Guste pro tio, ke tiaj fenomenoj rilatas kun la mo- rala sfero, oni devas kun skrupula zorgo eviti ĉion, kio povus supereksciti la imagemon. Oni scias, kiajn akci- dentojn la timo povas kaŭzi, kaj oni estus malpli mal- prudenta, se oni konus ĉiujn okazojn de frenezo kaj epi- lepsio, kiuj originis el rakontoj pri lupkoboldoj kaj in- fanmanĝantoj; kio do estus, se oni konvinkiĝus, ke tio estas la diablo? Kiuj enblovas tiajn ideojn, tiuj ne scias la respondecon, per kiu ili sin ŝarĝas: ili povas mortigi. Nu, la danĝero ne pendas nur super li, sed ankaŭ super ĉiuj ĉirkaŭ li, homoj, kiujn povas teruri la penso, ke ilia domo fariĝis ia nestego de demonoj. Tiu pereiga kon- vinko estis ja la kaŭzo de tiom da kruelegaĵoj en la tempoj de senklereco; tamen kun iom pli da kriterio oni ja devus esti pensinta, ke, bruligante la korpon, kiun oni supozis posedita de la diablo, oni la diablon mem ne bruligus; ĉar oni volis liberiĝi de la diablo, ja lin, ne alian, estis necese mortigi. Klarigante al ni la veran kaŭzon de ĉiuj tiuj fenomenoj, la Spiritisma Doktrino donas al la diablo sian finofaran baton. Anstataŭ do el-
kovi tian penson, oni devas — kaj ĝi estas ja devo de moraleco kaj humaneco — ĝin kontraŭbatali ĉie, kie ĝi ekzistas.
Kion oni devas fari, kiam tia kapablo spontanee dis - volviĝas ĉe iu homo, tio estas lasi la fenomenon iradi sian naturan vojon: la Naturo estas pli prudenta ol la homoj; cetere la Providenco havas siajn planojn kaj ĝi- ajn plej grandajn projektojn povas plenumi la plej mal- granda el la homoj. Sed, oni konfesu, ĉi tiu fenomeno kelkafoje rivevas amplekson lacigan kaj neoportunan por ĉiuj . Jen do, kion oni devas fari en ĉiuj okazoj. En la Capitro V — Pri la spontaneaj fizikaj manifest- iĝoj — mi jam donis kelke da konsiloj en ĉi tiu rilato dirante, ke oni devas peni komunikiĝi kun la Spirito, por de li ekscii, kion li volas. La sekvanta rimedo ankaŭ baziĝas sur observado.
La nevideblaj estuloj, kiuj elmontras sian ĉeeston per senseblaj efikoj, ordinare estas Spiritoj, apartenantaj al malsupera klaso kaj kiujn oni povas superregi per mo-
(,) Unu el la plej eksterordinaraj tiaspecaj faktoj, pro la diverseco kaj strangeco de la fenomenoj, estas nekontest- eble tiu, kiu okazis en 1852, en Palatinato (rejna Baviero), en Bergzabern, proksime de Vesemburgo. Gi estas des pli ri- markinda, ĉar ĝi montras ĉe unu sama homo ĉiujn specojn de spontaneaj manifestiĝoj: bruegoj, skuegantaj la domon, renversado de mebloj, ĵetado de objektoj el malproksime fare de nevideblaj manoj, vidaĵoj kaj aperaĵoj, somnambulismo, ekstazo, katalepsio, elektra altiro, krioj kaj sonoj tra la aero, senkontakta ludado de instrumentoj, inteligentaj komunikajoj k. a., kaj, ne malplej grave, tio, ke tiujn faktojn konstatis dum ĉirkaŭ du jaroj multenombraj vidintoj, fidindaj pro sia klereco kaj socia rango. La aŭtentika raporto estis en tiu tempo publikigita de pluraj germanaj gazetoj kaj precipe en bro- ŝuro, hodiaŭ elĉerpita kaj tre malofta. En la Revue Spirite, de 1858, oni legas la kompletan tradukon de tiu broŝuro, kune kun la necesaj komentarioj kaj klarigoj. Tiu, kiom mi scias, estas la sola franclingva publikigaĵo de tiu broŝuro. Krom la pasiiga intereso, kiun tiuj fenomenoj vekas, ili estas treege instruaj el la vidpunkto de la praktika studado de Spiritismo. — Noto de la Aŭtoro .
rala aŭtoritateco; ĝuste tian aŭtoritatecon oni devas peni havigi al si.
