Kiu, laŭ la spirita hierarkio ("La Libro de la Spiritoj", § 100), bone scias pri la senlima diverseco de la Spiritoj en la duobla rilato al inteligenteco kaj moral- eco, tiu facile imagas al si, ke devas ekzisti diferenco en iliaj komunikaĵoj; ke ĉi tiuj devas travidigi la no- blecon aŭ la malnoblecon de iliaj pensoj, ilian klerecon aŭ senklerecon, iliajn virtojn aŭ malvirtojn; ke, unu- vorte iliaj konmunikaĵoj ja ne estus pli similaj inter si, ol la lingvoj de la homoj, ekde la sovaĝulo ĝis la plej klera eŭropano. La nuancoj de tiuj komunikaĵoj povas grupiĝi en kvar ĉefajn kategoriojn; laŭ siaj plej reliefaj trajtoj, ili estas: maldelikataj, frivolaj, seriozaj, instruaj.
La maldelikataj komunikaĵoj estas tiuj, formu- litaj per esprimoj, kiuj vundas la decregulojn. Ili povas veni nur de feĉklasaj Spiritoj, ankoraŭ makulitaj de ĉiuj malpuraĵoj de la materio, kaj neniom diferencas de tiuj, kiujn donus malvirtaj kaj vulgaraj homoj. Ili naŭzas ĉiun homon, kiu havas, eĉ la plej malmulte, delikatecon de sentoj, ĉar, laŭ la karaktero de la Spirito, ili estas trivialaj, malĉastaĉaj, obscenaj, insolentaj, arogantaj, malicaj kaj eĉ malpiaj.
La frivolaj komunikaĵoj venas de ventanimaj, de mokemaj aŭ de petolemaj Spiritoj, pli malicetaj, sed ne ja malicaj, neniel zorgantaj pri tio, kion ili diras. Entenante nenion maldecan, iliaj komunikaĵoj plaĉas al iuj homoj, kiuj sin amuzas ĉe ili kaj kiuj plezuras ĉe tiaj bagatelaj konversacioj, en kiuj oni multe parolas, dir- ante nenion. Tiuj Spiritoj kelkafoje elpaŝas kun spritaj kaj mordaj atikaĵoj, kaj inter banalaj ŝercoj ili ofte parolas krudajn veraĵojn, kiuj preskaŭ ĉiam trafas ilian celon. Tiuj frivolaj Spiritoj svarmas apud ni. Ili uzas ĉiajn okazojn, por enŝoviĝi en la komunikaĵoj; la vero, jen kio ilin la plej malmulte zorgigas, kaj tial ili malicete plezuras, mistifikante tiujn homojn, kiuj estas sufiĉe cedemaj kaj iafoje sufiĉe pretendemaj por ilin fidplene kredi. La homoj, kiuj plezuras ĉe tiaj komunikaĵoj, nature allasas al si frivolajn kaj trompemajn Spiritojn. La serozaj Spiritoj sin tenas for de ili same, kiel ĉe ni la seriozaj homoj staras malproksime de la societo de ventkapuloj.
La seriozaj komunikaĵoj estas solidaj, kiel laŭ la temo, tiel ankaŭ pri la formo. Cia komunikaĵo, en kiu forestas frivoleco kaj maldelikateco, kaj kiu havas utilan celon, eĉ se kun privata intereso, estas, pro tio mem, serioza; tamen, eĉ pro tio, ĝi ne ĉiam estas libera de eraroj. La seriozaj Spiritoj ne estas egale kleraj; ekzistas multaj aferoj, kiujn ili ne scias kaj pri kiuj ili povas bonafide erari; tial la vere Superaj Spiritoj sen- ĉese rekomendas al ni submeti ĉiajn komunikaĵojn al la kontrolado de la prudento kaj de la plej severa logiko.
Estas do necese distingi inter la seriozaj-veraj kaj la seriozaj-malveraj komunikaĵoj, kio ne ĉiam estas fa- cila, ĉar sub la masko mem de la seriozeco de la parolo iuj vantamaj aŭ pseŭdo-kleraj Spiritoj penas trudi la plej malverajn ideojn kaj la plej absurdajn sistemojn; kaj por doni al si pli da fidindeco kaj da graveco, ili ne sentas skrupulon paradi per la plej respektindaj kaj eĉ plej respektegataj nomoj. Ĉi tio estas unu el la plej grandaj rifoj de la praktika scienco; mi en oportuna tempo revenos al ĉi tiu temo, donante al ĝi la tutan el- volviĝon, kiun postulas tiel grava afero, kaj samtempe mi konigos la rimedojn, per kiuj oni sin antaŭgardu kon- traŭ la danĝereco de la malveraj komunikaĵoj.
