Ĉu en la mondoj, pli progresintaj ol nia, la Spiritoj estas pli ofte vidataj, ol ĉe ni?
"Ju pli multe la homo alproksimiĝas al la spirita naturo, des pli facile li ekrilatas kun la Spiritoj; tio estas la malsubtileco de via envolvaĵo, kio faras pli mal- facila kaj pli malofta la vidadon je la eterecaj estuloj."
Ĉu estas racia la terursento ĉe la apero de iu Spirito?
"Kiu havas klaran kapon, tiu certe komprenas, ke iu Spirito, kiu ajn li estas, estas malpli danĝera ol ĉiu vivanto. Cetere la Spiritoj iras ĉien, kaj oni ne bezonas vidi ilin, por scii, ke oni povas havi ilin apud si. Spirito, kiu volus malbonagi, povas tion fari nevidate kaj eĉ pli senriske; li estas danĝera ne tial, ke li estas Spirito, sed pro la influo, kiun li povas havi sur la menson, de- turnante la homon for de la bono kaj lin instigante al la malbono."
Rimarko. La personoj, kiuj en soleco aŭ en mallumo eksentas timon, malofte klarigas al si la kaŭzon de sia timo; ili ne povus diri, kion ili timas, sed certe ili devus pli timi renkonti homojn ol Spiritojn, ĉar malbonfaranto estas pli danĝera, kiam vivanta, ol post sia morto. Unu sinjorino, kon- ata al mi, ekvidis unu vesperon, en sia ĉambro, tiel klare difinitan aperaĵon, ke ŝi havis la impreson, kvazaŭ staras antaŭ ŝi iu homo, kaj ŝia unua sento estis de teruro. Cert- iĝinte, ke tie neniu troviĝas, ŝi diris al si mem: "Sajnas, ke tio estas nur iu Spirito; mi povas do dormi trankvile".
Ĉu iu, antaŭ kiu aperis Spirito, povas ekpa- roli al li?
"Jes, certe, kaj ja tion oni ĉiam devas fari en si
milaj okazoj, demandante la Spiriton, kiu li estas, kion
li deziras kaj per kio oni povas esti al li utila. Se li
estas malfeliĉa kaj suferanta Spirito, la kompato, kiun
oni montras al li, faciligas lian staton; se li estas bon- deziranta Spirito, li venas eble en la intenco doni bon- ajn konsilojn."
— Kiel, en ĉi tiu okazo, la Spirito povas respondi?
"Li tion faras kelkafoje per artikitaj sonoj same, kiel iu vivanto; plej ofte fariĝas transiĝo de pensoj."
Ĉu la Spiritoj, aperantaj kun flugiloj, ilin efek- tive portas, aŭ ĉu tiuj flugiloj estas nur simbola ŝajnaĵo?
"La Spiritoj portas neniajn flugilojn, kaj ja nenion similan ili bezonas, ĉar ili povas iri ĉien kiel Spiritoj. Ili aperas en tia formo, kiel ili volas impresi la per- sonon, antaŭ kiu ili sin prezentas: unuj aperas en la ordinaraj vestoj, aliaj en drapiraĵoj, triaj kun flugiloj, atributo de la kategorio da Spiritoj, kiujn ili reprezentas.
Ĉu la homoj, kiujn oni vidas en sonĝo, estas ĉiam tiuj samaj, kiel ili aspektas?
"Ili estas preskaŭ ĉiam tiuj homoj mem, al kiuj via Spirito iras aŭ kiuj venas al vi renkonte."
Ĉu la mokemaj Spiritoj ne povus preni sur sin la aspekton de niaj karuloj, por konduki nin en eraron?
"Falsajn aspektojn ili prenas sur sin nur por sin amuzi pri vi; sed ekzistas aferoj, pri kiuj ili ne havas la permeson sin amuzi."
Ĉar la penso estas ia elvoko, tial estas kom- preneble, ke ĝi venigus la koncernatan Spiriton; sed kiel klarigi, ke ofte tiuj personoj, pri kiuj ni plej streĉe pensas, kiujn ni plej varme deziras vidi, neniam sin montras al ni en sonĝo, dum tamen ni vidas homojn, kontraŭ kiuj ni estas indiferentaj kaj pri kiuj ni tute ne pensas?
"La Spiritoj ne ĉiam havas la eblon manifestiĝi vid- eble, eĉ en sonĝo, kaj malgraŭ via deziro ilin vidi; tion povas malhelpi kaŭzoj ne dependantaj de ilia volo. Gi ofte estas ankaŭ elprovo, el kiu eĉ la plej varmega deziro ne sukcesas liberiĝi. Koncerne tiujn homojn, kon- traŭ kiuj vi estas indiferentaj, eble ili pensas pri vi. Cetere vi ne povas imagi al vi la societajn rilatojn en la mondo de la Spiritoj: tie vi renkontas multegon da intimaj konatoj, iamaj aŭ freŝdataj, pri kiuj vi faras al vi nenian ideon, kiam vi ne dormas."
