Kiam mi diris, ke la okazoj de spontaneaj aperoj estas oftaj (§ 107), mi ne intencis diri, ke ili estas tre ordinaraj. Rilate la ĝustasencajn vidivajn mediumojn, tiuj estas ankoraŭ pli malmultaj, kaj oni devas ja forte mal- fidi tiujn, kiuj flatas al si, ke ili ĝuas tian kapablon: estas prudente fidi ilin nur per pozitivaj pruvoj. Mi eĉ iomete ne parolas pri tiuj, kiuj faras al si la ridindan iluzion, kvazaŭ ili vidas la Spiritoj n-globetojn, kiujn mi menciis en la § 108, sed mi parolas nur pri tiuj, kiuj pretendas vidi la Spiritojn en racia maniero. Iuj homoj sendube povas erari bonafide, sed aliaj povas ŝajnigi tian kapablecon pro memestimo aŭ pro intereso. En ĉi tiu okazo oni devas speciale preni en kalkulon la karak- teron, la moralecon kaj la kutiman sincerecon; sed pre- cipe en la cirkonstancoj de detaloj oni povas trovi la plej certan kontrolon, ĉar ekzistas cirkonstancoj, kiuj ne povas allasi dubon, kiel ekzemple la ĝusteco de la por- treto de Spiritoj, kiujn la mediumo neniam antaŭe konis kiam ili vivis sur la Tero. La sekvanta fakto apartenas al ĉi tiu kategorio.
Unu vidvino, kies edzo ofte komunikiĝas kun ŝi, troviĝis foje kune kun vidiva mediumo, kiu ŝin ne konis kaj des malpli ŝian familion; ĉe unu momento la mediumo diris al ŝi: — Mi vidas Spiriton apud vi. — Ha! — rediris la sinjorino —; tio sendube estas mia edzo, kiu min preskaŭ neniam forlasas. — Ne — respondis la mediumo —, tio estas grandaĝa virino; ŝi portas stran- gan hararanĝon; ŝi havas blankan platan harfaskon sur la frunto.
Laŭ ĉi tiu apartaĵo kaj aliaj priskribaj detaloj la sinjorino, sen ia eblo de eraro, rekonis sian avinon, pri kiu ŝi en tiu momento tute ne pensis. Se la mediumo volus ŝajnigi tiun kapablecon, estus al li facile konfir- mi la opinion de la sinjorino, dum anstataŭ la edzo, kiu okupis ŝian menson, li vidis virinon kun tute pro- pra hararanĝo, kiun nenio povus sugesti al li. Ĉi tiu fakto pruvas ankoraŭ unu aferon, nome, ke la vidaĵo, ĉe tiu mediumo, estis rebildo de nenia fremda penso. (Vd. § 102.)
6. Somnambulaj mediumoj
172. La somnambulismo povas esti rigardata kiel ia variaĵo de la mediumeco, aŭ pli bone dirite, ili estas du specoj de fenomenoj, kiuj ofte troviĝas kunigitaj.
La somnambulo agas sub la influo de sia propra Spirito; ĝi estas lia animo, kiu, en la momentoj de sia li- bereco, vidas, aŭdas kaj perceptas ekster la limoj de liaj sentumoj; kion li esprimas, tion li ĉerpas el si mem; liaj ideoj ordinare estas pli ĝustaj, ol en lia normala stato, liaj scioj estas pli ampleksaj, ĉar lia animo trov- iĝas libera; unuvorte, li anticipe vivas la vivon de la Spiritoj. La mediumo, kontraŭe, estas ilo de fremda in- teligento; li estas pasiva, kaj kion li diras, tio ne de li venas. Resume, la somnambulo esprimas sian propran penson, kaj la mediumo esprimas penson aliulan. Sed Spirito, kiu komunikiĝas per ordinara mediumo, tute same povas tion fari per somnambulo; eĉ ofte la libereco de la animo, dum la somnambulismo, plifaciligas tiun kon- munikiĝon. Multe da somnambuloj vidas la Spiritojn perfekte kaj ilin priskribas tiel precize, kiel la vidivaj mediumoj; ili povas konversacii kun tiuj estuloj kaj transdiri al ni ties penson; kion ili diras ekster la kadro de siaj personaj scioj, tio ofte estas al ili inspirata de aliaj Spiritoj. Jen rimarkinda ekzemplo, en kiu la duopa agado de la Spirito de la somnambulo kaj de la fremda Spirito elmontriĝas en la plej senduba maniero:
173. Unu mia amiko havis kiel somnambulon ju- nuleton en la aĝo de 14 ĝis 15 jaroj, kun tre ordinara inteligenteco kaj ekstreme limita instruiteco; tamen en la somnambula stato, li donis pruvojn pri eksterordinara klarvideco kaj granda sagaceco. Li montriĝis plej lerta precipe en la arto de kuracado kaj sukcesis ĉe granda nombro da malsanoj, kies resanigo estis konsiderata ne- farebla. Unu tagon, kiam lin konsultis malsanulo, li plej ĝuste priskribis ties malsanon. — Tio ne sufiĉas — oni diris al li —, nun vi devus indiki la medikamenton. — Mi ne povas — li rediris — mia anĝelo-kuracisto ne estas ĉi tie. — Kiun vi komprenas sub via "anĝelo-kurac- isto"? — Tiun, kiu diktas al mi la medicinaĵojn. — Ĉu do ne vi ja vidas la medicinaĵojn? — Ho ne; mi ja diras al vi, ilin al mi diktas mia anĝelo-kuracisto.
