SANKTA LUDOVIKO.
Unueco donas fortecon: estu unuiĝintaj, por esti fort- aj. Spiritismo ĝermis, elmetis profundajn radikojn kaj etendos sur la Tero siajn bonfarantajn branĉojn. Vi devas fariĝi nevundeblaj por la venenaj sagoj de la kalum- nio kaj de la nigra falango de la malkleraj, egoistaj kaj hipokritaj Spiritoj. Por ke vi tion atingu, reciprokaj indulgemo kaj bonvolemo regu en viaj interrilatoj, viaj malfortaĵoj estu preterviditaj, estu rimarkitaj nur viaj bonaj kvalitoj; la torĉo de la sankta amikeco kunigu, prilumu kaj varmigu viajn korojn, kaj vi rezistos al la senpotencaj atakoj de malbono, same kiel la neŝancel- ebla roko al la fuzioza ondo.
SANKTA VINCENTO DE PAŬLO.
XXI
Miaj amikoj, vi volas aranĝi grupon da spiritistoj, kaj mi ĝin aprobas, ĉar la Spiritoj ne povas vidi plezure mediumojn, kiuj staradas izolite. Dio donis al ili tiun noblegan kapablon ne por ili solaj, sed por la ĝenerala bono. Komunikiĝante kun aliaj, ili havas multegon da oportunaj okazoj instruiĝi pri la merito de la mesaĝoj, kiujn ili ricevas, dum, solaj, ili pli ĝuste troviĝas sub la potenco de memsogemaj Spiritoj, kiuj pli plezuras, ke ili ne estas sub ia kontrolo. Jen mia parolo al vi, kaj se fiero vin ne regas, vi tion komp renos kaj el tio profitos. Jen nun al la ceteraj.
Ĉu vi bone konscias, kio devas esti grupo da spiritistoj? Ne, ĉar en via fervoro vi pensas, ke tio plej bona estas kolekti la kiel eble plej grandan nombron da homoj, por ilin konvinki. Seniluziiĝu: ju pli malmultaj vi estos, des pli multe vi atingos. Precipe per la morala aŭtoritato, kiun vi havos, vi altiros al vi la nekredant- ojn, multe pli efike, ol per la fenomenoj, kiujn vi ricev- os. Se vi altiros nur per la fenomenoj, oni venos por vidi vin nur el scivolemo kaj vi trovos scivolulojn, kiuj vin ne kredos kaj vin ridos; se inter vi oni vidos nur homojn estimindajn, eble oni ne tuj vin kredos, sed oni vin respektos, kaj respekto ĉiam inspiras konfidon. Vi estas konvinkitaj, ke Spiritismo devas alporti moralan reformon; via grupo la unua donu la ekzemplon de la kristanaj virtoj, ĉar en ĉi tiu tempo de egoismo ĝuste en la societoj de spiritistoj la vera karito devas trovi ri- fuĝon (*). Tia devas esti, miaj amikoj, grupo da veraj
(,) Mi konas sinjoron, kiu estis akceptita en konfido- ficon en grava firmo, ĉar li estis sincera spiritisto. Oni opi- niis, ke lia kredo estas garantio de lia moraleco. — Noto de la Aŭtoro .
spiritistoj. Ian alian fojon mi donos al vi novajn konsilojn.
FЙNELON.
Vi demandis min, ĉu la multo da grupoj en unu sama regiono ne povus naski konkuradon malutilan por la Dok- trino. Pri tio mi respondas al vi, ke homoj, penetritaj de la veraj principoj de tiu Doktrino, vidas ĉe ĉiuj spiritistoj ne konkurantojn, sed fratojn; tiuj, kiuj vidus strabe aliaj n grupoj n, montrus, ke ĉe ili ekzistas ia kaŝ- ita penso je intereso aŭ memestimo kaj ke ilin ne gvid- as la amo al vero. Mi asertas al vi, se estus ĉe vi tiaj homoj, ili baldaŭ inter vi dissemus tumulton kaj malkon- kordon. La vera Spiritismo havas kiel devizon bonvol- emon kaj kariton; ĝi esceptas ĉian alian konkuradon krom tiu de la bono, kiun oni povas fari. Ĉiuj grupoj, kiuj skribos tiun devizon sur sia standardo, povos unu al alia etendi la manojn kiel bonaj najbaroj, kiuj ne estas malpli amikaj, kvankam ne loĝante en la sama domo. Tiuj, kiuj pretendos posedi la plej bonajn Spiritojn kiel gvidantojn, devos ĝin pruvi, elmontrante la plej bonajn sentojn. Inter ili okazu batalo, sed batalo de animgrand- eco, abnegacio, boneco kaj humileco; kiu unua ĵetus ŝton- on sur alian, tiu vidigus, nur per tio, ke li estus instig- ata de malicaj Spiritoj. La kvalito de la sentoj, kiujn du homoj portas unu por la dua, estas la provilo, kiu konatigos la kvaliton de la Spiritoj, kiuj ilin helpas.
FЙNELON.
Silento kaj enmemiĝo estas kondiĉoj esencaj por ĉiaj seriozaj komunikaĵoj. Tion vi neniam atingos de tiuj, altiritaj al viaj kunsidoj nur el scivolemo; invitu do la scivolulojn iri amuziĝi aliloke, ĉar ilia distriĝo estus kaŭ- zo de konfuzo.
Toleru nenian konversacion, dum Spiritoj estas de- mandataj. Vi iafoje ricevas komunikaĵojn, kiuj postulas de vi seriozajn kontraŭparolojn kaj ne malpli seriozajn respondojn de la elvokitaj Spiritoj, kiuj, ja kredu, ĉa- greniĝas ĉe la kontinuaj flustradoj de iaj ĉeestantoj. El tio venas nenio kompleta nek efektive serioza; ankaŭ la skribanta mediumo mem tiam spertas momentojn de dis - triĝo, tre malutilajn por lia servado.
