Выбрать главу

Unuflanke de la preĝejo etendiĝas larĝa boskovaleto laŭ kiu granda rojo bruegas inter rompitaj rokoj kaj trunkoj de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto de la rojo, ne malproksime disde la preĝejo, lignoponto antaŭatempe transĵetiĝis. La alvenvojon kaj la ponton mem superpendantaj arboj dense ombradis, volvante tiulastan en malhelo eĉ dumtage sed estigante timigan nigregon dumnokte.

Ĉi-tiu estis unu el la plej ŝatataj hantejoj de la senkapa rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte renkontiĝis. Oni rakontis la sperton de Multaĝulo Braŭvero, la plej hereza el la prifantomaj malkredantoj. Li renkontis la rajdanton revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj devis ekrajdi samĉevale malantaŭdorse de la fantomo. Ili galopis traarbuste-trapteride, transmontete-transmarĉe, ĝis atingi la ponton. Tie subite la rajdanto aliiĝis en skeleton, ĵetis la maljunulon en la rojon kaj foriris en fulmo kaj tondro, sin lanĉante super la arbosupraĵojn.

Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo Ostaro, kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas nomada ĉarlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu nokton de najbara vilaĝo Singo-Singo kaj kiam devancis lin tiu noktomeza trupano, li proponis vetrajdi kun tiu kontraŭ bovlo da punĉo. Li aldone raportis ke li gajnintus la veton, ĉar Ĉioriskulo nepre venkis la koboldĉevalon. Tamen kiam ili atingis la preĝejan ponton, la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo.

Ĉiuj tiuj raportaĵoj, rakontite en tiu dormema subtono kun kiu homoj parolas en la malhelo, dum la vizaĝoj de la aŭskultantoj nur foje kaj refoje ricevis hazardan reflekton de la ekbrilo de iu pipo, penetris profunde en la menson de Ikabodo. Li respondis reciproke per longaj eltiroj prunteprenitaj de lia netaksebla aŭtoro Kotono Matero, kaj aldonis multajn mirindajn eventojn okazintajn en lia denaska ŝtato Konektikuto kaj timigajn vidajojn kiujn li spertis dum siaj ĉiunoktaj piedpromenadoj en Dorm-Valeto.

Nun la festeno finiĝis. La maljunaj kultivistoj kunigis siajn familiojn en siaj ĉaroj kaj aŭdiĝis dum kelke da tempo veturante klakante laŭ la valetaj vojoj kaj trans la forajn montetojn. Kelkaj fraŭlinoj rajdis sur kromseloj malantaŭ siaj plej ŝatataj amkandidatoj, kaj ilia leĝerkora ridado, miksite kun la hufbruo de la ĉevaloj, eĥadis laŭ la silentaj boskoterenoj, mallaŭtiĝante pli kaj pli ĝis nepra finaŭdiĝo — kaj la lastatempa sceno de bruo kaj kapriolado ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen iom lantis, laŭ la kutimo de kamparaj amindumantoj, por interparoli kun la heredontino, nepre konvinkite nun progresi sur ĝissukcesa vojo.

Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive tion mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misiĝis ĉar, post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfeliĉa kaj morna mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Ĉu eblas ke tiu knabino efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Ĉu tio ke ŝi kuraĝigis la kompatindan pedagogon estis nura artifiko havanta la celon certigi venkon kontraŭ lia rivalo? La respondon nur Ĉielo scias, ne mi! Sufiĉu diri ke Ikabodo eliris ŝtelpaŝe kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por ĉirkaŭkontroli la panoramon de kampara riĉeco pri kiu antaŭe li tiel ofte avarĝojaĉis, li iris rekte al la stablo kaj, per pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege malĝentile el la komfortejo kie tiu ĝuis profundan dormadon, sonĝante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj plenaj je fleo kaj trifolio.

Estis la nokta sorĉhoro kiam Ikabodo, malĝojkore kaj senkuraĝe, laŭiris sian ĝishejman vojon, laŭ la deklivoj de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilaĝo kaj kiujn antaŭe en la posttagmezo li trairis tiom ĝoje. La horo estis same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontraŭtere.

