Выбрать главу

Estas rimarkinde, ke ĉe la praktikado de ĉi tiu rimedo la Spirito aldonas al la frapoj ian mimikon, t. e. li esprimas la energion de la jesado aŭ de la neado per la forteco de la frapoj. Li esprimas ankaŭ la ka­rakteron de la sentoj, kiuj lin instigas: malmoderecon per la krudeco de la movoj; koleron kaj senpaciencon, per ripetata forta frapado, kiel homo, ekscitite frapanta per la piedo, kaj iafoje li ĵetas teren la tablon. Se li estas bonanima kaj ĝentila, li ĉe la komenco kaj ĉe la fino de la seanco klinas la tablon, kvazaŭ salutante la ĉeestantojn. Se li volas sin turni aparte al iu el tiu rondo, li direktas al tiu la tablon dolĉe aŭ malmilde, laŭ tio, ĉu li deziras elmontri al tiu korinklinon aŭ antipa- tion. Tio estas, ĝustadire, la sematologio, aŭ signolingvo, kiel la tiptologio estas la fraplingvo. Jen rimarkinda ekzemplo de la spontanea praktikado de la sematologio.

Unu tagon, en sia salono, kie pluraj homoj sin okup- is pri manifestiĝoj de Spiritoj, iu mia konato ricevis de mi leteron. Dum li ĝin legis, la tableto, uzata en la eksperimentoj, subite kuris apud lin. Fininte la legadon de la letero, li iris al la alia fino de la salono, por meti la leteron sur tablon, tie starantan; la tableto sekvis lin kaj direktiĝis al la tablo, kie nun kuŝis la letero. Mir- egante tiun koincidon, li ekpensis, ke ekzistas ia rilato inter tiu movado kaj la letero; li demandis la Spiriton kaj ĉi tiu respondis, ke li estas unu el miaj familiaraj Spiritoj. Informite de la sinjoro pri tiu okazaĵo, mi mia- vice petis tiun Spiriton eldiri la motivon de la vizito, kiun li faris al la sinjoro; li respondis: "Estas nature ke mi vizitas viajn konatojn, por ke, ĉe okazo, mi povu doni al vi, kiel ankaŭ al ili, la necesajn avizojn".

Estas do evidente, ke la Spirito volis turni sur sin la atenton de tiu sinjoro kaj serĉis al si oportunan okaz- on, por sciigi al tiu, ke li tie estas. Mutulo ne pli bone estus al s i helpinta.

Ne longe daŭris, kaj la tiptologio perfektiĝis kaj pliriĉiĝis per pli efika komunikrimedo, nome la alfa­beta tiptologio, kiu konsistas en tio, ke oni signigas la literojn de la alfateto per frapoj; oni tiam povis ricevi vortojn, frazojn, eĉ tutajn paroladojn. Laŭ tiu metodo la tablo frapas tiom da fojoj, kiom necese por ĉiu lite- ro, t. e. unu frapo signifas a, du signifas b, k. t. p.: dum tio iu skribas la literojn, laŭgrade kiel ili estas signataj. La Spirito sentigas, ke li finis sian laboron, uzante ian interkonsentitan signalon.

Kiel oni vidas, ĉi tiu procedo estas tre malrapida kaj postulas tro multe da tempo por iom longaj komu - nikaĵoj; tamen kelkaj homoj estis sufiĉe paciencaj kaj uzis ĝin, ricevante plurpaĝajn diktatojn; sed la praktiko kondukis al la elpenso de mallongigaj rimedoj, kiuj ebl- igis pli grandan rapidecon. Tiu plej uzata konsistas en tio, ke oni tenas antaŭ si tutan alfabeton kaj la serion de la ciferoj. Dum la mediumo sidas ĉe la tablo, alia homo sinsekve montras al la literoj, se temas pri iu vor- to, aŭ al la ciferoj, se pri iu nombro. Kiam oni venas al la koncerna litero, la tablo frapas mem kaj oni skrib- as tiun literon; poste oni rekomencas la procedon por la dua, la tria k. t. p. Se oni eraris pri iu litero, la Spi- rito avertas per pluraj frapoj aŭ per movo de la ta- blo, kaj oni rekomencas. Per la praktikado oni atingas grandan rapidecon; sed oni ŝparas multe da tempo, pre- cipe konjektante la finon de iu komencita vorto, kiun konigas la senco de la frazo; se oni estas en dubo, oni demandas la Spiriton, ĉu ja tian vorton li volis dikti, kaj li respondas "jes" aŭ "ne".

142. Ciujn efikojn, kiujn mi ĵus pritraktis, oni pov­as ricevi en ankoraŭ pli simpla maniero, nome per frap- oj, kiuj aŭdiĝas en la ligno mem de la tablo, sen ia movado, procedo, kiun mi jam priskribis en la ĉapitro pri la fizikaj manifestiĝoj, § 64: tio estas la interna tiptologio. Ne ĉiuj mediumoj taŭgas por ĉi tiu maniero de komunikado; kelkaj ricevas la frapojn nur per la bas- kulado; tamen per ekzerciĝado la plimulto el ili fine suk- cesos. Ci tiu maniero havas la duoblan plibonecon, ke ĝi estas pli rapida kaj malpli facile allasas suspekton, ol la baskulado, kiun oni povas atribui al vola premo. Estas vero, ke ankaŭ la internaj frapoj povas esti imit- ataj per trompemaj mediumoj. La plej bonaj aferoj pov­as esti falsataj, kio tamen neniel atestas kontraŭ ili.

