Spiritoj, kiuj influas nin por bono aŭ malbono, sed ĝi prefere estas faro de tiuj, kiuj deziras nian bonon kaj kies konsilojn ni tre ofte erare ne sekvas. Gi aplikiĝas al ĉiaj cirkonstancoj de la vivo, ĉiam, kiam oni volas fari ian decidon. Laŭ ĉi tiu aspekto oni povas diri, ke ĉiuj estas mediumoj, ĉar neniu ekzistas, kiu ne havas siajn protektantajn kaj familiarajn Spiritojn, kiuj ĉion eblan faras, por enblovi en la menson de siaj protekt- atoj edifajn pensojn. Se ĉiu estus profunde konvinkita pri ĉi tiu veraĵo, li pli ofte petus la inspiron de sia gardanta anĝelo en la momentoj, kiam li ne scias, kion diri aŭ kion fari. Oni do fervore kaj konfide lin el- voku en okazoj de bezono, kaj oni plej ofte miros pri la pensoj, kiuj kvazaŭ sorĉe elŝprucas, ĉu la afero estas pri ia farenda decido, ĉu pri io, kion oni devas verki. Se nenia penso ekaperas, tiel estas, ĉar oni devas atendi. La pruvo, ke la veninta penso estas ja ne de la persono mem, estas tio, ke se ĝi jam troviĝus en lia menso, li do ĝin ĉiam mastrus, kaj motivo ne ekzistus, kial ĝi ne manifestiĝus laŭ la volo de tiu persono. Kiu ne estas, blinda, tiu bezonas nur malfermi la okulojn, por vidi ĉiam, kiam li volas; same, kiu havas ideojn proprajn, tiu ilin ĉiam disponas; se ili ne venas al li laŭ lia volo, tiel estas tial, ke li ja devas ilin ĉerpi aliloke, ol en la profundo de sia "mi".
Oni povas alkalkuli al ĉi tiu kategorio ankaŭ tiujn homojn, kiuj, ne dotitaj per ia eksterordinara inteligent- eco kaj ne elirante el sia normala stato, ekhavas fulm- brilojn de intelekta klarvideco, kiu momente donas al ili nekutiman facilecon de konceptado kaj parolado, kaj, en iuj okazoj, la antaŭsenton de okazaĵoj. Ĉe tiuj momentoj, kiujn oni prave nomas de inspiro, la pensoj abundas, sekvas unuj post aliaj, interligiĝas, por tiel diri, per si mem, per pretervola, kvazaŭ febra impulsado. Sajnas al ni, ke ia supera inteligento venas helpi nin kaj ke nia spirito estas libera de ia ŝarĝo.
183. La ĉiaspecaj geniuloj: artistoj, scienculoj, li- teratoroj, estas sendube progresintaj Spiritoj, kapablaj mem kompreni kaj koncepti grandajn aferojn; nu, gŭste tial, ke ili estas juĝataj kapablaj, la Spiritoj, kiuj volas la plenumon de iuj laboraĵoj, inspiras al ili la necesajn pensojn; kaj tiel ili plej ofte estas nekonsciaj mediumoj. Ili tamen havas ian neklaran intuicion pri ia fremda helpo, ĉar ja kiu vokas inspiron, tiu faras nenion alian, ol elvokon: se li ne esperus, ke li estus aŭskultata, kial do li tiel ofte ekkrius: "Mia bona genio, venu helpe al mi!"?
La sekvantaj respondoj konfirmas ĉi tiun aserton.
Kio estas la unua kaŭzo de la inspiro?
"Spirito, kiu komunikiĝas per la pensado."
Cu la inspiro ne celas nur la malkaŝon de grand- aj aferoj?
"Ne, ĝi ofte rilatas kun la plej ordinaraj cirkons- tancoj de la vivo. Ekzemple, vi volas iri ien: ia sekreta voĉo diras al vi, ke vi ne iru, ĉar danĝero vin spionas; aŭ ĝi konsilas al vi fari ion, pri kio vi ne pensis: tio estas inspiro. Tre malmulte da homoj ne estis pli aŭ malpli inspiritaj ĉe iuj momentoj."
Cu iu verkisto, aŭ pentristo, iu muzikisto, ek- zemple, ĉe la momentoj de inspiro povus esti rigardata kiel mediumo?
"Jes, ĉar ĉe tiuj momentoj lia animo estas pli libera, kvazaŭ malligiĝinta de la materio; ĝi reakiras parton de siaj kapabloj de Spirito kaj pli facile ricevas la komu- nikaĵojn de aliaj Spiritoj, ĝin inspirantaj."
Antaъsentemaj mediumoj
184. Antaŭsento estas malpreciza intuicio pri est- ontaj okazaĵoj. Ci tiu kapablo ekzistas ĉe iuj homoj en pli aŭ malpli forta grado. Gi povas origini el ia duobla vidado, kiu ebligas al tiuj homoj duonvidi la sekvojn de la nuntempaj aferoj kaj la interrilaton de la okaz- aĵoj; sed ĝi ofte estas ia formo de kaŝitaj komunikajoj, kaj precipe en ĉi tiu okazo oni povas nomi tiujn, kiuj ĝin posedas, antaъsentemaj mediumoj, kiuj estas variaĵo de la inspirataj mediumoj.
