Выбрать главу

NOTO

KLARIGO

En kunsido, okazinta la 31-an de oktobro 1939, ĉe la Spiritisma Grupo "Luis Gonzaga", en la urbeto Pedro Leopoldo, Brazilo, unu amiko el la spirita sfero sugestis al ĝiaj membroj la diskuton de doktrinaj temoj, per demandoj farotaj al la Spirito Emmanuel, por pliigi la sferon de niaj scioj.

Konsultite pri la afero, la Spirito Emmanuel estigis pro- gramon de laboroj pene plenumotan de ni, kaj kiu estis komencita per la du jenaj demandoj:

Ĉar, en sia karaktero de Konsolanto promesita de la Kristo, Spiritismo prezentas tri diferencajn aspektojn: sciencan, filozofian, religian, kiu el tiuj aspektoj estas la plej grava?

"Ni povas rigardi Spiritismon, tiel simboligitan, kiel ian triangulon de spiritaj fortoj.

"La Scienco kaj la Filozofio ligas al la Tero tiun simbolan figuron, sed la Religio estas ja la dia angulo, ĝin liganta al la ĉielo. En sia scienca kaj filozofia aspekto, la doktrino ĉiam estos ia nobla kampo de homaj esploroj, simile al aliaj kolekti- vaj movadoj kun intelekta naturo, celantaj la pliperfektiĝon de la Homaro. En ĝia religia aspekto tamen kuŝas ĝia dia grandeco, ĉar ĝi estas mem la restarigo de la Evangelio de Jesuo, definitive renovigante la homon por la grandeco de lia senmezura spirita estonteco."

Por pliigi niajn sciojn pri la triobla aspekto de Spi- ritismo, ĉu ni povos daŭrigi niajn demandojn?

"Vi povos demandi, sed ni ne povas nutri la pretendon doni al vi la definitivajn solvojn, kvankam ni plej volonte kunlaboros kun vi.

"Cetere, per la reciproka helpo ni atingos ja la plej altajn esprimojn de la intelektaj kaj sentimentalaj valoroj.

"Trans la tombo, la elkarniĝinta Spirito ne trovas la miraklojn de la saĝeco, kaj la novaj realaĵoj el la senmorta sfero transcendas la kadrojn de la nuntempa sciaro, sin kon- servante en sfero preskaŭ nealirebla por la homa penso, kaj eskapante do el niaj kapabloj de elmontro, pro la manko de analogiaj komparoj, sola impresrimedo sur la tabulo de la limigitaj valoroj de la homa menso.

Krome, ni ankoraŭ troviĝas en tia evolua sfero, ke ni ne povas porti al via lernorondo la lastajn malkovrojn en tiu aŭ alia sektoro de esploro kaj analizo. Jen la motivo, kial ni povas nur kunlabori kun vi sen la pretendo al la definitiva parolo. Konsiderinte nian kontribuon laŭ tiu nepre necesa koncepto de relativeco, ni penos vin helpi per nia modesta sumo de sperto, ne haltante ĉe la teknika ekzameno de sciencaj demandoj aŭ de la objekto de la polemikoj pri Filozofio kaj religioj, ambaŭ tro multmovaj post la kulisoj de la opinio, sed ni konsideru sole nur la spiritan lumon, disradiantan el ĉio, kaj la mistikan superecon de ĉiuj aktivecoj de la homa spirito en ĝia benata surtera lernejo, sub la favorkora protekto de Dio".

La prezentitaj demandoj estis plej variaj kaj nombraj. Ĉiuj membroj de la Grupo, kiel ankaŭ aliaj spiritistoj-amikoj el diversaj lokoj, kunlaboris por la provizo de demandoj, jen manifestante siajn bezonojn de interna klariĝo ĉe la studado de la Evangelio, jen interesiĝante pri novaj temoj, kiujn la res- pondoj de Emmanuel inspiradis.

Poste, la spirita aŭtoro elektis demandojn, ilin ordigis kaj registris laŭ fakaj temoj, kaj jen estas la nova libro.

Ke la saĝaj, konsolaj vortoj de Emmanuel havigu al ĉiuj doktrinaj kunuloj la saman spiritan bonon, kiun ili faris al ni, estas ja la bondeziroj de la modestaj laborantoj el la Spi- ritista Grupo "Luis Gonzaga", en Pedro Leopoldo, ŝtato Minas Gerais.

Pedro Leopoldo, la 8-an de marto 1940.

UNUA PARTO

SCIENCO

1 - Ĉu Spiritismo absolute bezonas la surteran sciencon?

Tiu bezono neniel povas esti absoluta. La scienca kun- laboro estas utila ĉiam, kiam ĝi originas el klarmensa konscienco kaj el kora sincereco. Estas grave konsideri tamen, ke, se la monda scienco ne volas ludi plu la rolon de tirano kaj detruanto, ĝi nepre bezonas Spiritismon, kies dia celo estas la lumigo de la sentoj, ĉe la sankta plibonigo de la moralaj karakteroj de la homo.

