212. Se estas grave pretervole ne fali sub la po- tencon de la malicaj Spiritoj, ankoraŭ pli grave estas sin memvole ne meti sub ilian manon. Estas necese, ke iu senbrida deziro skribi ne kredigu, ke estas indiferente sin turni al la unua veninta Spirito, escepte se tio estas, por poste sin liberigi de li, se ĝi ne konvenas, ĉar oni ne senpune petas la helpon, por kio ajn, de malica Spi- rito, kiu povas kare pagigi siajn servojn.
Kelkaj homoj, en la senpacienca sopiro vidi la dis- volviĝon de sia mediumeco, laŭ ilia opinio tro malra- pidan, ekpensas elvoki, por ilin helpi, ian ajn Spiriton, eĉ malican, esperante lin tuj forpeli. Pluraj estis ja ple- ne kontentigitaj kaj tuj skribis; sed la Spirito, ne zorg- ante pri tio, ke li estas akceptita, ĉar neniu pli bona aperis, montriĝis malpli cedema por foriri, ol por veni. Mi konas mediumojn, punitajn pro sia vanta pretendo kredi sin sufiĉe fortaj, por laŭvole forpeli tiajn Spirit- ojn, per jaroj da ĉiaspecaj obsedoj, per la plej ridindaj mistifikoj, per persista fascinado kaj eĉ per materiaj malfeliĉoj kaj la plej kruelaj disreviĝoj. La Spirito mon- triĝis komence tute malkaŝe malica, poste hipokrita, por igi kredi aŭ lian konvertiĝon aŭ la pseŭdopovon de lia subjugigito, lin laŭvole forpuŝi.
213. La skribaĵo estas kelkafoje tre legebla, la vortoj kaj la literoj tute disligitaj unu de alia, sed ĉe iuj mediumoj estas malfacile por alia, ol ili mem, deĉifri, kion ili skribis, ĝis oni alkutimiĝis al ilia skribo. Gi ofte estas formata el grandaj strekoj: la Spiritoj ne kutimas ŝpari paperon. Kiam iu vorto aŭ frazo estas apenaŭ legebla, oni petas la Spiriton bonvoli rekomenci, kion li ordinare faras volonte. Kiam la skribo estas kutime nelegebla, eĉ por la mediumo, ĉi tiu preskaŭ ĉiam suk- cesas skribi pli nete per oftaj kaj longedaŭraj ekzercoj, oferante al ili fortan volon kaj varme petante la Spi- riton agi pli laŭregule. Kelkaj Spiritoj ofte alprenas kon- venciajn signojn, kiuj fariĝas uzaĵoj en la kutimaj seanc- oj. Por esprimi, ke iu demando malplaĉas al ili kaj ke ili tiujn ne volas respondi, ili faras ekzemple longan strekon aŭ ion alian samsignifan.
Kiam la Spirito finis tion dirotan aŭ ne volas respondi plu, la mano senmoviĝas kaj la mediumo, kiel ajn grandaj lia povo kaj lia volo, eĉ ne unu vorton plue ricevas. Kontraŭe, tiel longe ĝis la Spirito ne finis, la krajono moviĝas sen ia eblo por la mano sin deteni. Se iu Spirito volas proprainiciate diri ion, la mano konvul- sie ekprenas la krajonon kaj komencas skribi, ne pov- ante tion kontraŭstari. Cetere la mediumo preskaŭ ĉiam sentas en si tion, kio diras al li, ĉu la halto estas mo - menta aŭ ĉu la Spirito venis al la fino. Malofte li ne sentas la momenton, kiam la Spirito foriris.
Jen la plej ĉefaj klarigoj, kiujn mi devis doni, tuŝ- ante la disvolviĝon de la psikografio. La sperto konigos, en la praktiko, iujn detalojn, kiujn estus senutile elvolvi ĉi tie kaj por kiujn koni oni sin gvidos laŭ la ĝeneralaj principoj. Multaj provu, kaj oni trovos pli da mediumoj, ol kiel oni pensas.
Cio, kion mi ĵus diris, aplikiĝas al la meka- nika skribado. Gi estas tiu, kiun ĉiuj mediumoj prave penas ekhavi, sed la mekanikeco pura estas tre malofta: kun ĝi tre ofte miksiĝas pli aŭ malpli da intuicio. Kon- sciante, kion li skribas, la mediumo nature ekdubas pri sia kapableco; li ne scias, ĉu tio venas de li aŭ de alia Spirito. Li tute ne maltrankviliĝu pro tio kaj eĉ tiel iru pluen. Se li sin zorge observos, li facile konstatos en sia skribaĵo multegon da aferoj, kiuj ne troviĝis en lia menso kaj kiuj estas eĉ kontraŭaj al ĝi: ĉi tio estas evidenta pruvo, ke tiuj aferoj ne de li venis. Li do daŭrigu sian laboron, kaj la dubo disfumiĝos per la sperto.
Se al mediumo ne estas konsentite, ke li estu ekskluzive mekanika, ĉiaj provoj por ĉi tiu rezultato estos senfruktaj, kaj tamen li malprave pensus, ke li ne ricevis kapablon por skribi. Se li estas dotita nur per intuicia mediumeco, li ja devas kontentiĝi per ĝi, kaj ĝi certe faros al li eminentajn servojn, se li scios ĝin utile profiti kaj ĝin ne forpuŝos.
