Выбрать главу

Mi ĉi tie resumos la ĉefajn specojn de mediumeco, iamaniere aranĝante sinoptikan tabelon de ĉiuj, inkluzive de tiuj, kiujn mi pritraktis en la antaŭaj ĉapitroj, kaj indikante la paragrafojn, en kiuj ili estis detale pre- zentitaj.

Mi grupigis la diversajn specojn de mediumoj laŭ la analogeco de kaŭzoj kaj efikoj, sed tia klasigo havas nenion absolutan. Kelkaj renkontiĝas ofte; aliaj, kon- traŭe, estas mal oftaj kaj eĉ esceptaj, kion mi havos la zorgon mencii. Ĉiujn ĉi tiujn lastajn informojn donis al mi la Spiritoj mem, kiuj ja tiun tabelon reviziis kun aparta skrupulo kaj kompletigis per multenombraj ri- markoj kaj novaj kategorioj en tia maniero, ke tiu ta­belo estas, por tiel diri, verko de ili. Kiam mi opiniis, ke mi devas reliefigi iliajn tekstajn rimarkojn, mi ĉi tiujn signigis per citiloj. Tiujn rimarkojn pleje faris Erasto kaj Sokrato.

187. Oni povas dividi la mediumojn en du grand- ajn kategoriojn:

Mediumoj por fizikaj efikoj: tiuj, kiuj havas la ka­pablon okazigi materiajn efikojn aŭ videblajn manifest- iĝojn. (§ 160.)

Mediumoj por intelektaj efikoj: tiuj, kiuj taŭgas pli speciale por ricevi kaj konigi intelektajn komunikaĵojn. (§§ 65 k. sekv.)

Ĉiuj ceteraj specoj pli aŭ malpli rekte rilatas kun ĉi tiuj du kategorioj; kelkaj apartenas al ambaŭ. Se oni analizos la diversajn fenomenojn, okazantajn sub la mediuma influo, oni vidos, ke en ili ĉiuj ekzistas ia fi- zika efiko kaj ke, samtempe kiel la fizikaj efikoj, plej ofte fariĝas iu inteligenta efiko. La limo inter la du kategorioj kelkafoje estas malfacile strekebla, sed tio est­as neniel grava. Sub la nomo mediumoj por intelektaj efikoj mi komprenas tiujn, kiuj povas pli speciale servi kiel perantoj por la regulaj kaj kontinuaj komunikajoj. (§ 133.)

188. Variaĵoj komunaj al ĉiuj specoj de mediumeco

Mediumoj sensivaj: homoj kapablaj senti la ĉeeston de Spiritoj per impreso ĝenerala aŭ loka, malpreciza aŭ materia. La plimulto el ili distingas inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj laŭ la kvalito de la impreso. (§ 163.)

"La delikataj kaj tre sensivaj mediumoj devas de- teni sin de komunikiĝo kun Spiritoj krudmanieraj aŭ far- antaj malagrablan impreson, pro la el tio rezultanta laciĝo."

Mediumoj naturaj preterkonsciaj: tiuj, per kiuj la fenomenoj okazas spontanee, sen ia partopreno de ilia volo, kaj plej ofte sen ilia konscio.

Mediumoj memagantaj: tiuj, kiuj havas la povon okazigi la fenomenojn per agado de sia volo. (§ 160.)

"Eĉ se tre forta tiu volo, ili povas fari nenion, se la Spiritoj rifuzas sian partoprenon, kio pruvas la kun- helpon de ia fremda potenco."

189. Variaĵoj specialaj por la fizikaj efikoj

Mediumoj-tiptologoj: tiuj, sub kies influo okazas bruoj kaj frapoj. Tre ordinara variaĵo, kun aŭ sen la partopreno de la volo.

Mediumoj-motoroj: tiuj, kiuj okazigas la movadon de inertaj korpoj. Tre ordinaraj. (§ 61.)

Mediumoj por transportoj kaj levoj: tiuj, kiuj okaz­igas transportojn tra la aero kaj levojn de inertaj korp- oj en la aeron sen apogo. Kelkaj povas levi sin mem. Pli aŭ malpli maloftaj, laŭ la amplekso de la fenomeno;

tre malmultaj tiuj, kiuj sin levas mem. (§§ 75 k. sekv.; § 80.)