ĈAPITRO XVI
PRI LA SPECIALAJ MEDIUMOJ
Specialaj kapablecoj de la mediumoj. Sinoptika tabelo de la diversaj specoj de mediumoj
185. Krom la kategorioj da mediumoj, kiujn mi ĵus denombris, la mediumeco prezentas senlimajn nuancojn, al kiuj apartenas la tiel nomataj "specialaj mediumoj", kun ankoraŭ ne difinitaj kapablecoj, ne enkalkulante la ecojn kaj la sciojn de la manifestiĝanta Spirito.
La karaktero de la komunikaĵoj ĉiam rilatas al la naturo de la Spirito kaj portas la stampon de lia altrang- eco aŭ malsupereco, de lia klereco aŭ senklereco; sed ĉe egaleco de meritoj, el la hierarkia vidpunkto, nekon- testeble ekzistas en li ia inklino okupi sin pri iu afero prefere, ol pri alia, ekzemple: la frapantaj Spiritoj nen- iam eliras el la rondo de fizikaj manifestiĝoj; kaj inter tiuj, kiuj donas intelektajn manifestiĝojn, ekzistas Spiritoj poetoj, muzikistoj, desegnistoj, moralistoj, scienc- uloj, kuracistoj k. a. Mi parolas pri mezklasaj Spiritoj, ĉar, kiam ili atingas certan ŝtupon, la kapablecoj kun- iĝas en la unueco de la perfekteco. Sed, krom la kapableco de la Spirito, ekzistas ankaŭ tiu de la mediumo, kiu estas por la manifestiĝanto ilo pli aŭ malpli oportuna, pli aŭ malpli fleksebla, en kiu li trovas specialajn ecojn, kiujn ni ne povas taksi.
Ni faru komparon. Tre lerta muzikisto havas en sia dispono plurajn violonojn, kiuj ĉiuj, por la vulgara homo, estas bonaj instrumentoj, sed tre diferencaj inter si por sperta artisto; ĉi tiu kaptas ĉe ili ekstreme deli- katajn nuancojn, laŭ kiuj li elektas unujn kaj flanken metas aliajn, nuancojn, kiujn li perceptas intuicie prefere, ol kiel li povus ilin difini.
Tio sama okazas rilate la mediumojn. Ĉe egalaj kon- diĉoj koncerne la mediuman potencon, la Spirito pre- feras unu aŭ alian, laŭ la speco de komunikaĵo, kiun li volas fari. Tiel ekzemple kelkaj homoj skribas, kiel mediumoj, mirindajn poeziaĵojn, kvankam, en normalaj kondiĉoj, ili neniam povis aŭ sciis verki du versojn; aliaj, kontraŭe, estas poetoj, sed, kiel mediumoj, neniam povis skribi alie, ol en prozo, malgraŭ sia deziro skribi poezi- aĵojn. Same fariĝas pri desegno, muziko k. a. Kelkaj, ne posedante mem sciencajn sciojn, ĝuas kapablecon pli specialan por ricevi sciencajn komunikaĵojn: aliaj taŭgas por historiaj temoj; ankoraŭ aliaj pli facile servas kiel interpretantoj al moralinstruaj Spiritoj. Unuvorte, kia ajn la fleksebleco de mediumo, la komunikaĵoj, kiujn li la plej facile ricevas, ordinare portas stampon specialan; kelkaj eĉ ne foriĝas de certa rondo da ideoj, kaj kiam ili ĝin forlasas, ili ricevas nur nekompletajn, lakonajn, ofte mensogajn komunikaĵojn. Ekster la kaŭzoj de ka- pableco la Spiritoj komunikiĝas ankaŭ, pli aŭ malpli vo- lonte, per tia aŭ tia peranto, laŭ siaj simpatioj; tiel, ĉe egalaj kondiĉoj, la sama Spirito sin multe pli klare esprimas per iuj mediumoj sole nur tial, ke tiuj pli bone konvenas al li.
186. Oni do erarus, se, nur pro tio, ke oni disponas bonan mediumon, eĉ se ĉi tiu plej facile skribus, oni pre- tendus ricevi per li bonajn komunikaĵojn ĉiaspecajn. La unua kondiĉo nekontesteble estas certiĝi pri la fonto, el kiu ili originas, t. e. pri la ecoj de la inspiranta Spirito; sed ne estas malpli necese konsideri la kvalitojn de la ilo, kiun oni donas al la Spirito. Estas do necese es- plori la naturon de la mediumo same, kiel oni esploras la naturon de la Spirito, ĉar tio estas la du elementoj esencaj por la atingo de kontentiga rezultato. Ekzistas tria elemento, kiu ludas egale gravan rolon: tiu estas la intenco, la intima penso, la pli aŭ malpli laŭdinda sento de la eldemandanto, kaj ĉi tion oni ja komprenas, t. e.: Por ke iu komunikaĵo estu bona, estas necese, ke ĝi venu de bona Spirito; por ke tiu bona Spirito POVU dikti ĝin, li bezonas bonan perilon; por ke li VOLU dikti ĝin, estas necese, ke la celo konvenu al li. Legante en la penso, la Spirito pesas, ĉu la proponita demando indas seriozan respondon kaj ĉu la proponinto indas ricevi ĝin; alie li ne perdas sian tempon, ĵetante bonajn semojn sur ŝtonojn, kaj tiam frivolaj kaj mokemaj Spiritoj en- paŝas, ĉar, malmulte zorgante pri la vero, ili ĝin ne ri- gardas tiel respekte kaj estas sufiĉe senskrupulaj, ĉu pri la celo, ĉu pri la rimedoj.