Rimarko. Kiam oni disponas nenian rimedon, por cert- iĝi pri vizioj aŭ aperaĵoj, oni povas ilin sendube alkalkuli al halucinoj; sed kiam okazoj ilin konfirmas, tiam oni ilin ne povus atribui al imagemo, ekzemple: la apero, kiun oni vidas en sonĝo aŭ maldormo, de homoj, pri kiuj oni tute ne pensas, venantaj, en la momento de sia morto, per diversaj signoj sciigi la tute neatenditajn cirkonstancojn de sia fino. Oni ofte vidis ĉevalojn baŭmi kaj rifuzi iri pluen antaŭ aper- aĵoj, kiuj ekteruris siajn rajdantojn (>). Se la imagemo ludas ian rolon ĉe la homoj, ĝi certe ludas nenian ĉe la best- oj. Cetere, se la figuroj, kiujn oni vidas en sonĝo, estus ĉiam efiko de la antaŭaj zorgoj, ne estus do klarigeble, kial ofte okazas, ke oni neniam sonĝas pri aferoj, pri kiuj oni la plej multe pensas.
Kial iuj vizioj estas pli oftaj dum malsaneco?
"Ili same okazas dum perfekta saneco, sed ja dum malsaneco la materiaj ligiloj malstreĉiĝas; la malfortik- eco de la korpo havigas pli da libereco al la Spirito, kiu do pli facile ekkomunikiĝas kun la aliaj Spiritoj."
Sajnas, ke la spontaneaj manifestiĝoj estas pli oftaj en certaj landoj. Ĉu iuj popoloj havas pli taŭg- ajn naturdotojn, ol aliaj, por la ricevo de tiaj mani- festiĝoj?
"Ĉu vi protokolas ĉiun aperon de Spiritoj? La aperoj, la bruoj, unuvorte, ĉiaj manifestiĝoj de Spiritoj okazas egale ĉie sur la Tero, sed ili havas distingiĝajn karakterojn laŭ la popoloj, ĉe kiuj ili fariĝas. Ĉe tiuj, ekzemple, kiuj ne multe uzas la skribadon, ne ekzistas skribivaj mediumoj; ĉe aliaj, tiaj mediumoj abundas; aliloke fariĝas prefere bruoj kaj movoj, ol inteligent- aj komunikaĵoj, ĉar ĉi tiuj estas malpli ŝatataj kaj de- zirataj."
Kial la aperoj estas pli oftaj nokte? Ĉu tio ne ŝajnas efiko de la silento kaj de la mallumo sur la imagpovo?
"Tiel estas pro tiu sama motivo, kiu al vi ebligas vidi nokte la stelojn, kiujn vi ne vidas en hela tago. Forta lumeco povas forvelkigi palan aperaĵon, sed estus
(,) Vd. la epizodon de la azenino de Bileam: Nombroj, 22: 21 - 33. — La Trad.
eraro supozi, ke la nokto havas kun tio ion komunan. Demandu la homojn, kiuj vidis aperaĵojn, kaj vi kons- tatos, ke la plej multaj ilin vidis tage."
Rimarko. La aperoj estas multe pli oftaj kaj ĝeneralaj, ol kiom oni pensas, sed multaj homoj ilin ne konfesas pro moktimo kaj aliaj atribuas ilin al iluzio. Se ili ŝajnas pli multenombraj ĉe iuj popoloj, tiel okazas, ĉar tiuj popoloj pli zorge konservas la tradiciojn, verajn aŭ malverajn, preskaŭ ĉiam pligrandigitajn de la logpovo de ĉio mirakleca, por kio taŭgas la aspekto de la lokoj. La kredemo igas tiam vidi supernaturajn faktojn en la plej ordinaraj fenomenoj: la si- lento de la soleco, la kruteco de la ravinoj, la muĝado de la arbaro, la ventopuŝoj de la tempesto, la eho de la montaroj, la fantomeca formo de la nuboj, la ombroj, la miraĝoj, ĉio donas materialon por iluzio al simplaj kaj naivaj mensoj, kiuj bonafide rakontas tion, kion ili vidis aŭ laŭ sia kredo vidis. Sed flanke de la fikcio ekzistas la realeco; al la li- berigo de la realeco el ĉiuj ridindaj akcesoraĵoj de la su- perstiĉo kondukas ĝuste la serioza studado de Spiritismo.
Cu oni vidas Spiritojn en sia normala stato aŭ en ia stato ekstaza?
"Oni vidas ilin en sia tute normala stato; tamen tiuj personoj, kiuj ilin vidas, tre ofte troviĝas en ia sta- to neordinara, proksima al ekstazo, kiu havigas al ili kvazaŭ duoblan vidadon." (La Libro de la Spiritoj, § 447)
Cu tiuj personoj, kiuj vidas Spiritojn, vidas ilin per siaj okuloj mem?
"Ili tiel pensas, sed Spiritojn efektive vidas la animo: ĝin pruvas tio, ke oni tiujn estulojn vidas kun okul- oj fermitaj."
Kiel iu Spirito povas fariĝi videbla?
"La principo de tio estas tiu sama, kiel tiu de ĉiaj manifestiĝoj: ĝi kuŝas en la proprecoj de la perispirito, kiu povas sperti plurajn modifojn laŭ la plaĉo de la Spirito."