Выбрать главу

"Ĉi tion ĉiam kaŭzas manko de fleksebleco. Se la Spirito estas bona, li povas ligiĝi al la mediumo pro sim- patio kaj en laŭdinda intenco; se malbona, li ĉiam celas subigi la mediumon. Tio estas prefere malbonaĵo, ol bonaĵo, kaj tre proksima al obsedo." (Vd. la ĉapitron Pri la obsedo.)

Mediumoj por elvokoj: la flekseblaj mediumoj estas nature la plej taŭgaj por ĉi tiu speco de komunikado kaj por la demandoj pri detaloj, kiujn oni povas fari al la Spiritoj. En ĉi tiu rilato ekzistas tute specialaj me­diumoj.

"Iliaj respondoj preskaŭ ĉiam enteniĝas en limita kadro, neakordigebla kun la elvolviĝado de la ĝeneralaj temoj."

Mediumoj por spontaneaj diktaĵoj: ĉi tiuj ricevas prefere spontaneajn komunikiĝojn de Spiritoj, sin pre- zentantaj nevokite. Kiam ĉi tiu kapableco estas speciala ĉe iu mediumo, tiam estas malfacile, iafoje eĉ ne eble, fari per li elvokon.

"Tamen ili estas pli bone ilprovizitaj, ol tiuj el la antaŭa klaso. Komprenu, ke tia ilaro signifas ĉi tie cer- bajn materialojn, ĉar estas necesa ofte — mi eĉ diras ĉiam — pli granda kapitalo da inteligento por la spon­taneaj diktaĵoj, ol por la elvokoj. Komprenu ĉi tie sub "spontaneaj diktaĵoj" tiujn, kiuj efektive meritas ĉi tiun nomon, sed ne iajn kelke da nekompletaj frazoj aŭ da banalaj pensoj, nuraj stereotipaĵoj, ekzistantaj en ĉiuj homaj paperkolektoj."

193. 3-e: Laъ la speco kaj la specialeco de la komunikajoj

Mediumoj-versistoj: pli facile, ol aliaj, ili ricevas versajn komunikaĵojn. Tre ordinaraj por malbonaj ver- saĵoj; tre malmultaj por la bonaj.

Mediumoj poetaj: ne estante mem versaĵoj, la ko­munikajoj, kiujn ili ricevas, havas ion vaporecan, senti- mentalan; nenio tie elspiras krudecon. Pli ol aliaj, ili taŭgas por la esprimado de karesaj kaj koraj sentoj. Cio tie estas nebula; estus senutile peti ilin pri precizaj ideoj. Tre ordinaraj.

Mediumoj pozitivaj: iliaj komunikajoj ordinare hav­as stampon de neteco kaj precizeco, kiu tre taŭgas por plej etaj detaloj, por tute ĝustaj raportoj. Tre mal­multaj.

Mediumoj-literatoroj: iliaj komunikajoj havas nek la malprecizecon de tiuj de la poetaj mediumoj, nek la vul- garecon de tiuj de la pozitivaj mediumoj, sed ili skribas sagace; ilia stilo estas korekta, eleganta kaj ofte rimark- inde elokventa.

Mediumoj malkorektaj: ili povas ricevi bonegajn aferojn, pensojn kun neriproĉinda moraleco, sed ilia stilo estas tedlonga, malkorekta, superŝarĝita per ripetoj kaj malĝustaj terminoj.

"La materia malkorekteco de la stilo estas ordinare ligita kun la manko de intelekta kulturo de la mediumo, kiu por la Spirito ne estas bona ilo en ĉi tiu rilato. Al tio la Spirito atribuas malmulte da graveco; por li la esenca afero estas ja la penso: li komisias al vi la kon- venan formon. Tio sama ne okazas pri la malveraj kaj senlogikaj ideoj, kiujn iu komunikaĵo povas enteni; tiaj ideoj ĉiam estas signo de malsupereco de la manifest- iĝanta Spirito."

Mediumoj-historiistoj: tiuj, kiuj havas kapablecon specialan por historiaj disertacioj. Ci tiu kapableco, kiel ĉiuj ceteraj, ne dependas de la scioj de la mediumo, ĉar oni renkontas seninstruajn homojn, eĉ infanojn, kiuj pri- traktas temojn super ilia komprenpovo. Malofta variaĵo de la pozitivaj mediumoj.

Mediumoj sciencaferaj: mi ne diras mediumoj-scienc- uloj, ĉar ili povas esti tre malkleraj, sed malgraŭ tio ili tre speciale taŭgas por sciencrilataj komunikaĵoj.

Mediumoj-receptistoj: ilia specialaĵo estas pli facile servi kiel interpretantoj al la Spiritoj por medicinaj pre- skriboj. Oni ilin ne intermiksu kun la sanigivaj medium­oj, ĉar ili sole nur sciigas la penson de la Spirito, nen- iom influante en tio. Tre ordinaraj.

