Выбрать главу

Verŝajne tre lastatempe trudiĝis iu terura prijusteca akto ĉar ĉiuj liaj lernantoj okupiĝis atente pri siaj libroj aŭ flustris ruze malantaŭ ili, samtempe kontrolante kaŝrigarde la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta lernĉambro.

Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan ĉapelfragmenton similantan la ĉapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita, sovaĝaspekta, nur duondresita ĉevalido kiun, ne havante kaprimenon, li gvidis pere de ŝnuro, li alvenis klakadante la lernejan pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon partopreni en ĝojfesteno aŭ "peplomdistraĵo" okazontan tiun vesperon ĉe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesaĝon kun mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la rivereton kaj forkuretis laŭvale, sin admirante pro la rango kaj la urĝo de sia tasko.

Nun ĉio estis hastado kaj bruado en la ĵus antaŭe trankvila lernĉambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la lecionoj sen paŭzi por pritrakti sengravaĵojn. La lertaj preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La mallertaj ricevis de tempo al tempo fortan surpostaĵan instigaĵon devigantan ilin plirapidiĝi aŭ kuraĝigantan ilin ekkompreni malfacilan vorton. Libroj ĵetiĝis surplanken sen surbreta remetiĝo. Inkujoj renversiĝis, benkoj flankenŝoviĝis kaj la tuta lernantaro liberiĝis unu horon frue, hastante eksplode eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante sur la gazono, gajigite pro sia antaŭhora forsendiĝo.

La galanta Ikabodo pasigis almenaŭ suplementan duonhoron pri sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj aranĝante sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo pendanta surmure en la lernĉambro. Por ekaperi ĉe sia damo laŭ aŭtenta kavalira stilo li prunteprenis ĉevalon de la kultivisto tiam lin gastiganta, kolerema maljuna Nederlandano nomiĝanta Johano Van-Ripero kaj, tiel galante surseliĝinte, survojiĝis kvazaŭ vagkavaliro serĉanta aventurojn.

Sed decas, laŭ la aŭtenta spirito de romantika rakontado, ke mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipaĵo de mia heroo kaj lia ĉevalo.

La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugĉevalo pretervivinta preskaŭ ĉion krom sia malicemo. Ĝi estis marasma kaj dikvilega kun ŝafinkolo kaj martelkapo. Ĝiaj rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj noditaj je lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis koleran, fantoman rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon de vera diablo. Tiomalgraŭe ĝi estis sendube fajra kaj spirita en sia bona epoko se ni juĝu laŭ ĝia nomo: Pafilpulvo. Efektive ĝi estis antaŭe ŝatata rajdĉevalo de sia mastro, la kolerema Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj impregnumis la beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, ĉar, kvankam ĝi havis maljunan paneintan aspekton, kaŝiĝis en ĝi pli da diableco ol en iu ajn juna ĉevalo.

Ikabodo estis taŭga figuro por tia besto. Li rajdis kun mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaŭ al la nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elŝoviĝis kiel akridkruroj. Li portis sian vipon perpendikulare en la mano kiel sceptron. Dum lia ĉevalo antaŭentrotis, lia brakmovaro multe pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lanĉapelo sidis sursupraĵe de lia nazo ĉar tiel oni rajtus nomi lian mallarĝan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako preskaŭ atingis flirtante la voston de la ĉevalo. Tiel aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarŝante la barilpordon de Johano Van-Ripero: aperaĵo nepre malkutime renkontata dum plena taglumo.

Estis bela aŭtuna tago, kiel mi jam diris. La ĉielo estis klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun riĉan oran livreon kiun ni kunligas ĉiam al la koncepto de abundo. La arbaroj vestiĝis en sobraj brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli malfortajn arbojn la frostoj jam vundetis, ilin farbinte per brilegaj oranĝaj, purpuraj kaj skarlataj koloroj. Glisantaj vicoj da sovaĝaj anasoj komencis aperi altnivele en la ĉielo. La bojo de la sciuro aŭdiĝis elirante la fag- kaj hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la koturno sonis en la najbara stoplejo.

