La fenomenoj, kiujn mi ĵus pritraktis, estas okazigataj sed iafoje ili havas lokon spontanee, sen la partopreno de ies volo, eĉ kontraŭ ĉies volo, ĉar ili ofte fariĝas tre ĝenaj. Kio cetere forigas la supozon, ke ili povas esti efiko de imagemo superekscitita de la spiri- tismaj ideoj, tio estas, ke ili okazas ĉe homoj, kiuj pri tio neniam aŭdis, kaj en momento, kiam ili tion tute ne atendis. Ĉi tiuj fenomenoj, kiujn oni povus nomi "na- tura praktika Spiritismo", estas tre gravaj, ĉar ili ne allasas suspekton pri ia sekreta interkonsento; tial mi rekomendas al ĉiu, kiu sin okupas pri spiritismaj feno- menoj, rikolti ĉiujn tiajn faktojn, kiujn li ekscios, sed precipe zorge konstati ilian realecon, per detala studado de la cirkonstancoj, por certiĝi, ke lin ne trompas ia iluzio aŭ mistifiko.
El ĉiuj manifestiĝoj de Spiritoj la plej simplaj kaj plej oftaj estas bruoj kaj frapoj; precipe ĉe tiuj oni devas antaŭgardi sin kontraŭ ia iluzio, ĉar multego da naturaj kaŭzoj povas ilin okazigi: la vento, kiu siblas aŭ agitas iun objekton, iu korpo, kiun oni preterkonscie movas, iu akustika efiko, iu kaŝita besto, iu insekto k. a., eĉ petolaĵoj de trivialaj ŝercemuloj. Cetere la bruoj, farataj de Spiritoj, havas tute apartan karakteron, kun tre diversaj intenseco kaj tembro, kiuj faras ilin facile rekoneblaj kaj ne ebligas, ke oni ilin intermiksu kun la kraketado de ligno, la krepitado de la fajro aŭ la mo- notona tiktako de horloĝo; ili estas sekaj frapoj, jen surdaj, malfortaj kaj delikataj, jen klaraj, netaj, iafoje tondraj, aŭdiĝantaj ne ĉiam en sama loko kaj ripetiĝant- aj sen ia mekanika reguleco. El ĉiuj kontrolrimedoj la plej efika, tiu, kiu povas allasi nenian dubon pri ilia origino, estas la obeado al la volo de iu, kiu ilin observas. Se la frapoj aŭdiĝas en iu antaŭdifinita loko, se ili per sia nombro aŭ intenseco respondas al la penso, oni do ne povas malkonfesi ĉe ili ian inteligentan kaŭzon; ta- men la neobeado ne ĉiam estas kontraŭa pruvo.
Nun ni konsentu, ke per detala konfirmado oni ricevas la certecon, ke la bruoj, aŭ ĉiaj aliaj efikoj, estas manifestiĝoj realaj: ĉu estas racie timiĝi ĉe ili? Certe ne, ĉar en nenia okazo ekzistas en ili eĉ la plej mal- granda danĝero; nur tiaj homoj, kiujn oni konvinkas, ke tio estas la diablo, povas esti malagrable impresitaj de ili, simile al la infanoj, kiujn oni timigas per la lup- fantomo aŭ la ogro. Ĉi tiuj manifestiĝoj, oni devas kon- senti, en iuj cirkonstancoj ekprenas malagrablajn am- plekson kaj persiston, de kiuj oni nature ekdeziras liber- iĝi. Ĉi tiu temo necesigas klarigon.
Mi diris, ke la fizikaj manifestiĝoj celas turni nian atenton al io kaj konvinki nin pri la ĉeesto de ia forto supera ol la homo. Mi diris ankaŭ, ke la altklasaj Spiritoj sin ne okupas pri tiaj manifestiĝoj: por ĉi tiuj ili servigas al si malsuperajn Spiritojn tiel same, kiel ni uzas servantojn por mal delikataj taskoj, kaj tio por la celo, kiun mi ĵus montris. Kiam tiu celo estas trafita, la materia manifestiĝo ĉesas, ĉar jam nenecesa. Unu aŭ du ekzemploj pli bone komprenigos la aferon.
Antaŭ pluraj jaroj, ĉe la komenco de mia stud- ado pri Spiritismo, unu vesperon okupite de iu laboro pri ĉi tiu objekto, mi ekaŭdis ĉirkaŭ mi frapojn, kiu daŭris kvar sinsekvajn horojn. Tio estis la unua fojo, ke al mi okazis io simila; mi konstatis, ke ili havis ne ian okazan kaŭzon, sed en tiu momento mi ne povis ekscii pli ol tion. En tiu tempo mi ofte vidiĝis kun bonega skribiva mediumo. Jam la sekvantan tagon mi demandis la Spiriton, kiu komunikiĝadis per li, pri la kaŭzo de tiuj frapoj. Tio estis, li respondis al mi, unu el viaj familiaraj Spiritoj, kiu volis paroli al vi. — Kaj
kion li volis diri al mi? Respondo: Vi mem povas pri- demandi lin, ĉar li estas ĉi tie. — Kiam mi do pride- mandis lin, li konigis sin sub alegoria nomo. (Mi poste eksciis de aliaj Spiritoj, ke li apartenas al tre alta ordo kaj ke li sur la Tero ludis gravan rolon.) Li signis erar- ojn en mia laboraĵo, montrante al mi la liniojn, sur kiuj ili troviĝis, donis al mi utilajn kaj saĝajn konsilojn, kaj aldiris, ke li estos ĉiam apud mi kaj venos ĉe mia al- voko ĉiam, kiam mi deziros demandi lin pri io. Efek- tive, de tiam tiu Spirito min neniam forlasis. Multe da pruvoj li donis al mi pri granda supereco, kaj lia kun- laborado bonvola kaj efika estis por mi evidenta en la aferoj, kiel de la materiala vivo, tiel ankaŭ koncernantaj la metafizikan sferon. De post nia unua renkontiĝo la frapoj ĉesis. Kion do li ja celis? Regule komunikiĝi kun mi, kaj por tio li bezonis avizi min. Post kiam estis farita kaj klarigita la avizo kaj starigitaj la regulaj in- terrilatoj, la frapoj fariĝis jam senutilaj, kaj tial ili ĉesis. Oni ne plu frapas la tamburon, por veki la soldatojn, se ili jam estas sur la piedoj.
Iom simila fakto okazis al unu el miaj amikoj. De kelka tempo lia ĉambro tondradis de diversaj bruoj, kiuj jam fariĝis tre tedaj. Ricevinte la oportunan okazon, por pridemandi per skribiva mediumo la Spiriton de sia patro, li eksciis, kion tiu deziras, faris tion, kio estis al li rekomendita, kaj de tiam li nenion pli aŭdis. Oni notu al si, ke la homoj, kiuj disponas ian regulan kaj facilan rimedon, por komunikiĝi kun la Spiritoj, multe pli malofte ricevas tiaspecajn manifestiĝojn, kaj ĉi tio estas memkomprenebla.
87. La spontaneaj manifestiĝoj ne ĉiam limiĝas je bruoj kaj frapoj; ili iafoje degeneras en efktivan bru- egon kaj en tumultojn: mebloj kaj diversaj objektoj estas renversataj, ĉiaspecaj aĵoj estas ĵetataj de ekstere, pordoj kaj fenestroj estas malfermataj kaj fermataj de nevideblaj manoj, kaheloj estas disrompataj; ĉion ĉi oni ne povas atribui al ia iluzio.
La renverso estas ofte ja efektiva, sed iafoje ĝi estas nur ŝajna. En apuda ĉambro aŭdiĝas tumulta bru- ego, krakado de vazaro, kiu falas kaj laŭte frakasiĝas, ruliĝado de ŝtipoj sur la planko; oni plej rapide enkur- as, sed oni trovas ĉion kvieta kaj en ordo; poste, oni apenaŭ eliris, jen la tumulto rekomenciĝas.
