Выбрать главу

Influo de la praktikado de la mediumeco sur la sanon.

Same sur la cerbon. Same sur la infanojn.

221. I. Ĉu la mediumeco estas indikaĵo de ia pa­tologia aŭ nur anomalia stato?

"Anomalia kelkafoje, sed ne patologia; ekzistas me­diumoj kun fortika sano; tiuj malsanaj tiaj estas el aliaj kaŭzoj."

Ĉu la praktikado de la mediumeco povas kaŭzi laciĝon?

"La tro daŭra praktikado de ĉia kapablo kuntrenas laciĝon; la mediumeco apartenas ĉi tien, precipe tiu ri- lata al fizikaj efikoj; ĝi necese naskas elspezon de fluid - aĵo, kio kaŭzas laciĝon, sed kion oni rebonigas per ripozo."

Ĉu la praktikado de la mediumeco povas, per si mem, enhavi malbonaĵojn el la higiena vidpunkto, flan- ke lasante ĝian trouzadon?

"Ĉe iuj okazoj estas prudente, eĉ necese, deteni sin de ĝi aŭ almenaŭ ĝin moderigi; tio dependas de la fizika kaj morala stato de la mediumo. Cetere la mediumo ordinare sentas tiun neceson, kaj kiam li konstatos lac- iĝon, li devas reteniĝi."

Ĉu al iuj homoj tiu praktikado alportas pli da malprofitoj, ol al aliaj?

"Mi jam diris, ke tio dependas de la fizika kaj mo - rala stato de la mediumo. Ekzistas homoj, al kiuj oni devas ŝparigi ĉian kaŭzon de superekscitiĝo, kaj tiu prak­tikado estas unu el tiuj kaŭzoj." (§§ 188 kaj 194.)

Ĉu la mediumeco povas okazigi frenezon?

"Ne pli ol ĉia alia afero, se nur oni ne antaŭinklin- as al tio, danke cerban malfortecon. La mediumeco ne okazigas frenezon, se ties ĝermo jam antaŭe ne ekzistas; sed se ĝi ekzistas, kion oni facile konstatas laŭ la mo- rala stato, la natura saĝo diras, ke oni devas konduti prudente en ĉiuj rilatoj, ĉar ĉia kaŭzo de afekcio povas esti malutila."

Cu estas malutile disvolvi la mediumecon ĉe infanoj?

"Jes, sendube, kaj mi ja asertas, ke tio estas tre danĝera, ĉar tiuj malfortikaj kaj delikataj organismoj estus tro afekciitaj kaj la junaj imagemoj estus tro su- perekscititaj. Tial iliaj saĝaj gepatroj devas forbati de ili tiajn ideojn aŭ almenaŭ paroli al ili pri tio nur el la vidpunkto de la moralaj sekvoj."

Iuj infanoj tamen estas de naturo mediumoj, ĉu por fizikaj efikoj, ĉu por skribado kaj vidado: ĉu tio estas same malkonsilinda?

"Ne; kiam la mediumeco estas denaska ĉe infano, tiam ĝi apartenas al ties naturo, kaj ties strukturo taŭg- as por tio; sama ne estas la okazo, se ĝi estas vekita kaj superekscitita. Rimarku, ke infano, kiu vidas Spi- ritojn, ordinare ne estas impresita de tio; ĝi ŝajnas al li tute natura afero, al kiu li apenaŭ ligas ian gravecon kaj kiun li ofte forgesas; poste, kiam li estas pli aĝa, la fakto revenas en lian memoron kaj li ĝin facile klar- igas, se li konas Spiritismon."

En kia aĝo oni povas, sen malutilo, okupi sin pri mediumeco?

"Ne ekzistas ia difinita aĝo; ĉi tio tute dependas de la fizika disvolviteco kaj ankoraŭ pli multe de la dis - volviteco morala; dekdujaraj infanoj, ekzemple, povas esti malpli afekciitaj de tio, ol iuj maturaj homoj. Mi parolas pri la mediumeco entute; tiu por fizikaj efikoj estas pli laciga koncerne la korpon; la skribado havas alian malbonaĵon, kiu rilatas kun la sensperteco de la infano en la okazo, se li sen la helpo de iu sperta volus doni sin al tiu afero kaj el ĝi fari ian amuzaĵon."

