Выбрать главу

Per sia gardista lorno la maljunulo povis vidi ne sole la arbojn, la larĝajn foliojn de l’bananoj, sed ankaŭ arojn da simioj, grandajn marabuojn kaj papagojn, kiuj leviĝis iafoje kiel ĉielarka nubo super la arbaro. Skavinski bone konis similajn arbarojn, ĉar post sia ŝippereo sur Amazono li eraris tutajn semajnojn inter similaj arkaĵoj kaj densejoj. Li vidis, ke la danĝero kaj la morto sin kaŝas sub ilia admirinda kaj gajiga supraĵo. Dum la noktoj, kiujn li pasigis inter ili, li aŭdis de prokaime voĉojn de micetoj kaj kriegojn de jaguaroj; li vidis grandegajn serpentojn, kiuj balanciĝis sur la arboj kvazaŭ lianoj; li konis tiajn dormantajn arbarajn lagojn, plenan de torpilioj kaj de amase naĝantaj krokrodiloj. Li sciis. Sub kia jugo la homo vivas en tiuj ĉi nemezureblaj densejoj, en kiuj unu folio dekoble superas lian grandecon,  en kiuj renkontiĝas amase sangavidaj kuloj, arbaj hirudoj kaj grandegaj venenaj araneoj. Ĉion li mem provis, sentis kaj suferis; tiom pli plezure li rigardis de supre tiujn matos, admiris ilian belecon, dum li estis gardita kontraŭ ilia perfido. Lia turo defendis lin kontraŭ ĉiu malbono. Nur malofte li ĝin forlasis dimanĉe matene. Li sin vestis tiam per blua lista surduto kun grandaj arĝentaj butonoj, kaj lia laktokolora kapo leviĝis kun fiereco, kiam li aŭdis, elirante el la preĝejo, kreolojn dirantaj: „Ni havas honestan lanterniston." Kaj li ne estas herezulo, kvankam yankee! Sed tuj post la meso li revenis sur la insulon kaj revenis feliĉa, ĉar li ĉiam ankorau ne konfidis al la kontinento. Dimanĉe li legis hispanan gazeton, kiun li aĉetis en la urbo, aŭ „New-York Herald,” pruntitan de Folcombridge, kaj li serĉis avide sciigojn el Eŭropo. Mizera maljuna koro! Sur tiu ĉi gardista turo kaj sur la alia duonglobo ĝi ankoraŭ batis por la patrujo... Iafoje, kiam la ŝipeto kun la ĉiutaga nutraĵo kaj akvo venis al la insuleto, li deiris de la turo por babili kun gardisto Johns. Sed poste videble li fariĝis sovaĝa. Li ĉesis viziti la urbon, legi la gazetojn kaj disputi kun Johns pri la politiko. Tutaj semajnoj pasis kaj neniu vidis lin, nek li iun. La sola signo, ke la maljunulo vivas, estis la malaperado de 1'nutraĵo, restigita sur la bordo, kaj la lumo de la lanterno, ekbruligata ĉiuvespere kun la akurateco, kun kiu la suno leviĝas matene el la akvo. La mondo indiferentiĝis por la maljunulo. La kaŭzo de tio ne estis nostalgio, — ĝi eĉ fariĝis rezignacio. La tuta mondo komenciĝis kaj finiĝis por la maljunulo sur lia insuleto. Li kutimiĝis al la penso, ke li ne forlasos la turon antaŭ la morto, kaj forgesis, ke estas ankoraŭ io ekster ĝi. Li fariĝis mistikulo. Liaj kvietaj bluaj okuloj similiĝis al la okuloj de infano, ĉiam rigardantaj atente ian malproksimon. En konstanta izoleco kaj ĉirkaŭita de naturo tre simpla kaj grandega, li komencis perdi la senton pri sia propra aparteco; li ĉesis ekzisti kiel persono kaj kunfandiĝis pli kaj pli kun ta naturo. Li ne konsideris pri ĉi tio, li nur sentis tion senkonscie; sed fine ŝajnis al li, ke la ĉielo, la akvo, liaj ŝtonego kaj turo, la oraj sablaĵoj, plenblovitaj veloj, alfluoj kaj forfluoj, — ĉi ĉio estas granda unuaĵo kaj unu granda miriga animo; kaj li mem trempiĝas en tiun ĉi mirigaĵon kaj sentas tiun animon, kiu vivas kaj kvietiĝas. Li dronis, luliĝis, kvazaŭ perdis la konscion kaj en tiu ĉi limiĝo de 1'propra aparta ekzistado, en ĉi tiu duondormo li trovis tiel grandan trankvilon, ke tio estis preskaŭ simila al duonmorto.

