Выбрать главу

Estas konstatite, ke la memoro estas la rezultato de la impresoj konservataj de la cerbo; sed per kia stranga fenomeno tiuj impresoj, tiel diversaj, tiel multe - formaj, ne intermiksiĝas? Jen mistero nepenetrebla, sed ne pli stranga, ol tiu de la sonondoj, kiuj kruciĝas en la aero, tamen ne fariĝante malpli klare aŭdeblaj. En sana kaj bone organizita cerbo tiuj impresoj estas netaj kaj precizaj; ĉe malpli favora stato ili paliĝas kaj inter- miksiĝas: el tio rezultas ilia perdo el la memoro aŭ la konfuziteco de la ideoj. Ĉi tio aspektas ankoraŭ malpli eksterordinara, se oni akceptas, kiel en la frenologio, ke al ĉiu parto, eĉ al ĉiu fibro de la cerbo, estas destinita ia speciala funkcio.

Veninte en la cerbon tra la okuloj, la vidaĵoj tie postlasas impreson, dank'al kiu oni memoras iun bildon, kvazaŭ oni havus ĝin antaŭ si; sed tio estas ĉiam nur demando de memoro, ĉar oni ĝin ne vidas. Nu, en certa stato de liberiĝo la animo rigardas en la cerbon kaj tie ĝi retrovas tiujn vidaĵojn, precipe tiujn, kiuj ĝin plej forte frapis, laŭ la naturo de la zorgoj aŭ la inklinoj de la spirito. Gi tiele retrovas la stampon de scenoj religiaj, diablaj, dramaj, mondaj, de la figuroj de strang- aj bestoj, kiujn ĝi iam vidis en pentraĵoj aŭ eĉ en ra- kontoj, ĉar ja ankaŭ la rakontoj postlasas premsignojn. La animo do vidas reale, sed ĝi vidas nur bildon, stamp - itan en la cerbo. En normala stato tiuj bildoj estas forpasemaj kaj efemeraj, ĉar ĉiuj partoj de la cerbo funkcias libere; dum malsaneco la cerbo ĉiam estas iom senfortiĝinta, jam ne ekzistas ekvilibro inter ĉiuj organ- oj: nur kelkaj konservas sian aktivecon, dum aliaj estas iel paralizitaj. El tio originas la persistado de iaj bild- oj, kiujn jam ne forviŝas la zorgoj de la ekstera vivo, kiel en la normala stato. Jen la vera halucino kaj la unua kaŭzo de la fiksaj ideoj.

Kiel oni vidas, mi klarigis ĉi tiun anomalion per tre konata principo tute fiziologia, nome tiu pri la cerbaj stampoj, sed mi devis ĉiam partoprenigi en tio la ani- mon; nu, la materialistoj ankoraŭ ne povis prezenti kon- tentigan solvon por ĉi tiu fenomeno, ĉar ili ne volas konsenti la ekziston de la animo; tial ili diros, ke mia klarigo estas malbona, ĉar mi levis ĝis principo ion kon- testatan. De kiu ĝi estas kontestata? De ili, sed akcept- ita de la grandega plimulto de la homoj, de kiam homoj ekzistas sur la Tero; la neado de kelkaj ne povas fari leĝon.

Ĉu mia klarigo estas bona? Mi donas ĝin laŭ ĝia ebla valoro manke de alia kaj, se oni preferas, oni pov- as ĝin preni kiel nuran hipotezon en atendo de io pli bona. Ĉu tia, kia ĝi estas, ĝi donas pravon de ekzisto al ĉiaj okazoj de tia vidado? Certe ne; tamen mi spite invitas ĉiujn fiziologojn prezenti eĉ unu solan, kiu laŭ ilia ekskluziva vidpunkto solvus ilin ĉiujn, ĉar, dirinte siajn ritajn vortojn "superekscitiĝo" kaj "ekzaltiteco", ili ja diris nenion. Sekve, se ĉiuj teorioj de la halucino estas nesufiĉaj, por klarigi ĉiujn faktojn, ekzistas do io alia ol la halucino mem. Mia teorio estus malvera, se mi aplikus ĝin al ĉiaj okazoj de vidado, ĉar kelkaj ĝin kontraŭdiras; se limigita al iuj efikoj, ĝi povas esti ĝusta.

ĈAPITRO VII

PRI LA DUKORPECO KAJ LA TRANSFIGURIĜO

Aperoj de Spiritoj de vivantoj. Duoblaj homoj. Sankta Alfonso el Liguori kaj Sankta Antono el Padovo.

