Kion vi faras nun? ĉu vi zorgas pri via estonteco?
"Ankoraŭ ne; mi vagadas. Oni tiel malmulte pensas pri mi sur la Tero, ke neniu preĝas por mi: tial mi ne estas helpata, mi ne laboras."
Rimarko. Oni vidos poste, kiom oni povas kunhelpi por la progresado kaj la animfaciligo de la malsuperaj Spiritoj per preĝoj kaj konsiloj.
Kia estis via nomo sur la Tero?
"Jeannet."
Nu, Jeannet, ni preĝos por vi. Diru al ni, ĉu nia elvoko faris al vi plezuron aŭ ĉagrenon?
"Pli bone plezuron, ĉar vi estas simplanimuloj, gaj- vivantoj, kvankam iom morrigoraj; tute egale, vi aŭdis min, mi estas kontenta.
JEANNET."
Alportoj
Ci tiu fenomeno diferencas de tiu, kiun mi ĵus pritraktis, nur per la bondezira intenco de la Spirito, kiu ĝin okazigas, per la speco de la objektoj, preskaŭ ĉiam graciaj, kaj per la dolĉa, ofte delikata maniero, en kiu ili estas alportataj. Gi konsistas en la spontanea envenigo de objektoj, ne ekzistantaj en tiu loko, kie oni troviĝas; ili estas plej ofte floroj, kelkafoje fruktoj, bombonoj, juveloj k. a.
Mi antaŭ ĉio diru, ke ĉi tiu fenomeno estas unu el tiuj plej facile imiteblaj kaj ke sekve oni devas gardi sin kontraŭ ia friponaĵo. Oni ja scias, ĝis kie povas iri arto de prestidigitado en tiaj eksperimentoj; sed, eĉ ne havante aferon kun iu fakisto, oni povus esti facile trompita per lerta kaj interesata manovro. La plej bona el ĉiuj garantioj kuŝas en la karaktero, la ĉiukon- ata honesteco, la absoluta neprofitemo de la persono, kiu atingas tiajn efikojn; due, en la atenta ekzamenado de ĉiuj cirkonstancoj, ĉe kiuj okazas la faktoj; fine, en la profunda konado de Spiritismo, kiu sola povas mal- kaŝi tion, kio estus suspekta.
La teorio de la alportoj kaj entute de la fizikaj manifestiĝoj troviĝas, en rimarkinda resumo, en la sekv- anta disertacio de Spirito, kies ĉiuj komunikaĵoj portas nekontesteblan stampon de profundeco kaj logikeco. Plurajn el liaj komunikaĵoj oni legos tra ĉi tiu verko. Li konatigis sin sub la nomo Erasto, disĉiplo de Sankta Paŭlo, kaj kiel protektanto de la mediumo, kiu servis al li kiel perilo. Jen tiu disertacio:
"Por sukcesi ĉe tiaspecaj fenomenoj oni nepre devas havi apud si mediumojn, kiujn ni nomas sensivaj, t. e. homojn, altgrade dotitajn per mediumaj kapabloj de disvastiĝo kaj penetrado, ĉar la facile ekscitebla ner- va sistemo de tiaj mediumoj ebligas al ili, per iaj vibr- oj, abunde disradii en la ĉirkaŭaĵon sian animaligitan fluidaĵon.
"La impresiĝemaj temperamentoj, la homoj, kies nervoj vibras ĉe la plej malgranda ektuŝo, ĉe la plej eta sensacio; tiuj homoj, kiujn morala aŭ fizika influo, ĉu interna, ĉu ekstera, sensivigas, estas individuoj tre taŭgaj por fariĝi bonegaj mediumoj por fizikaj efikoj de tuŝebleco kaj alportoj. Efektive, preskaŭ tute sen la neinfluebla envolvaĵo, kiu ĉe la plumulto el la aliaj en- karnuloj ĝin izolas, la nerva sistemo de tiaj homoj ilin kapabligas por la okazigo de tiuj diversaj fenomenoj. Sekve de tio, per homo kun tia organismo kaj kies kapabloj ne kontraŭstarus la ektrancadon, oni pli facile sucesigas la fenomenojn de tuŝebleco, la frapojn sur la muroj kaj en la mebloj, la inteligentajn movojn kaj eĉ la levon de la plej peza inerta materio en la aeron. Des pli prave tiuj rezultatoj sukcesas, se anstataŭ unu mediumo oni disponas plurajn, egale bone dotitajn.
"Sed inter la efektivigo de tiuj fenomenoj kaj la atingo de la alportoj ekzistas granda diferenco, ĉar por ĉi tiuj lastaj ne nur la laboro de la Spirito estas pli komplikita, pli malfacila, sed, precipe, la Spirito povas agadi nur pere de unu sola mediuma perilo, t. e. pluraj mediumoj ne povas kune labori por unu sama fenomeno. Eĉ okazas, kontraŭe, ke la ĉeesto de iuj personoj anti- patiaj al la aganta Spirito radikale malhelpas lian la- boron. Al ĉi tiuj motivoj, kiuj, kiel vi vidas, estas ne malgravaj, ni aldonu tion, ke la alportoj ĉiam postulas pli grandan sinkoncentradon kaj samtempe pli intensan disradiadon de iuj fluidaĵoj, kaj ankaŭ ke ili povas suk- cesi nur per la plej bone dotitaj mediumoj kies elektro- mediuma organismo la plej kontentige taŭgas por tio.
