Pri ĉi tiu temo mi citu nur la dialogon, kiun naskis faktoj, okazintaj en Junio 1860 ĉe la strato Noyers, en Parizo. Detalojn de tiuj faktoj oni trovos en la Revue Spirite, numero de Aŭgusto 1860.
Dialogo kun Sankta Ludoviko:
Ĉu vi volus havi la bonecon diri al mi, ĉu estas realaj tiuj faktoj, laŭ la famo okazintaj ĉe la strato Noyers? Ilian eblecon mi ne dubas.
"Jes, tiuj faktoj estas realaj; nur la homa imagemo ilin eble troigas, ĉu el timo, ĉu el ironiemo, sed, mi ri- petas, ili estas veraj. Tiujn manifestiĝojn aperigas Spirito, kiu sin iom amuzas pri la loĝantoj de tiu loko."
Ĉu en tiu domo logas iu homo, kiu kaŭzus tiujn manifestiĝojn?
"Ilin kaŭzas ĉiam la ĉeesto de la celata homo. Tiel estas, ĉar la malordigema Spirito volas venĝi al la loĝ- anto de tiu loko kaj fari al li malicaĵojn aŭ eĉ penas devigi lin transloĝiĝi."
Mi demandas, ĉu inter la domanoj estas iu, kiu kaŭzas tiujn fenomenojn per ia spontanea kaj preter- vola mediuma influo?
"Tio estas nepre necesa, alie tiu fakto ne povus okazi. Spirito loĝas lokon, kiun li preferas; li restas sen- okupa tiel longe, ĝis aperos en tiu loko iu homo kon- vena al li; kiam tia homo venas, tiam li kiom eble sin amuzas."
Ĉu estas nepre necesa la ĉeesto de tia homo en la loko mem?
"Gi estas la plej ordinara okazo, kaj ĝi estas ĝuste tiu, kiun vi citis; tial mi diris, ke alie la fakto ne okaz- us. Sed mi ne celis ĝeneraligi; ĉe certaj okazoj la ma- teriala ĉeesto ne estas necesa."
Ĉar tiuj Spiritoj apartenas ĉiam al malsupera ordo, ĉu tial estas supozo nefavora por iu homo ties kapablo servi al ili kiel helpanto? ĉu tio signas ian sim- pation por tiaj estuloj?
"Ne, ne precize tiel, ĉar ita kapablo estas ligita kun la organa strukturo; tamen, tio tre ofte signas ian ma- terian inklinon, kiun oni preferinde ne havus, ĉar ju pli morale alta estas la homo, des pli li altiras al si la bon- ajn Spiritojn, kiuj sekve fortenas la malbonajn."
Kie la Spirito ekprenas la objektojn kiujn li ĵetas?
"Tiujn diversajn objektojn li plej ofte ekprenas el tiuj samaj lokoj, kie okazas la fenomenoj, aŭ el la naj- baraĵo; ia forto, naskita de iu Spirito, ĵetas la objektojn tra la aero, kaj tiuj falas en la lokon difinitan de tiu Spirito."
Ĉar la spontaneaj manifestiĝoj estas ofte per- mesitaj kaj eĉ okazigitaj, por konvinki la homojn, tial ŝajnas al mi, ke se iuj nekredemuloj ilin spertus mem, tiuj estus ja devigitaj cedi al la evidenteco. Ili kelka- foje plendas, ke ili ne povis ĉeesti konkludigajn faktojn: ĉu do ne dependus de la Spiritoj igi doni al ili ian sen- seblan pruvon?
"Ĉu la ateistoj kaj la materialistoj ĉiumomente ne ĉeestas la efikojn de la povo de Dio kaj de la penso? Tio ne malhelpas al ili nei Dion kaj la animon. Ĉu la mirakloj de Jesuo konvertis ĉiujn liajn samtempulojn? Ĉu al la fariseoj, kiuj diradis al li: "Majstro, ni deziras vidi signon de vi" (), ne similas tiuj, kiuj hodiaŭ petas vin vidigi al ili manifestiĝojn? Se ili ne konvinkiĝis per la mirindaĵoj de la Kreitaĵaro, ili do ne konvinkiĝus eĉ tiam, se Spiritoj aperus antaŭ ili en la plej senduba maniero, ĉar la fiero faras ilin kvazaŭ kalcitremaj ĉe- valoj. Se ili serĉus bonfide, ne mankus al ili oportuna okazo por vidi; tial Dio ne trovas konvene fari por ili pli, ol Li faras por tiuj, kiuj penas kleriĝi, ĉar Li re- kompencas nur la bonvolemajn homojn. Ilia nekredem- eco ne malhelpos, ke plenumiĝos la volo de Dio; vi ja vidas, ke ĝi ne detenis la Doktrinon disvastiĝi. Ne plu do zorgigu vin ilia opono, kiu estas rilate al la Doktrino tio, kio la ombro al la bildo: la unua plireliefigas la duan. Kian meriton ili havus, konvinkite per forto? Dio ŝarĝas ilin per la tuta respondeco por sia obstineco, kaj tiu respondeco estas pli terura, ol kiel vi pensas. "Feliĉ- aj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas" (**), diris Jesuo, ĉar tiuj ne dubas la povon de Dio."