Mediumoj religiaj: ĉi tiuj ricevas prefere komunik- aĵojn kun religia karaktero aŭ rilatajn al religiaj de- mandoj, malgraŭ siaj kredoj aŭ kutimoj.

Mediumoj-filozofoj kaj mediumoj-moralistoj: la ko- munikaĵoj, kiujn ili ricevas, havas kiel temon ordinare demandojn pri moralo kaj alta filozofio. Tre ordinaraj koncerne la moralon.

"Ĉiuj ĉi nuancoj estas variaĵoj de kapablecoj de bon­aj mediumoj. Rilate tiujn, kiuj havas kapablecon spe- cialan por sciencaj, historiaj, medicinaj aŭ aliaj komu- nikiĝoj, super ilia nuna komprenpovo, konvinkiĝu, ke ili posedis tiujn sciojn en iu alia ekzistado, sciojn, kiuj rest- is ĉe ili en latenta stato, kiel parto de la cerbaj mate- rialoj, necesaj al la manifestiĝanta Spirito; tiuj scioj estas la elementoj, kiuj al la Spirito faciligas la vojon por la komunikado de liaj propraj pensoj, ĉar ĉi tiuj me- diumoj estas por li iloj pli inteligentaj kaj pli flekseblaj ol ia senklerulo.

ERASTO."

Mediumoj, ricevantaj trivialajn kaj obscenajn komu- nikaĵojn: ĉi tiuj vortoj montras la specon de komunik- aĵoj, kiujn kelkaj mediumoj kutime ricevas, kaj la na- turon de la Spiritoj, kiuj ilin enblovas. Kiu ajn studis la mondon de la Spiritoj sur ĉiuj ŝtupoj de ilia hierar- kio, tiu scias, ke ekzistas Spiritoj, kies perverseco egal- as tiun de la plej fiaj homoj kaj kiuj plezuras ĉe la esprimado de siaj pensoj per la plej krudaj vortoj. Aliaj, malpli abomenindaj, kontentiĝas per trivialaj esprimoj.

Estas kompreneble, ke tiuj mediumoj sopiras formeti de

si la preferon de tiaj Spiritoj por ili kaj ke ili certe

envias tiujn, kiuj en la ricevataj komunikaĵoj neniam

skribas ian maldecan vorton. Estus necesaj stranga de-

flankiĝo de ideoj kaj fremdiĝo for de la natura saĝo,

por ke oni kredu, ke tia esprimomaniero povus esti pa- rolo de bonaj Spiritoj.

4-e: Laŭ la fizikaj ecoj de la mediumo

Mediumoj trankvilaj: ili ĉiam skribas iom malrapi- de kaj sentante nenian agitiĝon.

Mediumoj rapidaj: ili skribas pli rapide, ol kiel ili memvole povus skribi en sia ordinara stato. La Spiritoj komunikiĝas per ili fulmrapide, kvazaŭ en tiuj mediumoj ekzistus ia superabundeco de fluidaĵo, kiu ebligas al ili tuj identiĝi kun la Spirito. Ĉi tiu kvalito iafoje pre- zentas malbonaĵon, nome, ke la rapideco de la skribado faras ĉi tiun tre malfacile legebla por alia persono, ol la mediumo mem.

"Gi estas eĉ tre laciga, ĉar ĝi senutile foruzigas tro multe da fluidaĵo."

Mediumoj konvulsiaj: ĉi tiuj sin tenas en kvazaŭ febra stato de superekscitiĝo; ilia mano kaj iafoje ilia tuta korpo agitiĝas en tremado, kiun ili ne povas regi. La nuna kaŭzo de ĉi tiu fakto sendube troviĝas en la organismo de la mediumoj, sed ĝi multe dependas ankaŭ de la naturo de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas per ili: la bonaj kaj favoraj Spiritoj faras impreson ĉiam mildan kaj agrablan; la malicaj, kontraŭe, impresas ĝene.

"Ĉi tiuj mediumoj nur malofte devas uzi sian me- diuman kapablecon, kies tro ofta uzado povus afekcii ilian nervan sistemon." (Ĉapitro Pri la identeco de la Spiritoj, distingo inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj.)

5 -e: Laŭ la moralaj ecoj de la mediumo

Mi ilin sendetale mencias, nur por ilin ne prisilenti kaj por kompletigi la tabelon, ĉar ili estos plene pri- traktataj poste, en la ĉapitroj: Pri la morala influo de la mediumo, Pri la obsedo, Pri la identeco de la Spi­ritoj kaj aliaj, sur kiujn mi turnas apartan atenton de la leganto. Tie oni vidos la influon, kiun la bonaj ecoj kaj la strangaĵoj de la mediumoj povas fari sur la ga- rantion de la komunikaĵoj, kaj kiajn oni povas prave konsideri neperfektaj mediumoj aŭ bonaj mediumoj.

196. Neperfektaj mediumoj

Mediumoj obseditaj: tiuj, kiuj ne povas liberiĝi de tedaj kaj trompemaj Spiritoj, sed ne iluziiĝas.