Выбрать главу

Cetere, la leĝo mem de reenkarniĝo instruas al ni, ke sole nur la forgeso pri la pasinteco povas prepari la aŭroron de la elaĉeto.

- Ĉu la Spiritoj, kiuj kunvivis kun ni sur la Tero kaj kiuj foriras al la Spaco, ne ĝuinte la ĝojon de nia pardono, povos suferi pro niaj akuzoj, rilate al siaj dumvivaj faroj?

La elkarniĝinta Spirito multe suferas pro la nejustaj aŭ senpripensaj opinioj pri si formulitaj en la mondo.

Prezentu al vi, ke vi ricevas la juĝon de surtera frato kaj taksu, kiom multe vi dezirus lian rememoron pri tio bona, kion vi posedas, por ke malbono ne superstaru sur via vojo, sufokante viajn plej bonajn esperojn pri regenero.

Memorante tiun, kiu antaŭiris vin en la tombo, kompatu tiujn, kiuj eraris, kaj estu fratamaj.

Rememori la bonon estas vivigi la feliĉon. Forgesi la eraron estas ekstermi la malbonon. Krom ĉio, ni ne forgesu, ke ni estos juĝataj per la sama mezurilo, per kiu ni juĝos.

FRATECO

- Ĉu la respondo de Jesuo al liaj disĉiploj: "Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?" estas ja ia instigo al la tutmonda frateco?

La Sinjoro aludis la malfirmecon de la sangaj ligiloj, starigante la amoformulon, kiu ne devas esti limigita al la intima medio, sed ligita al la tutmonda medio, sur kies vojoj ni nepre devos frate priatenti kaj helpi ĉiujn bezonantojn, ekde la ŝajne plej feliĉaj ĝis la plej mizeraj.

- Kiel ni rekonu en la surteraj leĝoj de frateco la misian spiriton?

Ni konsideru, ke ankaŭ la misia Spirito spertas siajn provojn ĉe realigota laboro, restante tamen atingebla por la surteraj suferoj, pro sia spirita supereco.

Sed vi povos identigi la mision de la animo per ĝiaj faroj kaj paroloj, ĉe ĝiaj ekzemploj kaj instruo de la tasko, kiun ĝi estis vokita plenumi, ĉar sendito de amo postlasas ja ĉe ĉiuj siajn paŝoj la luman sigelon de la bono.

- Cu la "amo al la proksimulo" devas esti obser- vata eĉ ĝis submetiĝo, malrespekto kaj kruelaĵoj fare de homoj malpli instruitaj pri la evangeliaj lecionoj, tiel ke la ofendito ilin humile toleru, sen la rajto ilin klarigi rilate al iliaj eraroj?

La amo al la proksimulo entenas la fratan klarigon, ĉiam, kiam ĝi montriĝas utila kaj necesa. La pasiva submetiĝo al malrespekto aŭ la krudeco povas plilongigi la procedojn de la forto kaj agresemo; sed, ricevante iliajn manifestiĝojn, la kredanto sciu polvigi ilin per maksimumo da sereneco kaj saĝo, por ke ili estu ekstermitaj ĉe sia origino mem, sen povo de renoviĝo.

Klarigi ankaŭ estas ami.

La tuta afero kuŝas en tio, ke ni bone sciu ekspliki, sen montro de malutilaj personaj esprimoj, eĉ per la plej granda kontribuo de energio, por ke la eraro aŭ la devio de la bono ne superstaru.

Rilate al la procedoj de klarigado, tiuj ĉi nepre malhavu, ĉe ĉiuj ajn tempo kaj situacio, la helpon de la fizika forto, kaj estas juste, ke ili elmontru la nuancojn de energio, postulatajn de la cirkonstancoj, tiamaniere variajn, laŭ la okazaĵoj kaj la neŝanĝebla bazo de la ĝenerala bono.

- Cu la evangelia instruo: "Sed al tiu, kiu frapas vian desktran vangon, turnu ankaŭ la alian" [18] devas esti observata de la kristano, eĉ kiam li estas viktimo de ne provokita korpa agreso?

Kun siaj centjaraj malvirtoj, la surtera homo jam de longe elpensas sennombrajn rimedojn por pravigi la tiel noma- tan "necesan sindefendon", sed, efektive, ĉia defendo de la homo kuŝas en Dio.

Miaopinie, agante per la ŝlosilo de la kristana frateco, la homo povas neniigi la fermenton de la agreso per la lumo de la bono kaj de la morala sereneco.

Kredante tamen al la fiasko de ĉiuj pacaj provoj, la sincera kristano, en sia individua konduto, neniam devas samniveliĝi al sia agresanto, kaj li sciu estigi, ĉe ĉiaj cirkonstancoj, la dife- rencon inter siaj moralaj valoroj kaj la brutecaj instinktoj de la fizika perforto.

