RELIGIOJ
- En kiu senco ni devos preni la koncepton pri
religio?
Por ĉiuj homoj, religio devus esti komprenata kiel dia sento, kiu prilumas la vojon de la animoj, kaj kiun ĉiu spirito lernos konforme al sia evolua nivelo.
En tiu senco, la Religio ĉiam estas la altega, suverena vizaĝo de la Vero, sed, ĉe la maltrankvileco, karakterizanta ilian surteran ekzistadon, la homoj dividiĝis en plurajn religiojn, kvazaŭ ankaŭ la fido povus havi limojn, simile al la materiaj patrujoj, multfoje dronintaj en la egoismo kaj ambicio de siaj idoj.
El tiu falsa interpreto estiĝas en la mondo la kontraŭfrataj luktoj kaj la religiaj skismoj en ĉiuj tempoj.
- Ĉu ankaŭ la religioj, aperintaj en la mondo antaŭ ol la Kristo havis kiel ĉefan mision la preparadon de la homa menso por lia alveno?
Ĉiuj religiaj ideoj, kiujn la homoj portis kun si el la jarmila pasinteco, estis destinitaj prepari la homon por ricevi kaj akcepti la ŝafidon de Dio, kun ties mesaĝo pri eterna amo kaj definitiva spirita pliboniĝo.
Kristanismo estas la simpla, luma sintezo de ĉiuj plej antikvaj religiaj n sistemoj, fragmenta montro de la sublimaj veraĵoj prezentitaj al la mondo per la senmorta parolo de Jesuo.
Sed la homoj, malgraŭ ĉiaj preparoj, restis plu dividitaj, kaj, ĉe siaj karakterizaĵoj de ribelemo, prokrastis sian edifon, kiun ili atingos per la renovigaj lecionoj de la Evangelio.
- Konfesante, ke diversaj sektoj naskiĝis ankaŭ el Kristanismo, ĉu ni devas konsideri ilin kiel kristanajn, aŭ kiel simplajn izolajn religiajn manifestaĵojn de la vero de Jesuo?
Ĉiuj religiaj karakteroj, naskiĝintaj de Kristanismo, identiĝas inter si per la suko de amo de la trunko, ilin kuntenanta, malgraŭ la homaj eraroj de iliaj disvastigantoj.
La pastroj de la plej diversaj kastoj elpensis la teologiajn kompendiojn, la dogmajn principojn kaj la pokitikajn formulojn; sed nenia homa peno sukcesis paligi la dian helecon de la maksimo "amu unu la alian", (1) senmorta bazo de ĉiuj instruoj de Jesuo, kies brilega esenco identigas la kastojn inter si, ĉe ĉiuj specialaj pozicioj kaj taskoj al ili destinitaj.
- Se la religiaj sektoj, naskiĝintaj el Kristanismo, havas specialan taskon, kia estas tiu de la protestantaj eklezioj, devenintaj de la Reformacio?
La Reformacio kaj la postaj movadoj venis en la mondon kun la speciala misio elterigi la "literon" de la Evangelio, ĝis tiam enfermitan en la arĥivoj de la pastra netoleremo, en la seminarioj kaj monaĥinejoj, por ke, post sia tasko, la promesita Konsolanto povu instrui al la homoj, per la voĉo de la kristana Spiritismo, la "dian spiriton" de ĉiuj lecionoj de Jesuo.
- Antaŭ ol reenkarniĝi, ĉu la Spirito elektas ankaŭ la kredojn aŭ kultojn, al kiuj li devas submetiĝi dum la vivospertoj?
Reenkarniĝante sur la Tero, ĉiuj Spiritoj portas en si la ideon pri Dio, ĝenerale identiĝante per tiu sankta principo.
La surteraj kultoj estas tamen la eksterigo de tiu dia principo en la konvencia mondo. El tio oni konkludas, ke la Vero estas unu sola, kaj ke la surteraj sektoj estas materialo por sperto kaj evoluo. La prefero de ĉiu homo dependas ja de la evolua lernogrado en kiu li troviĝas en la homa ekzistado, kaj ni atentigu, ke la elekto estas ĉiam konforma al lia interna stato, ĉu ĉe la malbona inklino ripozi en la iluzioj de la eksteraj kultoj, ĉu ĉe la senĉesa serĉado de la dia edifo, per la sincera penado evolui.
- Konsiderante, ke la socia konvencio donas al la pastroj de la kristanaj sektoj certajn prerogativojn, ĉe iuj viveventoj, kiel ni komprenu la vortojn de Mateo: - "Ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la Ĉielo" - se multfoje la pastroj ne estas indaj paroli, en la mondo, en la nomo de Dio?