(Vd. en la fino de ĉi tiu verko la ĉapitron titolitan: Trompoj kaj artifikoj Carlatanismo kaj ĵonglado.)

Kiaj ajn la plibonigoj, kiujn oni sukcesi fari en ĉi tiu procedo, ĝi neniel povas atingi la rapidecon kaj fa- cilecon de la skribado, kaj tial hodiaŭ oni ĝin tre mal- multe uzas; ĝi tamen estas kelkafoje tre interesa rilate la fenomenon mem, precipe por la novuloj, kaj antaŭ ĉio havas la meriton nerefuteble pruvi la absolutan sende- pendecon de la pensado de la mediumo. En ĉi tiu ma- niero oni ofte ricevas tiel neatenditajn, tiel ĝustatempe trafajn respondojn, ke estus necesa klare difinita antaŭ- juĝo, por ke oni ne cedu antaŭ la evidenteco; cetere, kvankam ĝi estas por multaj forta motivo por konvink- iĝo, tamen per ĉi tiu rimedo, kiel per la ceteraj, la Spi­ritoj ne volontas servi al la kapricoj de sciemuloj, kiuj volas ilin elprovi per malkonvenaj demandoj.

Por pli bone garantii la sendependecon de la penso de la mediumo, oni elpensis diversajn instrument- ojn similajn al ciferplatoj, sed sur kiuj oni skribas la li- terojn, laŭ la maniero de la elektraj telegrafoj. Movebla nadlo, kiun la influo de la mediumo movas per drato kaj rulbloko, montras sur la literojn. Tiajn instrument- ojn mi konas nur per la desegnaĵoj kaj priskriboj, pu- blikigitaj en Ameriko, tial mi povas doni pri ilia indo nenian opinion; tamen mi pensas, ke ilia komplikiteco mem estas maloportunaĵo; ke la sendependecon de la mediumo tute bone atestas la internaj frapoj, kaj ke an- koraŭ pli bone, ol ĉiaj materiaj rimedoj, konfirmas ĝin la neantaŭvidita flanko de la respondoj. Krom tio, la nekredemuloj, ĉiam inklinaj vidi ĉie artifikojn kaj aranĝ- ojn, ankoraŭ pli volontas supozi ties ekziston en ia spe- ciala mekanismo, ol en la unue renkontita tablo sen ia akcesoraĵo.

Aparato pli simpla, sed kiun la trompistoj povas misuzi, kiel ni vidos en la ĉapitro pri la trompoj, estas tiu, kiun mi nomas Girardin'a tablo, memore de la uzado, kiun el ĝi faris la edzino de S-ro Emilo Girardin ĉe la multenombraj komunikaĵoj, kiujn ŝi ricevadis kiel mediumino; ĉar S-ino Girardin, kvankam sprita virino, havis la malfortan flankon kredi la Spiritojn kaj iliajn manifestiĝojn. Tiu aparato konsistas el movebla plataĵo de tableto, de tridek ĝis kvardek centimetroj en la dia- metro, libere kaj facile turniĝanta ĉirkaŭ sia akso simile al ruleto. Sur ĝia supraĵo, ĉe la cirkonferenco, estas strekitaj, kiel sur ciferplato, la literoj, la ciferoj kaj la vortoj jes kaj ne. En la centro troviĝas fiksa nadlo. La mediumo apogas siajn fingrojn sur la rando de la tableto, kaj tiam la plataĵo turniĝas kaj haltas, kiam la dezirita litero troviĝas sub la nadlo. Oni notas la montr- itajn literojn kaj tiel oni tre rapide kunmetas vortojn kaj frazojn.

Estas rimarkinde, ke la plataĵo ne glitas sub la fin- groj de la mediumo; tenante sin apogitaj sur ĝi, la fingr- oj sekvas ĝian movadon. Eble al iu potenca mediumo povus prosperi sendependa movado; mi kredas ĝin ebla, sed mi ĝin neniam ĉeestis. Se la eksperimento povus esti farata en ĉi tiu maniero, ĝi estus multege pli kon- kludiga, ĉar ĝi forigus ĉiun eblon de artifiko.

145. Restas al mi nuligi tre disvastiĝintan eraron, nome tion, intermiksi ĉiujn Spiritojn, kiuj komunikiĝas per frapoj, kun la frapantaj Spiritoj. La tiptologio est­as komunikrimedo, kiel ĉia alia, kaj ne malpli inda je la Superaj Spiritoj, ol la skribado aŭ la parolo. Ĉiuj Spi­ritoj, ĉu bonaj, ĉu malbonaj, povas do uzi ĝin tute same, kiel la ceterajn manierojn. Kio karakterizas la Super- ajn Spiritojn, tio estas la nobleco de la penso, sed ne la ilo, kiun ili uzas, por ĝin konigi. Sendube ili preferas la plej oportunajn rimedojn kaj precipe tiujn plej ra- pidajn; sed manke de krajono kaj papero ili ne sentas skrupulon uzi la ordinaran parolantan tablon, kaj tion pruvas la ricevo, per ĝi, de la plej superbelaj diktaĵoj. Ĉi tiun procedon mi do ne uzas mem ne tial, ĉar mi kon- siderus ĝin malŝatinda, sed ja nur tial, ke, kiel fenome­no, ĝi jam instruis min pri ĉio, kion mi povus scii, ke do ĝi povus nenion aldoni al miaj konvinkoj kaj ke la longeco de la komunikaĵoj, kiujn ni ricevas, postulas ra- pidecon, kiun la tiptologio ne povas kontentigi.