Vespaziano. Transfiguriĝo. Nevidebleco

Ĉi tiuj du fenomenoj estas variaĵoj de la vid- manifestiĝoj, kaj kiel ajn miraklecaj ili ĉe la unua ek- rigardo povas ŝajni, oni facile konstatas laŭ la klarigo, kiun oni povas doni pri ili, ke ili troviĝas en la kadro de la naturaj fenomenoj. Ambaŭ baziĝas sur la prin- cipo, ke ĉio, dirita pri la proprecoj de la perispirito post la morto, aplikiĝas al la perispirito de la vivantoj. Ni scias, ke dum la dormo la Spirito parte rericevas sian liberecon, t. e. apartiĝas de la korpo, kaj ĝuste en ĉi tiu stato mi ofte havis okazon lin observi. Sed la Spi- rito, ĉu la homo estas mortinta, ĉu vivanta, ĉiam portas sian duonmaterian envolvaĵon, kiu, pro la samaj kaŭzoj, pri kiuj mi parolis, povas fariĝi videbla kaj tuŝebla. Efektive pozitivaj faktoj allasas nenian dubon en ĉi tiu rilato. Mi citos nur kelkajn, kiujn mi mem konas kaj kies verecon mi povas garantii; ĉiu povas mem rikolti similajn el la arkivo de sia memoro.

La edzino de unu mia amiko plurfoje vidis nok- te eniri en ŝian ĉambron, ĉu estis lume aŭ ne, frukto- vendistinon el la najbaraĵo, virinon, kiun ŝi konis nur vizaĝe, al kiu ŝi do neniam antaŭe parolis. Tiu aperaĵo ŝin ekteruris, des pli forte, ĉar ŝi tiam tute ne konis Spiritismon kaj tiu fenomeno multajn fojojn ripetiĝis. Nu, tiu vendistino estis ja vivanta kaj en tiu tempo de la nokto kredeble dormis; tiel do, dum ŝia materia korpo ripozis en ŝia domo, ŝia Spirito kun sia fluidaĵa korpo troviĝis en la domo de tiu sinjorino: kiakaŭze? tion oni ne scias. En tia okazo ĉiu spiritisto, bone konanta ti- ajn aferojn, estus eldemandinta la aperaĵon, sed pri tio la sinjorino ne ekpensis. Ĉiufoje la aperaĵo eklipsiĝis, sed ŝi ne sciis kiel, kaj ankaŭ ĉiufoje, post la disfumiĝo, ŝi iradis al ĉiuj pordoj, por certiĝi, ke ili estas ja ŝlos- itaj kaj tiel neniu homo povis esti penetrinta en ŝian ĉambron. Ĉi tiu antaŭzorgo pruvis al ŝi, ke ŝi tiam tute ne dormas kaj ne estas trompata de ia sonĝo.

Aliajn fojojn ŝi en sama maniero ekvidis sinjoron, kiun ŝi ne konis, sed unu tagon ŝi vidis sian fraton, kiu tiam loĝis en Kalifornio; li havis tian aspekton de reala persono, ke en la unua momento ŝi kredis, ke li revenis, kaj ekdeziris paroli al li, sed li malaperis, ne ebliginte al ŝi tion fari. Letero, kiun ŝi post kelka tempo ricev­is, pruvis, ke li ne estas mortinta. Tiu sinjorino estis tio, kion oni povas nomi natura vidiva mediumino, sed tiam, kiel mi diris, ŝi antaŭe neniam aŭdis pri iaj me­diumoj.

116. Alia sinjorino, loĝanta en provinco, estante se- rioze malsana, ekvidis unu vesperon, ĉirkaŭ la deka horo, maljunan sinjoron, kiu loĝis en la sama urbo kaj kiun ŝi kelkafoje renkontis en societaj rondoj, sed sen ia in- timeco inter ambaŭ. Tiu sinjoro ekaperis sidanta sur brakseĝo ĉe la pieda parto de ŝia lito kaj de tempo al tempo ekflaradis preneton da tabako; li aspektis, kva- zaŭ li ŝin prizorgas. Mirante pro tia vizito en tia tempo de la tago, ŝi ekvolis demandi lin, kial li tie troviĝas, sed li faris geston, ke ŝi ne parolu kaj dormu; ŝi plur- ajn fojojn volis direkti al li la parolon, sed ĉiun fojon tiu sama rekomendo. Si fine ekdormis. Post kelke da tagoj, jam resaniĝinte, ŝin vizitis tiu sama sinjoro, sed en pli oportuna tempo, kaj ĉi tiun fojon tio estis li mem: li portis tiun saman veston, tenis tiun saman flartaba- kujon kaj havis tute tiujn samajn manierojn. Konvink- ite, ke li venis al ŝi dum ŝia malsaneco, ŝi dankis lin por tiu lia klopodo; forte surprizite, la sinjoro diris al ŝi, ke li jam de longe ne havis la plezuron ŝin vidi. La sinjorino, kiu konis la spiritismajn fenomenojn, ekkom- prenis la aferon, sed, ne dezirante ĝin klarigi al li, diris nur, ke ŝi kredeble sonĝis. Jen, kio estas probabla, dir­us la nekredemuloj, la "fortaspirituloj", kio, laŭ ilia opi­nio, estas sinonimo de sprituloj; sed estas konstatite, ke ĉi tiu sinjorino tute ne dormis, tiel same, kiel tiu alia, antaŭe priparolita. — Nu, tiam ŝi sonĝis, tute ne dorm- ante; alivorte, si spertis halucinon. — Jen la savanta vorto, la universala klarigo de ĉio, kion oni ne kom- prenas. Car mi jam sufiĉe refutis ĉi tiun kontraŭdiron, tial mi daŭrigos miajn konsiderojn, turnante min al tiuj homoj, kiuj povas min kompreni.