SANKTA LUDOVIKO.
Mi parolos al vi pri la neceso, ke vi en viaj kunsidoj observu la plej grandan regulecon, t. e. ke vi evitu ĉian konfuzon, ĉian malkonsenton de ideoj. Malkonsento fa- voras la substituiĝon de la malicaj Spiritoj anstataŭ la bonaj, kaj preskaŭ ĉiam la unuaj kaptas la proponitajn demandojn. Aliflanke, en kunsido, en kiu partoprenas ele- mentoj diversaj kaj nekonataj unu al alia, per kia rimedo eviti interkontraŭajn pensojn, distriĝon aŭ, ankoraŭ pli malbone, ian mokan indiferentecon? Tian rimedon, efik- an kaj trafan, mi ja volus trovi. Gi eble troviĝas en la koncentrado de la fluidaĵoj, ĉirkaŭantaj la mediumojn. Ili solaj, sed precipe tiuj, kiuj estas amataj, retenas la bonajn Spiritojn en la kunsido, sed ties influo apenaŭ sufiĉas, por forpeli la bandon de la frivolaj Spiritoj. La laboro de la ekzamenado de la komunikaĵoj estas bon- ega; neniam superflue estas profunde esplori la demand- ojn kaj precipe la respondojn; erari estas facile, eĉ por tiuj Spiritoj, portantaj la plej bonajn intencojn. La mal- rapideco de la skribado, dum kiu la Spirito deturnas sin de la temo, tuj kiam li ĝin konceptis, la ŝanĝiĝemo kaj indiferenteco por iaj interkonsentitaj formoj, ĉiuj ĉi mo- tivoj kaj multe da aliaj trudas al vi la devon ne absolute fidi tion, kion vi ricevos, kaj ĝin ĉiam submeti al ekzamenado, eĉ tiam, kiam tio estas la plej aŭtentikaj komunikaĵoj.
GEORGO (familiara Spirito).
Por kia celo vi plej ofte petas komunikaĵojn de la
Spiritoj? Por ekhavi belajn literatura] ojn, kiujn vi mon- tros al viaj konatoj kvazaŭ specimenojn de via talento; vi ilin avare konservas en viaj albumoj, sed en viaj koroj ili ni trovas lokon. Cu vi kredas, ke nin tre flatas veni pozi en viaj kunsidoj, kvazaŭ en ia konkurso, fari turn- iron de elokventeco, por ke vi povu diri, ke la seanco estis tre interesa? Kion vi profitus, kiam vi trovis mir- inda iun komunikaĵon? Cu vi pensas, ke ni venus, por ricevi viajn aplaŭdojn? Seniluziiĝu; ni ne amas amuzi vin en unu maniero, pli, ol en alia. De via flanko an- koraŭ tie estas scivolemo, kiun vi vane maskas; nia celo estas plibonigi vin. Nu, kiam ni konstatas, ke niaj pa- roloj ne donas fruktojn kaj ke ĉio ĉe vi limiĝas je ia senrezulta aprobo, ni serĉas pli obeemajn animojn; ni tiam lasas veni anstataŭ ni tiujn Spiritojn, kiuj volas nenion alian, ol paroli, kaj tiaj ne mankas. Mirigas vin, ke ni konsentas al ili preni nian nomon: kio grava ĝi estas por vi, se ja en tio ekzistas por vi nenia diferenco? Sed sciu, ke ni tion ne permesus rilate al tiuj, por kiuj ni portas efektivan intereson, t. e. al tiuj, kun kiuj ni ne perdas nian tempon; tiuj estas niaj preferatoj, kaj ni gardas ilin kontraŭ mensogo. Se vi do estas tiel ofte trompataj, rilatigu tion nur al vi mem. Laŭ ni la serioza homo estas ne tiu, kiu sin detenas ridi, sed tiu, kies koro estas tuŝata de niaj paroloj, tiu, kiu pri ili meditas kaj el ili profitas. (Vd. § 268, demand. XIX kaj XX.)
MASSILLON.
XXVI
Spiritismo devas esti ia egido kontraŭ la spirito de malkonkordo kaj disputado, sed tiu spirito jam de eter- ne svingadas sian torĉon super la homoj, ĉar ĝi envias la feliĉon, kiun havigas paco kaj unueco. Spiritistoj! ĝi povos do penetri en viajn kolektiĝojn, kaj, ne dubu, ĝi penos tie dissemi malamon, sed ĝi estos senpova kontraŭ tiuj, kiuj portas la veran kariton. Tenadu vin do garde kaj senĉese vigle staradu ĉe la pordo de via koro, kiel ankaŭ ĉe tiu de viaj kolektiĝoj, por tien ne enlasi la mal- amikon. Se viaj penoj estas senfortaj kontraŭ tiu eks- tera, dependas ĉiam de vi bari kontraŭ la malamiko la eniron en vian animon. Se inter vi leviĝus malharmo- nioj, tiujn povus instigi nur malicaj Spiritoj; tiuj do, kiuj plej altgrade portos la senton pri devoj, kiun al ili trudas la ĝentileco kaj ankaŭ la vera Spiritismo, montr- iĝu kiel la plej paciencaj, la plej dignaj kaj la plej akord- igemaj. La bonaj Spiritoj iafoje povas permesi tiajn ba- talojn, por havigi, kiel al bonaj, tiel ankaŭ al malbonaj, oportunan okazon por elmontriĝi, por disigi la bonan sem- on for de la lolo, kaj ili estos ĉiam sur tiu flanko, kie ekzistos la plej multe da humileco kaj da vera karito.