En la nepra noktomeza silento li aŭdis la bojadon de gardhundo patrolanta sur la kontraŭa bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio estis tiel svaga kaj mallaŭta ke ĝi prikonsciigis ĉe li nur la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere, foje kaj refoje, la longdaŭra kokerikado de iu virkoko, hazarde vekita, eĥadis fore, forege, el kultivista domo situanta intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel sonĝsono.

Neniaj vivosignoj sentiĝis proksime al li, krom malofta grilĉirpo aŭ eble guturala ekvibro de virrano kiu, loĝante en najbara marĉo, dormis malkomforte kaj ekturniĝis surlite.

Ĉiuj fantomo- kaj koboldorakontoj aŭditaj de li dum la posttagmezo nun kunamasiĝis en lia memoro. La nokto pli kaj pli malheliĝis. La steloj ŝajnis sinki pli profunde en la ĉielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj senĝoja. Li alproksimiĝis krome la lokon mem kie la eventoj de multaj el la fantomrakontoj surscenejiĝis. Meze de la vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de orientilo. Ĝiaj branĉoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, kliniĝante preskaŭ ĝistere antaŭ ol releviĝi en la aeron. Ĝi jam rolis en la tragika raporto pri la malbonŝanca Andreo militkaptita tre proksime, pro kio ĝi universale kromnomiĝis "la arbo de Majoro Andreo". La popolamaso konsideris ĝin kun miksaĵo da respekto kaj superstiĉo, duone pro kompato pri la sorto de ties malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj pri strangaj vidaĵoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni ĉirkaŭaŭdigis pri ĝi.

Dum Ikabodo alproksimiĝis tiun timindan arbon, li komencis lipfajfi. Li kredis aŭdi respondan fajfadon: tio estis nur ventoblovaĵo sin pelinta akratone tra la sekaj branĉoj.

Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis ekvidi blankaĵon pendantan mezarbe: li paŭzis kaj ĉesis fajfi. Kiam li rigardis pli atente tamen li konsciis ke temas pri loko kie fulmo trafis la arbon kaj malkovris la suban blankan lignon. Subite li aŭdis ĝemadon. Liaj dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis kontraŭselen: tio estis nur unua branĉego frotinta duan dum la vento ilin ambaŭ vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure, sed lin atendis novaj danĝeroj.

Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris la vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavaĵon konatan laŭ la nomo Vilejo-Marĉo. Pluraj krudaj ŝtipegoj, apudmetite, rolis kiel transroja ponto. Jenflanke de la vojo kie la akvoflueto eniris la boskon, aro da kverkoj kaj kaŝtanoj, pezege implikite per sovaĝaj vitoj, ĵetis kavernspecan malhelon sur ĝin.

Transiri tiun ponton fariĝis malfacilega provo. Ĉe tiu sama loko mem la malbonsorta Andreo kaptiĝis kaj sub la kovraĵo estigita de tiuj kaŝtanoj kaj vitoj kaŝiĝis la fortikaj rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, eĉ hodiaŭ, ĉiuj taksas la lokalon kiel hantitan rojon kaj terurfrapitaj estas la sentoj de la lerneja knabo devanta ĝin preterpasi solapersone post la sunsubiĝo.

Dum li alproksimiĝis la rivereton lia koro komencis bategi. Li amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian ĉevalon surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri haste la ponton. Sed anstataŭ ekkuri antaŭen la perversa maljuna bestaĉo flankenmoviĝis, trafante la barilon. Ikabodo, kies timo pligrandiĝis pro la prokrasto, ektiris la bridrimenon en la kontraŭa direkto kaj batis malavare per la kontraŭflanka piedo. Ĉio vanis. Lia besto ekmoviĝis, verdire, sed nur sukcesis enplonĝi densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan aliflanke de la vojo.

Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon sur la senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu antaŭenhastegis, snufadante kaj ekronkante, tamen eksenmoviĝis apud la ponto kun subito kiu preskaŭ antaŭenĵetis superkape sian rajdanton.

En tiu sama momento la delikata aŭdkapablo de la lernejestraj oreloj perceptis likvaĵan apudpontan piedpaŝegon. En la malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan, misforman, nigran, turegantaĵon. Tiu restis senmove sed havis kuntiriĝintan aspekton, kvazaŭ kolosega monstro preta sin lanĉi kontraŭ la vojaĝanton.