Rigardante la senperan skribadon laŭ la profitoj, kiujn ĝi povas havigi, mi diras, ke ĝis hodiaŭ ĝia plej ĉefa utileco estis la materia konstato de grava fakto: la partopreno de ia kaŝita potenco, kiu per ĝi trovas novan rimedon por manifestiĝi. Tamen tiaj komunikaĵoj malofte estas longaj: ili ordinare estas spontaneaj kaj limiĝas je vortoj, sentencoj, ofte je nekompreneblaj sign- oj. Oni ilin ricevis en ĉiuj lingvoj: greka, latina, siria, per hieroglifaj figuroj k. a., sed ili ankoraŭ ne taŭgis por kontinuaj kaj rapidaj disertacioj, kiujn ebligas la psikografio, t. e. skribado per mediumoj.
Pneŭmatofonio
Povante okazigi bruojn kaj frapojn, la Spiritoj povas ankaŭ aŭdigi ĉiaspecajn kriojn, voĉajn sonojn, kiuj imitas la homan voĉon, ĉu apud ni, ĉu en la vastaĵo de la aero; ĉi tiun fenomenon oni nomas pneŭmatofonio. Laŭ tio, kion ni konas pri la naturo de la Spiritoj, ni povas supozi, ke iuj el ili, se el malsupera klaso, faras al si ilu- zion, kredante, ke ili parolas same, kiel iam sur la Tero. (Vd. en Revue Spirite, Februaro 1858: Historio de la fantomo de F-ino Clairon.)
Oni tamen devus sin gardi preni kiel kaŝitajn voĉ- ojn ĉiajn sonojn sen ia konata kaŭzo, aŭ nurajn tintad- ojn en la oreloj, kaj precipe doni ian valoron al la po- pola kredo, ke tintanta orelo avertas nin, ke oni tiam ie parolas pri ni. Tiuj tintadoj, kies kaŭzo estas pure fiziologia, havas ja nenian signifon, dum la pneŭmato- foniaj sonoj esprimas pensojn, kaj nur pro tio oni povas konstati, ke ili havas ne okazan, sed inteligentan kaŭzon. Oni povas starigi kiel principon, ke la evidente inteli- gentaj efikoj estas la solaj, kiuj povas atesti la parto- prenon de Spiritoj; koncerne la ceterajn, ekzistas mini- mume cent ŝancoj kontraŭ unu, ke ili havas akcidentan kaŭzon.
151. Tre ofte okazas, ke en duondormo oni klare aŭdas vortojn, nomojn, eĉ kelkafoje tutajn frazojn, tiel nete, ke oni vekiĝas forte emociita. Kvankam en iuj okaz- oj tio povas efektive esti ia manifestiĝo, tamen ĉi tiu fenomeno havas nenion sufiĉe pozitivan, por ke oni povu alkalkuli ankaŭ ĝin al kaŭzo analoga al tiu, kiun ni vas- te pritraktis en la teorio de la halucino, Ĉap. VI, §§ 111 k. sekv. Kion oni tiel aŭdas, tio cetere havas nenian sekvon. Tute alia estas la okazo, se oni tute ne dormas, ĉar tiam, se tio estas iu Spirito, kiu parolas, oni preskaŭ ĉiam povas kun li interŝanĝi ideojn kaj tenadi regulan konversacion.
La spiritismaj, aŭ pneŭmatofoniaj, sonoj okazas en du klare diferencaj manieroj: kelkafoje tio estas ia voĉo interna, kiu resonas en nia konscienco; sed, kvankam klaraj kaj netaj, la paroloj tamen havas nenion mate- rialan; aliajn fojojn ili venas el ekstere kaj estas tiel distingiĝe artikitaj, kiel se ilin eldirus iu apud ni.
Kiel ajn ĝi fariĝas, la pneŭmatofonia fenomeno estas preskaŭ ĉiam spontanea kaj nur tre malofte povas esti okazigita.
ĈAPITRO XIII
PRI LA PSIKOGRAFIO
Nerekta psikografio: korboj kaj tabuletoj. Rekta aŭ mana psikografio
La spiritisma scienco progresis, kiel ĉiuj ceter- aj, kaj pli rapide ol ili, ĉar ja nur kelke da jaroj for- pasis de tiu tempo, kiam estis uzataj tiuj primitivaj kaj nesufiĉaj rimedoj, vulgare nomataj "parolantaj tabloj", kaj jam nun oni povas komunikiĝi kun la Spiritoj tiel facile kaj rapide, kiel la homoj inter si, kaj per samaj rimedoj: skribado kaj parolo. La skribado havas pre- cipe la plibonecon pli materiale atesti la partoprenon de ia kaŝita potenco kaj postlasi strekojn, kiujn oni povas konservi, kiel ni faras pri niaj propraj korespondaĵoj. La unua rimedo uzata konsistis el tabuletoj kaj korboj, provizitaj per krajono. Jen ilia aranĝo.
