Выбрать главу

ĈAPITRO XVII

PRI LA FORMADO DE LA MEDIUMOJ

Disvolvado de la mediumeco. ŝanĝiĝo de la skribkara- ktero. Perdo kaj interrompo de la mediumeco.

Mi ĉi tie parolos speciale pri la skribivaj me­diumoj, ĉar ĉi tiu estas la plej multenombra speco de mediumeco, kaj ankaŭ tial, ke ĝi estas samtempe la plej simpla, la plej oportuna, tiu, kiu havigas la plej kon- tentigajn kaj kompletajn rezultatojn; ĝi estas ankaŭ tiu, kiun ĉiuj aspiras. Bedaŭrinde ĝis hodiaŭ ekzistas nenia procedo, kiu povus eĉ priksimume montri, ke iu posed- as ĉi tiun kapablon; la fizikaj signoj, laŭ kiuj iuj homoj pensis, ke ili estas iaj indikaĵoj, havas nenion certan. Gi ekzistas ĉe infanoj kaj maljunuloj, ĉe viroj kaj virin- oj, kiaj ajn la temperamento, la sanstato, la grado da intelekta kaj morala evoluo. Ekzistas nur unu rimedo por konstati ĝian ĉeeston, nome provi.

Oni povas ricevi skribaĵon, kiel ni vidis, per korboj kaj tabuletoj, aŭ rekte per la mano; estante la plej fa- cila kaj, oni povas diri, la sola, hodiaŭ uzata, ĉi tiu lasta maniero estas tiu, kiun mi rekomendas al la prefero de ĉiuj. Ĉi tiu estas el la plej simplaj: ĝi konsistas sole nur en tio, ekpreni krajonon kaj paperon, sidante kiel iu, kiu skribas, sen ia alia preparo; tamen por sukcesa rezultato estas necesaj pluraj rekomendoj.

Kiel materian aranĝon mi rekomendas eviti ĉion, kio povas ĝeni la liberan movadon de la mano; eĉ preferinde la mano ne tute sin apogu sur la papero. La pinto de la krajono devas tuŝi sufiĉe por streki, sed ne tiel peze, ke ĝi renkontus kontraŭstaron. Ĉiuj ĉi antaŭzorgoj fariĝas senutilaj, kiam oni jam flue skribas, ĉar tiam nenia baro povas haltigi la manon; tio estas nur preparaj elementoj por komencanto.

Estas indiferente uzi plumon aŭ krajonon. Iuj mediumoj preferas la plumon, sed ĝi povas konveni nur al tiuj maturaj kaj kiuj skribas kviete; kelkaj skribas tiel rapide, ke la uzado de plumo estus preskaŭ ne ebla aŭ almenaŭ tre maloportuna. Tio sama okazas tiam, kiam la skribado estas intermita kaj neregula aŭ kiam oni rilatas kun krudmanireraj Spiritoj, kiuj frapas la pa- peron per la pinto de la plumo, rompante la pinton kaj ŝirante la paperon.

La natura deziro de ĉiu, kiu aspiras al me- diumeco, estas povi konversacii kun la Spiritoj de siaj karuloj; sed li devas moderigi sian senpaciencon, ĉar la komunikado kun iu difinita Spirito ofte prezentas ma- teriajn malfacilaĵojn, kiuj faras ĝin ne ebla por komenc- anto. Por ke iu Spirito povu komunikiĝi, estas necese, ke ekzistu inter li kaj la mediumo interrilatoj de fluidaĵoj, kiuj ne ĉiam stariĝas momente; nur laŭmezure, kiel la kapableco kreskas, la mediumo iom post iom akiras la lertecon necesan, por ekrilati kun iu ajn veninta Spirito. Povas do okazi, ke tiu, kun kiu la mediumo deziras ko- munikiĝi, ne troviĝas en la kondiĉoj favoraj por tio, kvankam li tie staras, kiel ankaŭ povas okazi, ke al li estas ne eble aŭ ne permesite kontentigi la elvokinton. Tial estas konsilinde, ke oni komence ne obstinu en la elvoko de iu difinita Spirito, esceptante ĉiun alian, ĉar ofte okazas, ke ne kun tiu la interrilatoj de la fluidaĵoj pli facile stariĝas, kiel ajn granda la simpatio, kiun oni portas por li. Antaŭ ol ekpensi rice vi mesaĝojn de tia aŭ tia Spirito, la komencanto devas do disvolvi sian ka­pablecon, kaj por tio li devas fari ĝeneralan elvokon kaj turni sin precipe al sia gardanta anĝelo.

Por tio ekzistas nenia rita formulo; kiu ajn pre- tendus rekomendi iajn parolojn, tiun oni povas sentime alnomi ĉarlatano, ĉar por la Spiritoj formo estas nenio. Tamen la elvoko devas ĉiam esti farata en la nomo de Dio. Oni povas ĝin fari per jenaj vortoj aŭ samvaloraj:

Mi petas Dion ĉiopovan permesi al iu bona Spirito ko- munikiĝi kun mi kaj ebligi al mi skribi; mi petas ankaŭ mian anĝelon-gardanton volonti helpi min kaj forigi la malicajn Spiritojn. Oni tiam atendas la manifestiĝon de iu Spirito, kiu igus skribi ion. Povas okazi, ke li estas tiu dezirata aŭ ankaŭ iu nekonata Spirito aŭ la zorganta anĝelo; ĉiuokaze li ordinare rekonigas sin, skribante sian nomon. Nun prezentiĝas la demando pri la identigo, unu el tiuj, kiuj postulas plej grandan spert- on, ĉar ne malmultaj novuloj riskas esti trompataj. Tiun demandon mi pritraktos poste, en speciala ĉapitro.

