VINCENTO DE PAŬLO.
Rimarko. El la vidpunkto de stilo ĉi tiu komunikaĵo ne rezistas al kritiko. La malkorektaĵoj, la pleonasmoj, la neperfektaj dirmanieroj falas en la okulojn al ĉiu eĉ plej mal- multe instruita; sed tio neniel kondamnus la nomon, per kiu ĝi estas subskribita, se oni konsideras, ke tiuj neperfektaĵoj povus esti atribuitaj al la nesufiĉa kapableco de la mediumo, kiel mi jam montris. Kio estas de la Spirito, tio estas la ideo; nu, dirante, ke sur nia planedo ekzistas pli da lokoj nekonataj, ol da konataj, kaj ke ia nova kontinento estas eltrovota, li elmontras la plej profundan malklerecon. Sendube oni povas trans la glaciaj regionoj eltrovi iajn kelke da nekonataj teranguletoj, sed diri, ke tiuj regionoj estas loĝat- aj kaj ke Dio ilin kaŝis antaŭ la homoj, por ke ĉi tiuj ne enportu tien siajn malbonajn instituciojn, tio estas kredi la blindan konfidon de tiuj, en kiujn li enverŝus tiajn absurdojn.
XXX
Miaj infanoj, nia mondo materia kaj la mondo spi- rita, kiun tiel malmultaj ankoraŭ konas, formas kvazaŭ du telerojn de la eterna pesilo. Gis hodiaŭ niaj religioj, niaj moroj kaj niaj pasioj tiel mallevis la teleron de mal- bono, por levi tiun de bono, ke oni vidas malbonon regi absolute sur la Tero. Jam de jarcentoj unu sama plendo elĝemas el la buŝo de la homo, kaj la nepra konkludo estas, ke Dio estas maljusta. Kelkaj eĉ kuraĝas nei la ekziston de Dio. Vi vidas ĉion tie ĉi kaj nenion tie; vi vidas la superfluaĵon, kiu vundas la bezonon, la oron, brilantan ĉe la koto; ĉiujn plej frapantajn kontrastojn, kiuj devus pruvi al vi vian duopan naturon. De kie ĉi tio venas? Kies eraro ĝi estas? Jen kion oni devas es- plori trankvile kaj senpartie; kiam oni sincere deziras trovi bonan rimedon, tiam oni ĝin trovas. Nu, malgraŭ tiu regado de malbono super bono, per via propra kulpo, kial vi ne vidas, ke la ceteraĵo ĝuste iradas la linion, strekitan de Dio? Ĉu vi vidas la sezonojn en malordo? varmon kaj malvarmon senkonsidere interfrapiĝi? la lu- mon de la suno forgesi prilumi la Teron? la grundon forgesi en sia sino la semojn, kiujn la homo tien en- metis? Ĉu vi vidas la ĉeson de la multego da konstantaj mirakloj, okazantaj antaŭ viaj okuloj, ekde la elŝpruco de la herbero ĝis la naskiĝo de la infano, la estonta ma- tura homo? Ĉio iras bone sur la flanko de Dio, sed ĉio iras malbone sur la flanko de la homo. Kia estus la rebonigilo de tio? Gi estas tre simpla: alproksimiĝi al Dio, sin reciproke ami, unuiĝi, interkompreniĝi kaj trankvile iradi la vojon, kies signilojn oni vidas per la okuloj de la fido kaj de la konscienco.
VINCENTO DE PAŬLO.
Rimarko. Ĉi tiu komunikaĵo estas ricevita en tiu sama rondo, kiel la antaŭa, sed kia diferenco, ne nur pri la ideoj, sed ankaŭ pri la stilo! Ĉio ĉi tie estas ĝusta, profunda, saĝa, kaj Sankta Vincento de Paŭlo ĝin certe ne malkonfesus al si; tial oni povas sen timo ĝin atribui al li.
XXXI
Nu, infanoj, densigu viajn vicojn! t. e. via solida unu- eco estu via forteco. Vi, kiuj laboras por la starigo de la granda konstruaĵo, viglu kaj ĉiam klopodu por firmigi ĝian fundamenton, kaj tiam vi povos levi ĝin tre alte, tre alte! La plimultiĝo estas grandega sur nia tuta pla- nedo; sennombra kvanto da prozelitoj vice staras sub nia standardo; ankaŭ multe da skeptikuloj, eĉ el la plej ne- kredemaj, alproksimiĝas.
Iru, infanoj; marŝu kun brava, fidoplena koro; la vojo, kiun vi iras, estas bela; ne malrapidu; iru ĉiam la rektan linion, servu kiel gvidantoj al tiuj post vi: ili estos feliĉaj, tre feliĉaj!