Se post senutilaj provoj, sinsekve farataj dum kelka tempo, vidiĝas nenia montro de pretervola movo aŭ se tiuj movoj estas tre malfortaj, por doni ian rezultaton, la mediumo ne hezitu skribi la unuan enblovitan penson, ne farante al si zorgon, ĉu ĝi venas de li mem aŭ el alia fonto: la sperto instruos lin distingi. Cetere tre ofte okazas, ke la mekanika movado disvolviĝas post iom da tempo.
Mi supre diris, ke estas okazoj, en kiuj estas indiferente scii, ĉu la penso venas de la mediumo aŭ de alia Spirito; tiel estas precipe tiam, kiam iu pure intuicia aŭ inspirata mediumo faras ian imagoverkon por si mem. Ne multe gravas, ke li atribuas al si iun penson, kiu estus sugestita al li: se venas al li bonaj pensoj, li danku por tio sian bonan genion, kaj aliaj estos al li ankoraŭ alportataj. Tia estas la inspiro de la poetoj, filozofoj kaj scienculoj.
Ni nun prezentu al ni la mediumecon tute dis- volviĝinta; ke la mediumo skribas facile, ke li estas, unu- vorte, tio, kion oni nomas matura mediumo. Li forte erar- us pensante, ke li bezonas jam nenian pluan instruon: li nur transpasis materian kontraŭstaron; jen tiam ko- menciĝas por li la efektivaj malfacilaĵoj kaj li pli ol ĉiam bezonas konsilojn de la prudento kaj sperto, se li ne volas enkaptiĝi en la multego de la retoj, kiujn oni metos kontraŭ li. Se li pretendos tro frue flugi per siaj propraj flugiloj, li baldaŭ fariĝos ludilo de mensogemaj Spiritoj, kiuj penos ekspluati lian tromemfidon.
Kiam la mediumeco estos plene disvolviĝinta, estas plej ĉefa afero, ke la mediumo ĝin ne trouzu. La plezuro, kiun ĝi havigas al iuj novuloj, naskas ĉe ili tian entuziasmon, kiun estas tre grave moderigi. Ili devas memori, ke ĝi estas donita al ili por la bono, sed ne por la kontentigo de ia vanta sciemo. Ili do uzu ĝin nur en la oportunaj okazoj, sed ne ĉiumomente; la Spirit- oj ne estas konstante je ilia ordono, kaj tial ili riskas trompon de mistifikantoj. Estas rekomendinde por tio difini tagojn kaj horojn, ĉar tiel ili donas sin al la laboro en humoro de pli profunda enpensiĝo kaj la Spiritoj, kiuj volas veni, estas avizitaj kaj sekve faras por tio siajn disponojn.
Se malgraŭ ĉiaj provoj, la mediumeco tute ne montriĝas, oni devas ja rezigni ĝin, simile kiel oni re- zignas kanti, se oni ne havas voĉon por tio. Kiel tiu, kiu ne povoscias iun lingvon, uzas la servemon de tra- dukanto, tiel same tiu, kiu ne estas mediumo, petas la helpon de mediumo. Ĉe manko de mediumo oni tamen ne opiniu sin ne helpata de la Spiritoj. La mediumeco estas por ĉi tiuj esprimrimedo, sed ne ekskluziva rime- do, per kiu ili estus altirataj; tiuj, kiuj amas nin, staras apud ni, ĉu ni estas aŭ ne estas mediumoj. Patro ne forlasas sian infanon, ĉar ĉi tiu, surda kaj blinda, ne povas lin aŭdi kaj vidi, sed lin ĉirkaŭigas per sia pri- zorgado. Tiel same agas la Spiritoj: se ili ne povas materie komuniki al ni sian penson, ili helpas al ni per inspiro.
Ŝanĝiĝo de la skribkaraktero
Tre ordinara fenomeno ĉe la skribivaj mediumoj estas la ŝanĝiĝo de la skribkaraktero laŭ la komu- nikiĝantaj Spiritoj; kaj la plej rimarkinda estas tio, ke unu skribkaraktero konstante refariĝas ĉe la sama Spirito kaj ĉe kelkaj okazoj estas tiu sama, kiun li havis sur la Tero. Ni poste vidos la konsekvencojn, kiujn oni povas ĉerpi el tio koncerne la identecon de la Spiritoj. La ŝanĝiĝo de la skribkaraktero okazas nur ĉe la me- kanikaj aŭ duonmekanikaj mediumoj, ĉar ĉe tiuj la mov- ado de la mano estas pretervola kaj direktata de la Spirito. Ĉi tio ne fariĝas ĉe la pure intuiciaj mediumoj, ĉar ĉe tiuj la Spirito agas sole nur sur la menson kaj la mano estas direktata de la volo de la mediumo, kiel en la ordinaraj cirkonstancoj. Sed la unuformeco de la skribkaraktero, eĉ ĉe iu mekanika mediumo, tute neniel atestas kontraŭ lia kapableco, ĉar la dirita ŝanĝiĝo ne estas ia absoluta kondiĉo en la manifestiĝo de la Spiritoj; ĝi estas ligita kun speciala kapableco, per kiu ne ĉiuj mediumoj, eĉ ne la plej mekanikaj, estas dotitaj. Tiujn, kiuj posedas tian kapablecon, mi nomas diverseskribaj mediumoj.