Estas nepre necese rimarki, ke la vortoj de la Kristo estis direktitaj al la apostoloj, kaj ke la misio de iliaj kunuloj ne estis limigita al la medio de la triboj de Izraelo kaj havis sian dian daŭrigon post la surteraj aktivecoj mem. Ĝis hodiaŭ, la plej proksimaj disĉiploj de la Sinjoro havas sian sanktan taskon, en kunlaboro kun la Dia Majstro, ĉe la Homaro - la mistika Izraelo de liaj instruoj.
La meritoj de la apostoloj neniel povus aŭtomate trans- doniĝi al la pastroj malbonigitaj de la politikaj kaj monaj interesoj de certaj surteraj grupoj. El tio oni konkludas, ke la Roma Eklezio, kiu plej multe trouzas tiujn konceptojn, ankoraŭfoje deviis la sanktan sencon de la leciono de la Kristo.
Estas necese tamen, ke, pri tiu afero, ni memoru la promeson de Jesuo, ke li ĉiam estos inter tiuj, kiuj sincere kolektiĝos en lia nomo.
En tiuj cirkonstancoj, la lojalaj disĉiploj devas teni sin en sfero supera al tiu de la surtera konvencio, agante ĉie en la mondo kun la propra konscienco kaj kun la plej bona nocio de respondeco, ĉar tiel, se nur ili agadas laŭ la bono, pro la bono kaj por la bono, en la nomo de la Sinjoro, iliaj evangeliaj faroj estos tuŝitaj per la sankta lumo de la diaj sankcioj.
- Konsiderante, ke la religioj alvokas la Evangelion de Mateo por pravigi la neceson de la bapto laŭ ties ceremoniaj karakterizaĵoj, kiel kondutu la spiritisto rilate al tiu afero?
Ĉe sia sankta misio de patreco, la sinceraj spiritistoj komprenu, ke la bapto menciita en la Evangelio estas tiu de la alvoko de la diaj benoj al ĉiuj, kiuj al ili kolektiĝas ĉe la sankta sistemo de la familio.
La spiritisto tute ne rigardu la bapton, kiel iun ajn ceremonion de religia naturo, kiu estus ia daŭrigo de la fetiĉismoj de la Roma Eklezio, profitinta la evangelian simbolon por la tiel nomata vendo de sakramentoj, sed li prenu ĝin kiel la alvokon de sia koro al la Kompatema Patro, por ke liaj klopodoj estu sanktigitaj ĉe la gvidado de la animoj al li konfiditaj ĉe la familia sistemo. Kaj li komprenu, krome, ke tiu ago de amo kaj dia kompromiso devas esti daŭrigata tra la tuta vivo per rezignacio kaj ofero, je profito de la perfekta kristanigo de siaj infanoj, ĉe apostolado de laboro kaj sin- donemo.
- Kiel la spiritistoj kondutu ĉe la konfirmado de la geedziĝo, por ne vundi la sociajn konvenciojn de la religiaj kultoj?
Laŭ sia dogma karaktero, ankaŭ la religiaj kultoj estas nedaŭraj, simile al ĉiuj formuloj de la homa konvencio.
Prenante sur sin la geedzajn kompromisojn antaŭ la homaj leĝoj, la sincera kaj kristana spiritisto penu honori siajn promeson kaj decidon, sanktigante la geedzecon per la rigora plenumo de ĉiuj siaj evangeliaj devoj antaŭ la surteraj normoj kaj antaŭ la neŝanĝebla dia leĝo vibranta en lia kristanigita konscienco.
- Kiel ni komprenu la meson de la ekstera kulto de la Katolika Eklezio?
Antaŭ la sincera, frateca koro de la kredantoj, la meso elpensita de la Roma Eklezio devas esti ia ekstera ago res- pektinda por ni, kiel iu ajn konvencia monda ceremonio, postulanta la reciprokan socian konsideron ĉe la meĥanismo de la supraĵaj rilatoj sur la Tero.
La Eklezio de Romo pretendas memori per ĝi la sinoferon de la Majstro pro la Homaro. Sed la ceremonio efektiviĝas konforme al la socia kaj mona pozicio de la kredanto.
Tiamaniere, ekzistas la plej diversaj mesoj, nome la "noktomeza", la "nova", la "privata", la "pontifika", la "por la animoj", la "seka", la "kun kanto", la "simpla", la "subĉiela", ktp., ĉiuj obeantaj al indiklibro tiel konvencia, tiel supraĵa, ke estas mirige, ke pastro inteligenta kaj sincera adaptiĝu al ties konfuzaĵo.
- Cu fantomoj kaj la tiel nomataj mirakloj ligitaj al la historio de la origino de la eklezioj estas mediumaj faktoj?
Ĉiuj tiuj okazintaĵoj, konsiderataj kiel supernaturaj, estis psikaj fenomenoj, sur kiuj konstruiĝis la konataj eklezioj, faktoj, kiujn Spiritismo registris kaj klarigis ĉe sia dia misio de Konsolanto.
INSTRUOJ
302. - Kiel ni komprenu la aserton de Jesuo al la judoj: - "Vi estas dioj"? (1)