222. La praktikado de Spiritismo, kiel ni vidos pos­te, postulas grandan takton, por vanigi la ruzaĵojn de la trompemaj Spiritoj; se maturaj homoj povas fariĝi ilia mokataĵo, des pli ankoraŭ infanoj kaj junuloj, pro sia sensperteco, riskas enkaptiĝi en iliajn retojn. Oni krom tio scias, ke la anima koncentriĝo estas kondiĉo, sen kiu oni ne povas havi aferon al seriozaj Spiritoj; la elvokoj, ventkape kaj ŝerce fariaj, estas efektiva pro­fanado, kiu malfermas facile traireblan pordon al la mok- emaj aŭ malicaj Spiritoj; ĉar oni ne povas atendi de infano la seriozecon necesan al tia akto, tial estas tim- inde, ke li farus el ĝi ian amuzilon, se li estus forlasita al si mem. Eĉ en la plej favoraj kondiĉoj estas dezir- inde, ke infano, dotita per mediumeco, praktiku ĝin nur sub la kontrolanta rigardo de spertaj homoj, kiuj lin instruus ekzemple pri la respekto, kiun oni ŝuldas al la animoj de tiuj, kiuj vivis en la mondo. Oni el tio vid­as, ke la demando pri aĝo dependas de la cirkonstancoj, kiel koncerne la temperamenton, tiel ankaŭ rilate al la karaktero. Kio tamen klare rezultas el la supre donitaj respondoj, estas tio, ke oni ne devas vigligi la disvolv- iĝon de tiu kapablo ĉe la infanoj, kiam ĉi tiu ne estas spontanea, kaj ke, en ĉiaj okazoj, oni devas uzi ĝin tre prudente; ankaŭ tio, ke oni devas ĝin nek eksciti, nek vigligi ĉe malfortikaj homoj. Estas necese per ĉiaj eblaj rimedoj deteni de ĝia praktikado ĉiun, kiu montrus eĉ la plej malgrandajn simptomojn de ekscentreco de pens- oj aŭ malfortiĝon de la mensaj fakultoj, ĉar ĉe tiuj homoj ekzistas evidenta antaŭinklino al frenezo, kiun ĉia superekscitanta kaŭzo povas kreskigi. En ĉi tiu rilato la spiritismaj ideoj ne havas pli grandan influon, ol aliaj, sed, elrompiĝinte, la frenezo ekprenus la karak­teron de superreganta absorba zorgo, simile kiel ĝi ek­prenus religian karakteron, se la persono sin superme- zure fordonus al la praktikado de piaj aferoj, sed oni tamen respondigus por tio Spiritismon. La plej bona, kion oni faru kun ĉiu homo, kiu montrus inklinon al fiksa ideo, tio estas forturni liajn zorgojn en alian flank- on, por havigi ripozon al liaj malfortiĝintaj organoj.

Pri ĉi tiu temo mi petas la atenton de miaj legant- oj al la § XII de la "Enkonduko" de la Libro de la Spiritoj.

ĈAPITRO XIX

PRI LA ROLO DE LA MEDIUMOJ EN LA KOMUNIKIĜOJ DE LA SPIRITOJ

Influo de la persona Spirito de la mediumo. Sistemo de la inertaj mediumoj. Kapableco de iuj mediumoj por aferoj, kiujn ili ne konas: lingvoj, muziko, desegno k. a.

Disertacio de du Spiritoj pri la rolo de la mediumoj.

223. I. Ĉu en la momento de la praktikado de sia kapablo la mediumo troviĝas en sia normala stato?

"Li iafoje troviĝas en pli aŭ malpli forta krizo: jen kio lin lacigas kaj jen kial li bezonas ripozon; sed lia stato pleje ne diferencas senteble de lia normala stato, precipe ĉe la skribivaj mediumoj."

II. Ĉu la skribaj aŭ voĉaj komunikaĵoj povas de- veni de la Spirito mem, enkarniĝinta en la mediumon?

"La animo de la mediumo povas komunikiĝi tiel same, kiel ĉiu alia; se ĝi ĝuas ioman gradon da libereco, ĝi reakiras siajn ecojn de Spirito. Vi havas pruvon pri tio en la vizitoj, kiujn faras al vi la animoj de vivantoj, komunikiĝante kun vi per skribado, ofte ne vokite de vi. Ĉar, eksciu, inter la Spiritoj, kiujn vi elvokas, kelkaj estas enkarniĝintaj sur la Tero; ili tiam parolas al vi kiel Spiritoj, sed ne kiel homoj. Kial ne same estus kun la mediumo?"

— Ĉu ne ŝajnas, ke ĉi tiu klarigo konfirmas la opi­nion de tiuj homoj, kiuj pensas, ke ĉiaj komunikaĵoj fontas el la Spirito de la mediumo, sed ne de aliaj Spi- litoj?

"Tiuj malpravas nur tial, ke ili parolas en senco absoluta, ĉar sendube la Spirito de la mediumo povas agi memstare; sed tio ne estas motivo, ke aliaj ne agus an- kaŭ per li."

Kiel scii, ĉu la Spirito, kiu respondas, estas tiu de la mediumo aŭ iu alia Spirito?

"Laŭ la konsisto de la komunikaĵoj. Esploru la cir- konstancojn kaj la parolon, kaj vi distingos unu de la dua. La Spirito de la mediumo manifestiĝas precipe en stato de somnambulismo aŭ de ekstazo, ĉar tiam li est­as pli libera; en la normala stato estas pli malfacile. Cetere iujn respondojn oni ne povas atribui al li. Tial mi konsilas al vi studi kaj observi."

Rimarko. Kiam iu persono al ni parolas, ni facile dis- tingas tion, kio venas de li, de tio, kion li nur ripetas de alia; same okazas rilate la mediumojn.

Ĉar la Spirito de la mediumo eble akiris, dum antaŭaj ekzistadoj, sciojn, kiujn li forgesis en sia korpa envolvaĵo, sed kiujn li memoras kiel Spirito, ĉu tial li ne povas ĉerpi el sia propra profundo la ideojn, kiuj laŭŝajne troviĝas ekster la limoj de lia instruiteco?