Выбрать главу

Laboru ĉiam. Tiu estas la leĝo por vi kaj por ni, kiuj jam foriris de la malvastaj limoj de la karna korpo. Ni klopodu konstante.

La parolo de la gvidanto estas agrabla kaj amika, sed la laboro de prilumiĝo apartenas al ĉiu. Ĉe la solvado de niaj problemoj ni neniam atendu helpon de la aliaj, ĉar, kun la penso turnita al la fonto de saĝo kaj mizerikordo, kiu estas Dio, neniam mankos al ni la dia inspiro de Lia senlima boneco.

- Ĉu Dio donas ja la favoron, kiun ni nomas graco?

Estas tiel granda la dia favorkoreco, ĉirkaŭanta nian spiriton, en ĉiu ajn vivosfero, ke sufiĉas unu rigardo al la fizika aŭ nevidebla naturo, por ke ni sentu ĉirkaŭ ni ian inundon de gracoj.

Sed la difavoro, kian la homo deziras ricevi en sia antropomorfismo, ne okazas sur la vivovojo, ĉar Dio ne povas simili al ia homa monarĥo, plena de personaj preferoj aŭ subaĉetita pro malnoblaj kialoj.

Tie ĉi aŭ aliloke, la homo ĉiam ricevos de la laboro de edifado de si mem. Estas ja la homo mem, kiu inventas sian inferon aŭ kreas la belaĵojn de sia ĉielo. Kaj kia ajn estas lia konduto, ekcelanta la evoluproceson per propra klopodo, Dio povos favori lin, laŭ la leĝo, ĉar la Leĝo estas unu sola kaj Dio estas lia Superega, Eterna Juĝisto.

- Ĉu la memprilumado povas esti atingita nur per la laboro farita dum unu ekzistado sur la Tero?

Unu enkarniĝo estas same kiel unu labortago. Kaj por ke la spertoj estu sekvataj de pozitivaj, profitaj rezultoj en la vivo, estas nepre necese, ke la tagoj da observo kaj diligento sekvu unu la alian.

En la komplekso de la pluraj vivoj, la studo preparas, sed nur la sincera apliko de la instruoj de la Kristo povas doni pacon kaj saĝon proprajn al la stato de plena prilumiĝo de la savitoj.

- Kiel ni komprenu la laboron de purigado en la sferoj de la mondo?

Sur la Tero, la purigado ankoraŭ similas al la blankega lilio naskiĝanta el la ŝlimo, el amaraĵoj kaj pasioj.

Ĉiuj enkarniĝintaj Spiritoj tamen konsideru, ke ili troviĝas sur la Tero kvazaŭ en potenca krisolo por purigado kaj regenero, kaj al ili estas nepre necese kulturi la floron de la interna prilumiĝo en la angoro de la homa vivo, en la rondo de la familio aŭ de la socio, per la plej granda severeco al si mem kaj plej granda tolero al aliaj, ke ĉiu faru el sia ekzistado ian edukan apostoladon, en kiu la plej favorata estas lia propra spirito.

- Kiel ni komencu la laboron de prilumado de nia propra animo?

Tiu individua laboro komenciĝu per la memregado, per la disciplinado de la egoismaj, malsuperaj sentoj, per la silenta laboro de la homo, por ekstermado de la propraj pasioj.

Pri tio ni ne povas malbezoni la scion akiritan de aliaj animoj nin antaŭintaj ĉe la surteraj luktoj per siaj sanktigaj spertoj - pura akvo de konsolo kaj espero, kiun ni povas trinki el la paĝoj de iliaj memoraĵoj aŭ el la atestoj pri ofero, kiujn ili postlasis en la mondo.

Sed la scio estas la amika pordo, nin kondukantan al la plej puraj rezonadoj, ĉar en la definitiva reformo de nia spirito, estas ja nepre necesa la bato de nia propra agado, ke ni modlu nian internan sanktejon, ĉe la sankta prilumado de la vivo.

- Konsiderante, ke multenombraj spiritistaj grupoj estiĝas nur por la instruado de la konsternitaj Spiritoj el la nevidebla sfero, kiuj ja plej bezonas lumon: ĉu la enkarniĝintoj, aŭ la elkarniĝintoj?

Tia bezono estas komuna al unuj kaj aliaj. Estas juste, ke oni donu fratecan helpon al la konsternitaj suferantaj estuloj el la sferoj plej proksimaj al la Tero. Sed estas necese akcepti, ke la enkarniĝintaj spiritoj bezonas pli multe da evangelia prilumado ol la nevideblaj, des pli, ĉar, sen ĝi, kian helpon ili povos oferi al sia malklera, malfeliĉa frato? Ĉu la leciono de la Sinjoro ne parolas ja pri la absurdo de blindulo, kondukanta aliajn blindulojn?

Tial ĉia kunsido por sincera studo, en la Doktrino, estas grandvalora klopodo por starigi spiritan projekton al tiuj, kiuj deziras trafi la bonan vojon.

