Выбрать главу

Estus por mi malfacile diri, kiom da personoj, de kiam mi ekokupis min je Spiritismo, venis al mi, kaj inter ĉi tiuj kiom da ili mi vidis ĉiam ankoraŭ indife- rentaj aŭ nekredantaj ĉe la plej evidentaj faktoj kaj poste konvinkitaj nur per rezonata klarigo; kiom da aliaj la rezonado antaŭinklinigis al la konvinkiĝo; fine, kiom da ankoraŭ aliaj konvinkiĝis, vidinte nenion, sed nur tial ke ili komprenis. Mi do parolas el sperto kaj ankaŭ el sperto mi diras, ke la plej bona metodo por instruado de Spiritismo estas turni sin al la prudento antaŭ ol al la okuloj. Gi estas la metodo, kiun mi sekvas en miaj lecionoj kaj pri kiu mi devas nur gratuli min (*).

32. Ankoraŭ unu bonaĵon havas la antaŭe farita studado de la teorio: ĝi tuj montras la grandecon de la celo kaj la amplekson de ĉi tiu scienco; kiu enpaŝas en la aferon, vidante tablon turniĝantan aŭ frapantan, tiu inklinas pli al mokado, ĉar li apenaŭ imagas al si, ke el tablo povus elŝpruci ia doktrino, kiu revirtigus la hom-

(,) Mia teoria kaj praktika instruado estas ĉiam sen- paga. — Noto de la Aŭtoro .

aron. Mi ĉiam rimarkis, ke tiuj, kiuj kredas, antaŭ ol esti vidintaj, nur tial, ke ili legis kaj komprenis, tute ne estas supraĵemaj, sed kontraŭe ili estas homoj, kiuj la plej profunde meditis pri la afero. Atendante prefere la fundon ol la formon, ili rigardas kiel la ĉefan punkton la parton filozofian, dum la ĝustadiraj fenomenoj estas en iliaj okuloj akcesoraĵo. Ili diras, ke eĉ se tiuj feno- menoj ne ekzistus, tamen restus filozofio, kiu sola solvas problemojn ĝis hodiaŭ nesolveblajn, kiu sola donas pri la pasinteco kaj la estonteco de la homo la plej racio- nalan teorion; nu, ili preferas doktrinon, kiu klarigas, ol tiujn, kiuj klarigas nenion aŭ klarigas malbone.

Kiu ajn ĝuste pesas la aferojn, tiu tre bone kom- prenas, ke oni povus ne konsideri la manifestiĝojn, sen kiuj la Doktrino ne malpli firme starus; la manifestiĝoj ĝin plisolidigas, ĝin konfirmas, sed ne estas ĝia esenca bazo; serioza observanto ilin ne repuŝas, kontraŭe, sed atendas la favorajn cirkonstancojn, kiuj permesos al li ilin ĉeesti. La pruvo de ĉi tiu mia asertaĵo estas tio, ke antaŭ ol aŭdi pri manifestiĝoj, multe da homoj jam havis intuicion pri ĉi tiu Doktrino, kiu sole nur havigis al iliaj ideoj korpon, kunligitecon.

33. Cetere ne estus ĝuste diri, ke tiuj, kiuj komenc- as de la teorio, ne havas objektojn por praktika observ­ado; kontraŭe, ili havas tiajn, kiuj en iliaj okuloj eĉ dev­as valori pli multe ol tiuj, kiujn oni povus aperigi antaŭ ili, nome la multenombrajn okazojn de spontanea mani- festiĝo, pri kiuj mi parolos en la sekvantaj ĉapitroj. Malmultaj personoj ne konas tiajn faktojn, almenaŭ laŭ la famo; multaj vidis kelke da ili, sed apenaŭ atent- is. La teorio havas la efikon ilin klarigi. Kiam apogitaj sur nerefuteblaj atestoj, tiuj faktoj havas grandan grav- econ, ĉar tiam oni ne povas supozi iajn antaŭaranĝojn aŭ sekretan interkonsenton. Eĉ se ne ekzistus la okaz- igitaj fenomenoj, la fenomenoj spontaneaj tamen plue fariĝus, kaj estus ja multe, se Spiritismo simple donus pri ili racionalan solvon. Tial la plimulto el la homoj, kiuj antaŭe legis, rememoras tion legitan, vidante tiujn faktojn, kiuj en iliaj okuloj estas jesigo de la teorio.

