Выбрать главу

En ĉiu homo kuŝas la dia ero de la Kreinto, per kiu la surtera homo povas partopreni en la sanktaj povoj de la Kreado.

La enkarniĝinta Spirito ankoraŭ ne ĝuste taksis la amason da diaj eblecoj gardataj en siaj manoj, sanktaj dotoj plurfoje transformitaj en elementoj de ruino kaj detruado.

Sed tiuj malmultaj, kiuj scias kreski ĉe sia dieco, per la ekzemploj kaj instruoj, estas alnomataj sanktuloj kaj herooj, sur la Tero, ĉar ili konfesis sian spiritan kondiĉon, kaj estas juste, ke ĉiuj homoj penu atingi tiujn valorojn, disvolvante sian dian naturon en la direkto al la bono kaj al la lumo.

- Kion signifas la jena evangelia instruo: - "Ĉiuj pekoj estos pardonitaj al vi; sed ne tiuj, kiujn vi faros kontraŭ la Sankta Spirito "?

La akiro de la spirita scio kun la perfekta konscio de niaj devoj vekas en nia interno la fajreron de la dia spirito, troviĝantan en la sino de ĉiuj homoj.

Ĉe tiu momento, malfermiĝas antaŭ nia profunda rigardo la sanktejo de la lumo de Dio interne de ni mem, firmigante kaj gvidante niajn plej aŭtentikajn nociojn pri respondeco en la vivo.

Dum la homo deturniĝas aŭ malfortiĝas, for de tiu prilumo, lia eraro iel praviĝas pro liaj malklereco aŭ blindeco. Sed la eraro farita kun plena konscio de devo, post la beno de la interna scio gardata en la koro kaj en la intelekto, signifas ja la 'pekon kontraŭ la Sankta Spirito", ĉar tiam la homa animo estos kontraŭ si mem, forpelante siajn diajn kapablojn.

Estas tamen logike, ke tiuj eraroj estas la plej gravaj el la vivo, ĉar ili konsistas el la malestimo de la homoj por la karaktero de Dio, kiu loĝas en ili.

- Kiu estas la spirito de tiu ĉi frazo "Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon"? [9]

Konforme al la medio, kie ili formiĝis, ĉiuj evangeliaj simboloj preskaŭ ĉiam estas energiaj kaj konvinkigaj.

Jesuo ne venis por alporti en la mondon la vorton de tratolerado al la homa malforteco, sed la fajreron de lumo, por ke la homo sin prilumu por la diaj projektoj.

Kaj ankoraŭ kaj ĉiam la sublima leciono de la Kristo povas esti konata kiel la renoviga "glavo", per kiu la homo luktu kun si mem, elradikante el sia koro la malnovajn malamikojn ĉiam komandatajn de la malklereco kaj vantemo, de la egoismo kaj fiero.

305. - Kiel devas esti komprenata, laŭ spirito kaj vero, la jena aserto de la Majstro: - "Ĉar mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon"? (1

Ankaŭ rilate tion ni devas konsideri la antikvan ka- rakteron de la hebrea lingvo, kun ĝia energia esprimmaniero.

Estus absurde akcpeti, ke la Sinjoro venis, por estigi malordon en la sankta sistemo de la homa familio, ĉe ĝiaj noblaj amaj esprimoj, sed oni devas kompreni, ke liaj konsolaj instruoj estos la dia fermento de la opinioj, fermento estiganta la naturajn movadojn de la renovigaj ideoj, prilumantaj la interno de ĉiu homo, per la propra diligento, por la feliĉo de ĉiuj koroj.

306 - "Kaj ĉion, kion vi petos per preĝado, kredante, vi ricevos" [10]. - Ĉu tiu ĉi instruo de la Majstro ankaŭ aplikiĝas al tio, koncerne la materiajn havojn?

La frazo "fariĝu volo via" [11] de la komuna preĝo estas nia ĝenerala peto al Dio, kies Providenco, per liaj kurieroj, havigos al nia spirito aŭ vivokondiĉo tion plej utilan, konvenan kaj necesan por nia spirita progreso, por la scio kaj por la amo.

Kion la homo ne devas forgesi, en ĉiuj aferoj kaj cirkons- tancoj de la vivo, tio estas la preĝo de laboro kaj sindonemo, en la sanktejo de la purigaj luktoj, ĉar Jesuo benos liajn sincerajn, diligentajn farojn.

- Kial Jesuo diris, ke "estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas"?

En vivosfero, kie preskaŭ ĉiuj troviĝas pro la falilo, kiun ili kreis en la pasinteco, estas juste, ke tiu sama "falilo" estu necesa kiel elemento de elaĉeto, de provo aŭ lernado, ĉar ankoraŭ mankas al la homoj tiu "amo, kiu kovras amason da pekoj". [12]

La vortoj de la instruo de la Majstro tamen perfekte alĝustiĝas al la situacio de la enkarniĝintoj en la mondo, kaj estas bedaŭrindaj tiuj, kiuj ne viglas, ĉar tiel ili fariĝas instrumentoj de tento ĉe siaj konstantaj faloj sur la longaj vojoj.

