tuja neceseco de la spiritistaj rondoj estas tiu de scio kaj aŭtentika apliko de la Evangelio fare de ĉiuj, kiuj batalas en ĝiaj vicoj, avidaj je siaj prilumo kaj evoluo. La unuopa laboro pro la prilumo de si mem devas esti konstanta kaj metoda. La fenomenoj vekas la spiriton dormantan en la karno sed ili ne liveras la internajn lumojn atingeblajn sole nur per grandaj individuaj peno kaj laboro. La parolo de la gvidantoj kaj mentoroj el Transmondo instruas, sed ĝi ne povas esti definitivaj elementoj de elaĉetoj, kies efektivigo postulas de ĉiu homo sanktigajn oferojn kaj rezignojn, ĉe la peniga lernado de la vivo.