"Generale dirite, la alportoj estas nun kaj plue estos treege maloftaj. Mi ne bezonas pruvi al vi, kial ili estas kaj estos malpli oftaj, ol aliaj fenomenoj de tuŝebleco: el tio, kion mi diras, vi povos mem tiri kon- kludon. Cetere tiuj fenomenoj estas tiaspecaj, ke ne sole ne ĉiuj mediumoj taŭgas por kunhelpi al ili, sed ankaŭ ne ĉiuj Spiritoj mem povas ilin okazigi. Efektive, inter la Spirito kaj la influata mediumo devas ekzisti kelka afineco, kelka analogeco, unuvorte, kelka simileco, kiu ebligus al la ekspansia parto de la perispirita fluidaĵo () de la enkarnulo sin miksi, sin kunigi, kombiniĝi kun tiu de la Spirito, kiu volas fari la alporton. Ĉi tiu kun- fandiĝo devas esti tia, ke la rezultinta forto fariĝu, por tiel diri, unu, tute same kiel, agante sur karbon, elektra fluo naskas unu solan lumfonton. Kial tiu kuniĝo, kial tiu kunfandiĝo, vi demandus? Tial, ĉar por tiu fenomenoj estas necese, ke la esencaj proprecoj de la aganta Spirito ricevu la aldonon de kelkaj el tiuj de la tranc- anto; ĉar la vivofluidaĵo, nepre necesa por la efektivigo de ĉiaj mediumaj fenomenoj estas ekskluziva propraĵo de la enkarnuloj, kaj tial la aganta Spirito nepre devas esti sorbigita de ĝi. Nur tiam li povas, dank'al iaj de vi nekonataj proprecoj de via medio, izoli, nevidebligi kaj movi materiajn objektojn, eĉ enkarniĝintojn.
"Nunmomente ne estas al mi permesite senvualigi antaŭ vi tiujn apartajn leĝojn, kiujn obeas la gasoj kaj aliaj fluidaĵoj, vin ĉirkaŭantaj; sed antaŭ ol kelke da jaroj estos forpasintaj, antaŭ ol forkonsumiĝos unu ek- zistado de homo, la klarigo de tiuj leĝoj kaj de tiuj
(,) Oni vidas, ke kiam oni devas esprimi tiun novan ideon, por kiu la lingvo ne havas terminon, la Spiritoj tute bone scias krei neologismojn. Tiujn vortojn elektromediuma kaj perispirita ne mi ilin elpensis. Tiuj, kiuj riproĉis min, ke mi kreis la vortojn spiritisma, spiritisto, Spiritismo, pe- rispirito, kiuj ne havis analogaĵojn, povus same severe kri- tiki la Spiritojn. — Noto de la Aŭtoro .
fenomenoj estos al vi revelaciita, kaj vi vidos ekaperi kaj naskiĝi no van tipon de mediumoj, homoj, kiuj venas en ian katalepsian staton, se nur ili estas ektranciĝintaj.
"Vi do vidas, kun kiom da malfacilaĵoj estas ligita la okazigo de la alportoj; vi povas el tio tre logike kon- kludi, ke tiaj fenomenoj estas treege maloftaj, kiel mi jam diris, kaj des pli, ke la Spiritoj ne volonte kon- sentas ilin okazigi, ĉar tio trudas al ili kvazaŭmaterian penon, kio ilin tedas kaj lacigas. Aliflanke okazas an- koraŭ, ke tre ofte, malgraŭ ilia energio kaj volo, la stato de la mediumo mem kontraŭstarigas al ili netranspas- eblan baron.
"Estas do evidente, kaj, mi ĝin ne dubas, via re- zonado tion jesigas, ke la tuŝeblaj faktoj, kiel frapoj, movoj kaj levado, estas fenomenoj simplaj, okazantaj pro la densiĝo kaj dilatiĝo de iuj fluidaĵoj kaj povantaj esti okazigataj kaj atingataj per la volo kaj la laboro de la mediumoj kapablaj al tio, kiam ĉi tiuj estas help- ataj de amikaj kaj bondezirantaj Spiritoj; dum la alportoj estas multoblaj, komplikitaj, postulas kuntrafiĝ- on de specialaj cirkonstancoj, povas fariĝi nur per unu sola Spirito kaj unu sola mediumo, kaj necesigas, ekster la postuloj de la tuŝebleco, tute specialan kombiniĝon, por izoli kaj nevidebligi la objekton aŭ objektojn, mate- rialon de la alporto.