Выбрать главу

Cu la Spirito povas fariĝi videbla mem aŭ ĉu nur kun la helpo de la perispirito?

"En via materia stato la Spiritoj povas manifestiĝi nur kun la helpo de sia duonmateria envolvaĵo: ĉi tiu estas la perilo, per kiu ili agas sur viajn sentumojn.

Guste en tiu envolvaĵo ili kelkafoje aperas sub homa aŭ tute alia formo, aŭ en la sonĝoj, aŭ eĉ dum maldormo, kiel en lumo, tiel ankaŭ en mallumo."

Ĉu oni povus diri, ke iu Spirito fariĝas vid- ebla per la densiĝo de la fluidaĵo de la perispirito?

"Densiĝo ne estas la ĝusta vorto; ĝi esprimus pre­fere ian similigon, kiu povas helpi, por ke vi komprenu la fenomenon, ĉar ne fariĝas efektiva densiĝo. Per la interkombiniĝo de la fluidaĵoj ekestas en la perispirito ia tute propra strukturo, kiu ĉe vi ne havas analogaĵon, strukturo, kiu ĝin videbligas."

Ĉu la aperantaj Spiritoj estas ĉiam nekapt- eblaj kaj nepalpeblaj?

"En sia normala stato ili estas nekapteblaj, kiel en sonĝo, tamen ili povas impresi la palposenson kaj post- lasi signojn de sia ĉeesto, eĉ, en iuj okazoj, fariĝi mo- mente tuŝeblaj, kio pruvas, ke inter ili kaj vi ekzistas io materia."

Ĉu ĉiuj kapablas vidi Spiritojn?

"Dum la dormo, jes, sed ne en maldormo. Dum la dormo la animo vidas senpere; en maldormo ĝi estas ĉiam pli aŭ malpli influata de la organoj. Tial ne tute samaj estas la kondiĉoj en la du okazoj."

En kio kuŝas la kapableco vidi Spiritojn en maldormo?

"Ĉi tiu kapableco dependas de la homa strukturo; ĝi kuŝas en la pli aŭ malpli granda facileco de la fluid- aĵo de la vidanto, kombiniĝi kun tiu de la Spirito. Tial ne sufiĉas, ke la Spirito volas montriĝi, sed estas ne- cese, ke li trovu en la homo, al kiu li volas sin vidigi, la necesan kapablecon."

— Ĉu ĉi tiu kapableco povas kreski per ekzerc- iĝado?

"Jes, kiel ĉiuj aliaj kapablecoj, sed ĝi estas unu el tiaj, kies naturan kreskadon oni prefere atendu, ansta- taŭ instigi, por ne riski supereksciti la imagemon. La ĝenerala kaj konstanta vidado je la Spiritoj estas es- cepta kapableco kaj ne troviĝas en la normalaj kondiĉoj de la homo."

Ĉu oni povas aperigi Spiritojn?

"Ĉi tion oni povas iafoje, sed tre malofte; tiu apero estas preskaŭ ĉiam spontanea. Por tio estas necesa spe- ciala kapableco."

Ĉu la Spiritoj povas fariĝi videblaj sub alia aspekto, ol la formo homa?

"La formo normala estas la formo homa; la Spirito povas ŝanĝi ĝian aspekton, sed ĝi ĉiam alkonformiĝas al la homa tipo."

Ĉu ili ne povas manifestiĝi sub la formo de flamo?

"Ili povas naski flamojn, lumetojn, kiel ĉiajn aliajn efikojn, por elmontri sian ĉeeston; sed tio estas ne la Spiritoj mem. La flamo estas ofte nura miraĝo aŭ eman- aĵo de la perispirito; ĉiaokaze ĝi estas nur parto de la perispirito: ĉi tiu aperas tuta nur en la vizioj."

Kion pensi pri la kredo, kiu atribuas la vaglumojn al la ĉeesto de animoj aŭ Spiritoj?

"Superstiĉo, naskita de senklereco. Estas bone kon- ata la kaŭzo fizika de la vaglumoj."

Ĉu la blua flamo, kiu, laŭ la famo, ekaperis super la kapo de Servio Tulio, en lia infaneco, estas fabelo aŭ ĉu ĝi estis reala?

"Gi estis reala; estigis ĝin familiara Spirito, kiu de- ziris averti lian patrinon pri io. Kiel vidipova medium- ino, tiu patrino ekrimarkis disradiadon de la Spirito, protektanto de ŝia infano. Kiel viaj skribivaj medium­oj ne skribas ĉiuj unu saman aferon, tiel ankaŭ la vi- divaj mediumoj ne vidas en sama grado. Tiu patrino vidis nur flamon, dum alia mediumo povus esti vidinta la korpon mem de la Spirito."

Ĉu la Spiritoj povus prezenti sin sub la for­mo de bestoj?

"Ĉi tio povas ja okazi, sed tian aspekton prenas sur sin ĉiam nur tre malsuperaj Spiritoj. Tio estus ĉia- okaze nur momenta eksteraĵo, ĉar estus absurdo kredi, ke ĉia ajn vera besto povus esti la enkarniĝinta figu­ro de iu Spirito. Bestoj estas ĉiam nur bestoj, nenio alia."