III

Sed venis vekiĝo.

Foje, kiam la ŝipeto alveturigis akvon kaj provizon da nutrajo, Skavinski, post unu horo veninte de la turo, rimarkis, ke krom la ordinara ŝarĝo estas ankorau unu pakaĵo. Sur ĝi estis poltmarkoj de Unuigitaj Ŝtatoj kaj adreso „Skavinski, esq.,” skribita sur dika vela tolo. La mirigita maljunulo distranĉis la tolon kaj ekvidis librojn; li prenis la unuan, rigardis kaj skuiĝis; liaj manoj komencis forte tremi. Li kovretis siajn okulojn kvazaŭ ne kredante al ili; ŝajnis al li, ke li sonĝas — la libro estis pola. Kion ĉi tio signifas? Kiu povis sendi al li librojn? En la unua momento li forgesis, ke ankoraŭ en la komenco de sia lanternista vivado li legis iam en „Herald,” pruntita de l’konsulo, pri la fondo de pola societo en Nov-Jorko kaj ke li tuj sendis al la societo duonon de sia  monata salajro, kiu cetere estis por li tute superflua en la turo. La societo danke sendis al li librojn. Ili venis laŭ natura vojo, sed en la unua momento la maljunulo ne povis ordigi siajn pensojn. Polaj libroj en Aspinvall, en lia turo, en lia izoleco, — tio estis por li io neordinara, ia spiro de l’antaŭaj tempoj, ia miraklo. Nun ŝajnis al li, kiel al la maristoj nokte, ke io elparolas lian nomon per voĉo tre amata, sed preskaŭ forgesita. Li sidis momenton kun fermitaj okuloj kaj estis preskaŭ certa, ke, kiam li malfermos ilin, la sonĝo malaperos. Ne! La distranĉitaj pakaĵoj kuŝis antaŭ li klare, lumigata de la brilo de la posttagmeza suno, kaj sur ĝi — la malfermita libro. Kiam la maljunulo ree etendis la manon al ĝi, li aŭdis en la silento la batadon de sia propra koro. Li ekrigardis; tio ĉi estis versoj. Supre estis skribita la titolo per grandaj literoj, kaj malsupre la nomo de l’autoro. Tiu ĉi nomo ne estis fremda por Skavinski; li sciis, ke ĝi apartenas al glora poeto, kies verkojn li legis eĉ post la trideka jaro en Parizo. Poste, batalante en Alĝerio kaj Hispanujo, li aŭdis de samlandanoj pri la ĉiam plikreskanta gloro de l’granda poeto, sed tiam li tiel estis kutiminta al la pafilo, ke li eĉ ne prenis librojn en la manojn. En la kvardeknaŭa jaro li forveturis Amerikon, kaj en la aventura vivo, kiun li vivis, li preskaŭ ne renkontis polojn, kaj neniam polajn librojn. Kun tiom pli granda avideco kaj kun pli vive batanta koro li turnis la titolan paĝon. Ŝajnis al li, ke sur lia izola ŝtonego komenciĝis io festa. Estis momento de granda trankvilo kaj silento. La horloĝoj de Aspinvall sonoris la kvinan horon post la tagmezo. Neniu nubeto mallumigis la ĉielon, nur kelke da mevoj naĝis en la bluaĵo. La oceano luliĝis. La apudbordaj ondoj apenaŭ balbutis mallaŭte, disfluante sur la sablo. En la malproksimo gajige vidiĝis la blankaj domoj de Aspinvall kaj la admirigaj grupoj da palmoj. Vere estis iel feste, mallaŭte kaj solene. Subite en tia trankvileco de l’naturo eksonis la tremanta voĉo de 1'maljunulo, kiu legis laŭte, por pli bone kompreni sin mem: