Выбрать главу

Mi plene konsentas, ke iuj faktoj estas pikantaj pe- tolaĵoj aŭ malicaĵoj, sed se ĉion bone konstatinte, oni venos al la konkludo, ke ili estas verko ne de homoj, oni devas ja konsenti, ke ili estas faroj aŭ de la diabloj, kiel diras unuj, aŭ de Spiritoj, kiel ni asertas: sed de kiaj Spiritoj?

90. La Superaj Spiritoj, simile kiel ĉe ni la dignaj kaj seriozaj homoj, ne faras al si amuzon el tumultado. Mi ofte venigis al mi tiajn bruemajn Spiritojn, por de- mandi ilin, kia motivo ilin instigas tiel malhelpi la ali- ulan trankvilecon. La plej multaj celas simple nur amu- ziĝi; tiuj estas Spiritoj prefere frivolaj, ol malicaj, kiuj ridas la ektimojn, kiujn ili naskas, kaj la senutilajn es- plorojn, kiujn oni faras, por ektrovi la kaŭzon de la tu­multo. Ili ofte alligiĝas al iu homo, kiun ili turmentet- adas por plezuro kaj kiun ili persekutadas de unu loĝejo en alian; kelkaj alkroĉiĝas al iu loko, havante nenian motivon krom sia kaprico. Kelkafoje tio estas venĝo kontraŭ iu, kiel ni havos la okazon vidi.

Ĉe kelkaj okazoj ilia intenco estas pli laŭdinda: ili deziras altiri sur sin la atenton kaj ekrilati kun iu, ĉu por fari utilan avizon al tiu persono, al kiu ili sin turn- as, ĉu por peti ion por si mem. Kiel mi mem vidis, multaj petis preĝojn; aliaj petis, ke oni en ilia nomo plenumu ian promeson, kiun ili ne povis mem plenumi; aliaj, fine, por la intereso de sia trankvileco, deziras kompensi ian malbonan agon, kiun ili faris, kiam anko- raŭ vivantaj sur la Tero.

Entute estas eraro ilin timi; ilia ĉeesto eble estas ĝena, sed ne danĝera. Estas cetere komprenebla la de- ziro liberigi sin de ili, sed por tio oni faras ĝuste la mal on de tio, kio estus necesa. Se tiuj estas amuziĝ- antaj Spiritoj, ju pli serioze oni rigardas la aferon, des pli ili persistas, simile kiel petolemaj infanoj des pli in- citetas tiujn, kiujn ili vidas jam perdintaj la paciencon, kaj timigas malbravulojn. Se oni prenus la saĝan de- cidon ridi iliajn malbonajn pecojn, ili fine laciĝus kaj kvietiĝus. Mi konas homon, kiu, anstataŭ koleri, ilin ekscitadis kaj spite invitadis fari ion aŭ tion, en tia ma- niero, ke post kelke da tagoj ili ne revenis plu. Sed, kiel mi jam diris, aliaj tiel agas pro malpli frivola motivo; tial estas ĉiam utile ekscii, kion ili volas. Se ili petas ion, oni povas esti certa, ke de la momento, kiam ilia deziro estos kontentigita, iliaj vizitoj ĉesos. La plej bona rimedo eskcii tion estas elvoki la Spiriton pere de bona skribiva mediumo; laŭ liaj respondoj oni tuj vidas, kun kiu oni rilatas, kaj oni agas konsekvence. Se li estas malfeliĉa Spirito, la karitato ordonas, ke oni traktu lin laŭ la estimo, kiun li meritas; se li estas triviala ŝerc- emulo, oni povas agi kun li senceremonie; se li estas maliculo, oni petu Dion plibonigi lin. Ĉiaokaze la preĝo rezultas ĉiam bone; sed la seriozeco de la ekzorcizaj for- muloj vekas ĉe ili ridon kaj al tiuj ili alligas nenian gravecon. Se oni povas ekrilati kun ili, estas necese mal- fidi la burleskajn kaj timegigajn titolojn, kiujn ili iafoje donas al si mem, por amuzi sin pri la homa kredemeco.

Mi pli detale revenos al ĉi tiu temo kaj pritraktos la kaŭzojn, kiuj ofte faras la preĝojn senefikaj, en la ĉapitroj pri la hantataj lokoj kaj pri la obsedo.

91. Kvankam realigataj de malsuperaj Spiritoj, ĉi tiuj fenomenoj tamen ofte estas iniciatoj de altklasaj

Spiritoj, kiuj celas konvinki nin pri la ekzisto de sen- korpaj estuloj kaj de ia potenco supera ol la homo. La postefiko, kiu el tio rezultas, la timo mem, kiun tio vekas, turnas al si ĉies atenton kaj fine malfermos la okulojn al la plej nekredemaj. Ĉi tiuj trovas pli opor- tune atribui ĉi tiujn fenomenojn al imagemo, klarigo simplaĉa kaj nenecesiganta aliajn; tamen, kiam objektoj estas malordigataj aŭ ĵetataj sur ies kapon, oni devus ja havi tre komplezeman imagpovon, por prezenti al si, ke tiaj aferoj ne estas realaj, dum tamen ili tiaj estas.

