En ĉiuj tempoj ekzistis la plej profunda diferenco inter la pastreco kaj la profeteco.
La antikvaj profetoj de Izraelo neniam karakteriziĝis per iu ajn signo de sklaveco al la sociaj konvencioj kaj al la ekonomiaj interesoj, tiel plaĉa al la organizita pastraro, ĉiam kaj ĉie.
Ekstreme diligentaj, ili ne enspezis al si el la altaro de sia religio, sed el la edifa laboro, ĉu en la vesto de la subpremataj sklavoj, ĉu en la izoliteco en la dezerto, kiun iliaj religiaj aspiroj sciis plenigi per ia sankta konstrua dinamismo.
- Cu la profetoj de la Kristo jam revenis en la ma- terian sferon por porti al la homoj novan lumon por la estonteco de la Homaro?
- La homaj kolektivoj ĉiam ricevis la subliman kunhelpon de la senditoj de la Sinjoro, por la solvo de la grandaj problemoj de la estonteco.
Ne ĉiam la profeta parolo povos esti prezentata de la samaj Spiritoj el la pasinteco; sed la profetoj de Jesuo, nome la potencaj spiritaj organizaĵoj el la superaj sferoj senĉese estas ĉe vi, vin pelante al la evoluado en ĉiuj direktoj, multobligante viajn sukceskapablojn ĉe la malfacilaj, doloraj spertoj. Estas vero, ke la novaj senditoj ne bezonas diri tion, kio jam estas skribita pri religiaj revelacioj; sed ili agas en la sektoroj de la Scienco kaj de la Filozofio, de la Beletro kaj de la Arto, altigante vian malviglan penson al la mirindaj spiritaj konstruoj de la estonteco. Estas certe ankaŭ, ke la novaj misiuloj ne trovis la dezerton de sovaĝaj figarboj, kie iliaj antaŭuloj sin nutris nur per akridoj kaj sovaĝa mielo, sed kiuj ankoraŭ estas devigitaj vivi en la dezerto de la tumultaj urboj, ĉe indiferentaj, nekompre- nemaj koroj, ĉirkaŭataj de la sendankemo kaj moko de siaj samtempuloj, ofte trudantaj al ili la pelorion kaj la oferon.
La amo de Jesuo estas tamen la dia suko, nutranta al ili la fibron de laboro kaj realigo, kaj, sub Liaj abundaj benoj, la grandaj solecaj animoj trairas la mondon, disdonante la lumon de la Sinjoro laŭlonge de la ombraj vojoj.
- Cu la legado de la Malnova Testamento kaj de la Evangelio en la familiaj rondoj, laŭ kutimo de multe da eŭropaj popoloj, favoras la renovigon de la bonefikaj pacfluidaĵoj en la koro kaj en la hejma medio?
Tiu legado ĉiam estas utila, kaj se ĝi ne naskas la tujan pacon, pro la heterogenaj spiritaj kondiĉoj de tiuj, kune ĝin aŭdantaj, ĝi estas ĉiam profita evangelia semado, ankaŭ atinganta la Spiritojn en la nevidebla sfero, kiuj ĝin ĉeestas, kaj estas juste atendi ĝian floradon kaj fruktodonadon pli malfrue.
II
EVANGELIO JESUO
- Se ni devas konsideri la Malnovan Testamenton, kiel la fundamenton de la Dia Revelacio, kia estas la pozicio de la Evangelio de Jesuo en la religia eduko de la homoj?
La Malnova Testamento estas la bazo de la Dia Re- velacio. La Evangelio estas la konstruaĵo de la elaĉeto de la animoj. Tial la leciono de Jesuo devas esti serĉata ne plu por iu ajn teoria elmontro, sed pro tio, ke ĉiu disĉiplo celu la plibonigon de si mem, elvolvante la edifajn lecionojn de la Dia Majstro sur la definitiva tereno de la Spirito.
- Rilate al Jesuo, kiel ni interpretu la vortojn de Johano: - "Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, plena de graco kaj vero"?
Antaŭ ĉio, ni devas kompreni, ke Jesuo ne estis iu filozofo, nek povos esti klasigita inter la valoroj ĝustasence homaj, konsiderante la diajn valorojn de lia spirita hierarkio, ĉe la direktado de surteraj kolektivoj.
Sendita de Dio, Li estis la reprezento de la Patro ĉe la amaso da filoj deturniĝintaj de lia amo kaj de lia saĝo, filoj, kies protekto estis konfidita al Li ĉe la sanktaj ordonoj de la vivo en la Senlimo.
Anĝela direktanto de la terglobo, lia koro ne malestimis lian rektan restadon ĉe la mizeraj, malkleraj protektatoj, kio okazigis la ĉi-supre menciitajn vortojn de la apostolo.
- Ĉu la apostolo Johano ricevis malsaman mision, ĉe la organizado de la Evangelio, se oni konsideras la diversecon de liaj rakontoj, kompare kun tiuj de liaj kunuloj?
