Perdo kaj interrompo de la mediumeco
La mediumeco estas elmetita al iom longaj in- termitoj kaj interrompoj, ĉu por la fizikaj manifestiĝoj, ĉu por la skribado. Jen la respondoj de la Spiritoj al kelkaj demandoj pri ĉi tiu afero:
Ĉu la mediumoj povas perdi sian kapablecon?
"Ĉi tio ofte okazas, kia ajn la speco de tiu kapableco; sed ĝi ofte estas ankaŭ nur kelkatempa interrompo, kiu ĉesas kune kun sia kaŭzo."
Ĉu la kaŭzo de la perdo de la mediumeco kuŝas en la elĉerpiĝo de la fluidaĵo?
"Kia ajn estas la kapablo, kiun la mediumo havas, li povas fari nenion sen la simpatia kunlhelpo de la Spiritoj; kiam li plu nenion ricevas, ne ĉiam tiel estas, ĉar la kapableco mankus al li, sed ofte tial, ke la Spiritoj ne plu volas aŭ ne plu povas uzi lian servemon."
Kio povas kaŭzi, ke la Spiritoj forlasas iun me- diumon?
"Kio plej forte influas la bonajn Spiritojn, tio estas la uzado, kiun la mediumo faras el sia kapableco. Ni povas forlasi lin, kiam li uzas ĝin por frivolaĵoj aŭ por ambiciaj celoj; aŭ kiam li rifuzas dissciigi pri nia parolo aŭ niaj faroj la enkarniĝintojn, kiuj sin turnas al li aŭ kiuj bezonas vidi, por konvinkiĝi. Ĉi tiun naturdoton Dio konsentas al mediumo ne por ties plezuro kaj des mal- pli por servi al ties ambicio, sed celante ties propran pliboniĝon kaj por konigi la veron al la homoj. Se la Spirito konstatas, ke la mediumo jam ne respondas al liaj deziroj kaj ne profitas de liaj instruoj kaj avertoj, li sin retiras, por iri al pli inda protektato."
Ĉu la Spirito, kiu sin retiras, ne povas esti anstataŭita, kaj, en ĉi tiu okazo, oni ne komprenus la interrompon de la mediumeco?
"Ne mankas Spiritoj, kiuj nenion pli bonan deziras, ol komunikiĝi, kaj kiuj estas ĉiam pretaj anstataŭi tiujn, kiuj sin retiras; sed kiam la mediumon forlasas iu bona Spirito, povas okazi, ke ĉi tiu lin forlasas nur momente, por kelkatempe senigi lin je ĉia komunikaĵo, por ke ĉi tio servu al li kiel leciono kaj por pruvi al li, ke lia kapableco ne dependas de li, mediumo, kaj do, ke li ne sin gloru pro ĝi. Tiu kelkatempa nepovado celas ankaŭ pruvi al la mediumo, ke li skribas sub aliula influo, ĉar, se ne tiel ne fariĝus interrompoj.
"Cetere interrompo de la kapableco ne ĉiam signifas punon; ĝi iafoje estas signo de la zorgado de la Spirito pri la mediumo, kiun li amas; li deziras ĝuigi al tiu iom da materia ripozo, kiun li opinias necesa, kaj tiam li ne permesas al aliaj Spiritoj lin anstataŭi."
Oni tamen vidas mediumojn, morale parolante, tre meritajn, kiuj sentas nenian bezonon ripozi kaj tial forte ĉagreniĝas pri tiuj interrompoj, kies celon ili ne komprenas.
"Tiel estas, por elprovi ilian paciencon kaj por taksi ilian persistemon; tial la Spiritoj ordinare ne difinas lim- tempon al tiu interrompo: ili volas vidi, ĉu la mediumo senkuraĝiĝas. Gi ofte estas ankaŭ por konsenti al la mediumoj tempon, por mediti pri la instruoj, al ili donitaj; laŭ tiu meditado pri niaj instruoj ni ja rekonas la vere seriozajn spiritistojn. Tiel nomi ni ne povas tiujn, kiuj en la realeco estas nuraj amantoj de komunikajoj."
Cu do, en ĉi tiu okazo, la mediumo ja devas daŭrigi siajn provojn skribi?
"Se la Spirito tion konsilas al li, jes; se la Spirito diras al li, ke li sin detenu de tio, ne."
Cu ekzistas ia rimedo, por malplidaŭrigi tian elprovon?
"Rezignacio kaj preĝo. Cetere, sufiĉas fari ĉiutage pro von dum kelke da minutoj, ĉar estus senutile perdi tempon en senfruktaj provoj. La provo havas nenian ali- an celon, ol sciiĝi, ĉu la kapableco estas jam rericevita.
Cu la interrompo de la kapableco kuntrenas la forestadon de tiuj Spiritoj, kiuj kutime komunikiĝas?
