Выбрать главу

103. Mi diris, ke la aperaĵoj havas ion vaporecan. Ce certaj okazoj oni povus kompari ilin al bildoj sur vi- troplato, bildoj, kiuj malgraŭ sia neteco ne malhelpas travidi ion malantaŭ ili. Tiel la vidivaj mediumoj ordi- nare vidas la aperaĵojn; ili vidas ĉi tiujn iradi tien kaj reen, eniri en iun ĉambron aŭ eliri el tie, pasadi inter la amaso de la vivantoj, ŝajnante, almenaŭ rilate al la ordinaraj Spiritoj, aktive partopreni en ĉio, kio okazas ĉirkaŭ ili, interesiĝi pri ĉio ĉi kaj aŭskulti, kion oni diras. Oni ilin ofte vidas alproksimiĝi al iu homo, blovi en lin pensojn, influi lin, konsoli lin, se ili estas bonaj, moki lin, se ili estas malicaj, montriĝi malĝojaj aŭ kontentaj de la rezultatoj, kiujn ili atingas. Tio estas unuvorte la duoblaĵo de la enkorpa mondo.

Tia estas tiu kaŝita mondo, nin ĉirkaŭanta, en kiu ni senkonscie vivas, tiel same, kiel ni, ankaŭ senkonscie, vivas meze de miriadoj da estaĵoj de la mikroskopa mon­do. La mikroskopo malkaŝis al ni la mondon de la su- permezure malgrandaj estaĵoj, pri kiuj ni tute ne kon- jektis; Spiritismo, helpata de la vidivaj mediumoj, mal- kaŝis al ni la mondon de la Spiritoj, kiu ankaŭ estas unu el la agantaj fortoj de la Naturo. Per la helpo de la vidivaj mediumoj ni povis studi la nevideblan mondon, ekkoni ĝiajn morojn same tiel, kiel popolo el blinduloj povus studi la videblan mondon per la helpo de kelke da vidantoj. (Vd. poste, en la ĉapitro pri la mediumoj, la artikolon rilatan al la vidivaj mediumoj.)

104. La Spirito, kiu volas aŭ povas aperi, iafoje prenas ankoraŭ pli netan formon, kun ĉiuj ŝajnoj de so­lida korpo, en tia grado, ke li faras absolutan iluzion kaj kredigas, ke oni havas antaŭ si enkorpan estulon. Ĉe kelkaj okazoj fine, kaj en iaj cirkonstancoj, la tuŝ- ebleco povas fariĝi reala, t. e. oni povas tuŝi, palpi, senti tian saman reziston, tian saman varmecon, kiel ĉe viv- anta korpo, kio ne malhelpas ĝin fulmrapide disneniiĝi. Tiam la aperaĵon oni konstatas ne sole per la vidado, sed ankaŭ per la palpado.

Se oni povus atribui al iluzio aŭ al ia fascinado la simple videblan aperaĵon, nenia dubo estas konsentebla tiam, kiam ni povas ĝin ekpreni kaj palpi, kiam ĝi mem nin ekprenas kaj ĉirkaŭbrakas.

La tuŝeblaj aperoj estas tiuj plej mal oftaj, sed tiuj, kiuj okazis en la laste pasinta tempo per la influo de kelkaj potencaj mediumoj (' kaj kiujn aŭtentikigas ne- rifuzeblaj atestantoj, pruvas kaj klarigas tiujn, kiujn la Historio rakontas pri homoj, post sia morto sin mon- trintaj kun ĉiuj signoj de realeco. Tamen, kiel mi diris, kiel ajn eksterordinaraj estas tiaj fenomenoj, ĉio mira­kleca disfumiĝas, se nur oni scias, kiel ili fariĝas, kaj oni komprenas, ke, anstataŭ nuligo de la leĝoj de la Na- turo, ili estas aplikaĵo de tiuj leĝoj.

105. Laŭ sia naturo kaj en sia normala stato la perispirito estas nevidebla; tian saman karakteron hav­as multego da fluidaĵoj, kies ekziston ni scias, sed kiujn ni tamen neniam vidis. Sed same, kiel iaj fluidaĵoj, ĝi povas sperti modifojn, kiuj ĝin videbligas, aŭ per ia densiĝo, aŭ per ŝanĝo de ĝia molekula aranĝo: tiam ĝi aperas al ni sub vaporeca formo. La densiĝo (oni ne prenu ĉi tiun vorton laŭlitere; mi uzas ĝin manke de alia kaj kiel komparon), la densiĝo, mi diras, povas esti tia, ke la perispirito havigas al si la proprecojn de solida kaj tuŝebla korpo, kun la kapablo momente repreni sian eterecan kaj nevideblan staton. Ni povas kompreni ĉi tion per komparo kun la vaporo, kiu povas transiri de sia nevidebla stato en la staton nebulecan, poste en la likvan, fine en la solidan, kaj returne.

Tiuj diversaj statoj de la perispirito rezultas el la volo de la Spirito, sed ne el ia fizika kaŭzo ekstera, kiel okazas al niaj gasoj. Kiam la Spirito aperas antaŭ ni, tiel estas tial, ke li transigis sian perispiriton en la sta- ton necesan, por fari ĝin vedebla; sed por tio lia volo sola ne sufiĉas, ĉar la modifo de la perispirito fariĝas per ties kombiniĝo kun la propra fluidaĵo de la mediu­mo; nu, ĉi tiu kombiniĝo ne ĉiam estas efektivigebla, kio klarigas, kial la videbleco de la Spiritoj ne estas ĝene- rala. Sekve ne sufiĉas, ke la Spirito volu sin montri; ankaŭ ne sufiĉas, ke iu homo volu vidi lin; estas nece- se, ke ambaŭ fluidaĵoj povu interkombiniĝi, ke inter ili ekzistu ia reciproka inkliniĝo, eble ankaŭ ke la elverŝo de la fluidaĵo de la persono estu sufiĉe granda, por fari la transformiĝon de la perispirito, kaj probable necesaj

(,) Inter aliaj S-ro Home. — Noto de la Aŭtoro.

estas ankoraŭ aliaj kondiĉoj, kiujn ni ne konas; fine, estas necese, ke la Spirito havu la permeson vidigi sin al iu difinita persono, kio ne ĉiam estas al li konsentita aŭ nur en certaj cirkonstancoj, por motivoj, kiujn ni ne povas prijuĝi.