- Ĉe la vivoluktoj, kiel ni instruu la evangelian fratecon al tiuj, kiujn ni plej estimas, se iafoje nia peno povos esti miskomprenata, kio nin kondukos al pli penigaj situacioj?

Konforme al la evangeliaj planoj, koncernas nin, ĉe ĉiuj malagrablaj cirkonstancoj de la ekzistado, instrui niajn proksimulojn kun frata amo, tiel same kiel ni ĉe indenta situacio dezirus esti helpataj de tiuj, kiuj troviĝas maltrankvilaj; sed superstarante la konflikto de la bestecaj instinktoj en tiuj, al kiuj ni plej deziras serenecon kaj pacon, estas ja bone lasi al ili la energion, post niaj superegaj penoj por purigado, ĉe la perforto, kiun ili elektis, ĝis kiam ili povos sperti la mensan serenecon nepre necesan, por ke ili profitu la korinklinajn manifestiĝojn de amo kaj vero.

- Ĉu la Tero estas lernejo de frateco, aŭ pundomo por regenero?

La Tero devas esti rigardata kiel lernejo de frateco por la plibonigo kaj regenero de la enkarniĝintaj Spiritoj.

Plurfoje, la animoj, tie troviĝantaj en purigaj taskoj, celas la sol von de tro pezaj ŝuldoj. De tio la motivo, kial la plejmulto trovas amaraj la laborojn en la mondo, kiu al ili aspektas kiel kruda pundomo plena de veoj kaj afliktoj.

La nekontestebla vero estas, ke la diaj aspektoj de la Naturo estos ĉiam majestaj kaj lumplenaj; sed ĉiu spirito ilin rigardos tra la prismo de sia koro. En la doloro, kiel en la ĝojo; en la feliĉa laboro, kiel ankaŭ ĉe la malfacilega sperto tamen ĉiuj homoj rigardu la reenkarniĝon, kiel ian rimedon de sublima frata lernado, de Dio donitan al siaj infanoj, sur la vojo al progreso kaj elaĉeto.

- Ĉar oni observas, ke ordinare en ĉiuj homoj estas granda entuziasmo por la materia hegemonio de iliaj grupoj, iliaj urboj, kluboj kaj societoj, kie elstare evidentiĝas la persono, kiu estas la kaŭzo de la homa indiferento por la sincera frateco?

Ordinare, la homoj ankoraŭ konservas multon de la triba karaktero, kaj troviĝas enkarcerigitaj en la ĝustedire homaj instinktoj, ĉe la luktoj por pozicioj kaj akiroj, en preskaŭ sovaĝa egoismo, kvazaŭ ili senfine konservus en si mem la he- redaĵoj de la besta vivo. Estas necese rememori tamen, ke, post eksplodo de tiuj entuziasmoj, ĉiam restas la amara gusto de la neutileco en la interno de la spiritoj seniluziiĝintaj pri la nefirma hegemonio en la mondo, momento, en kiu la animo spertas la plivastiĝon de siaj profundaj emoj al io "pli supera". Je tiu horo, la frateco konkeras ian novan esprimon en la interno de la homo, por ke la Spirito povu altigi sian flugon al siaj plej gloraj destinoj.

- Ĉu frateco kaj egaleco povas meriti unu solan

difinon?

Ni jam rimarkigis, ke absoluta egaleca koncepto estas neebla en la mondo, pro la heterogeneco de la inklinoj, sentoj kaj evoluaj pozicioj en la rondo de la individueco. Sed la frateco estas la leĝo de la reciproka helpo kaj de la komuna solidareco, sen kiu ĉiu progreso, en la mondo, estus praktike neebla.

- Ĉu frateco povas manifestiĝi sen abnegacio?

Frateco povas signifi sinceran kaj efektivan kunlaboron ĉe ĉiuj taskoj de la vivo, kaj, ĉe ĉiu vera kunlaboro, la egocen- trismo ne povas ekzistadi. Ni atentigu, ke, kiu kunlaboras, tiu ĉiam donas ion de si mem, atestante sian abnegacion, sen kiu la frateco neniel manifestiĝus en la mondo.

- Kiel ni komprenu la "amon al ni mem " laŭ la evangelia formulo?

La amo al ni mem estu interpretita kiel la bezono de preĝo kaj vigleco, kiujn ĉiuj homoj estas devigitaj observi.

Ami nin mem ne estos la vulgarigo de ia nova teorio de memadorado. Por ni, la memadorado jam finiĝis, ĉar nia pro- blemo estas tiu de interna prilumado, ĉe marŝo al Dio. Tiu amo tamen devas transformiĝi en individuan klopodon, memeduka- don, plenumon de devo, obeon al la leĝoj de realigo kaj laboro, persiston en la fido, sinceran deziron lerni kun la unika Majstro, kiu estas Jesuo Kristo.

Kiu sin prilumas, tiu plenumas la lumomision sur la Tero. Kaj la lumo ne bezonas aliajn rimedojn por montri la veron, krom tiu de spontanea disradiado de sia propra trezoro.