Marŝu, infanoj! Vi ne bezonas la forton de la ba- jonetoj, por subteni vian aferon: vi bezonas nur fidon. Kredo, frateco kaj unueco, jen viaj armiloj; kun ĉi tiuj vi estas fortaj, pli potencaj, ol ĉiuj grandaj potenculoj de la Universo, kuniĝintaj, malgraŭ iliaj vivantaj fortoj, iliaj flotoj, iliaj kanonoj kaj ilia mitrajlo!
Vi, kiuj bataladas por la libereco de la popoloj kaj por la revirtiĝo de la granda homa familio, iru vi infanoj; kuraĝon kaj persiston. Dio helpos al vi. Bonan nokt- on, gis revido.
NAPOLEONO.
Rimarko. Napoleono estis, sur la Tero, konsiderema kaj serioza homo. Ciuj konas lian simplan kaj koncizan stilon; li estus strange degenerinta se, mortinte, li estus fariĝinta multvortema kaj burleska. Ci tiu komunikaĵo eble estas de la Spirito de ia soldato, kiu estis nomata Napoleono.
XXXII
Ne, oni ne povas transiri de unu religio en alian, kiam oni havas nenian, kiu povus kontentigi unutempe la komunan saĝon kaj la propran inteligenton kaj precipe havigi al la homo nunajn konsolojn. Ne, oni ne ŝanĝas sian religion, oni falas de la stulteco kaj super- regado en la saĝecon kaj liberecon. Antaŭen, antaŭen, nia malgranda armeo! antaŭen, kaj ne timu la malamik- ajn kuglojn: tiuj, kiuj vin mortigos, ankoraŭ ne estas fanditaj, se nur vi ĉiam troviĝos, el la tuta koro, sur la vojo al Dio, t. e. se vi volas ĉiam bataladi pace kaj venke por la bonstato kaj la libereco.
VINCENTO DE PAŬLO.
Rimarko. Kiu rekonus Sanktan Vincento de Paŭlo laŭ ĉi tiu parolo, laŭ ĉi tiuj pensoj sen interligo kaj senco? Kion signifas jenaj vortoj: "Ne, oni ne ŝanĝas sian religion, oni falas de la stulteco kaj superregado en la saĝecon kaj liberecon"? Laŭ liaj kugloj, ankoraŭ ne fanditaj, mi forte sus- pektas, ke tiu Spirito estis tiu sama, kiu supre subskribis Napoleono.
XXXIII
Infanoj de mia kredo, kristanoj de mia doktrino, for- gesita pro la interesoj de la ondoj de la filozofio de la materialistoj, sekvu min sur la vojo al Judujo, sekvu la kalvarion de mia vivo, rigardu miajn malamikojn nun, vidu miajn suferojn, miajn turmentojn kaj mian sangon, verŝitan por mia fido.
Infanoj, spiritualistoj de mia nova doktrino, estu pretaj por elteni, por spiti la ondojn de la malbonsorto, la sarkasmojn de viaj malamikoj. La fido marŝos, sen- ĉese sekvante vian stelon, kiu kondukos vin sur la vojon de la eterna feliĉo, tiel same, kiel la stelo per la fido gvidis la reĝojn de Oriento ĝis la kripo. Kiaj ajn estas viaj sortobatoj, kiaj ajn viaj penoj kaj la larmoj, kiujn vi estos verŝintaj sur tiu ekzilejo, faru al vi kuraĝon, konvinkiĝu, ke la ĝojo, kiu plenigos vin en la mondo de la Spiritoj, staros multe super la turmentoj de via pas- ema ekzistado. La valo de malĝojo estas valo, kiu nepre malaperos, por cedi sian lokon al brilanta restadejo de ĝojo, frateco kaj unueco, kien vi venos dank'al via bona obeo al la sankta revelacio. La vivo, miaj karaj fratoj en tiu terglobo, tute prepara, ne povas daŭri pli, ol la tempon necesan, por ke oni vivu bone preparita por tiu vivo, kiu neniam povos finiĝi. Amu unu alian, amu vin reciproke tiel, kiel mi amis vin kaj kiel mi vin ankoraŭ amas. Fratoj, kuraĝon, fratoj! Mi benas vin; en la Ĉielo mi vin atendas.
JESUO.
En ĉi tiuj brilantaj kaj lumaj regionoj, kien la homa penso apenaŭ povas veni, la eho de viaj kaj miaj paroloj frapis mian koron.
Ho, de kia ĝojo mi sentas min inundita, vidante vin, la daŭrigantojn de mia doktrino! Ne, nenio eĉ malprok- sime egalas la ateston de viaj bonaj pensoj! Vi vidas, infanoj: la renoviga ideo, kiun mi iam ĵetis en la mond- on, persekutata, momente haltigita sub la premo de ti- ranoj, de nun iradas sen baroj, prilumante la vojojn al la homaro, tiel longe droninta en mallumo.