Выбрать главу

La helpo de sperta gvidanto estas, krom tio, tre utila, por ke la komencanto observu multegon da detal- aj antaŭzorgoj, kiujn li ofte ne atentas je la malprofito de la rapideco de sia progresado; ĝi celas precipe ins­trui lin pri la konsisto de la unuaj demandoj kaj pri la maniero ilin fari. La rolo de tiu gvidanto estas tiu de instruanto, kiun la komencanto ne plu bezonas, kiam li estas jam sufiĉe lerta.

207. Ankoraŭ unu rimedo, kiu ankaŭ povas kun- helpi por la disvolviĝo de tiu kapablo, konsistas en tio, kolekti kelke da homoj, kiuj ĉiuj portus saman deziron kaj saman intencon; nun ĉiuj samtempe, en absoluta si- lento kaj religia enpensiĝo, provu skribi, post kiam ĉiu elvokis sian gardantan anĝelon aŭ iun ajn simpatian Spiriton. Aŭ unu el ili povas, sen speciala elekto kaj por ĉiuj kunsidantoj, fari ĝeneralan elvokon al bonaj Spiritoj, dirante ekzemple: En la nomo de Dio ĉiopova ni petas bonajn Spiritojn volonti komunikiĝi per ĉi tieaj personoj. Malofte el ĉi tiuj kelkaj ne donas tuj montron de mediumeco aŭ eĉ ne skribas flue post nelonge.

Oni facile komprenas, kio fariĝas en ĉi tiu okazo. Personoj, kuniĝintaj per sama intenco, konsistigas tut- aĵon, kies potenco kaj sensiveco estas pligrandigitaj de ia magneta influo, kiu helpas al la disvolviĝo de la ka­pablo. Inter la Spiritoj, altiritaj de tiu kolekto da voloj, kelkaj estas, kiuj trovos ĉe la ĉeestantoj la ilon kon- venan al ili; se ne ĉe tiu, tiam ĉe tiu alia, kaj ili uzos ties servemon.

Ĉi tiu rimedo devas esti uzata precipe en tiuj spi- ritistaj grupoj, kiuj ne havas mediumoj n aŭ da ili havas ne sufiĉe.

Oni de longe serĉas procedojn por la formado de mediumoj, kiel ankaŭ signojn de mediumeco, sed ĝis hodiaŭ mi konas neniun pli efikan ol tiuj, kiujn mi in- dikis. Konvinkite, ke la baro al la disvolviĝo de tiu ka- pablo estas tute materia rezisto, iuj homoj pretendas superi ĝin per ia gimnastiko, kiu preskaŭ senartikigas brakojn kaj kapon. Mi ne priskribos ĉi tiun procedon, venintan al mi el trans Atlantiko, ne nur tial, ke mi havas nenian pruvon pri ĝia efikeco, sed ankaŭ pro mia konvinko, ke ĝi povas esti danĝera por delikataj kom- pleksioj pro la afekcio de la nerva sistemo. Se ne ek­zistas eĉ rudimentoj de tiu kapablo, nenio povus ĝin havigi, eĉ ne elektrizo, kiun oni sensukcese uzis por ĉi tiu celo.

Ce la mediumo-lernanto la fido ne estas ne- pra kondiĉo; ĝi sendube helpas liajn penojn, sed ne estas absolute necesa: sufiĉas pureco de intenco, deziro kaj bonvolo. Oni vidis tute nekredemajn homojn, miregant- ajn, ke ili skribas, ne sciante kiel, dum sinceraj kredant- oj tute ne sukcesas: ĉi tio pruvas, ke ĉi tiu kapablo dependas de organa antaŭinklino.

La unua signo pri inklino skribi estas ia trem- eto de la brako kaj de la mano; iom post iom la mano estas trenata de impulso, kiun ĝi ne povas regi. Ofte ĝi en la komenco faras nur sensignifajn strekojn; poste la literoj ĉiam pli nete desegniĝas, kaj la skribado fine ricevas la rapidecon de la fluanta skribado. Ciaokaze oni devas lasi la manon moviĝi nature, ĝin ne kontraŭ- starante aŭ antaŭenpuŝante.