La birdoj ĝuis siajn adiaŭbankedojn. En la abundo de sia festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste, interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin ĉirkaŭantaj. Vidiĝis la honesta virturdo, la plej ŝatata predaĵo de komencantaj ĉasistoj, kun sia laŭta, plendema noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj nubaĵoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo, plenforma nigra gorĝo kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo kun siaj ruĝpintaj flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia Hispanaspekta hupĉapo; kaj la blua garolo, tiu brua dando vestita en palblua jako kaj blankaj subvestaĵoj, kriĉante kaj babilante, kapjesante kaj saltante kaj riverencante, ŝajnigante disponi bonajn rilatojn kun ĉiu boskokantanto.

Dum Ikabodo trotetis malhaste laŭvoje, lia rigardo, ĉiam serĉante ĉiun simptomon pri gastronomia abundo, kontrolis kun plezuro la trezorojn de la bela aŭtuno. Ĉiuflanke li rimarkis vastajn provizojn da pomoj: iuj pendantaj kun prema riĉeco surarbe; aliaj kunigitaj en korboj kaj bareloj por la merkato; ceteraj amasigitaj konusforme por la cidropremilo.

Pli fore li ekvidis grandajn kampojn da Indianmaizo, kun ĝiaj orkoloraj spikoj gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj kaj promesantaj aliiĝi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone vidiĝis, kuŝante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante siajn belajn rondajn ventrojn sunodirekten kaj antaŭanoncante siajn kvalitojn kiel luksegaj tortoj. Kaj baldaŭ poste li preterpasis la bonodorajn fagopirkampojn elŝvebigantajn abelujan aromon kaj dum li rigardis tiujn, kaptis lian menson dolĉaj antaŭbildoj pri delikataj patkukoj, bone buteritaj, garnitaj de mielo aŭ melaso far la rafinita kavethava maneto de Katrino Van-Taselo.

Tiel nutrante sian menson per multaj dolĉaj pensoj kaj "sukeraj supozoj", li vojaĝis laŭflanke de montetaro disponanta pri panorama vidaĵo laŭ kelkaj el la plej bonaj pejzaĝoj de potenca Hudsono-Rivero. La suno iompostiome radirigis sian vastan diskon okcidenten. La larĝa sino de Tapan-Lago kuŝis senmove kaj vitroaspekte, krom tio ke tie kaj tie milda ondado moviĝis kaj daŭrigis la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj sukcenaj nuboj ŝvebis en la ĉielo sen ununura aerspiro por ilin antaŭenirigi. La horizonto elmontris belan oran koloraĵon kiu iom post iom transformiĝis en puran pomverdon kiu siavice aliiĝis en la malhelan bluon de la mezĉielo. Oblikva lumradio paŭzis sur la arbaraj firstoj de la klifegoj superpendantaj kelkajn areojn de la rivero, plimalheligante la preskaŭ nigrajn grizon kaj purpuron de iliaj rokaj muroj. Fordistance lantanta slupo, malsuprenfalante laŭ la tajdoritmo dum ĝia velo pendis senutile kontraŭmasten kaj la reflektoj de la ĉielo speguliĝis en la trankvila akvo, aspektis kiel ŝipo pendanta en la aero.

La tago jam vesperiĝis kiam Ikabodo atingis la kastelon de S-ro Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj homoj de la apuda regiono. Maljunaj kultivistoj — magra, ledvizaĝa gento — surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj pantalonojn, bluajn ŝtrumpojn, grandegajn ŝuojn kaj belegajn stanalojajn bukojn. Iliaj energiaj ŝrumpintaj edzinetoj vestitaj en kapformaj krispigitaj ĉapoj, longtaliaj etroboj, hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj pinglokusenetoj kaj gajaj kalikotaj poŝoj pendantaj ekstere. Plenfiguraj fraŭlinoj, preskaŭ tiel antikvamodaj kiel siaj patrinoj, krom tie kie pajloĉapelo, altkvalita rubando aŭ eble blanka frako, malkaŝis simptomojn de urba noviĝo. La filoj, surportantaj mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn da mirindaj latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn harplektaĵojn laŭ la modo de la epoko, precipe se ili sukcesis akiri tiucelan angilhaŭton, multe estimatan tra la regiono kiel potencan harnutrilon-kaj-fortikigilon.