Ankaŭ en tiu okazo ni konsideru la specialecon de la taskon, koncerne la laborojn donitajn al ĉiu. La pecoj de la evangeliaj rakontoj memkompreneble identiĝas inter si, kiel nepre necesaj partoj de tutaĵo, sed ni estas devigitaj rimarki, ke, se Mateo, Marko kaj Luko ricevis la taskon prezenti en la sanktaj testoj la Paŝtiston de Izraelo en ties sublima aspekto, al Johano apartenis la tasko malkaŝi la Dian Kriston ĉe ties sankta universala misio.
- "Jesuo Kristo estas sen patro, sen patrino, sen genealogio" - Kiel ni interpretu tiun aserton, laŭ la parolo de Mateo?
Estas necese, ke ni komprenu la universalisman mision de la Evangelio de Jesuo, laŭ la rakonto de Johano, por asimili tiun aserton, koncerne la genealogion de la Dia Majstro, kies sanktaj radikoj kuŝas en la senfinaj amo kaj saĝo de Dio.
- Ĉu la ofero de Jesuo devas esti taksata sole nur per la dolora sceno de la Kalvario?
La Kalvario prezentis la kroniĝon de la agado de la Sinjoro, sed la ofero per ekzemplo okazis en ĉiuj tagoj, kiujn Li pasigis sur la Tero. Kaj, antaŭ ĉio, la kristano devas serĉi sian modelon en la ekzemploj de la Majstro, ĉar la Kristo ame kaj humile instruis la sekreton de la spirita feliĉo, kaj estas nepre necese, ke ĉiuj disĉiploj estigu interne de si tiujn virtojn, per kiuj ili scios supreniri altege super la Kalvario de siaj doloroj, en la ĝusta momento.
- Sennombraj disĉiploj de la Evangelio opinias, ke la ofero sur la Golgoto ne estus kompleta sen la maksimuma materia doloro por la Dia Majstro. Kiel ni ekspliku tiun supozon antaŭ la intensecon de la morala sufero, kiun la kruco kaŭzis al Li?
La materia doloro estas fenomeno simila al tiu de artfajraĵoj, rilate al la aŭtentikaj spiritaj valoroj.
Surteraj homoj, kiuj mortis pro unu ideo, plurfoje eĉ ne spertis la fizikan doloron, kaj sentis nur la ĉagrenon pro tio, ke lia idealo ne estis komprenita.
Prezentu do al vi la Kriston, kiu sin oferis pro la tuta Homaro, kaj vi sukcesos vidi Lin en lia senmezura spirita doloro, altega kaj nedifinebla por nia malvasta, simpla takska- pablo.
Ni neniel povus fari ian psikologian studon de Jesuo, starigante komparajn elementojn inter la Sinjoro kaj la homo.
Ĉe lia dia ekzempla konduto estas necese konsideri, antaŭ ĉio, lian amon, lian humilecon, lian rezignon pro la tuta Homaro.
Ekzameninte tiujn faktorojn, ĉu la materia doloro havus specialan signifon, por ke la kristana laboro estus konsekrita? Ĉu la spirita doloro, tro granda por esti komprenata, ne estis la esenca punkto de lia perfekta rezignacio pro la homoj?
Pri tiu detalo tamen la homoj diskutos plu, same kiel la infanoj, kiuj akceptas la realaĵojn de la vivo de plenaĝulo nur tiam, kiam oni liveras al ili la scion, prenante por modeloj lian tuj disponeblan ludilaron.
- "Mi kaj la Patro estas Unu" Cu ni povos ricevi plian sciigon pri tiu aserto de la Kristo?
Tiu aserto vidigis lian perfektan identecon kun Dio, ĉe la direktado de ĉiuj procesoj, rilate la evoluan marŝon de la Tero.
- Sur la Tero aŭ en la pli proksimaj sferoj, ĉu estas multenombraj la evoluantaj Spiritoj, kiuj jam vidis la Kriston, spertante la gloron de Lia dia ĉeesto?
La tuta kolektivo de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero, aŭ troviĝantaj en siaj sferoj de spirita laboro, pli ligitaj al nia planedo, sentas ja la sanktan influon de la Kristo, per helpo de liaj komisiitoj. Sed tre malmultaj atingis la purecon nepre necesan por vidi la Majstron en Lia dia sfero.
- Ĉu oni povos rekoni en la paraboloj de Jesuo la fenomenan karakteron de la vortoj, gardantaj la eternan vibron de lia sento, ĉe la instruoj?
Jes. La paraboloj de la Evangelio similas la diajn semojn, poste aliiĝontajn en arbojn de favorkoreco kaj saĝo por la Homaro.
- Kiel ni komprenu la Antikriston?
Ni povas simboligi per Antikristo la tuton de fortoj agantaj kontraŭ la Evangelio, sur la Tero kaj en la sferoj proksimaj al la homo, sed ni ne devas figuri en tiu Antikristo ian absolutan, definitivan povon, kiu nuligus la agadon de Jesuo, ĉar, per tia supozo, ni malkonfesus la senlimajn antaŭzorgon kaj bonecon de Dio.