Tiel do, ĉe tiu somnambulo la ago vidi la malsanon estis afero de lia propra Spirito, kiu por tio bezonis nenian helpon; sed la medikamentojn al li indikis alia: se tiu alia ne troviĝus tie, li do povus diri nenion. Sola, li estis nur somnambulo; helpata de tiu, kiun li nomis sia anĝelo-kuracisto, li estis somnambulo-mediumo.
La somnambula klarvideco estas kapablo, kiu havas sian radikon en la organismo kaj kiu tute ne dependas de la rango, de la progreso kaj eĉ de la moraleco de la individuo. Somnambulo povas do esti tre klar- vida, sed nekapabla solvi iajn demandojn, se lia Spirito estas nemulte progresinta. Tiu, kiu parolas per li, povas do diri bonajn aŭ malbonajn, ĝustajn aŭ malĝustajn aferojn, uzi pli aŭ malpli da delikateco kaj da skrupulo en siaj procedoj, laŭ la grado da supereco aŭ da mal- supereco de sia propra Spirito. La helpado de iu frem- da Spirito povas plenigi liajn mankojn. Sed somnambulo, kiel same la mediumoj, povas havi apud si Spiriton men- sogeman, frivolan, eĉ malican; precipe en ĉi tiu okazo la moralaj ecoj havas grandan influon, por altiri la bon- ajn Spiritojn. (Vd.: La Libro de la Spiritoj, "Somnam- bulismo", § 425, kaj, ĉi tie, la ĉapitron "Pri la morala influo de la mediumo".)
7. Sanigivaj mediumoj
Nur por ĝin ne tute prisilenti, mi ĉi tie parolas pri ĉi tiu speco de mediumoj, ĉar ĉi tiu temo postulus traktadon tro grandan por la kadro de ĉi tiu libro; ce- tere mi scias, ke unu mia amiko, kuracisto, intencas pri- trakti ĝin en speciala verko pri la intuicia Medicino. Mi diras sole nur, ke ĉi tiu speco de mediumeco konsistas precipe en la naturdoto de iuj homoj, resanigi per nura ektuŝo, per la rigardo, eĉ per gesto, sen la helpo de ia ajn medikamentado. Oni sendube diros, ke tio estas nenio alia, ol magnetizarto. Evidente la magneta fluid- aĵo ĉi tie ludas gravan rolon, sed, zorge ekzamenante ĉi tiun fenomenon, oni senpene rekonas, ke en ĝi ekzistas ja io pli.
La ordinara magnetizarto estas efektiva kuracado kontinua, regula kaj metoda; en la nuna okazo la aferoj fariĝas tute alie. Ĉiuj magnetizistoj estas pli aŭ malpli kapablaj sanigi, se nur ili scias konvene helpi al si, dum ĉe la sanigivaj mediumoj la kapableco estas spontanea, kaj eĉ kelkaj ĝin posedas, neniam antaŭe aŭdinte pri ia magnetizarto. La partopreno de ia kaŝita potenco, tio, en kio ja konsistas la mediumeco, evidentiĝas ĉe iuj cirkonstancoj, precipe tiam, se oni konsideras, ke la plej multaj homoj, kiujn oni prave povas kvalitigi sanigivaj mediumoj, helpas al si per la preĝo, kiu estas efektiva elvoko. (Vd. supre, § 131.)
176. Jen la respondoj, kiujn la Spiritoj donis al la demandoj, kiujn mi adresis al ili pri ĉi tiu temo.
Ĉu oni povas konsideri la homojn, dotitajn per magneta forto, ia variaĵo de mediumoj?
"Tion vi ne povas dubi."
Tamen mediumo estas peranto inter la Spiritoj kaj la homo; nu, ĉu ne ŝajnas, ke, ĉerpante sian forton el si mem, la magnetizanto estas peranto de nenies frem- da potenco?
"Tio estas eraro; la magneta forto sendube kuŝas en la homo, tamen ĝi kreskas per la agado de la Spiritoj, kiujn li helpe alvokas. Se vi magnetizas, ekzemple, por iun resanigi, kaj vi elvokas bonan Spiriton, kiu in- teresiĝas por vi kaj por via malsanulo, li pligrandigas vian forton kaj volon, li direktas vian fluidaĵon kaj hav- igas al ĉi tiu la necesajn kvalitojn."
Ĉu tamen ekzistas tre bonaj magnetizistoj, kiuj ne kredus la Spiritojn?
"Ĉu do vi pensas, ke la Spiritoj agas nur sur tiujn homojn, kiuj ilin kredas? Tiuj, kiuj magnetizas por bono, estas helpataj de bonaj Spiritoj. Ĉiu homo, kiu portas la deziron de bono, preterkonscie elvokas bonajn Spi- ritojn, tiel same, kiel, el la deziro de malbono kaj por malbonaj intencoj, li elvokas la malicajn."