Выбрать главу

190. Mediumoj specialaj por intelektaj efikoj.

Diversaj kapablecoj

Mediumoj aŭdivaj: tiuj, kiuj aŭdas la Spiritojn. Tre ordinaraj. (§ 165.)

"Multaj prezentas al si, ke ili aŭdas tion, kio estas nur en ilia imagemo."

Mediumoj parolivaj: tiuj, kiuj parolas sub la influo de la Spiritoj. Tre ordinaraj. (§ 166.)

Mediumoj vidivaj: tiuj, kiuj, ne dormante, vidas Spi­ritojn. La okaza vidado je iu Spirito en ia aparta cir- konstanco estas tre ofta, sed vidi Spiritojn kutime aŭ laŭvole, sendistinge, estas escepta afero. (§ 167.)

"Tio estas kapableco, kiun kontraŭas la nuna stato de la organoj; tial estas saĝe ne ĉiam plenfide kredi tiujn, kiuj asertas, ke ili vidas Spiritojn."

Mediumoj inspirataj: tiuj, en kiujn, plej ofte sen ilia konscio, la Spiritoj enblovas pensojn, ĉu pri la ordi- naraj aferoj de la vivo, ĉu pri la grandaj verkoj de la intelekto. (§ 182.)

Mediumoj antaŭsentemaj: homoj, kiuj en iuj cirkons­tancoj havas ian malprecizan intuicion pri ordinaraj est- ontaj okazaĵoj. (§ 184.)

Mediumoj-profetoj: variaĵo de la mediumoj inspirat­aj aŭ antaŭsentemaj; kun la permeso de Dio ili ricevas, pli precize ol la antaŭsentemaj mediumoj, la revelacion de estontaj ĝeneralinteresaj aferoj, por kies diskonigo al la homoj ili estas komisiitaj, celante ties instruadon.

"Ekzistas ja profetoj veraj, sed multe pli da mal- veraj, kiuj prenas la revojn de sia imagemo kiel reve- laciojn, se nur ili ne estas trompistoj, kiuj volas esti rigardataj kiel tiaj el ambicio." (Vd. en "La Libro de la Spiritoj", § 624: Kia estas la vera profeto ?)

Mediumoj somnambulaj: tiuj, kiuj en somnambul- isma stato estas helpataj de Spiritoj. (§ 172.)

Mediumoj ekstazantaj: tiuj, kiuj en ekstazo ricevas revelaciojn de la Spiritoj.

"Multe da ekstazuloj estas ludilo de sia propra imag- emo kaj de mokemaj Spiritoj, kiuj ekspluatas ilian ek- zaltiĝon. Tre malmultaj estas tiuj, kiuj meritas abso- lutan konfidon.

Mediumoj-pentristoj kaj mediumoj-desegnistoj: tiuj, kiuj pentras, aŭ desegnas, sub la influo de Spiritoj. Mi parolas pri tiuj, kiuj ricevas aferojn seriozajn, ĉar oni ne povus tiel nomi iujn mediumojn, kiujn mokemaj Spi­ritoj igas verki groteskajn fuŝaĵojn, kiuj diskreditus la plej mallertan lernejanon.

La frivolaj Spiritoj estas imitemaj. En la tempo, kiam aperis la rimarkindaj desegnaĵoj pri Jupitero, mon- triĝis granda nombro da sin titolantaj mediumoj-desegn- istoj, pri kiuj mokemaj Spiritoj sin amuzis, instigante ilin fari la plej ridindajn bildojn. Unu el ili, inter aliaj, dezirante eklipsi la desegnojn pri Jupitero, almenaŭ laŭ la amplekso, se ne laŭ la kvalito, igis mediumon desegni monumenton, kiu okupis sufiĉe grandan nombron da fo- lioj da papero, por atingi la altecon de du etaĝoj. Multe da aliaj instigis fari supozatajn portretojn, kiuj estis efektivaj karikaturoj. (Revue Spirite, Aŭgusto 1858.)

Mediumoj-muzikistoj: tiuj, kiuj ludas, komponas aŭ skribas muzikaĵojn sub la influo de la Spiritoj. Ekzistas mediumoj-muzikistoj mekanikaj, duonmekanikaj, intuiciaj kaj inspirataj, kiaj ekzistas por literaturaj komunikajoj. (Vd.: Mediumoj por muzikaj efikoj.)

VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ 191. 1-e: Laъ la maniero de plenumado

Mediumoj skribivaj psikografaj: tiuj, kiuj havas la kapablon skribi mem sub la influo de la Spiritoj.

Mediumoj skribivaj mekanikaj: tiuj, kies mano ri­cevas pretervolan impulson kaj kiuj tute ne konscias tion, kion ili skribas. Tre malmultaj. (§ 179.)

