La popolaj kredoj havas, ĝenerale, ian fundon de vereco: kio eble elkovis la kredon pri la hantataj lokoj?
"La fundo de vereco estas la manifestiĝo de la Spiritoj, pri kiu la homo instinkte kredis de nememorebla tempo; sed, kiel mi diris, la mieno de la terurvekaj lokoj frapas lian imagemon kaj nature starigas tie la estul- ojn, kiujn li rigardas kiel supernaturajn. Tiun super- stiĉan kredon, krom tio, nutras la rakontoj de la poetoj kaj la fabeloj, per kiuj oni lulas lian infanaĝon."
Ĉu la Spiritoj, kiuj kutime kolektiĝas, preferas por tio iajn tagojn kaj horojn?
"Ne; la tagoj kaj la horoj estas kontroliloj de la tempo, por la uzado de la homoj kaj por la enkorpa vivo: tiajn la Spiritoj ne bezonas nek prizorgas."
El kio kreiĝis la ideo, ke la Spiritoj venas prefere nokte?
"El la impreso, kiun sur la imagemo faras silento kaj mallumo. Ĉiuj tiuj kredoj estas superstiĉoj, kiujn la racia konado de Spiritismo certe disbatos. Tio sama estas rilate la tagojn kaj la horojn, kiujn oni kredas pli oportunaj por la Spiritoj; kredu ja, ke la influo de nokto- mezo neniam ekzistis, escepte en la rakontoj."
Se tiel estas, kial do iuj Spiritoj anoncas sian venon kaj siajn manifestiĝojn por tiu tempo kaj por di- finitaj tagoj, ekzemple vendredo?
"Tio estas Spiritoj, kiuj ekspluatas la homan krede- mon kaj pri tio sin amuzas. El tiu sama kaŭzo kelkaj diras, ke ili estas la diablo aŭ donas al si mem inferajn nomojn. Komprenigu al ili, ke vi ne estas ilia mokataĵo, kaj ili ne plu faros tion."
Cu la Spiritoj revenas prefere apud la tomb- ojn, kie kuŝas iliaj korpoj?
"La korpo estis nenio alia ol vesto; tiun envolvaĵon, kiu igis ilin suferi, ili ne rigardas kiel pli ŝatindan, ol kiel malliberulo siajn katenojn. La memoro de iliaj kar- uloj estas la sola, kio valoras en iliaj okuloj."
Cu la preĝoj, kiujn oni faras ĉe la tomboj de iliaj korpoj pli plaĉas al ili kaj altiras ilin tien prefere, ol al alia loko?
"La preĝo, vi ja scias, estas elvoko, kiu altiras la Spiritojn. Des pli efika la preĝo estas, ju pli varma kaj sincera; nu, apud respektata tombo oni estas pli profunde enmemiĝinta, kaj la konservado de piaj relikvoj estas atesto pri amo, kiun oni faras al la Spirito kaj kiu lin ĉiam tuŝas. Kio agas sur la Spiriton, tio estas ĉiam la penso, sed ne materiaj objektoj; pli ol la Spiriton, tiuj objektoj influas la preĝanton, fiksante ties atenton."
Laŭ ĉi tio ŝajnas, ke la kredo pri hantataj lokoj estas ne tute malvera.
"Ni diris, ke iuj Spiritoj povas esti altirataj de materiaj aĵoj; povas ilin altiri ankaŭ iuj lokoj, kie ili laŭ- ŝajne prenas al si loĝejon tiel longe, ĝis ĉesos la cir- konstancoj, kiuj kondukis ilin tien."
Kiaj cirkonstancoj povas konduki ilin al tiuj lokoj?
"Ilia simpatio por kelkaj el la vizitantoj de tiuj lok- oj aŭ la deziro komunikiĝi kun tiuj homoj. Tamen iliaj intencoj ne ĉiam estas tiel laŭdindaj; se ili estas malicaj Spiritoj, ili eble volas fari venĝon kontraŭ iuj homoj, kontraŭ kiuj ili portas motivon por ia resento. La restado en iu difinita loko povas esti ankaŭ, rilate kelkajn, puno, al ili trudita, precipe tiam, se ili tie krimis, por
ke tiun krimon ili konstante havu antaŭ siaj okuloj ().
Ĉu tiujn lokojn hantas ĉiam iamaj loĝantoj de tiuj ejoj?
"Kelkafoje, sed ne ĉiam, ĉar se la iama loĝanto estas progresinta Spirito, li tiel malmulte da zorgoj faras al si pro sia surtera loĝejo, kiel pro sia korpo. La Spiritoj, hantantaj iujn lokojn, ofte havas por tio nenian alian motivon, ol kapricon, escepte se ilin altiras simpa- tio por iuj homoj."
Ĉu ili povas restadi en iu loko por la celo pro- tekti iun homon aŭ ties familion?
"Jes, certe, se nur ili estas bonaj Spiritoj, sed en ĉi tiu okazo ili neniam manifestas sian ĉeeston per mal- agrablaj rimedoj."
Ĉu ekzistas io reala en la historio pri la Blan- ka Sinjorino?
"Tio estas rakonto, verkita el multego da faktoj veraj."
Ĉu estas racia la sento de teruro en hantataj lokoj?