Ankoraŭ unu propreco de la perispirito, kiu ĝin havas dank'al sia etereca strukturo mem, estas la penetripovo. Nenia materio baras ĝian vojon: ĝi tra- pasas ĉion same facile, kiel la lumo trairas la diafanajn korpojn. Tial nenia ĉirkaŭfermejo povas kontraŭstari la eniron de la Spiritoj; ili vizitas malliberulon en lia karcero tiel facile, kiel homon en la kamparo.

La aperoj en maldormo estas nek maloftaĵo, nek novaĵo; ili okazis en ĉiuj tempoj; la Historio ra- portas grandan nombron da ili; sed, ne irante returne tiel malproksimen, en la nuna tempo ili estas tre oftaj, kaj multe da homoj ilin vidis, sed prenis ilin, en la unua momento, kiel tion, kion oni interkonsente nomis halu- cinoj. Ili estas oftaj precipe ĉe la morto de forestantaj homoj, kiuj venas viziti siajn parencojn aŭ amikojn. Ili ofte havas nenian difinitan celon, sed oni povas diri, ke la aperantaj Spiritoj estas ordinare altirataj de simpa- tio. Se ĉiu sondos sian memoron, tiam oni konstatos, ke ne malmultaj homoj eksciis pri kelke da tiaj faktoj, kies aŭtentikecon neniu povus dubi.

Al la supraj konsideroj mi nun aldonos la ek- zamenon de kelkaj optikefikoj, kiuj naskis la kuriozan sistemon de la Spiritoj-globetoj.

La aero ne ĉiam estas absolute klara, kaj en certaj cirkonstancoj oni okulvideble konstatas ĝian fluadon kaj agitiĝadon kiel efikon de la varmo. Iuj homoj prenis tion kvazaŭ amason da Spiritoj, agitiĝantaj en la spaco; la sola elmontro de ĉi tiu opinio ĝin kondamnas. Sed ĉi tie fariĝas alispeca ne malpli stranga iluzio, kontraŭ kiu estas bone sin gardi.

La akva humoro de la okulo prezentas apenaŭ ri- markeblajn punktojn, kiuj perdis iom de sia travidebleco. Tiuj punktoj estas kvazaŭ maldiafanaj korpoj, suspens- antaj en la likvaĵo, kies movojn ili sekvas. Dank'al pli- grandigo kaj refrakto ili aspektas, en la ĉirkaŭa aero kaj de malproksime, kvazaŭ disketoj de unu ĝis dek mi- limetroj en la diametro, ŝajnantaj ŝvebi en la atmosfero. Mi vidis homojn, kiuj prenis tiujn diskojn por Spiritoj, ilin ĉien sekvantaj kaj akompanantaj, kaj kiuj, en sia entuziasmo, rigardis kiel figurojn la nuancojn de la iriz- ado de la lumo, kio estas pli aŭ malpli tiel racia, kiel vidi figuron en la luno. Simpla observado de la flanko de tiuj homoj mem ilin rekondukos sur la terenon de la realeco.

Tiuj diskoj aŭ medalionoj, ili diras, ne nur akom- panas ilin, sed sekvas ĉiujn iliajn movojn: tiuj iras deks- tren, maldekstren, supren, malsupren, aŭ haltas, laŭ la movoj de la kapo. Tio ne estas miriga: ĉar la ŝajno sidas sur la okulglobo, tial ĝi devas sekvi la movojn de la okulo. Se tio estus Spiritoj, oni devus ja konsenti, ke ili estus limigitaj al rolo tro mekanika por inteli- gentaj kaj liberaj estuloj, rolo tre teda eĉ por malsu- peraj Spiritoj kaj, des pli prave, neakordigebla kun la ideo, kiun ni faras al ni pri la Superaj Spiritoj. Kelkaj homoj, estas vero, prenas por malbonaj Spiritoj la ni- grajn punktojn aŭ amaŭrozajn makulojn.

Tiuj diskoj, kiel ankaŭ la nigraj makuloj, havas os- cilan movadon, kiu neniam translimas la amplitudon de certa angulo, kaj kunhelpas al la iluzio tiu fakto, ke ili ne abrupte sekvas la movojn de la vidlinio. La kaŭ- zo de ĉi tio estas ja tre simpla. La maldiafanaj punktoj de la akva humoro, kiel mi diris, kvazaŭ suspensas kaj ĉiam inklinas malsupreniri; ili supreniras instigite de la movo de la okulo de malsupre supren, sed kiam ili ating- as certan alton, se oni ne plu movas la okulon, tiam oni konstatas, ke la diskoj malsupreniras mem kaj poste haltas. Ilia moviĝemo estas grandega, ĉar sufiĉas plej malgranda movo de la okulo, por igi ilin ŝanĝi sian di- rekton kaj rapide laŭiri la tutan arkon en la spaco, kie fariĝas la bildo. Tiel longe ĝis ne estos pruvite, ke iu bildo havas propran, spontanean kaj inteligentan mov- adon, oni ne povas vidi en tio ion alian, ol nuran optikan aŭ fiziologian fenomenon.