"Tute neniel. La mediumo tiam sin trovas en la si- tuacio de iu homo, kiu kelkatempe perdis la vidadon: tiu havas ankoraŭ siajn amikojn apud si, kvankam li ne povus ilin vidi. La mediumo povas do, eĉ devas, kon- versaciadi plu, per la penso, kun siaj familiaraj Spiritoj kaj esti konvinkita, ke li estas de ili aŭskultata. Se la interrompo de la mediumeco povas senigi lin de la mal- kaŝaj komunikoj kun iuj Spiritoj, ĝi tamen lin ne povas senigi de la mensaj komunikoj."
Cu do la interrompo de la mediumeco ne ĉiam signifas ian riproĉon de la Spiritoj?
"Sendube, ĉar ĝi povas esti montro de bonvolemo."
Laŭ kia signo oni povas vidi ian riproĉon en tiu interrompo?
"La mediumo pridemandu sian konsciencon kaj de- mandu sin mem pri la uzado, kiun li faris el sia kapablo, pri la bono, kiu venis el ĝi por liaj proksimuloj, pri la profito, kiun li ĉerpis de la konsiloj, al li donitaj, kaj
li ricevos la respondon."
Cu la mediumo, kelkatempe ne povanta skribi, ne povas peti la helpon de alia mediumo?
"Ĉi tio dependas de la kaŭzo de la interrompo; ĉi tiu ofte havas kiel motivon fari, ke vi kelkatempe ne ricevu komunikaĵojn, post kiam oni donis al vi konsilojn, por ke vi ne kutimiĝu ĉion fari nur per ni; en ĉi tiu okazo la mediumo ne havas pli grandan ŝancon sukcesi, pet- ante la helpon de alia mediumo. Tio havas ankoraŭ unu celon, nome montri, ke la Spiritoj estas liberaj kaj ke ne de vi dependas, ke ili kondutus laŭ via plaĉo. Ankaŭ pro ĉi tiu sama motivo homoj ne-mediumoj ne ĉiam ricevas ĉiajn komunikaĵojn, kiujn ili deziras."
Rimarko. Oni efektive rimarku, ke iu, kiu petas la help- on de krompersono, por ricevi komunikaĵojn, kvankam li mem estas mediumo, ofte ekhavas nenion kontentigan, dum aliajn fojojn la respondoj estas tre eksplicitaj. Ĉi tio tiel multe dependas de la volo de la Spirito, ke oni gajnas nenion, ŝanĝ- ante la mediumon; ŝajnas, ke en ĉi tiu rilato la Spiritoj hav- as ian interkonsenton, ĉar kion oni ne ricevas de unu, tion oni ankaŭ ne ricevas de alia. Oni tiam sin detenu insisti kaj senpacienciĝi, se oni ne volas fariĝi mokataĵo de trompemaj Spiritoj, kiuj respondos, se oni tion volas por ĉiu prezo, kaj la bonaj Spiritoj lasas tiujn fari ĝin, por nin puni pro nia insistado.
Por kia celo la Providenco dotis iujn homojn per la mediumeco en speciala maniero?
"Tio estas misio, por kiu ili estas komisiitaj kaj pri kiu ili estas feliĉaj. Ili estas la interpretantoj inter la Spiritoj kaj la homoj."
Al iuj mediumoj tamen nur naŭzas la prak- tikado de sia kapableco.
"Tiuj estas mediumoj neperfektaj; ili ne scias la va- loron de tiu favoro, al ili konsentita."
Se tio estas misio, kiel do klarigi, ke ĝi ne estas privilegio de la virtaj homoj kaj ke tian kapablon ricevas homoj, kiuj meritas nenian estimon kaj kiuj povas ĝin misuzi?
"Tiaj homoj ricevas ĝin, ĉar ili ĝin bezonas por sia propra pliboniĝo, por ke ili havu la eblon ricevi bonajn instruojn; se ili ne profitos de ĝi, ili do suferos la sekv- ojn de tiu sia konduto. Ĉu Jesuo ne adresis sian parolonprefere al pekuloj, dirante, ke "ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj"? (-1
Ĉu la homoj, forte dezirantaj skribi kiel mediumoj, sed ne sukcesantaj, povas konkludi el tio ion, kio ilin mem kondamnus, tuŝante la bonvolemon de la Spiritoj por ili?
"Ne, ĉar eble Dio rifuzis al ili tiun kapablon, simile kiel la talenton por poezio aŭ muziko; se ili ne ĝuas tiun favoron, ili eble ricevis aliajn."
Kiamaniere iu homo povas perfektiĝi per la instruado de la Spiritoj, kiam li havas nek per si mem, nek per mediumoj, la rimedoj n por senpere ricevi tiun instruadon?
La Trad.
"Ĉu li ne disponas la librojn, kiel kristano la Evan- gelion? Por praktiki la moralon de Jesuo, la kristano ne bezonas esti aŭdinta liajn parolojn, elirantajn el lia buŝo."
Mateo, 9: 12; Marko, 2: 17. —
ĈAPITRO XVIII
PRI LA MALBONAĵOJ KAJ DANĜEROJ DE LA MEDIUMECO