- Ĉu la vortoj de Johano: - "Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne komprenis" aplikiĝis nur en la tempo de la instruo de la Kristo, antaŭ du mil jaroj, aŭ tiu apliko etendiĝas al nia erao?

La vortoj de la apostolo rilatis al lia epoko. Sed la evangelia simboleco de lia eldiro etendiĝas al la nunaj tempoj, kiam la leciono de la Sinjoro restas nekomprenata por la plimulto de la koroj, kiuj obstine ne vidas la lumon, evitante la veron.

- Kiel ni komprenu la sentencojn de Johano, la Baptisto: - "Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis. Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi"? [13]

La fianĉo de la surtera Homaro estas Jesuo Kristo, la sama Ŝafido de Dio, kiu elŝiras la homajn animojn de sur la mallumaj vojoj de la senpento.

La amiko de la fianĉo estas lia antaŭulo, kies homa karaktero devus malaperi, por ke Jesuo brilegu por la tuta mondo, per sia Evangelio de Vero kaj Vivo.

- Cu ankaŭ la transfiguriĝo de la Sinjoro estas ia simbolo por la Homaro?

Ĉiuj evangeliaj esprimoj havas ian dian signifon, kaj, sur Tabor, ni vidas la grandan lecionon, ke la homo devas travivi sian ekzistadon en la mondo, sciante, ke, pro sia sankta origino, li apartenas al la ĉielo, kaj tial estas nepre necese, ke li ĉiumomente senmateriiĝu, por ke li progresu en amo kaj saĝo, ĉe la sankta eksterigo de la ĉiela virto, kies ĝermoj dormetas en lia koro.

- Kion dignifas la aserto de la jena sankta teksto pri Jesuo: "Car Dio ne volis oferon nek donacon, jen Li formis por li korpon"?

Por Dio, la mondo ne plu devus persisti en la malnova kutimo oferi en lia nomo sur la materiaj altaroj; tial Li sendis al la homoj la parolon de la Kristo, por ke la Homaro lernu oferi sur la altaro de sia koro, ĉe la dia altiĝo de la sentoj al lia amo.

- Kiel ni komprenu la jenan aserton de Johano: "Tri estas la atestantoj en la ĉielo: la Patro, la Vorto kaj la Sankta Spirito"? [14]

Johano aludis la Kreinton, Jesuon, kiu estis sur la Tero Lia plej perfekta personiĝo, kaj la legion de la Spiritoj liberiĝintaj kaj sanktigitaj, kunlaborantaj kun la Dia Majstro sub la kompato de Dio, ekde la unuaj tagoj de la organizado de la Tero.

- Kiel ni komprenu la feliĉecon donitan de Jesuo al la "malriĉaj en spirito"?

Tiu instruo de la Dia Majstro aludis la simplajn animojn, senigitajn je la "spirito de ambicio kaj egoismo", kutime triumfantaj ĉe la mondaj luktoj.

Ĉu vi ne emis, ĝis hodiaŭ, nome "homoj de spiritoj" tiujn venkantajn ĉe la tute materiaj aferoj? Jen kial, parolante al la popolamaso, la Sinjoro aludis la sempretendajn kaj humilajn korojn, pretajn sekvi liajn instruojn, sen certaj malnoblaj priokupoj el la materia ekzistado.

- Kia estas la plej granda leciono, kiun la Homaro ricevis de la Majstro, kiam Li lavis la piedojn de siaj disĉiploj?

Tion farante, la Dia Majstro volis atesti al la homoj la subliman lecionon de humileco, ankoraŭfoje montrante, ke, en la kristana kolektivo, la plej granda por Dio ĉiam estas tiu, kiu fariĝas la plej malgranda el ĉiuj.

- Kial Jesuo sin zonis per viŝtuko, kiam li lavis la piedojn de siaj disĉiploj?

La Kristo, kiu ne flankemetis la fratecan energion ĉe la forigo de la eraroj de la homo, certigante sin kiel la Filon de Dio sur la diaj fundamentoj de la Vero, volis fari tion por montriĝi kiel sklavo pro amo al la Homaro, al kiu li portis la vivolumon per abnegacio kaj superega ofero.

- Akceptante la helpon de Simono, kirenano, ĉu Jesuo volis postlasi novan lecionon al la homoj?

Tiu evangelia pasaĵo enhavas la instruon de la Kristo, koncernantan la bezonon de frateca kunhelpo inter la homoj, sur ĉiuj vojoj de la vivo.