Mediumoj por muzikaj efikoj: ĉi tiuj okazigas lud- adon sur iuj muzikaj instrumentoj sen ia kontakto. Tre malmultaj. (§ 74, demando 24.)

Mediumoj por aperoj: tiuj, kiuj povas okazigi fluid- ecajn aŭ tuŝeblajn aperaĵojn, videblajn por la ĉeestantoj. Tre esceptaj. (§ 100, demando 27; § 104.) ^

Mediumoj por alportoj: tiuj, kiuj povas servi kiel helpantoj al la Spiritoj, por alporti materiajn objektojn. Variaĵo de la mediumoj-motoroj kaj de la mediumoj por delokado. Esceptaj. (§ 96.)

Mediumoj en mallumo: tiuj, per kiuj certaj fizikaj efikoj fariĝas nur en mallumo. Jen la respondo de Spi- rito al la demando scii, ĉu oni povas konsideri ĉi tiujn mediumojn ia variaĵo:

"Oni povas sendube fari el ili ian specialaĵon, sed ĉi tiu fenomeno rilatas prefere kun la kondiĉoj de la ejo, ol kun la naturo de la mediumo aŭ de la Spiritoj; mi devas aldiri, ke kelkaj mediumoj estas liberaj de tiu in­fluo de la medio kaj ke la plimulto el la mediumoj, agantaj en mallumo, povus per ekzerciĝado atingi la ka­pablon agi tiel bone en lumo, kiel en mallumo. Ĉi tiu variaĵo de mediumoj estas nemultenombra. Kaj, estas necese ja diri, dank'al ĉi tiu kondiĉo, kiu plene ebligas la uzadon de artifikoj, de la ventroparolado kaj de akus- tikaj tuboj, ĉarlatanoj tre ofte ekspluatis la homan kre- demon, farante sin rigardataj kiel mediumoj, por rikolti iaj kelke da groŝoj. Sed kio do grava ĝi estas? la ĉambraj ĵonglistoj, same kiel la placaj ĵonglistoj, estos kruele senmaskigitaj, kaj la Spiritoj montros al ili, ke ne bona afero estas sin enmiksi en iliajn laborojn. Jes ja, mi ripetas, iuj ĉarlatanoj ricevos sufiĉe severan pun- on, por igi ilin abomeni la oficon de malveraj mediumoj. Cetere ĉio ĉi nelonge daŭros.

ERASTO."

(,) Tiaj mediumoj estas hodiaŭ nomataj "mediumoj por materiigoj". — La Trad.

Mediumoj-pneŭmatografoj: tiuj, per kiuj fariĝas la rekta skribado. Fenomeno tre malofta kaj precipe tre facile imitebla per ĵonglado. (§ 177.)

Rimarko. La Spiritoj, kontraŭ mia opinio, insistis, ke la rekta skribado apartenas al la fizikaj fenomenoj, ĉar, ili diris: "La inteligentaj efikoj estas tiuj, por kiuj la Spirito uzas cerbajn materialojn de la mediumo, kio ne estas la okazo ĉe la rekta skribado; la agado de la mediumo ĉi tie estas tute materia, dum ĉe la skribiva mediumo, eĉ se tute mekanika, la cerbo ĉiam ludas aktivan rolon."

Mediumoj sanigivaj: tiuj, kiuj havas la povon san- igi aŭ malplisuferigi malsanulojn per la sola surmeto de la manoj aŭ per preĝado.

"Ĉi tiu kapableco ne estas esence mediuma: posedas ĝin ĉiaj veraj kredantoj, ĉu mediumoj aŭ ne; ĝi ofte estas nur ekzaltiĝo de la magneta forto, plipotencigita, ĉe bezono, de la kunhelpo de bonaj Spiritoj." (§ 175.)

Mediumoj ekscitantaj: homoj, havantaj la povon per sia influo kreskigi ĉe aliaj la kapablon skribi.

"Tio estas prefere ia magnetiza efiko, ol okazo de ĝustasenca mediumeco, ĉar nenio pruvas la partoprenon de iu Spirito. Ĉiuokaze ĝi apartenas al la kadro de la fizikaj efikoj. (Vd. la ĉapitron Pri la formado de me­diumoj.)