Mi jam diris, ke homo, dotita per ia speciala kapablo, povas komuniki rotacian movon al tablo aŭ ia ajn objekto. Anstataŭ tablo ni prenu korbeton de dek kvin gis dudek centimetroj en la diametro, tute egale ĉu el ligno aŭ el vimeno; la substanco ne gravas. Se tra la fundo de tiu korbo oni trapasigas krajonon, kiun oni tie solide fiksas, kun la pinto turnita eksteren kaj malsupren; se tiun tutaĵon oni tenas en ekvilibro sur la pinto de la krajono, kiu tuŝas folion da papero, kaj se nun oni apogas la fingrojn sur la randoj de la korbo, ĉi tiu ekmoviĝas; sed anstataŭ turniĝi, ĝi kondukas la krajonon en diversajn flankojn sur la papero, farante sensignifajn strekojn aŭ literojn. Se oni elvokas iun Spiriton, kaj se li volas komunikiĝi, li respondas, jam ne per frapoj, kiel en la tiptologio, sed per skribaj vortoj. La movado de la korbo jam ne estas aŭtomata, kiel ĉe la turniĝantaj tabloj, sed fariĝas inteligenta. Per ĉi tiu aranĝo la krajono, veninte al la ekstremo de la linio, ne revenas al la antaŭa rando de la papero, por komenci novan linion, sed ĝi ĉiam ankoraŭ moviĝas ronde en tia maniero, ke la skriblinio formas spiralon, kaj tial oni devas plurfoje turni la paperon, por legi tion skribitan. La tiel ricevita skribaĵo ne ĉiam estas tre legebla, ĉar la vortoj estas kunligitaj, sed la mediumo, per ia intui- cio, ĝin facile deĉifras. Por ŝpari materialon, oni povas anstataŭigi la paperon per ardezplato kaj la krajonon per grifelo. Tian korbon mi nomas korbo-turbo. Iafoje, anstataŭ la korbo oni uzas kartonon tre similan al tiu de la bombonujoj; la krajono prezentas ĝian akson, kiel en la turnoludilo.
Plurajn aliajn aranĝojn oni elpensis, por trafi ĉi tiun celon. La plej oportuna, kiun mi nomas beko- korbo, estas tiel konstruita, ke oni almetas al la kor- bo klinitan lignan stangeton, kiu elstaras dek ĝis dek kvin centimetroj unuflanke, en la pozicio de busprito. Tra truo, borita ĉe la fino de tiu stangeto, aŭ beko, oni trametas krajonon sufiĉe longan, por ke ĝia pinto tuŝu la paperon. La mediumo metas la fingrojn sur la randon de la korbo, kaj jen la tuta aparato ekagitiĝas kaj la krajono skribas, kiel en la antaŭa okazo, kun tiu dife- renco, ke la skribaĵo ordinare estas pli legebla, la vortoj estas nekunigitaj kaj la linioj jam ne faras spiralojn, sed sekvas unu alian, kiel en la ordinara skribado, ĉar la mediumo povas facile konduki la krajonon de sur unu linio sur la suban. En tia maniero oni ricevas plurpaĝ- ajn disertaciojn tiel rapide, kiel se oni manskribus.
La aganta inteligento ofte manifestiĝas per aliaj nedubasencaj signoj. Veninte al la fino de la folio, la krajono spontanee faras ekmovon por ĝin turni; se la estulo deziras referenci al iu antaŭa peco de la skrib- aĵo, sur la sama aŭ alia folio, li ĝin serĉas per la pinto de la krajono tiel same, kiel oni agus per la fingro, kaj substrekas ĝin. Se, fine, la Spirito volas sin turni al iu el la ĉeestantoj, la fino de la ligna stangeto direktiĝas al tiu persono. Por malplilongigi sian parolon, li ofte esprimas la vortojn jes kaj ne per signoj resp. de jesado aŭ neado, kiujn ni faras per la kapo. Se li volas es- primi koleron aŭ senpaciencon, li brutale frapadas la pa- peron per la pinto de la krajono kaj ne malofte rompas tiun pinton.
Anstataŭ korbo kelkaj personoj uzas ian ta- bleton, faritan speciale, longan dek du ĝis dek kvin cen- timetrojn kaj larĝan kvin ĝis ses centimetrojn, kun tri piedoj, al unu el kiuj oni adaptas krajonon; la du ce- teraj estas rondformaj aŭ provizitaj per ebura sfereto, por facile gliti sur la papero. Aliaj personoj uzas simple tabuleton de dek kvin ĝis dudek kvadrataj centime- troj, triangulan, oblongan aŭ ovalan; ĉe unu punkto de la rando ekzistas oblikva truo, por trameti la krajonon. Lokita por la skribado, ĝi staras nerekte kaj apogas sur la papero unu el siaj flankoj; ĉi tiu flanko iafoje havas du rulilojn por faciligo de la movado. Oni cetere kom- prenas, ke ĉiuj ĉi aranĝoj havas neniel absolutan ka- rakteron: la plej bona estas tiu plej oportuna.