Tiu strange erarus pri mia maniero vidi la afer- ojn, kiu pensus, ke mi konsilas forĵeti la faktojn: mi venis al la teorio ĝuste per la faktoj. Estas vero, ke ĝis tio estis por mi necesaj plurjara konstanta laborado kaj miloj da observoj; sed, ĉar la faktoj al mi servis kaj ĉiutage servas, mi tial estus nekonsekvenca kun mi mem, se mi kontestus ilian gravecon precipe nun, kiam mi verkas libron, destinitan por ilin diskonigi. Mi diras nur tion, ke, sen rezonado, ili ne sufiĉas por konvinko, kaj ke antaŭe donita klarigo, forviŝante antaŭjuĝojn kaj mon- trante, ke ili neniel kontraŭas la racion, inklinigas la personon ilin akcepti. Des pli vera ĉi tio estas, ĉar el dek absolutaj novuloj, kiuj ĉeestus eksperimentoseancon, eĉ la plej kontentigan por la adeptoj, naŭ elirus el tie ne konvinkite, kaj kelkaj eĉ malpli kredante ol antaŭe, ĉar la eksperimentoj ne respondis al ilia atendo. Tute alie estas kun tiuj, kiuj povas kompreni la aferon per antaŭa teoria ekkonado; por tiuj la teorio estas kontrolrimedo, kaj nenio ilin surprizas, eĉ iu malsukceso, ĉar ili ja scias, ĉe kiaj kondiĉoj la faktoj okazas kaj ke de ĉi tiuj oni devas peti nur tion, kion ili povas doni. La antaŭa kom- preno de la faktoj preparas do tiujn personojn por klar- igi al si ĉiajn anomaliojn kaj ankaŭ ebligas al ili kapti multegon da detalaĵoj, da ofte tre delikataj nuancoj, kiuj por ili estas konvinkrimedoj, sed kiujn nescianto ne vid­as. Jen la motivoj, kiuj devigas min akcepti en miajn eksperimentoseancojn nur tiujn personojn, kiuj havas pre- parajn konojn sufiĉajn, por kompreni, kio tie fariĝas; tiel mi agas, ĉar la aliaj tie perdus sian tempon aŭ igus nin perdi la nian.

Al tiuj, kiuj volus havigi al si tiujn preparajn konojn, legante miajn verkojn, mi konsilas jenan ordon:

1-a: Kio estas Spiritismo? Ĉi tiu broŝuro, el nur ĉirkaŭ cent paĝoj, estas resuma raporto pri la principoj de la Spiritisma Doktrino, ĝeneraltrajta ekrigardo, kiu ebligas al la leganto ĉirkaŭpreni la tutaĵon en malvasta kadro. Per malmulte da vortoj oni tie vidas la celon kaj oni povas juĝi pri la amplekso de tiu doktrino. Oni en ĝi ankaŭ trovas respondon al la precipaj demandoj aŭ kontraŭparoloj, kiujn la novuloj nature inklinas prezenti. Tiu unua legado, kiu postulas nur malmulte da tempo, estas enkonduko, kiu faciligas pli profundan studadon.

a: La Libro de la Spiritoj. Gi enhavas la tutan doktrinon, diktitan de la Spiritoj mem, kun la tuta filo- zofio kaj ĉiuj moralaj sekvoj de tiu doktrino; tio estas la malkaŝo de la destino de la homo, la ekkonado de la naturo de la Spiritoj kaj de la misteroj de la trans- tomba vivo. Legante ĝin, oni komprenas, ke Spiritismo havas celon seriozan, ne es tas ia frivola tempopasigilo.

a: La Libro de la Mediumoj. Gi estas destinita por la direktado sur la praktika tereno de la manifest- iĝoj, konigante la plej taŭgajn rimedojn por la komunik- iĝado kun la Spiritoj; ĝi estas gvidilo ne nur de me­diumoj, sed ankaŭ de elvokantoj, kaj la komplemento de La Libro de la Spiritoj.

a: La Revue Spirite. Gi estas diverskonsista ko- lekto da faktoj, da teoriaj klarigoj kaj da unuopaj pecoj, kiuj kompletigas tion diritan en la du laste nomitaj verk- oj, kaj iamaniere aplikado de ĉi tiuj libroj. Gia legado povas esti samtempa kun tiuj verkoj, tamen ĝi estus pli profita kaj komprenebla precipe, post kiam oni legis La Libron de la Spiritoj.

Jen, kio min koncernas. Kiu volas koni ĉion pri ĉiu ajn scienco, tiu nepre devas legi pri tiu objekto ĉion, aŭ almenaŭ ĝiajn ĉefajn punktojn, kaj ne limigi sin je unu sola aŭtoro; li eĉ devas legi la por kaj la kontraŭ, mal- laŭdojn, same kiel laŭdojn, kaj plene sciiĝi pri la divers- aj sistemoj, por povi juĝi per komparado. En ĉi tiu rilato, mi rekomendas aŭ malaprobas nenian verkon, ĉar mi tute ne volas influi la opinion, kiun pri ĝi oni povus formi al si. Alportinte mian ŝtonon por la konstruaĵo, mi prenas al mi lokon en la vicoj de la batalantoj. Ne estas mia rolo esti unutempe juĝanto kaj interesato, kaj mi ne havas la ridindan pretendon, ke nur mi disverŝus la lumon. La leganton koncernas apartigi bonan de mal- bona, veran de malvera.

ĈAPITRO IV

PRI LA SISTEMOJ

Kiam la strangaj spiritismaj fenomenoj komenc- is fariĝi, aŭ pli bone, denove aperis en la lasta tempo, la unua sento, kiun ili naskis, estis dubo pri ilia realeco mem, kaj pli forta dubo pri ilia kaŭzo. Kiam ilian ve- recon pruvis nekontesteblaj atestoj kaj provoj, kiujn ĉiu povis fari mem, montriĝis, ke ĉiu interpretadis ilin laŭ sia maniero, laŭ siaj ideoj personaj, siaj kredoj aŭ siaj antaŭjuĝoj; el tio elkoviĝis diversaj sistemoj, kiujn aten­ta observado devis redukti al ilia ĝusta valoro.