SANKTA VINCENTO DE PAŬLO.
XXVII
Senkompate repuŝu ĉiujn tiujn Spiritojn, kiuj sin trudas kiel ekskluzivajn konsilantojn, predikante disigon kaj izoladon. Tio estas preskaŭ ĉiam vantamaj kaj sen- meritaj Spiritoj, kiuj inklinas imponi al malfortanimaj kaj kredemaj homoj, ilin malavare flatante per ekscesaj laŭdoj, por ilin fascini kaj tenadi sub sia potenco. Tio estas ordinare Spiritoj, soifantaj povon, kiuj, publikaj aŭ privataj despotoj, kiam sur la Tero, ankoraŭ volas havi viktimojn, kiujn ili tiranus post la morto. Entute mal- fidu komunikaĵojn, kiuj havas karakteron de mistikismo kaj strangeco aŭ preskribas ekstravagancajn ceremoni- ojn kaj agojn: tiam ĉiam ekzistas prava motivo por suspekto.
Aliflanke, kredu, ke kiam iu veraĵo devas esti mal- kaŝita al la homaro, ĝi estas, por tiel diri, tuj komunik- ata en ĉiuj seriozaj grupoj, posedantaj seriozajn mediumojn, sed ne al tiaj aŭ tiaj, ekceptinte ĉiujn ceterajn. Neniu estas mediumo perfekta, se li estas obsedita, kaj ekzistas evidenta obsedo, kiam iu mediumo kapablas ri- cevi komunikaĵojn nur de unu difinita Spirito, kiel ajn alte ĉi tiu penas sin mem loki. Sekve, ĉiu mediumo, ĉiu grupo, kiu opinias sin privilegiita per komunikaĵoj, kiujn ili solaj povas ricevi, kaj kiu, aliflanke, estas devigita fari agojn, kiuj ĝislimas superstiĉon, sendube troviĝas sub la mano de obsedo, el la plej bone karakterizitaj, precipe tiam, kiam la superreganta Spirito paradas per nomo, kiun ĉiuj, Spiritoj kaj enkarnuloj, devas honori kaj res- pekti, kaj pri kiu ni devas ne permesi, ke ĝi estu ĉiu- okaze kompromitita.
Estas nekontesteble, ke, submetante al la provilo de la prudento kaj de la logiko ĉiujn donitaĵojn kaj ĉiujn komunikaĵojn de la Spiritoj, oni facile formetus tion ab- surdan kaj eraran. Iu mediumo povas esti fascinita, iu grupo povas esti trompata, sed la severa kontrolado de la ceteraj grupoj, la akirita scio kaj la alta morala aŭto- ritato de la grupestroj, la komunikaĵoj de la ĉefaj mediumoj kun stampo de logiko kaj aŭtentikeco de niaj plej bonaj Spiritoj, baldaŭ juste juĝos tiujn mensogajn kaj ruzajn diktatojn, venintajn de bando da trompemaj aŭ malicaj Spiritoj.
ERASTO (disĉiplo de Sta. Paŭlo).
Rimarko. Unu el la distingigaj trajtoj de tiuj Spiritoj, kiuj volas sin trudi kaj fari, ke estu akceptitaj eksterkutim- aj kaj sistemaj ideoj, estas tio, ke ili pretendas — estus bone, se ili solaj havus tian opinion — esti pravaj kontraŭ ĉiuj. Ilia taktiko konsistas en tio, eviti diskutadon, kaj kiam ili vidas sin venkobatitaj per la nerezisteblaj armiloj de la logiko, tiam ili malŝate rifuzas respondi kaj ordonas al siaj mediumoj foriĝi el tiuj grupoj, kie iliaj ideoj ne estas akcept- ataj. Tiu izolado estas io plej fatala por la mediumoj, ĉar ili sen kontraŭbatalo suferas la jugon de tiuj obsedantaj Spiritoj, kiuj ilin gvidas kvazaŭ blindulojn kaj ilin ofte kon- dukas sur pereigaj vojoj.
XXVIII
La falsaj profetoj ne troviĝas nur inter la enkarnuloj: tiaj estas ankaŭ, kaj ja en pli granda nombro, inter la fieraj Spiritoj, kiuj, sub la masko de amo kaj karito, dissemas malpacon kaj malfruigas la liberigan klopod- adon de la homaro, malhelpe interĵetante siajn absurd- ajn sistemojn, kiujn ili trudas per siaj mediumoj; kaj por pli efike fascini tiujn, kiujn ili volas mistifiki, por pligravigi siajn teoriojn, ili sin senskrupule ornamas per nomoj, kiujn la homoj eldiras nur respektoplene, per tiuj de juste respektegataj sanktuloj, kiel de Jesuo, de Maria, eĉ de Dio mem.
Tio estas ili, kiuj dissemas la fermenton de antagonismo inter la grupoj, ili, kiuj instigas ĉi tiujn izoliĝi unu de alia kaj sin reciproke rigardi strabe. Nur tio sufiĉus, por ilin senmaskigi, ĉar, tiel agante, ili mem plej formale neas la verecon de tio, kio ili pretendas esti. Blindaj estas do la homoj, kiuj lasas sin implikiĝi en tia abomeninda kaptilo.
