Выбрать главу

Ne ĉiuj Spiritoj, kiuj manifestiĝas per frapoj, estas do ĝustadiraj "frapantaj" Spiritoj; ĉi tiu kvalitigo devas esti rezervata por tiuj, kiujn oni povas nomi "profesiaj frapantoj", kaj kiuj, en ĉi tiu maniero, plezuras ĉe petol- aĵoj, por amuzi aŭ per sia tedado inciti iujn personojn. De ili oni povas atendi kelkafoje spritajn diraĵojn, sed neniam profundajn parolojn; estus do perdo de tempo direkti al ili demandojn kun iagrada graveco naturscien- ca aŭ filozofia. Pro sia senklereco kaj malsupereco ili tute prave ricevis de aliaj Spiritoj la alnomon histrionoj aŭ foiraj ĵonglistoj de la mondo de la Spiritoj. Mi al- diru, ke ili ofte ne nur agadas, dependante de neniu, sed ankaŭ estas iloj, kiujn uzas la Superaj Spiritoj, kiam ĉi tiuj volas okazigi materiajn efikojn.

CAPITRO XII

PRI LA PNEŬMATOGRAFIO AŬ SENPERA SKRIBADO. PRI LA PNEŬMATOFONIO

Senpera skribado

146. La pneŭmatografio estas la skribado farata rekte de Spirito sen ia peranto; ĝi diferencas de la psi- kografio per tio, ke ĉi tiu lasta estas la transiĝo de la penso de Spirito ankaŭ per skribado, sed kun la helpo de la mano de mediumo.

La senpera skribado estas neneigeble unu el la plej eksterordinaraj fenomenoj en Spiritismo; sed, kiel ajn anomalia ĝi ŝajnas ĉe la unua ekrigardo, ĝi hodiaŭ estas fakto konstatita kaj nekontestebla. Se ia teorio estas necesa, por ke oni komprenigu al si la eblecon de la spiritismaj fenomenoj estute, des pli ĝi estas necesa en ĉi tiu okazo, unu el la plej strangaj iam ajn aperintaj, sed ne plu ŝajnanta supernatura, se nur oni komprenas ĝian principon.

Ce la unua fariĝo de ĉi tiu fenomeno la superstar- anta impreso estis dubo; en la kapon de ĝiaj ĉeestantoj venis tuj la ideo de ia artifiko; efektive, ĉiu konas la proprecon de la tiel nomataj "sekretaj" inkoj, kies strek- oj, komence tute nevideblaj, ekaperas sub la efiko de taŭgaj agantoj. Oni eble uzadis tiun procedon, por eks- pluati la homan kredemon, kaj mi ne asertas, ke oni ĝin neniam uzis; mi eĉ estas konvinkita, ke iuj homoj, ĉu por mono, ĉu nur pro memestimo kaj por kredigi pri sia kapableco, uzadis artifikojn. (Vd. la ĉapitron pri trompoj.)

Sed el tio, ke oni povas imiti ion, estus absurdo kon- kludi, ke tio ne ekzistas. Ĉu en la lasta tempo oni ne elpensis rimedon por imiti la somnambulan klarvidecon en tia grado, ke ĝi kaŭzis iluzion? Kaj el tio, ke tiaj ĵonglaĵoj montriĝis en ĉiuj foiroj, oni devus konkludi, ke ne ekzistas veraj somnambuloj? Ĉar iuj komercistoj vendas falsitajn vinojn, ĉu tial ne ekzistas vino pura? Tio sama estas kun la senpera skribado; la antaŭzorgoj por la certiĝo pri la realeco de la fakto estis cetere tre simplaj kaj tre facilaj, kaj dank'al tiuj antaŭzorgoj ĝi hodiaŭ ne estas objekto de eĉ la plej malgranda dubo.

147. Ĉar la eblo skribi sen ia peranto estas unu el la atributoj de la Spirito; ĉar Spiritoj ekzistas de ĉiam kaj ankaŭ de ĉiam okazigadas la diversajn fenomenojn al ni konatajn, ili do kredeble ankaŭ faris la senperan skribadon kiel en la antikveco, tiel en la nuneco; kaj tial oni povas klarigi la aperon de la tri vortoj en la banked- salono de Belŝacar. La Mezepoko, tiel riĉa per mireg- indaĵoj kaŝitaj, sed sufokataj per la fajro de la ŝtiparoj, ankaŭ certe konis la senperan skribadon, kaj eble en la teorio pri la modifoj, kiujn la Spiritoj povas ricevigi al la materio, teorio, kiun mi pritraktis en la Ĉapitro VIII, sin trovas la principo de la kredo pri la transmu- tacio de la metaloj.