137. La instruaj komunikaĵoj estas tiuj seriozaj komunikaĵoj, havantaj kiel ĉefan celon ian instruon, don- itan de la Spiritoj pri la natursciencoj, la moralo, la filozofio k. a. Ili estas pli aŭ malpli profundaj, laŭ la hierarkia rango kaj la grado da liberiĝo el la materio de la Spirito. Por ke el tiuj komunikaĵoj oni kolektu real- ajn fruktojn, ili devas esti regulaj kaj persiste kontinuaj. La seriozaj Spiritoj alligiĝas al tiuj homoj, kiuj volas kleriĝi, kaj al tiuj ili helpas, kaj lasas al la frivolaj Spi- ritoj la taskon amuzi tiujn homojn, kiuj en tiuj mani- festiĝoj vidas nur kelkatempan distrilon. Nur laŭ la reguleco kaj ofteco de tiuj komunikaĵoj oni povas taksi la moralan kaj intelektan valoron de la Spiritoj, kun kiuj oni rilatas, kaj la tiomon da fidindeco, kiun ili me- ritas. Se sperto estas necesa, por juĝi la homojn, kred- eble ankoraŭ pli multe da ĝi estas necesa, por juĝi la Spiritojn.
Kvalitigante tiujn komunikaĵojn kiel instruajn, ni supozas, ke ili estas veraj, ĉar io ne vera ne povus esti instrua, eĉ se dirata per la plej imponaj paroloj. Al ĉi tiu kategorio ni do ne povus alkalkuli iajn instruojn, kiuj da serioza ofte havas nenion krom ŝvelaĉa kaj em- faza formo, per kiu la Spiritoj, pli tro memfidaj ol kler- aj, kiuj ilin diktas, esperas mistifiki la homojn; sed, ne povante havigi al siaj komunikaĵoj la mankantan fund- on, tiuj Spiritoj ne povus longe ludadi sian rolon: ili baldaŭ elperfidas sian malfortan flankon, se eĉ plej multe da interligo havas iliaj komunikaĵoj, aŭ se oni scios ilin repuŝi ĝis iliaj lastaj redutoj.
138. La komunikrimedoj estas tre diversaj. Agante sur niajn organojn kaj sur ĉiujn niajn sentumojn, la Spiritoj povas manifestiĝi al la okuloj kiel aperaĵoj, al la palpado per tuŝeblaj impresoj, ĉu kaŝitaj, ĉu videblaj, al la orelo per bruoj, al la flarado per odoroj sen ia konata kaŭzo. Ĉi tiu lasta maniero de manifestiĝo, kvan- kam ja reala, estas nekontesteble la malplej certa pro la multenombraj kaŭzoj, kiuj povas konduki en eraron; tial mi kun ĝi ne perdos tempon. Kion ni devas zorge ekzameni, tio estas la diversaj rimedoj, por ricevi ko- munikaĵojn, t. e. regulan kaj kontinuan interŝanĝon de pensoj. Tiuj rimedoj estas: frapoj, parolo kaj skribado. Mi ilin elvolvos en specialaj ĉapitroj.
ĈAPITRO XI
PRI LA SEMATOLOGIO KAJ LA TIPTOLOGIO
Lingvo de la signoj kaj de la frapoj. Alfabeta tiptologio
139. La unuaj inteligentaj manifestiĝoj okazis per frapoj, t. e. per la "tiptologio". Ĉi tiu primitiva rimedo, kiu suferis de la infanaĝo de la arto, donadis nur tre limitan helpon; ĉe la komunikaĵoj la respondoj estis sim- plaj unusilabaj vortoj, nome "jes" aŭ "ne", laŭ konven- cia nombro da frapoj. Oni poste plibonigis ĝin, kiel mi diris.
La frapoj fariĝas en du manieroj, per specialaj mediumoj; por ĉi tiu plenumado estas ordinare necesa certa kapableco por fizikaj manifestiĝoj. La unua maniero, kiu povus esti nomata baskula tiptologio, konsistas en la moviĝo de la tablo, kiu leviĝas ĉe unu flanko kaj poste falas returne, frapante la plankon per unu piedo. Sufiĉas pro tio, ke la mediumo metu la manojn sur la randon de la tablo; se li deziras konversacii kun iu di- finita Spirito, estas necese elvoki ĉi tiun; se ne, mani- festiĝas tiu, kiu venis la unua, aŭ kiu kutimas aperi. Per la interkonsento, ke ekzemple unu frapo signifas jes kaj du frapoj ne, aŭ inverse, tute egale, oni direktas al la Spirito la deziratajn demandojn; ni vidos poste, de kiaj demandoj estas saĝe sin deteni. La malbonaĵo kuŝas en la mallongeco de la respondoj kaj en la malfacileco formuli tian demandon, kiu kuntrenos "jes" aŭ "ne". Ek- zemple, se oni demandus la Spiriton: "Kion vi deziras?", li povus respondi nur per frazo; oni devas do deman- di: "Ĉu vi deziras tian aferon?" "Ne." "Ĉu tian alian?" "Jes." Kaj tiel plu.