Tiun respondon oni komprenu en la senco de "homa

Rimarko. Nur la supersiĉo povas kredigi, ke iuj bestoj estas animitaj de Spiritoj; oni devas havi tre komplezeman aŭ forte afekciitan imagemon, por vidi ion supernaturan en la iom strangaj cirkonstancoj, en kiuj la Spiritoj iafoje sin prezentas; sed timo foje vidigas tion, kio ne ekzistas. Ne ĉiam timo naskas tian ideon. Mi konis sinjorinon, cetere tre inteligentan, kiu supermezure amis grandan nigran katon, ĉar ŝi kredis, ke ĝi havas naturon superbestan; tamen ŝi antaŭe neniam aŭdis pri Spiritismo; se ŝi ĉi tiun konus, ĝi igus ŝin kompreni la ridindecon de la kaŭzo de ŝia amo, pruvante al ŝi la neeblecon de tia metamorfozo.

Teoria disertacio pri la aperoj

La plej ordinaraj aperantaj manifestiĝoj okaz- as dum la dormo, per sonĝoj: ili estas la vidaĵoj. La kadro de ĉi tiu mia studo ne povas enteni la ekzamenon de ĉiuj apartaĵoj, kiujn la sonĝoj povas prezenti; tial mi mallonge diras, ke ili povas esti: aktuala vidaĵo de ĉeestantaj aŭ forestantaj aferoj; retrospektiva vidaĵo de la pasinteco; kaj, en kelkaj esceptaj okazoj, antaŭsento de la estonteco. Ili estas ofte ankaŭ alegoriaj bildoj, kiujn la Spiritoj preterpasigas antaŭ niaj okuloj, por fari al ni utilajn avizojn kaj doni al ni edifajn konsil- ojn, se ili estas bonaj Spiritoj; aŭ por konduki nin en eraron kaj flati niajn pasiojn, se neperfektaj Spiritoj. La tuj sekvanta teorio aplikiĝas kiel al sonĝoj, tiel an- kaŭ al ĉiuj ceteraj okazoj de aperado de Spiritoj. (Vd. La Libron de la Spiritoj, § 400 k. sekv.)

Mi opinias, ke mi ofendus la saĝon de miaj legantoj, refutante, kiom da absurda kaj ridinda ekzistas en tio, kion oni ordinare nomas la signifoklarigo de la sonĝoj.

La ĝustadiraj aperoj okazas en maldormo, tiam, kiam oni plene kaj tute libere ĝuas sian mensan kapablecon. La aperaĵoj ordinare montriĝas sub vapor- eca kaj diafana formo, iafoje malpreciza kaj nedifinita; ofte tio estas komence duonblanka lumeto, kies konturoj bildiĝas iom post iom. Ĉe aliaj okazoj la formoj estas

spirito", ĉar ankaŭ la bestoj havas spiriton: ili ja ne estas nur materio. — La Trad.

klare difinitaj kaj oni distingas la plej etajn trajtojn de la vizaĝo en tia grado, ke oni povas ĝin tre precize pri- skribi. La sintenado, la aspekto estas similaj al tiuj de la Spirito, kiam sur la Tero.

Povante preni ĉiajn eksteraĵojn, la Spirito sin pre- zentas en tiu, kiu la plej bone faras lin rekonebla, se tia estas lia deziro. Tial, kvankam kiel Spirito li havas nenian korpan difekton, li sin montras kripla, lama, ĝiba, vundita, kun cikatroj, se tio estas necesa por la pruvo de lia identeco. Ezopo, ekzemple, kiel Spirito ne estas misforma, sed se oni elvokos lin kiel Ezopon, eĉ se li hav- is plurajn ekzistadojn post tiam, kiam li estis tiel nom- ata, li aperos malbela kaj ĝiba, en siaj tradiciaj vestoj.

Rimarkinde estas, ke, esceptinte specialajn cirkons- tancojn, la malplej netaj partoj estas la malsupraj mem- broj, dum la kapo, la trunko, la brakoj kaj la manoj ĉiam precize bildiĝas; tial la Spiritojn oni vidas preskaŭ neniam paŝi, sed gliti kiel ombroj. Koncerne la veston, ĝi plej ordinare konsistas en drapiraĵo, finiĝanta per longaj ondantaj faldoj. Tiuj Spiritoj, kiuj neniun kon- servis el la surteraj aferoj, aperas almenaŭ kun onda kaj gracia hararo; sed la ordinaraj Spiritoj, tiuj, kiujn oni konis, portas plej ofte tiun veston, kiun ili uzadis dum la lasta fazo de sia ekzistado.

Ili ofte kunportas la atributojn, kiuj karakterizas ili- an hierarkian ŝtupon, kiel aŭreolon, aŭ flugilojn ĉe tiuj, kiujn oni povas rigardi kiel anĝelojn, dum aliaj havas ĉe si la signojn, kiuj memorigas iliajn iamajn surterajn okupojn; tiel, militisto povos aperi kun sia armaĵo, kler- ulo kun siaj libroj, murdisto kun sia ponardo, k. t. p. La Superaj Spiritoj havas figuron belan, noblan kaj se- renan; la pli malaltaj mienas iel sovaĝe kaj bestie, kaj iuj ankoraŭ portas la postesignojn de la faritaj krimoj aŭ de la travivitaj turmentoj. La demando pri la vesto kaj pri ĉiuj akcesoraj objektoj estas eble tiu, kiu plej forte mirigas; mi ĝin repritraktos en speciala ĉapitro, ĉar ĝi estas ligita kun aliaj tre gravaj faktoj.