Por atingi tian aŭtoritatecon, estas necese transirigi la individuon de la stato de mediumo natura en la staton de mediumo memaganta. Estiĝas tiam efiko analoga al tiu, kiu okazas en somnambulismo. Oni scias, ke la som- nambulismo natura ordinare ĉesas tiam, kiam ĝin ansta- taŭas la somnambulismo magnetiza. Oni ne forprenas la liberiĝan kapablon de la animo: oni donas al ĝi alian direkton. Ĉi tio sama estas kun la mediuma kapableco. Por tio, anstataŭ malhelpi la fenomenojn, kion oni mal- ofte atingas kaj kio ne ĉiam estas sendanĝera, estas ne- cese instigi la mediumon ilin laŭplaĉe okazigi, impon- ante al la Spirito; en ĉi tiu maniero li sukcesas regi la Spiritojn kaj el iafoje superpotencanta tirano li faras sub- metiĝeman kaj ofte tre obeeman estulon. Notinda fakto, konfirmita de la sperto, estas tio, ke, en tia okazo, in- fano havas tiom kaj ofte pli da aŭtoritato ol plenaĝulo: ankoraŭ unu pruvo, subtenante ĉi tiun plej ĉefan punkt- on de la Doktrino, nome, ke la Spirito estas infano nur laŭ la korpo kaj ke li mem posedas disvolviĝon nepre antaŭan rilate sian nunan enkarniĝon, disvolviĝon, kiu povas havigi al li aŭtoritatecon super Spiritoj, starantaj sur ŝtupo pli malalta ol lia.
La moralinstruo de Spirito per la konsiloj de krom- persono influhava kaj sperta, se nur la mediumo ĝin ne kapablas fari, ofte estas tre efika rimedo. Mi poste re- pritraktos ĉi tiun temon.
163. Povus ŝajni, ke al ĉi tiu kategorio da mediumoj apartenus homoj, dotitaj per ioma natura elektro, efektivaj homaj torpedoj, farantaj per nura kontakto ĉi- ujn efikoj n de altirado kaj repuŝado. Sed eraro estus rigardi ilin kiel mediumojn, ĉar la vera mediumeco implicas la rektan partoprenon de iu Spirito; nu, en la nuna okazo konkludigaj eksperimentoj pruvas, ke la sola aganto en tiuj fenomenoj estas la elektro. Tia stranga kapablo, kiun oni tolereble povas kvalitigi ia malsano, povas iafoje aliĝi al la mediumeco, kiel oni facile vidas en la historio de la Bergzabern'a frapanta Spirito; sed ĝi ofte tute ne dependas de ia mediumeco. Kiel mi diris, la sola pruvo pri la partopreno de la Spiritoj estas la inteligenta karaktero de la manifestiĝoj; ĉiam, kiam ne ekzistas tia karaktero, oni havas fundamenton, por ilin alskribi al ia kaŭzo pure fizika. La demando kuŝas en tio, scii, ĉu la elektraj homoj estus pli kapablaj fariĝi mediumoj por fizikaj efikoj; mi tiel pensas, sed nur la sperto dirus la lastan vorton.
2. Sensivaj aŭ impreseblaj mediumoj
Oni tiel nomas tiujn homojn, kapablajn eksenti la ĉeeston de la Spiritoj per nepreciza impreso, per ia tuŝeto sur ĉiujn membrojn, sensaĵo, kiun ili ne povas klarigi al si. Ĉi tiu variaĵo ne havas absolute difinitan karakteron. Ĉiuj mediumoj estas nepre impreseblaj, kaj tial la impresebleco estas kvalito prefere ĝenerala, ol spe- ciala: ĝi estas la plej elementa kapablo, nepre necesa al la disvolviĝado de ĉiuj ceteraj. Gi estas malsama ol la pure fizika kaj nerva impresebleco, kun kiu oni ne devas ĝin intermiksi, ĉar ekzistas homoj, kiuj, ne hav- ante delikatajn nervojn, tamen pli aŭ malpli forte sentas la efikon de la ĉeesto de Spiritoj, kaj, kontraŭe, aliaj tre incitiĝemaj ilin tute ne sentas.
Ĉi tiu kapablo disvolviĝas per la kutimo kaj povas ekhavi tian subtilecon, ke ĝia posedanto, laŭ la impreso, kiu lin trafis, scias ne nur pri la bona aŭ malbona na- turo de la Spirito apud li, sed ankaŭ pri ties individueco, tute same, kiel blindulo per ia nekaptebla "io" kons- tatas la alproksimiĝon de tia aŭ tia homo: li do, rilate la Spiritojn, fariĝas efektiva sensitivo. Bona Spirito far- as ĉiam mildan kaj agrablan impreson; la impreso de malbona Spirito, kontraŭe, estas aflikta, angora kaj mal- agrabla: oni kvazaŭ sentas odoron de ia malpuraĵo.
3. Aŭdivaj mediumoj
Ĉi tiuj aŭdas la voĉon de la Spiritoj. Tio estas, kiel mi diris, traktante pri la pneŭmatofonio, kelkajn fojojn ia interna voĉo, kiu aŭdiĝas el la profundo de la animo; aliajn fojojn ĝi estas voĉo ekstera, klara kaj neta, kiel de vivanto. La aŭdivaj mediumoj povas tiel ekkonversacii kun la Spiritoj. Kiam ili kutimas komu - nikiĝi kun certaj Spiritoj, ili tiujn tuj rekonas per la karaktero de ties voĉo. Kiam oni mem ne estas dotita per ĉi tiu kapablo, oni ankaŭ povas komunikiĝi kun iu Spirito pere de aŭdiva mediumo, kiu tiam plenumas la rolon de interpretanto.