Tiaj manifestiĝoj estas nek maloftaj, nek nov- aj; kredeble malmulte da lokaj kronikoj ne raportas ion similan. La timemo sendube troigis multe da faktoj, kiuj de unu buŝo en alian certe ekprenis treege ridind- an amplekson; kun la helpo de la superstiĉo, la domoj, kie ili okazis, estis rigardataj kiel lokoj vizitataj de la diablo, kaj de tio originis ĉiaj supernaturaj aŭ teruraj rakontoj pri reaperantoj. De sia flanko, la trompistoj ne preterlasis tian belan okazon por ekspluati la homan kredemon, ofte profite al personaj interesoj. Cetere oni facile imagas al si, kian impreson tiaj faktoj, eĉ en la limoj de la realeco, povas fari sur homoj kun malforta karaktero kaj dank'al la edukado antaŭinklinaj al super- stiĉaj ideoj. La plej trafa rimedo, por antaŭforigi la eblajn malbonaĵojn de tiaj manifestiĝoj, ĉar ties fariĝon oni ne povas malhelpi, estas konigi la veron. La plej simplaj aferoj prenas timegigan aspekton, kiam oni ne konas ilian kaŭzon. Kiam la homoj familiariĝos kun la Spiritoj kaj tiuj, al kiuj tiuj Spiritoj manifestiĝas, ne kredos, ke ili havas aferon kun ia legio da demonoj, ili ne timos plu la Spiritojn.
En la Revue Spirite oni povas legi pri pluraj ĉi-spec- aj aŭtentikaj faktoj, inter kiuj, ekzemple, la historio de frapanta Spirito, en Bergzabern, kies malicaj petol- aĵoj daŭris pli ol ok jarojn (n-roj de Majo, Junio kaj Julio 1858); tiu en Dibbelsdorf (Aŭgusto 1858); tiu de la panisto en Grandes-Ventes, proksime de Dieppe (Mar- to 1860); tiu ĉe la strato Noyers, en Parizo (Aŭgusto 1860); tiu de la Spirito en Castelnaudary, titolita Historio de damnito (Februaro 1860); tiu de la fabrikisto en Petersburgo (Aprilo 1860) kaj multe da aliaj.
Tiaspecaj faktoj ofte aspektas kiel efektivaj persekutoj. Mi konas ses fratinojn, kiuj loĝis en sama domo, kaj kiuj dum pluraj jaroj ĉiumatene trovadis siaj n vestojn dislokitaj, kaŝitaj eĉ sur la tegmento, dis- ŝiritaj kaj dispecigitaj, kiel ajn ili antaŭzorgis, enŝlos- ante siajn vestojn. Ofte okazis al homoj, kuŝantaj sur siaj litoj kaj tute ne dormantaj, vidi, ke oni agitas ili- ajn kurtenojn, abrupte fortiras iliajn litotukojn kaj kap- kusenojn, levas ilin sur la matracoj, kaj eĉ oni ilin el- ĵetas el la litoj. Tiaj faktoj estas pli oftaj, ol kiel oni pensas, sed plej ofte tiuj homoj, kiuj suferas de ili, ne kuraĝas paroli pri tio pro moktimo. Estas konata al mi la iama kredo, ke oni povas resanigi homojn de tio, kion oni rigardadis kiel halucinojn, kuracante ilin, simile kiel la alienulojn, kio faris ilin efektive frenezaj. La Medicino ne povas kompreni ĉi tiujn aferojn, ĉar ĝi akceptas en ties kaŭzoj sole nur la elementon materian, el kio rezultas ofte pereigaj eraroj. La Historio iam ra- kontos iujn kuracprocedojn, uzatajn dum la dek-naŭa jarcento, kiel oni rakontas hodiaŭ iujn tiajn procedojn dum la Mezepoko.