Uzante ĉiun ajn el ĉi tiuj aranĝoj, oni devas agadi preskaŭ ĉiam duope, sed ne estas necese, ke la dua homo havu mediumecon: tiu simple helpas, tenante la ekvili- bron kaj ŝparigante al la mediumo tro da laciĝo.
Mi nomas nerekta psikografio la skribadon, efektivigatan per unu el la supre prezentitaj aranĝoj, kontraŭe al la rekta psikografio, plenumata de la me- diumo mem. Por kompreni ĉi tiun lastan procedon, oni devas fari al si klaran ideon pri tio, kiel fariĝas la unua: jen kiel. La komunikiĝanta Spirito agas sur la medium- on; ĉi tiu, sub tiu influo, maŝine ekmovas la brakon kaj la manon, por skribi, tute ne konsciante, kion li skribas (ĉi tiu estas almenaŭ la ordinara okazo); la mano agas sur la korbon, kaj la korbo sur la krajonon. Tiel do la korbo ne fariĝas inteligenta, sed ja estas nura ilo, direktata de iu inteligento; ĝi efektive estas nenio krom ia krajoningo, ia aldono al la mano, ia perilo inter la mano kaj la krajono. Oni forigu tiun perilon kaj metu la krajonon inter la fingrojn, kaj oni ricevos tian saman rezultaton per multe pli simpla meĥanismo, ĉar la mediumo tiam skribas tiel, kiel li skribas ordinare. Sekve ĉiu, kiu skribas kun la helpo de korbo, tabuleto aŭ alia objekto, povas skribi rekte.
El ĉiuj komunikrimedoj la manskribado, kiun kelkaj nomas pretervola skribado, estas sendube la plej simpla, la plej facila kaj la plej oportuna, ĉar ĝi postulas nenian preparadon kaj taŭgas, kiel la fluanta skribado, por la plej vastaj elvolviĝoj. Mi ankoraŭ pritraktos ĝin, kiam mi parolos pri la mediumoj.
158. En la unua tempo de la manifestiĝoj de Spiritoj, tiam, kiam oni pri ĉi tiu afero faradis al si malpli precizan ideon, multe da skribaĵoj estis publikigitaj sub titoloj, kieclass="underline" Komunikaĵoj de korbo, Komunikajoj de ta- buleto, Komunikajoj de tablo k. s. Hodiaŭ oni kompren- as, kiom da nesufiĉa aŭ erara havas tiuj esprimoj, jam ne parolante pri ilia malmulte serioza karaktero. Efek- tive, kiel ni ĵus vidis, la tabloj, tabuletoj kaj korboj estas nuraj iloj neinteligentaj, kvankam momente anim- itaj per nenatura vivo, kiuj nenion povas komuniki per si mem; alie tio estus, kiel preni la efikon por la kaŭzo, la instrumenton por la principo; tio estus, kiel se iu aŭ- toro deklarus sur la titolpaĝo de sia libro, ke ĉi tiun verkis metala aŭ anasa plumo. Tiuj iloj cetere ne es- ceptas aliajn; unu mia konato anstataŭ la korbo-turbo uzadis funelon, tra kies kolo li trametis la krajonon; oni do povus ricevi komunikaĵojn de funelo, kaj tute same de kaserolo aŭ de salatujo. Se ili fariĝas per frapoj kaj por tiuj frapoj oni uzus seĝon aŭ bastonon, oni havus jam ne ian parolantan tablon, sed ian seĝon aŭ bastonon parolantan. Estas grave koni ne la strukturon mem de la ilo, sed la manieron ricevi la komunikaĵojn: se ĉi tiuj fariĝas per skribado, kia ajn estas la krajoningo, tio estas laŭ ni psikografio; se per frapoj, ĝi estas tiptologio. Ricevante la amplekson de scienco, Spiritismo ja bezon- as scencan terminaron.
ĈAPITRO XIV
PRI LA MEDIUMOJ
Mediumoj por fizikaj efikoj. Elektraj homoj. Sensivaj aŭ impreseblaj mediumoj. Aŭdivaj mediumoj. Parolivaj mediumoj. Vidivaj mediumoj. Somnambulaj mediumoj.
Sanigivaj mediumoj. Mediumoj-pneŭmatografoj
Ĉiu homo, kiu iagrade sentas la influon de la Spiritoj, estas pro tio mem mediumo. Ĉi tiu kapablo estas propra al la homo, sekve ĝi estas nenies privilegio; tial malmultaj estas tiuj homoj, kiuj ĝin ne posedas eĉ en rudimenta stato. Oni do povas diri, ke ĉiuj estas, en pli aŭ malpli forta grado, mediumoj; tamen ĉi tiu kvalitigo aplikiĝas, en la ordinara parolo, nur al tiuj homoj, ĉe kiuj la mediumeco elmontriĝas nete kaj ma- nifestiĝas per evidentaj, iom intensaj efikoj, kio do dependas de pli aŭ malpli sensiva organa strukturo. Krom tio estas rimarkinde, ke ĉi tiu kapablo ne en sama ma- niero elaperas ĉe ĉiuj; la mediumoj ordinare havas unu kapablon specialan por tia aŭ tia el la specoj de feno- menoj; el kio rezultas, ke ekzistas tiom da variaĵoj de mediumoj, kiom da specoj de manifestiĝoj. La ĉefaj klasoj estas: mediumoj por fizikaj efikoj; sensivaj aŭ impreseblaj mediumoj; aŭdivaj; parolivaj; vidivaj; somnambulaj; sanigivaj; pneŭmatografaj; skribivaj aŭ psi- kografaj.