Kiaj ajn la rezultatoj, atingitaj en diversaj tempoj, nur de post la vulgarigo de la manifestiĝoj de la Spiritoj oni serioze rigardis la demandon pri la senpera skribado. Laŭŝajne la unua homo, kiu ĝin konigis en la lastaj jar­oj en Parizo, estis sinjoro barono de Guldenstubbe, kiu pri ĉi tiu temo publikigis tre interesan verkon, kiu en- havas grandan nombron da faksimiloj de la skribaĵoj, kiujn li ricevis (*-[2]. Ĉi tiu fenomeno jam de kelka tempo estis konata en Ameriko. La socia pozicio de S-ro de Guldenstubbe, lia sendependeco, la estimo, kiun li ĝuas en la plej alta mondumo nekontesteble forigas ĉiun sus- pekton pri memvola trompo, ĉar nenia intereso povas instigi lin al tio. Plej volonte konsentite, oni povus kredi, ke li mem estis trompita de ia iluzio, sed tion formale rebatas unu fakto, nome, ke aliaj homoj atingis tiun saman fenomenon, armante sin per ĉiaj zorgoj necesaj, por antaŭforigi ĉiun artifikon kaj ĉiun kaŭzon de eraro.

148. La senperan skribadon oni ricevas, kiel gene- rale la plimulton el la ne spontaneaj manifestiĝoj de Spiritoj, per enmemiĝo, per preĝado kaj per elvoko. Ili ofte okazis en preĝejoj, sur tomboj, ĉe la piedo de statu- oj aŭ de la figuroj de personoj elvokitaj. Sed estas evidente, ke la loko mem havas nenian influon, krom naski pli grandan enmemiĝon kaj pli profundan koncen- triĝon de la pensado, ĉar estas konstatite, ke tiu feno­meno okazas sen tiaj akcesoraĵoj kaj en la plej ordinaraj lokoj, sur simpla meblo, se oni troviĝas en la postulataj moralaj kondiĉoj kaj oni posedas la necesan mediumecon.

En la unua tempo oni pensis, ke oni tien devas meti krajonon kune kun la papero; tiel la fakto povus esti iel klarigita. Oni scias, ke la Spiritoj movas kaj delokas objektojn, ilin kelkafoje ekprenas kaj ĵetas tra la aero; ili do ankaŭ povus ja ekpreni la krajonon kaj uzi ĝin, por streki literojn; ĉar ili movas ĝin per la mano de mediumo, per tabuleto k. a., ili povus tute same tion fari senpere. Sed oni baldaŭ konstatis, ke krajono estas ne bezona kaj sufiĉas nura peco da papero, faldita aŭ ne: post kelke da minutoj oni tie trovas literojn. Nun la fenomeno ricevas tute alian aspekton kaj kondukas nin en tute novan klason da aferoj. Tiuj literoj estas strek- itaj per ia substanco; nu, ĉar neniu havigis tiun subs­tanco al la Spirito, li do mem ĝin faris, ĝin kunmetis: kie li ĝin ĉerpis? Jen la problemo.

Kiu bonvolos turni sin al la klarigoj, donitaj en la Ĉapitro VIII, §§ 127 kaj 128, tiu trovos tie la kompletan teorion de ĉi tiu fenomeno. Por tia skribado la Spirito uzas nek niajn substancojn, nek niajn ilojn: li faras mem la materion kaj la ilojn, kiujn li bezonas, prenante siajn materialojn el la universa primitiva elemento, kiun li per sia volo tiele modifas por la celata efiko. Li do povas ankaŭ fari ruĝan krajonon, presan inkon aŭ ordinaran inkon tute same, kiel nigran krajonon, eĉ tipografiajn literojn sufiĉe solidajn, por reliefigi premsignojn, kiel pri tio mi vidis ekzemplojn. La filino de unu sinjoro el mi- aj konatoj, knabino kun la aĝo de 12 ĝis 13 jaroj, ri- cevis tutajn paĝojn, skribitajn per ia substanco simila al paŝtelo.

Ci tio estas la rezultato, al kiu kondukis nin tiu fenomeno pri la flartabakujo, kiun mi raportis en la Capitro VII, § 116, kaj kiun mi longe pritraktis, ĉar ni tie havis la okazon profunde esplori unu el la plej gravaj leĝoj de Spiritismo, leĝon, kies konado povas klar­igi pli ol unu misteron eĉ de la videbla mondo. Jen kiel el iu fakto, laŭŝajne ordinara, povas elŝpruci lumo; la tuta demando konsistas en zorga observado, kaj ĉi tion ĉiu povas mem fari, kiel mi, se nur oni ne kontent- igas sin vidi la efikojn, ne elserĉante iliajn kaŭzojn. Se mia fido kun ĉiu tago plifortikiĝas, tiel estas tial, ke mi komprenas: igu do kompreni, se vi volas gajni se- riozajn prozelitojn. La kompreno de la kaŭzoj havas ankoraŭ unu rezulton, nome streki dividlinion inter vero kaj superstiĉo.