('} Mateo, 12: 38. — La Trad. (**) Johano, 20: 29. — La Trad.
VIII. Ĉu vi pensas, ke estus utile elvoki tiun Spi- iton, por peti de li kelke da klarigoj?
"Elvoku lin, se vi volas, sed li estas malsupera Spi- ito, kiu donos al vi nur sensignifajn respondojn."
95. Dialogo kun la malordiganta Spirito ĉe la stra- to Noyers.
Elvoko.
"Kia ideo tio estis, ke vi min vokis? Ĉu vi volas ian hajlon da ŝtonoj? Tiam ni vidus belan sinpeladon de piedoj malgraŭ via bravaĉa mieno!"
Eĉ se vi ĵetus ĉi tien ŝtonojn, tio nin ne tim- igus; ni eĉ formale demandas vin, ĉu vi povas enĵeti kelkajn.
"Ĉi tie mi eble ne povus, ĉar vi havas gardanton, kiu vigle zorgas pri vi."
Ĉu ĉe la strato Noyers estis iu homo, kiu kun- helpis vin, por faciligi la malbonajn pecojn, kiujn vi far- adis al tiuj domanoj?
"Jes, certe; mi trovis bonan ilon kaj nenian scio- plenan, kleran kaj prudan Spiriton, kiu min malhelpus. Mi estas gajema, mi amas min kelkafoje amuzi."
Kiu servis al vi kiel ilo?
"Servistino."
Ĉu ŝi helpadis al vi preterkonscie?
"Ho, jes, la malfeliĉa! ŝi estis la plej forte terurita!"
Ĉu vi tiel agadis malamike?
"Mi, mi havis nenian malamikan intencon, sed la homoj, kiuj ĉion proprigas al si, faros ĝin turniĝi al ilia profito."
Kion vi parolas? mi ne komprenas vin.
"Mi celis nur amuzi min; sed vi, homoj, vi studos la aferon kaj havos ankoraŭ unu fakton, kiu montros, ke ni ja ekzistas."
Vi diras, ke vi ne havis malamikan intencon, tamen vi disrompis ĉiujn kahelojn de la domo; vi do faris efektivan malutilon.
"Tio estas bagatelo."
Kie vi ekprenis tiujn objektojn, kiujn vi en- jetis?
"Tiuj estas tre ordinaraj objektoj; mi ilin trovis en
la korto kaj en la najbaraj ĝardenoj."
Ĉu vi ilin ĉiujn trovis aŭ faris mem kelkajn? (Vd. poste la Ĉapitron VII-an.)
"Mi kreis nenion, mi kunmetis nenion."
Se vi ilin ne estus trovinta, ĉu vi povus mem fari ilin?
"Tio estus malpli facila; sed, se nepre necese, oni kunmiksas materialojn kaj tio formas ian tutaĵon."
Nun diru al ni, kiel vi ilin ĵetis?
"Ha, tio estas pli malfacile direbla. Mi helpis al mi per la elektra naturo de tiu junulino kune kun la mia, kiu estas malpli materia; ni tiel povis duope transporti la diversajn objektojn."
Vi ja bonvolus, mi esperas, doni al ni kelke da informoj pri via persono. Diru do al ni, unue, ĉu vi mortis antaŭ longe?
"Antaŭ tre longe; mi pensas, antaŭ kvindek jaroj."
Kio vi estis sur la Tero?
"Ia sentaŭgulo; mi estis ĉifonisto en tiu kvartalo; oni iafoje ŝercmokadis min, ke mi tro amis tiun ruĝan vinbersukon, kiun plezure drinkadis la bonanima Noa; tial mi volonte ilin ĉiujn ekspedus en la inferon."
Ĉu per vi mem kaj tute volonte vi respondis miajn demandojn?
"Mi havis instruanton."
Kiu estas tiu instruanto?
"Via bona reĝo Ludoviko."
Rimarko. Ĉi tiun demandon levis la naturo de iuj res- pondoj, kiuj ŝajne translimis la kapablecon de tiu Spirito laŭ la fundo de la ideoj kaj eĉ laŭ la formo de la parolo. Estas do nenio miriga, ke li estis helpata de pli klarmensa Spirito, kiu deziris uzi la spontanean okazon, por nin instrui. Ĉi tio estas tre ordinara fakto, sed reliefinda aparta punkto en tiu cirkonstanco estas tio, ke la influo de tiu alia Spirito el- montriĝis en la skribkaraktero mem: la skribo, en kiu par- toprenis tiu alia, estas pli regula kaj pli fluanta; tiu de la ĉifonisto estas anguleca, dika, neregula, ofte apenaŭ legebla, kaj havas tute alian karakteron.