Se oni rimarkas ian ajn efikon, tiu efiko nepre hav- igas ian kaŭzon. Se malvarma kaj trankvila observado montras al ni, ke tiu efiko tute ne dependas de homa volo kaj de materiala kaŭzo, se, krom tio, ĝi donas al ni evidentajn signojn de inteligento kaj libera volo, kio estas ĝia plej karakteriza trajto, oni do ja devas atri­bui ĝin al ia kaŝita inteligento. Kiuj estas tiuj misteraj estuloj? Tion la spiritismaj studoj en la malplej kon- testebla maniero instruas al ni, per la rimedoj, kiujn ili havigas al ni, por la komunikiĝado kun tiuj estuloj. Tiuj studoj instruas nin ankaŭ distingi tion veran de tio malvera, aŭ troigita, en la fenomenoj, kiujn ni ne ĉeestis mem. Ĉe iu stranga fakto, ekzemple bruo, mov- ado, eĉ aperaĵo, la unua penso, kiu devas veni en nian kapon, estas tio, ke ĝi havas tute naturan kaŭzon, ĉar ĉi tiu estas la plej probabla. Ĉiaokaze oni devas plej zorge serĉi tiun kaŭzon kaj nur plenscie konsenti, ke en tio partoprenas Spiritoj: jen la sola, per kio oni ne far- as al si iluziojn. Se iu homo, ekzemple, al kiu estus alproksimiĝinta neniu alia, ricevus survangon aŭ baston- batojn sur la dorso, kion oni ja vidis, li ne povus dubi la ĉeeston de iu nevidebla estulo.

Oni devas gardi sin ne sole kontraŭ rakontoj, kiuj povas esti almenaŭ makulitaj per troigo, sed ankaŭ kon- traŭ siaj propraj impresoj, kaj ne alkalkuli ian kaŝitan kaŭzon al ĉio, kion ajn oni ne komprenas. Multego da tre simplaj kaj tre naturaj kaŭzon povas rezultigi efik- ojn ĉe la unua ekrigardo strangajn, kaj estus efektiva superstiĉo vidi ĉie Spiritojn okupitajn per renversado de mebloj, per disrompado de la teleraro, unuvorte per la tuta vico da hejmaj malordoj, kiujn estus pli racie atri­bui al mallerteco.

La klarigo pri la movado de la inertaj korpoj nature aplikiĝas al ĉiuj spontaneaj faktoj, kiujn ni ĵus pritraktis. La bruoj, kvankam pli fortaj ol la frapoj en la tablo, venas de sama kaŭzo; ĵetas aŭ delokigas objektojn tiu sama forto, kiu levas ian ajn objekton. Cetere unu cirkonstanco ja subtenas ĉi tiun teorion. Oni povus demandi sin, kie en tiu cirkonstanco troviĝas ia mediumo. La Spiritoj sciigis min, ke en tia okazo ĉiam sin trovas iu, kies influo fariĝas sen lia konscio. La spontaneaj manifestiĝoj tre malofte okazas en senhomaj lokoj; ili okazas preskaŭ ĉiam en loĝataj domoj kaj dank'al la ĉeesto de iaj homoj, kiuj ilin influas preter- konscie. Tiaj homoj estas efektivaj mediumoj, kiuj ta- men ne scias pri tiu sia naturdoto, kaj tial mi nomas ilin naturaj mediumoj; ili rilatas al la aliaj mediumoj, kiel la somnambuloj naturaj al la somnambuloj magnet- aj, kaj estas tiel same observindaj kiel la aliaj.

La memvola aŭ pretervola partopreno de iu homo, dotita per speciala kapablo por la estigo de tiuj fenomenoj, ŝajnas necesa en la plimulto el la okazoj, kvankam la Spirito kelkafoje ŝajne agas per si mem; sed tiam li ĉerpus la animaligitan fluidaĵon el alia fonto, ol iu ĉeestanta homo. Ci tio klarigas, kial la nin ĉiam ĉirkaŭantaj Spiritoj ne en ĉiu momento nin ĝenas. Estas necese unue, ke la Spirito tion volu, ke li havu ian cel- on, ian motivon, sen kio li nenion faras. Estas ofte ne- cese ankaŭ, ke li trovu ĝuste en tiu loko, kie li volas agadi, iun homon kapablan lin helpi, kuntrafiĝo tre mal- ofta. Se tia homo subite ekaperas, li profitas ties ser- vemon. Eĉ tiam, se ĉiuj cirkonstancoj estas favoraj, la Spirito okazeble povus esti malhelpata ĉe sia agado dank'al ia superforta volo, kiu ne permesus al li agadi laŭplaĉe. Li povas ankaŭ ricevi la permeson agadi nur en difinitaj limoj kaj tiam, kiam tiuj manifestiĝoj estus konsiderataj utilaj, ĉu kiel konvinkrimedo, ĉu kiel elprovo por la persono, kiun tiuj manifestiĝoj celas.