Выбрать главу

- Ĉu ekzistas ia leĝo de progreso por la kemia in- dividuiĝo?

Laŭ la koncepto pri la spiritaj valoroj, la leĝo estas de evoluo por ĉiuj estuloj kaj aĵoj de la Universo. Ankaŭ la kemiaj individuiĝoj sekvas sian direkton, por havigi al si la unuajn animajn karakterojn, kaj estas juste rimarki, ke, en la industria rondo, la individuiĝo estas ellaborata laŭ la plej krudaj procesoj, ĝis ĝi povos esti utiligita de la nevidebla aganto en la biologia kemio, kie ĝi eniras en novan vivo-ciklon, ascendante al sia destino.

- Kiu estas la diferenco, kiun la Spiritoj rimarkis, inter la biologia kaj la indurstria kemioj?

Ĉe la unua superstaras la spiritaj influoj sur ĉiuj organismoj; dume, ĉe la dua, ĉiuj faktoroj havas, ĝustedire materian efikon.

En tio kuŝas ja la granda diferenco. Tiel estas, ĉar en la interno de la organa ĉelo la vivo-fenomeno submetiĝas al ia dia aganto, en sia profunda naturo, kaj, en la industriaj komponaĵoj, la kemiaj kombinoj povas obei al ia homa aganto.

- Ĉu la radioaktiveco okazigas la detruiĝon aŭ la evoluon de la materio?

Per la radioaktiveco okazas la evoluo de la materio. El tiu kontinua konsumiĝo okazas ja la kemiaj individuiĝoj, transformitaj en energion, movadon, elektron, lumon, en ilia ascendo al novaj evoluaspektoj, obee al la leĝoj regantaj la Universon.

- Car la radioaktiveco agas senĉese, ellaborante siajn fortojn, kie troviĝas la fonto de energio por la materio?

La Suno estas tiu vivofonto por ĉiuj nukleoj de la planeda vivo. Ĉiuj estaĵoj, same kiel ĉiuj centroj, kie agas la fortoj de la embria vivo, ricevas la senĉesan renovigon de siaj energioj per daŭra atompluvo sendita de la sistemo-sidejo al la familio de mondoj ekvilibritaj en ties altiro, en la Senlimo.

-Kiel ni komprenu la aserton de la kemiistoj: "nenio kreiĝas, nenioperdiĝas"?

Vere, la homa spirito ne kreas la vivon, kio estas atributo de Dio, fonto de la senfina, senĉesa kreado. Se tamen la homo ne povas krei la vivo-fluidaĵon, nenio perdiĝas el la Dia faritaĵo, ĉirkaŭ li, ĉar substancoj aliiĝas en ascenda evoluado.

- Konsiderante la ekzaktecon, kun kiu efektiviĝas la naturaj kombinoj de la organika kemio, kiel ni komprenu la plurajn manifestiĝojn de la naturo, en ĝiaj unuaj tempoj?

Ĉe siaj primitivaj molekulaj asociiĝoj, la diversaj manifestiĝoj de la surtera naturo obeas al la dia penso de la komisiitoj de Jesuo, okaze de la unuaj signoj de vivo sur la krusto de la terglobo.

Se vi turnos vin al tiuj plej antikvaj originoj, tiam vi povos rimarki la penadon de la saĝaj Spiritoj de la nevidebla sfero ĉe la manipulado de la valoroj de la biologia kemio en la komenco de la planeda vivo, starigantaj la definitivan karakte- rizon de la Naturaj procedoj en la fiksado de la specioj, an- taŭvidantaj ĉian meĥanismon de la estonteca evoluo, kaj konfidantaj sian laboron al la leĝoj de la natura selekto, leĝoj, kiuj, sub la egido de Jesuo, estis daŭrigontaj tra la tempo la perfektigon de la tera verko.

- Ĉu la spiritaj fortoj organizis ankaŭ la mondan atmosferon?

Sendube. La inteligenteco, kun kiu estis aranĝitaj la elementoj de la scenejo, por la evolviĝo de la vivo sur nia planedo, pruvas tion al vi.

Je distanco de kelkdeke da kilometroj estis metitaj tavoloj el ozono, destinitaj filtri la sunradiojn kaj dozi ties naturon por protekti la vivon.

El la atmosfero vi ricevas pli grandan kvanton da nutraĵo por la konservado de viaj ĉeloj.

Kaj, ĉar ne estas nia celo erudicie citi, nek rediri la sciencajn instruojn de la mondo, ni memoru, ke unu homo, por la konservado de sia organa vivo, bezonas ioman kvanton da oksigeno, dek kvin gramojn da azoto (nutra) kaj kvincent gramojn da karbono (nutra). La oksigeno estas donaco de Dio por ĉiuj kreitaĵoj; rilate la azoton kaj la karbonon, estas ja pro ilia havigo, ke la homo penege luktas sur la Tero, kio rememorigas al ni la admonon de la sanktaj tekstoj al la erarinta spirito: "En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon". [2]

Laŭ tiu kemia kalkulo, la baza problemo de nutrado estas konfirmo pri la patra grandanimeco de la Kreinto kaj la elaĉeta stato en kiu troviĝas la reenkarniĝintaj animoj en tiu ĉi mondo.