La misio de la lumo estas revelacii kun serena vereco. Prilumita koro ne bezonas multajn parolrimedojn, ĉar en la laborejo de la frateco sufiĉas ĝia sento klarigita de la Evangelio. La granda mirindaĵo de la amo estas ĝia profunda, dia kontaĝo. Tial, por regeneri siajn fratojn el la ombro, la enkarniĝinta Spirito bezonas unue prilumi sin mem.

REALIGO

- Rilate al la scio, kie ni povas loki la plej grandan bezonon de la homo?

Same kiel en la plej foraj tempoj de la mortintaj civilizacioj, ni devas reaserti, ke la plej granda bezono de la homo ankoraŭ estas tiu, de la konado de si mem.

- Kial la surtera homo estas tiel malrapida je solvado de la problemo de sia memkonado?

Tio estas eksplikebla. Nur nun la homa animo povas sufiĉe enpensiĝi por kompreni la bezonojn kaj la anguletojn de sia spirita personeco.

Iam la homa ekzistado limiĝis al lukto kontraŭ la eksteraj fortoj, por krei unu harmonian leĝon inter li kaj la surtera naturo. Multaj jarcentoj fluis, ĝis li duonvidis la konvenon de solidareco por alfronti la komunajn danĝerojn. La organizado de tribo, familio, tradicioj, kolektivaj provoj postulis multajn jarcentojn da lukto kaj doloraj malfeliĉaĵoj. La scienco de interrilatoj, la utiligo de materiaj fortoj, lin ĉirkaŭantaj, postulis ne malpli da tempo.

Nun tamen, ĉe la kulmino de sia fizika evoluo, la homo ne bezonas tiel profunde priokupiĝi pri la eksteraĵo, lin ĉirkaŭanta, pro tio, ke ĉiuj spiritaj energioj nuntempe sin mobilizas ĉirkaŭ la homoj, ilin kunvokante al la sanktaj konado de si mem, meze en la senlimaj valoroj de la vivo.

- Kion ni diru pri tiuj, luktantaj pro leĝoj, celantaj la socian bonstaton, per meĥanikaj procesoj de aplikado, ne atentante la spiritan prilumadon de la individuo?

La ŝtatuloj aŭ kondukantoj de homamasoj, kiuj penas agi tiucele, baldaŭ falos en la seniluziiĝon pri siaj politikaj kaj sociaj utopioj.

La monda harmonio ne venas el dekretoj nek el parlamentoj, karakterizantaj sian agadon per ia tro pasema forto. Ĉu vi ne vidas, ke la meĥanismo de la homaj leĝoj ĉiutage ŝanĝiĝas? Ĉu la sistemoj de regado ne malaperas por doni lokon al aliaj, kiuj, siavice, nepre renoviĝos tra la tempo? Nuntempe, sur la Tero, vi rimarkas la elreviĝon de multaj tiaspecaj utopiistoj, kiuj revis pri senkondiĉa egaleco de la homoj, ne komprenante, ke, ricevante la samajn rajtojn de laboro kaj akirado antaŭ Dio, la homoj, per siaj propraj faroj, estas profunde malsamaj inter si, je intelekto, virto, komprenemo kaj moralo.

La homo kiu iluminiĝas konkeras al si mem la ordon kaj la harmonion. Kaj por ke la kolektivo efektivigu tian konkeron por la socia organismo, estas ja nepre necese, ke ĉiuj ĝiaj elementoj komprenu la sanktajn devojn de memprilumado.

- Ĉu estas aliaj scifontoj por la prilumado de la homoj, krom tiu, konsistanta el la diaj instruoj de la Evangelio?

La mondo estas plena de edukaj elementoj, ĉefe koncerne la teoriojn nobligantajn la vivon kaj la homon, per la laboro kaj edifado de liaj kapabloj kaj karaktero.

Sed, temante pri spirita prilumado, ekzistas nenia fonto krom tiu de la ekzemploj de Jesuo en ties Evangelio de Vero kaj Vivo.

La filozofoj mem, kiuj predikis antaŭ ol Li sur la Tero, estis nenio alia ol senditoj de liaj boneco kaj saĝo, venintaj en la karnon, por prepari lian luman restadon en la mondo de ombroj, kaj tial la modelo de Jesuo estas definitiva kaj unika por la estigo de lumo kaj vero en ĉiu homo.

236. - Kiel ni komprenu la deziregon fari spiritistojn per fenomenismo, antaŭ tiu bezono de prilumado?

- La sinceraj spiritistoj komprenu, ke la fenomenoj vekas la animon, same kiel la bato de eksteraj fortoj, kiuj vekas dormanton; sed nur la klopodo realigas la moralan edifon, aŭtentikan kaj definitivan.

Estas ia ekstravaganco kun malagrablaj sekvoj la fakto, ke iu sin ĵetu al la propagando de unu ideo, ne firmiginte sin mem per la suko de ĝiaj nobligaj principoj. Spiritismo ne estas lernejo de frivoleco. Identiĝinte kun ĝia konsola, dia esenco, la homo ne povas senkuraĝiĝi antaŭ la intensaj provoj kaj spertoj. La altrangaj spiritistoj farus grandan eraron, se ili promesus al siaj surteraj amikoj ian facilan, senzorgan vivon, solvante ĉiujn iliajn problemojn kaj donante al ili la ŝlosilon de ĉiuj studoj.