1. Mediumoj por fizikaj efikoj
La mediumoj por fizikaj efikoj estas pli spe- ciale kapablaj por okazigi materiajn fenomenojn, kiel movadoj de inertaj korpoj, bruoj k. a. Oni povas ilin dividi en memagantajn mediumojn kaj pretervolajn me- diumojn. (Vd. la 2-an Parton, Ĉap. II kaj IV.)
La memagantaj mediumoj estas tiuj, kiuj konscias pri sia povo kaj okazigas spiritismajn fenomenojn per la agado de sia volo. Kvankam propra al la homa genro, kiel mi jam diris, ĉi tiu kapablo tute ne en egala grado ekzistas ĉe la mediumoj; sed se ekzistas malmulte da homoj, ĉe kiuj ĝi estas absolute nula, tamen ankoraŭ pli malmultenombraj estas tiuj kapablaj okazigi grand- ajn efikojn, kiel levo de pezaj korpoj en la aeron, transporto tra la aero kaj precipe aperaĵoj. La plej simplaj efikoj estas la turnado de objekto, frapoj, fariĝantaj pro la levo de tiu objekto aŭ en ĝia substanco mem. Kvankam mi ne rigardas tiujn fenomenojn kiel plej grav- ajn, mi admonas, ke oni ilin ne flanken metu; ili povas havigi oportunajn okazojn por interesaj observoj kaj kunhelpi por konvinko. Sed estas rimarkinde, ke la ka- pableco okazigi materiajn efikojn malofte ekzistas ĉe tiuj mediumoj, kiuj disponas pli perfektajn rimedojn por ko- munikado, kiel skribado aŭ parolo. La mediumeco ordi- nare malfortiĝas sur unu flanko laŭgrade, kiel ĝi kres- kas sur alia.
161. La pretervolaj aŭ naturaj mediumoj estas tiuj, kies influo efektiviĝas sen ilia konscio. Ili tute ne konscias sian kapablecon, kaj kio anomalia okazas ĉirkaŭ ili, tio ofte neniel ŝajnas al ili eksterordinara; tio estas parto de ili mem, tute tiel, kiel la duobla vidado ĉe hom- oj, kiuj eĉ ne suspektas, ke ili ĝin posedas. Tiaj homoj estas tre indaj je observado, kaj oni ne devas sin deteni rikolti kaj studi tiaspecajn faktojn, kiuj eventuale kon- atiĝas al ĉiu. Tiaj faktoj efektiviĝas en ĉiu aĝo kaj ofte ĉe tre junaj infanoj. (Vd. supre, en la Ĉap. V: Pri la spontaneaj manifestiĝoj.)
Tia kapableco, per si mem, ne estas signo de ia patologia stato, ĉar ĝi ne estas neakordigebla kun perfekta saneco. Se ĝia posedanto suferas ian malsanon, ĉi tiu havas kaŭzon tute alian, kaj tial terapeŭtikaj rimedoj estas senpovaj kontraŭ ĝi. Tiu kapableco povas, en iuj okazoj, esti sekvo de ioma organa malforteco, sed ĝi neniam estas efika kaŭzo. Ne estus do saĝe fari el ĝi mo- tivon por maltrankviliĝo el la higiena vidpunkto; ĝi estus malutila nur en tiu okazo, se la homo, fariĝinte mem- aganta mediumo, ĝin trouzus, ĉar tiam el li elverŝiĝus tro multe da vitala fluidaĵo kaj sekve malfortiĝus liaj organoj.
162. La prudento indignas ĉe la penso pri la mo- ralaj kaj korpaj torturoj, al kiuj la scienco iafoje sub- metis malfortikajn kaj delikatajn homojn, por certiĝi, ĉu tiuj uzas iajn artifikaĵojn. Tiaj eksperimentoj, plej ofte farataj malbonintence, ĉiam malutilas al sensivaj organ- ismoj; el ili povus rezulti gravaj malordoj en la organa ekonomio; fari tiajn elprovojn estas ludi kun la vivo. Bonafida observanto ne bezonas tiajn rimedojn; kiu profunde konas tiajn fenomenojn, tiu cetere scias, ke ili apartenas prefere al la morala sfero, ol al la kampo fi- zika, kaj ke oni vane elserĉus ilian solvon en niaj ekzakt- aj sciencoj.