- Kiel kompreni la aserton de la astronomoj, rilate al la termika morto de la planedo?

Certe estas, ke iam ĉiu materia organismo aliiĝos, prenante novajn formojn. La energioj de la Suno, same kiel la teraj fortoj, ĉi tie elĉerpiĝos kaj aperos aliloke. Laŭ kalkulo de kelkaj astronomoj, la termika morto de la planedo okazos post ĉirkaŭ unu miliono da jaroj, de nun.

Oni jam asertis tamen, ke la vivo estas la eterna nuno. Kaj nia ĉefa devo ne estas kalkuli la tempon, difinante sur nefirmaj bazoj la daŭron de la, kiel sciate, pasemaj faritaĵoj, sed valorigi ĝin kiel sanktan okazon por la definitivaj kons- truaĵoj de nia spirito, konstruaĵoj liberaj de ĉiaj materiaj aliiĝoj, en la senfino.

FIZIKO

- Ĉu ekzistas Spiritoj especiale komisiitaj por plenumi la fizikajn leĝojn sur la tera planedo?

Tiu veraĵo estas ja nekontraŭstarebla, kaj la homo povos senĉese esplori kaj studi, tirante la plej bonan profiton ĉe sia rutino de persistaj penadoj; sed ĉiuj difinoj de la materialismo estas neutilaj antaŭ la nerefutebla realeco de la transcendaj faktoroj ĉe ĉiaj gravaj fizikaj fenomenoj de la Naturo.

- Ĉu la novaj sciencaj riveloj pri la atomoj kaj la elektronoj, efektivigitaj de la profesoroj Thomson, Rutherford,

Ramsay kaj Soddy, inter aliaj, sur la kampo de la fiziko, povas ja doni la ekzaktan scion pri ĉiuj stadioj de la animevoluo?

La scienco ĝustadire homa povos starigi konvenciajn bazojn, sed ne la aŭtentikan bazon, en ĝia dia origino, ĉar la atomoj kaj la elektronoj estas fazoj de karakterizado de la materio, kaj ili ne konsistigas, en tiu senfina skalo, la principon, egale troviĝantan en la sfero de la ekstreme malgrandaj.

- Kiel estas rigardataj, en la spirita sfero, la nun- tempaj scioj pri la Fiziko, sur la Tero?

La nuntempaj nocioj pri la Fiziko pli kaj pli pro- ksimiĝas al la scio pri la universaj leĝoj, sur kies supro kuŝas la dia direktado, reganta ĉiujn mondojn.

La antikvaj sistemoj maljuniĝis. La hieraŭaj konceptoj cedis lokon al novaj deduktoj. Ĵusaj studoj pri la materio igas vin rekoni, ke ĝiaj elementoj disiĝas per la analizo, ke la atomo ne estas nedividebla, ke ĉiu materia manifestiĝo povas aliformiĝi en forton kaj ke ĉiu energio revenas al la provizejo de la universa etero. Kun la tempo, la akademiaj formuloj renoviĝos je aliaj konceptoj de la transcenda realaĵo, kaj la surteraj fizikistoj ne povos malbezoni Dion ĉe siaj deduktoj, kaj ili restarigos la Naturon en ĝia pozicio de pasiva kampo, kie la dia intelekto manifestiĝas.

- Kie la senpera punkto de observo, por ke la Fiziko konfesu la ekziston de Dio?

Ekde la komenca punkto de siaj observoj, la Fiziko estas devigita rekoni la ekziston de Dio ĉe Liaj diaj atributoj. Por demonstri la mondo-sistemon, ĉu la scienculo ne sin turnis al la tiel nomata "imaga akso"? Sufiĉas tiu rimedo, por ke la homo estu kondukita al pli altaj konkludoj, sur la kampo de la transcendo.

La ĉiela meĥaniko pruvas la nerefuteblecon de la teorio de la movado. La planedo moviĝas en la senlimaĵo. La materio vibras ĉe siaj plej diversigitaj formoj.

Kiu naskis la movon? Kiu donis la unuan vibran impulson al la universa organismo?

La Scienco klarigas, ke la energio faras la movadon, sed la forto estas blinda kaj la materio ne havas spontaneecon.

Nur en la dia intelekto ni renkontas la originon de ĉia kunordigo kaj ĉia ekvilibro; tial, ĉe siaj plej intimaj demandoj, la surtera Fiziko ne povos disiĝi je la logiko kun Dio.

- Cu la fiziko-nocioj konataj de la homoj estas realaj, definitivaj difinoj?

Pri la materio la homoj posedas la sciojn livereblajn de ilia menso kaj ni komprenu, ke la reala aspekto de la mondo ne estas tiu, kiun la mortemaj okuloj povas ampleksi, ĉar la homaj komprenoj estas kondiĉitaj al la sensoj, kaj la homo ne sukcesas transpasi la regionon de certaj vibroj.