I

FUNDAMENTAJ SCIENCOJ

2. - Se ni rekonos la Kemion, la Fizikon, la Biologion, la Psikologion kaj la Sociologion kiel la kvin fundamentajn sciencojn, kia estos la pozicio de la scienco de la vivo, rilate al la ceteraj?

Studante la internan agadon de la korpoj, iliajn in- terrilatojn kaj iliajn proprecojn, la Kemio kaj la Fiziko estas la registro de la valoroj de la materia scienco. Ekzamenante la sentojn kaj la sociajn problemojn, la Psikologio kaj la Sociologio reprezentas klasifikan tabelon de la konkeroj de la intelekta scienco. En la centro de ĉiuj troviĝas la Biologio, signifanta la vivo-sciencon en ties profundaĵoj, rivelanta la transcendon de la origino - la Spiriton, la Dian Verbon.

Ĝis nun, ankaŭ la Biologio troviĝas enfermita en la ma- terialismaj skoloj sur la Tero, sed, ĉe siaj plej aŭtentikaj karakteroj, ĝi elvolviĝos al Dio per siaj sublimaj elmontroj, kaj estas necese, ke ni rekonu, ke, eĉ nuntempe, ĝiaj profundaj enigmoj estas la plej noblaj alvokoj al la spirita realo kaj al la ekzameno de la diaj fontoj de la ekzistado.

KEMIO

- Ĉu, en la kampo de la Kemio, la fortoj el la spirita mondo helpas la surteran homon?

La komisiitoj de Jesuo troviĝas en ĉiuj sektoroj de la homa laboro kaj, en ĉiuj epokoj, ili kunlaboris kun la homo en lia penado por perfektiĝo; cetere, la studemuloj kaj la scienculoj sur nia planedo ne kreis la kemiajn fenomenojn, kiuj ekzistis ĉiam, ekde la aŭtoro de la tempoj, certigante ian superan intelekton.

Vere, la homoj lernis Kemion el la Naturo. Ili kopiis ĝiajn asociiĝojn, elvolvante sian sferon de studoj, kaj elpensis nomenklaturon, reduktante la kemiajn valorojn, ne komprenante ilian dian originon.

- Ĉe la studoj de Kemio, oni kalkulas je ĉirkaŭ kvarona miliardo la terajn substancojn, kiuj ja povas reduktiĝi, kvazaŭ ili estus devenintaj el proksimume nur naŭdek elementoj. Kiam la studoj de tiu scienco estos pliigitaj, ĉu povos reduktiĝi ankoraŭ plu la originaj fontoj?

La Kemio bezonas prezenti tiun dividon de elementoj por la registrado de la edukaj valoroj celante la sciencajn esplorojn, en la mondo. Se tamen en ĝia bazo troviĝas la atomoj en plej vasta karaktero de diverseco, eĉ tiamaniere ĝi ĉiam direktiĝos al la substanca unueco, revenante, konforme al spiritaj instruoj, al siaj originaj fontoj.

Cetere, rilate la kemiajn individuiĝojn, vi jam scias, ke, en la kadro de la surteraj scioj, la hidrogeno estas la plej simpla el ĉiuj elementoj. Ĝia atomo estas la primitiva formo de la planeda materio, kaj ĝi konsistas el absolute simpligita sistemo, ĉar ĝin formas nur unu elektrono, de kie devenas la ceteraj individuiĝoj de la evolua meĥanismo de la materio, en siaj rudimentaj manifestiĝoj.

- Ĉu, en la nomataj Brown-aj movadoj kaj en la mo- lekulaj altiroj, ni povos rimarki manifestiĝojn de spiritoj?

En la tiel nomataj Brown-aj movadoj, same kiel en la molekulaj altiroj, ni ankoraŭ ne povos vidi ĝustasencajn ma- nifestiĝojn de spiritoj kiel komencon de intelekto, sed nur rudimentajn fenomenojn de la vivo en ĝia elmontro de potenciala energio, en la evoluo de la materio sur vojo al la animaj principoj, sub la luma beno de la dia naturo.

- Ĉu estis ia materia unueco por la formado de la diversaj organaj estaĵoj ekzistantaj sur la Tero?

Same kiel la homa kemiisto trovas en la hidrogeno la plej simplan formulon por difini la direkton de siaj substancaj komparoj, tiel same la spiritoj kunlaborintaj kun la Kristo, en la unuaj tempoj de nia planeda organizado, trovis en la protoplasmo la deirpunkton por sia realiga laboro, prenante ĝin kiel esencan bazon de ĉiuj vivaj ĉeloj de la surtera organismo.