Mediumoj duonmekanikaj: tiuj, kies mano moviĝas pretervole, sed kiuj tuj konscias la vortojn kaj frazojn, laŭgrade kiel ili skribas. La plej multaj. (§ 181.)

Mediumoj intuiciaj: tiuj, kun kiuj la Spiritoj ko- munikiĝas per la pensado kaj kies mano estas direktata laŭ la volo de la mediumo. Ili diferencas de la inspir- ataj mediumoj per tio, ke ĉi tiuj lastaj ne bezonas skribi, dum la intuicia mediumo tuj skribas la penson, al li su- gestitan, pri iu difinita kaj elektita temo.

"Ili estas tre ordinaraj, sed ankaŭ tre elmetitaj al eraroj, ĉar ili ofte ne povas distingi tion, kio venas de la Spiritoj, de tio, kio estas ilia propra kreaĵo."

Mediumoj diverseskribaj: tiuj, kies skribo ŝanĝiĝas laŭ la komunikiĝanta Spirito aŭ kapablaj reprodukti la skriban karakteron de la Spirito, kiam homo. La unua okazo estas tre ordinara; la dua, tiu de la identeco de skribo, estas pli malofta. (§ 219.)

Mediumoj-poliglotoj: tiuj, kiuj kapablas paroli aŭ skribi en lingvoj fremdaj por ili. Tre malmultaj.

Mediumoj analfabetaj: tiuj, kiuj kiel mediumoj, skri- bas, ne sciante legi nek skribi en la ordinara stato.

"Pli malmultaj ol la antaŭaj: estas pli granda ma- teriala malfacileco por venki."

192. 2-e: Laŭ la disvolvo de la kapableco

Mediumoj novicaj: tiuj, kies kapableco ankoraŭ ne estas tute elvolviĝinta kaj al kiuj mankas la necesa sperto.

Mediumoj neproduktivaj: tiuj, kiuj sukcesas ricevi nur sensignifajn aferojn, unusilabajn vortojn, strekojn aŭ literojn sen interligo. (Vd. la ĉapitron Pri la formado de mediumoj.)

Mediumoj maturaj plenlertaj: tiuj, kies mediuma kapableco estas plene elvolviĝinta kaj kiuj facile, rapide kaj senhezite transsciigas la komunikiĝojn. Oni kompren- as, ke ĉi tiun rezultaton la mediumo povas atingi nur per la kutimo, dum ĉe la novicaj mediumoj la komunik- aĵoj estas malrapidaj kaj malfacilaj.

Mediumoj lakonaj: tiuj, kies komunikaĵoj, kvankam facile ricevataj, estas mallongaj kaj sen disvolvado.

Mediumoj plenelvolvantaj: la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas, havas la tutan amplekson kaj la tutan vastecon, kiujn oni povas atendi de perfekta verkisto.

"Ĉi tiu kapableco rezultas el la ekspansio kaj el la facileco de interkombiniĝo de la fluidaĵoj. La Spiritoj ilin serĉas, por pritrakti aferojn, kiuj ebligas vastan pri- paroladon."

Mediumoj spertaj: La facileco de skribado estas de­mando pri la kutimo, kiun oni ofte atingas post nelon- ge, dum la sperto estas la rezulto de serioza studado de ĉiuj malfacilaĵoj, kiuj montriĝas en la praktikado de Spiritismo. La sperto havigas al la mediumo la takton necesan, por taksi la naturon de la manifestiĝantaj Spi­ritoj, juĝi iliajn bonajn aŭ malbonajn ecojn laŭ la plej detalaj signoj, malkovri la ruzecon de la trompemaj Spi­ritoj, kiuj sin maskas per ŝajno de vereco. Oni facile komprenas la gravecon de ĉi tiu kvalito, sen kiu ĉiuj ceteraj havas nenian realan utilecon. Malbone estas, ke multaj mediumoj intermiksas sperton, frukton de stu- dado, kun kapableco, produkto de la fizika strukturo; ili opinias sin jam majstroj, ĉar ili skribas facile; ili re- puŝas de si ĉiujn konsilojn kaj fariĝas do kaptaĵo de mensogemaj kaj hipokritaj Spiritoj, kiuj ilin enlogas al si, flatante ilian fierecon. (Vd. Poste la ĉapitron Pri la obsedo.)

Mediumoj flekseblaj: tiuj, kies kapableco facile adaptiĝas al la diversaj specoj de komunikaĵoj kaj per kiuj ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj Spiritoj povas manifestiĝi, ĉu memvole, ĉu per elvoko.

"Ĉi tiu variaĵo de mediumoj estas tre proksima al tiu de la sensivaj mediumoj."

Mediumoj ekskluzivaj: tiuj, per kiuj manifestiĝas pre­fere unu sola Spirito, eĉ esceptante ĉiujn ceterajn kaj respondante por ĉiuj, vokitaj per la helpo de la mediumo.