Kiam oni volas elvoki difinitajn Spiritojn, estas ja esence, en la komenco, turni sin nur al tiuj, pri kiuj oni scias, ke ili estas bonaj kaj simpatiaj, kaj kiuj povus havi ian motivon por veni, kiel parencoj aŭ amikoj. En ĉi tiu okazo la elvokon oni povas formuli jene: En la nomo de Dio ĉiopova mi petas la Spiriton de tia perso- no komunikiĝi kun mi; aŭ: Mi petas Dion ĉiopovan per­mesi al la Spirito de tia persono komunikiĝi kun mi; aŭ alia povas esti la formulo, respondanta al sama penso. Ne malpli necese estas, ke la unuaj demandoj tekstu tiel, ke la respondo estu simple jes aŭ ne, ekzemple: — Cu vi estas ĉi tie? Cu vi volas respondi al mi? Cu vi povas igi min skribi? k. a. Kun la tempo ĉi tiu zorgo fariĝas senutila. En la komenco la afero estas starigo de rilatoj. Esenca punkto estas, ke la demando ne estu frivola, ke ĝi havu nenian montron de privata intereso kaj precipe, ke ĝi estu la esprimo de bonvola kaj simpatia sento por la Spirito, al kiu oni sin turnas. (Vd. poste la ĉapitron specialan pri la Elvokoj.)

204. Io, kion oni devas observi ankoraŭ pli streĉe, ol la maniero de elvoko, tio estas la trankvileco kaj la enmemiĝo kune kun varma deziro kaj solida volo suk- cesi. Sub "volo" mi komprenas ĉi tie ne ian volon efe- meran, agantan intermite kaj ĉiuminute interrompatan de aliaj zorgoj, sed volon seriozan, persistan, kontinuan, sen senpacienco kaj febreca deziro. La enmemiĝon fa- voras la soluleco, la silento kaj la foriĝo for de ĉio, kio povas kaŭzi distriĝon. Tiam restas fari nur unu aferon, nome, ĉiutage refari sian provon maksimume dek minut- ojn aŭ kvaronhoron, ĉiufoje, dum dek kvin tagoj, unu monato, du monatoj kaj pli, se necese. Mi konas me- diumojn, kiuj fariĝis lertaj nur post ses monatoj da ek- zerciĝado, dum aliaj skribas flue tuj je la unua fojo.

Por ne fari senutilajn provojn, oni povas per alia mediumo konsulti seriozan kaj altklasan Spiriton; sed oni rimarku, ke kiam oni demandas la Spiritoj n, ĉu oni estas aŭ ne estas mediumo, ili preskaŭ ĉiam respond­as jese, kio ne malhelpas, ke la provoj ofte estas sen- fruktaj. Ĉi tio havas naturan klarigon. Oni adresas al la Spirito demandon ĝeneralan; li do respondas ankaŭ ĝenerale; nu, kiel sciate, nenio estas pli elasta ol la me­diumeco, ĉar ja ĝi povas prezentiĝi sub la plej diversaj formoj kaj en tre diversaj gradoj. Oni do povas esti mediumo, ĝin ne sciante kaj en iu senco alia, ol tiu, pri kiu oni pensas. Al ĉi tiu malpreciza demando: — Ĉu mi estas mediumo? la Spirito povas respondi: — Jes; al ĉi tiu, pli preciza: — Ĉu mi estas mediumo skribiva? li eble respondos: — Ne.

Oni devas preni en kalkulon ankaŭ la naturon de la Spirito, kiun oni pridemandas; ekzistas Spiritoj tiel frivolaj kaj senkleraj, ke ili respondas trafe aŭ maltrafe, kiel efektivaj ventkapuloj. Tial mi konsilas turni sin al klarmensaj Spiritoj, kiuj ordinare respondas volonte al tiuj demandoj kaj indikas la plej bonan vojon sekvend- an, se nur ekzistas ia eblo sukcesi.

Rimedo, kiu tre ofte donas bonan rezultaton, konsistas en tio, preni bonan skribivan mediumon, fleks- eblan, spertan, kiel ĉeokazan helpanton. Se tiu mediumo apogos la manon aŭ la fingrojn sur la mano de tiu, kiu deziras skribi, malofte ĉi tiu ne komencos tuj skribi. Oni komprenas, kio okazas en ĉi tiu cirkonstanco: la mano, tenanta la krajonon, iamaniere fariĝas aldono al la mano de la mediumo, kia estus korbo aŭ tabuleto. Sed ĉi tio ne malhelpas, ke tiu ekzerciĝado estas tre utila, kiam oni povas uzi ĝin, ĉar, ofte kaj regule ripet- ata, ĝi kunhelpas por venki la materian kontraŭaĵon kaj estigas la disvolviĝon de la kapablo. Iafoje sufiĉas forte magnetizi, en ĉi tiu intenco, la brakon kaj la ma- non de tiu, kiu volas skribi; eĉ ofte la magnetizanto nur apogas la manon sur ties ŝultro: mi vidis tiun sen- prokraste skribi sub tiu influo. Saman efikon oni povas atingi sen ia kontakto, nur el la volo de la helpanto. Oni facile komprenas, ke la fido de la magnetizanto je sia propra povo, por sukcesi, devas ĉi tie ludi grandan rolon, kaj ke ne fidanta magnetizanto malmulte, eĉ nen- iom helpus.