Sed ekzistas aliaj rimedoj, por ilin ekkoni. Spiritoj de tiu klaso, pri kiu ili diras, ke ili apartenas al ĝi, devas esti ne nur tre bonaj, sed plej altgrade logikaj kaj ra- cionalaj. Nu, pasigu iliajn sistemojn tra la kribrilo de la racio kaj de la simpla saĝo, kaj vi vidos, kio restos el tio. Konsentu do kun mi, ke ĉiam, kiam iu Spirito indikas kiel riparilon kontraŭ la malbonaĵoj de la ho- maro aŭ kiel rimedojn, por atingi ties transformiĝon, utopiajn kaj nepraktikeblajn aferojn, infanecajn kaj rid- indajn disponojn, kiam li formulas sistemon, kiun kon- traŭdiras la plej ordinaraj elementoj de la scienco, tiu povas esti nur malklera kaj mensogema Spirito.
Aliflanke, estu certa, ke se la vero ne ĉiam estas estimata de la individuoj, ĝi tia estas ĉiam de la komuna saĝo de la popolamasoj, kaj ankaŭ ĉi tio estas kriterio por juĝado. Se du principoj kontraŭdiras unu la duan, vi povos taksi ilian propran valoron, serĉante tiun, kiu renkontas pli da eho da simpatio; estus, efektive, nelogike akcepti, ke iu doktrino, kies anoj estas ĉiam mal- plinombraj, estus pli vera, ol tiu, kiu kreskus rilate la nombron de siaj adeptoj. Volante, ke la vero venu al ĉiuj, Dio ne enfermas ĝin en ia malvasta kaj limita rondo, sed aperigas ĝin en diversaj lokoj, por ke ĉie la lumo estu apud la mallumo.
ERASTO.
Rimarko. La plej bona garantio, ke iu principo estas la esprimo de la vero, estas tio, ke ĝi estas instruata kaj malkaŝata de diversaj Spiritoj per mediumoj ne konataj unu al alia kaj en diversaj lokoj, kaj ankaŭ, ke ĝi estas konfirm- ata de la prudento kaj sankciata de la aliĝo de la plej granda nombro da homoj. Nur la vero povas doni radikojn al iu doktrino; iu erara sistemo povas ja varbi kelke da partianoj, sed, ne havante la unuan kondiĉon de vivipovo, ĝi estas efe- mera. Oni do ne maltrankviliĝu pro ĝi: ĝi pereas dank'al siaj propraj eraroj kaj nepre falos antaŭ la potenca armilo de la logiko.
Apokrifaj komunikaĵoj
Multe da komunikaĵoj ekzistas tiel absurdaj, kvan- kam subskribitaj de la plej respektindaj nomoj, ke la plej ordinara komuna saĝo pruvas ilian falsecon; sed ekzistas aliaj, en kiuj la eraro estas maskita sub bonaj aferoj, kiuj faras iluzion kaj iafoje malhelpas kapti ĝin ĉe la unua rigardo; tiuj tamen ne rezistus al serioza ek- zameno. Mi citos nur kelkajn el ili kiel specimenon.
XXIX
La eterna kaj senĉesa kreado de la mondoj estas por Dio ia ĉiama ĝuo, ĉar Li senhalte vidas Siajn radiojn fariĝi kun ĉiu tago pli lumaj en feliĉo. Antaŭ Dio ekzist- as nek nombro nek tempo. Jen kial centoj aŭ miliardoj estas antaŭ Li nek pli nek malpli, unuj rilate aliajn. Li estas patro, kies feliĉo konsistas en la opa feliĉo de Liaj infanoj, kaj ĉe ĉiu sekundo de kreado Li vidas novan feliĉon fandiĝi en la ĝenerala feliĉo. Nek halto nek interrompo en tiu eterna movado, en tiu senĉesa granda fe- liĉo, kiu fruktigas la Teron kaj la Ĉielon. El la mondo oni konas nur malgrandan parton, kaj vi havas fratojn, kiuj vivas en regionoj, en kiujn la homo ankoraŭ ne suk- cesis penetri. Kion signifas tiuj ondoj da rostanta var- mo kaj da mortiga malvarmo, kiuj paralizas la penojn de la plej harditaj homo? Ĉu vi naive kredas, ke tie estas la limo de via mondo, kie vi ne povas pluen iradi per viaj bagatelaj rimedoj? Ĉu vi do povus ekzakte me- zuri vian planedon? Ne kredu tion. Sur via planedo ekzistas pli da lokoj nekonataj, ol da konataj. Sed, ĉar estas senutile dissemi plue ĉiujn viajn malbonajn instituci- ojn, ĉiujn viajn malbonajn leĝojn, agojn kaj ekzistadojn, tial ekzistas limo, kiu vin haltigas tie kaj tie kaj kiu vin haltigos tiel longe, ĝis vi devos transporti la bonajn semojn, kiujn faris via libera volo. Ho ne, vi ja ne kon- as tiun mondon, kiun vi nomas la Tero. Vi vidos jam de via ekzistado grandan komenciĝon de pruvoj pri ĉi tiu komunikaĵo. Jen sonos la horo, kiam montriĝos alia malkaŝo, ol la laste farita; jen plivastiĝos la rondo de via konata Tero, kaj kiam la tuta gazetaro kantos tiun Hosanon en ĉiuj lingvoj, tiam vi, kompatindaj infanoj, tion estos eksciintaj, antaŭ ol tiuj mem, kiuj donos sian nomon al la nova Tero.