"Ne; tiuj Spiritoj, kiuj hantas iujn lokojn kaj tie bruegas, celas prefere amuziĝon pri la homa kredemo kaj malkuraĝeco, ol fari ian malbonon. Cetere memoru, ke Spiritoj sin trovas ĉie kaj ke, kie ajn vi troviĝas, ili senĉese staras apud vi, eĉ en la plej pacaj domoj. Ofte ili hantas iujn loĝejojn nur tial, ke ili trovas okazon elmontri tie sian ĉeeston."
Ĉu ekzistas ia rimedo, por ilin elpeli el tie?
"Jes, sed tio, kion oni faras por tiu celo, plej ofte ilin altiras, anstataŭ ilin forigi. La plej bona rimedo, forpeli malicajn Spiritojn, estas altiro al si de la bonaj. Altiru do la bonajn Spiritojn, farante kiel eble plej multe da bono, kaj la malicaj foriĝos: bono kaj malbono ne akordas. Estu ĉiam bonaj, kaj nur bonaj Spiritoj star- os apud vi."
Tamen kelkaj tre bonanimaj homoj turmentiĝas en klopodoj kun ĉikanoj de malicaj Spiritoj: kial?
(,) Vd. en la Revue Spirite, de Februaro 1860: "Historio de damnito". — Noto de la Aŭtoro .
"Se tiuj homoj estas efektive bonanimaj, tio eble estas elprovo, por ekzerci ilian paciencon kaj instigi ilin esti ankoraŭ pli bonaj; sed estu certa, ke ne tiuj, kiuj trumpetas pri sia virteco, estas la plej virtaj. Kiu po- sedas realajn bonajn ecojn, tiu ilin nescias mem aŭ pri ili ne parolas."
XIV. Kion oni pensu pri la efikeco de ekzorcado, por forpeli la malicajn Spiritojn el la hantataj lokoj?
"Ĉu vi jam ofte vidis la sukceson de ĉi tiu rimedo? Ĉu vi ne vidis, kontraŭe, ke la bruegado fariĝas pli te- rura post la ekzorcaj ceremonioj? Tiel estas, ĉar tiuj turmentantaj Spiritoj sin amuzas, ke oni prenas ilin por la diablo.
"La Spiritoj, kiuj venas ne en malbona intenco, povas sciigi pri sia ĉeesto ankaŭ per bruoj kaj eĉ fariĝante videblaj, sed ili neniam faras ĝenan tumulton. Tio ofte estas suferantaj Spiritoj, kies aflikton vi povas faciligi, preĝante por ili; aliaj estas eĉ bondezirantaj Spiritoj, kiuj volas montri, ke ili staras apud vi; aliaj estas fri- volaj Spiritoj, kiuj nur gaje petolas. Ĉar tiuj, kiuj mal- trankviligas la ripozon per bruado, preskaŭ ĉiam estas sin amuzantaj Spiritoj, tial la plej bona, kion oni farus, estas ridi la okazaĵon; ili laciĝas, konstatinte, ke ili suk- cesas nek teruri, nek senpaciencigi." (Vd. antaŭe la Ĉap. V: Pri la spontaneaj fizikaj manifestiĝoj.)
El la supre donitaj klarigoj sekvas, ke iuj Spiritoj alligiĝas al certaj lokoj, en kiuj ili prefere restadas, sed ili tamen ne bezonas sciigi pri sia ĉeesto per senseblaj efikoj. Ia ajn loko povas esti la trudita aŭ preferata restadejo de iu Spirito, eĉ malica, kaj tamen tie nenia manifestiĝo iam okazis.
Neniu el la Spiritoj, kiuj alteniĝas al lokoj aŭ al la materiaj aĵoj, estas el la Superaj Spiritoj; tamen, ne estante superaj, eble ili ne estas malicaj kaj neniel portas malbonan intencon; kelkaj estas eĉ kunvivantoj pli utilaj ol malutilaj, ĉar se ili interesiĝas pri la tieaj per- sonoj, ili do povas tiujn protekti.
ĈAPITRO X
PRI LA KARAKTERO DE LA KOMUNIKAĴOJ
Maldelikataj, frivolaj, seriozaj, instruaj komunikaĵoj
133. Mi diris, ke ĉia efiko, elmontranta en sia kaŭ- zo ian agon de libera volo, kiel ajn sensignifa estas tiu ago, atestas pro tio mem ian inteligentan kaŭzon. Ek- zemple, simpla movo de tablo, kiu respondas al nia penso aŭ prezentas intencan karakteron, povas esti konsider- ata kiel inteligenta manifestiĝo. Se la rezultato devus limiĝi je tio, ĝi havus por ni nur flankan intereson: tamen ĝi estus jam io, kio pruvus al ni, ke en tiuj feno- menoj ekzistas io alia, ol pure materia ago, sed la el tio veninta praktika utilo estus por ni nula aŭ almenaŭ tre limita. Tute alia estas la okazo, se tiu inteligento ri- cevas tian amplekson, kiu ebligas regulan kaj kontinuan interŝanĝon de pensoj: tiam tio estas jam ne nuraj in- teligentaj manifestiĝoj, sed efektivaj komunikaĵoj. La rimedoj, kiujn ni hodiaŭ disponas, ebligas ricevi komu- nikaĵojn tiel longajn, tiel klarajn kaj tiel rapidajn, kiel tiuj inter la homoj.