Kelkaj mediumoj skribas flue kaj facile tuj de la komenco, eĉ iafoje jam ĉe la unua seanco, kio estas tre malofta; aliaj dum tre longa tempo faras strekojn kaj efektivajn skribekzercojn; la Spiritoj klarigas tion dir- ante, ke ĝi estas por malrigidigi ilian manon. Se tiuj ekzercoj tro daŭras aŭ fariĝas ridindaj signoj, oni ne dubu, ke tio estas sin amuzanta Spirito, ĉar la bonaj Spiritoj neniam igas iun fari ion senutilan; en ĉi tiu okazo oni devas pli fervore alvoki la helpon de ĉi tiuj. Se, malgraŭ tio, la irado ne ŝanĝiĝas, oni devas halti, konstatinte, ke nenio serioza estas atingebla. Oni povas rekomenci la provon ĉiutage, sed estas konsilinde ĝin ĉes- igi ĉe la unuaj suspektindaj signoj, por ne fari tiun ple- zuron al la mokemaj Spiritoj.

Al ĉi tiuj observoj unu Spirito aldonas: "Ekzistas mediumoj, kies kapableco ne povas translimi tiujn sign- ojn. Kiam post kelke da monatoj ili sukcesas fari nur sensignifajn aferojn, nur jes ne, aŭ literojn sen in­terligo, ili senutile ŝmirus plu paperon; ili estas ja me­diumoj, sed mediumoj neproduktivaj. Cetere, la unuaj ricevitaj komunikaĵoj devas esti konsiderataj kiel ekzerc- oj, por kiuj oni komisias ne altklasajn Spiritojn; tial oni devas atribui al ili negrandan gravecon, en vido de la Spiritoj, kiuj ricevas la taskon, tiel diri, de skribins- truantoj, por malkrudigi la komencantan mediumon. Efektive, ne kredu, ke altklasaj Spiritoj iam penus, ke iu mediumo faru tiajn preparajn ekzercojn; okazas nur tio, ke se la mediumo ne celas ion seriozan, tiuj ne alt­klasaj Spiritoj restadas plu kaj ligiĝas al li. Preskaŭ ĉiuj mediumoj trapasis tiun hardfornon, por lertiĝi; est­as ilia afero fari tion necesan, por havigi al si la sim- pation de la vere superaj Spiritoj."

211. La rifo, kiun la plimulto el la komencantaj mediumoj renkontas, estas ilia afero kun malsuperaj Spi- ritoj, kaj ili devas konsideri sin feliĉaj, se tiuj ne estas frivolaj Spiritoj. Ilia tuta atento devas celi ne lasi tiujn Spiritojn preni starejon apud ili, ĉar se tiuj jam alkroĉ- iĝis, ne ĉiam facile oni liberiĝas de ili. Ĉi tio estas tiel gravega punkto, precipe en la komenco, ke sen la ne- cesaj antaŭzorgoj oni povas perdi la frukton de la plej belaj kapabloj.

La unua kondiĉo estas, ke la mediumo kun sincera fido sin metu sub la protekton de Dio kaj petu la helpon de sia gardanta anĝelo; ĉi tiu estas ĉiam bona, dum la familiaraj Spiritoj, simpatiante la bonajn aŭ la malbon- ajn ecojn de la mediumo, povas esti frivolaj aŭ eĉ malicaj.

La dua kondiĉo estas kun skrupula zorgo diligenti por ekscii per ĉiuj signoj, kiujn la sperto havigas, la naturon de la unuaj komunikiĝantaj Spiritoj, al kiuj est­as ĉiam prudente malkonfidi. Se tiuj signoj estas sus- pektindaj, oni devas fari varman alvokon al sia gardanta anĝelo kaj per ĉiuj siaj fortoj repuŝi la malican Spi­riton, montrante al li, ke oni ne estas lia mokataĵo, por lin senkuraĝigi. Jen kial oni nepre devas antaŭ ĉio studi la teorion, se oni volas eviti la nedisigeblajn malbonaĵ- ojn de la sensperteco; pri ĉi tiu temo oni trovos tre vas- te elvolvitajn instrukciojn en la ĉapitroj Pri la obsedo kaj Pri la identeco de la Spiritoj. Mi ĉi tie diras sole nur, ke krom la parolo povas esti rigardataj kiel nepraj pruvoj pri la malsupereco de la Spiritoj ankaŭ jenaj: ĉiaj signoj, figuroj, senutilaj aŭ infanecaj emblemoj; ĉia skribo stranga, intermita, tordita, kvazaŭ desegnita, tro granda, aŭ prenanta ridindajn kaj eksterkutimajn form- ojn. La skribo povas esti tre malbona, eĉ apenaŭ leg- ebla, kio estas neniel eksterordinara, ĉar ĝi estas afero de la mediumo, sed ne de la Spirito. Mi vidis medium- ojn kun tiaj falsaj ideoj, ke ili taksadis la superecon de la Spiritoj laŭ la grandeco de la literoj kaj atribuadis grandan gravecon al literoj formitaj kiel presliteroj, in- fanaĵo evidente neakordigebla kun efektiva supereco.