Ĉu iu tre malmulte inteligenta mediumo pov- us transsciigi komunikiĝojn de alta kategorio?
"Jes, pro tiu sama kaŭzo, kial mediumo povas skribi en lingvo, nekonata al li. La mediumeco mem ne dependas de la inteligenteco, kiel ankaŭ ne de la moralaj ecoj; ĉe manko de pli bona ilo la Spirito povas uzi tiun, kiun li tiam disponas; tamen estas kompreneble, ke, por komunikiĝoj de certa kategorio, li ja preferas tian me- diumon, ĉe kiu li renkontas malplej da materialaj baroj. Eĉ plue: idioto ofte estas idioto nur pro la neperfekteco de siaj organoj, sed lia Spirito povas esti pli progresinta, ol kiel vi kredas; pri ĉi tio vi havas pruvon ĉe iaj el- vokoj de idiotoj, ĉu mortintaj, ĉu vivantaj."
Rimarko. Ĉi tio estas fakto, konstatita de la sperto. Mi kelkafoje elvokis vivantajn idiotojn, kiuj donis klarajn pruvojn pri sia identeco kaj en maniero tre saĝa kaj eĉ alt- nivela. Tia stato estas puno por la Spirito, kiu suferas de la ĝeno, en kiu li troviĝas. Idiota mediumo povas do iafoje liveri al la Spirito, kiu volas manifestiĝi, pli multe da rimed- oj, ol kiel oni kredas. (Vd., en Revue Spirite, Julio 1860, artikolojn pri la Frenologio kaj pri la Fiziognomiko).
El kio venas la kapableco de iuj mediumoj,
skribi versaĵojn, kvankam ili nenion scias pri poezio?
"Poezio estas lingvo. Ili povas skribi verse tiel same, kiel en lingvo, kiun ili ne konas; krom tio, ili eble estis poetoj en alia ekzistado, kaj, kiel mi jam diris al vi, la akiritajn sciojn la Spirito neniam perdas, ĉar li devas atingi perfektecon en ĉiaj aferoj. Kion do ili iam sciis, tio havigas al ili preterkonscie facilecon, kiun ili ne dis - ponas en sia ordinara stato."
Ĉu tio sama okazas al tiuj, kiuj havas ka- pablecon specialan por desegno kaj por muziko?
"Jes; ankaŭ desegno kaj muziko estas manieroj es- primi la penson. La Spiritoj uzas tiujn ilojn, kies manipulado estas por ili la plej facila."
Ĉu la esprimo de la penso per poezio, de- segno aŭ muziko dependas sole nur de la speciala ka- pableco de la mediumo aŭ de tiu de la komunikiĝanta Spirito?
"Jen de la mediumo, jen de la Spirito. La Superaj Spiritoj havas ĉiajn kapablecojn; la malsuperaj Spiritoj havas limitajn sciojn."
Kial homo de eksterordinara talento en unu ekzistado ĝin plu ne havas en iu sekvanta ekzistado?
"Ne ĉiam tiel estas, ĉar ofte li plibonigas en unu ekzistado tion, kion li komencis en iu antaŭa; povas okazi, ke iu eksterordinara kapablo kelkan tempon dormetas, por lasi alian libere disvolviĝi. Tiu estas kvazaŭ latenta ĝermo, kiu poste reaperos kaj el kiu ĉiam restas iuj pos- tesignoj aŭ almenaŭ ia malpreciza intuicio."
224. La libera Spirito sendube komprenas ĉiujn lingvojn, ĉar la lingvo estas la esprimo de la penso kaj la Spirito komprenas per la penso; sed por konigi tiun penson, li bezonas ian ilon: tia ilo estas la mediumo. La animo de la mediumo, kiu ricevas ies komunikaĵon, povas transkonigi ĝin nur per la organoj de la korpo; nu, tiuj organoj ne povas esti por iu nekonata lingvo egale flekseblaj, kiel por tiu lingvo familiara al ili. Me- diumo, povoscianta nur la francan lingvon, ja okaze pov- as doni respondon ekzemple en la angla, se tio plaĉas al la Spirito; sed la Spiritoj, kiuj ja trovas la homan parolon tro malrapida kompare kun la rapideco de la penso — des pli vere, ke ili ĝin kiom eble mallongigas —, senpacienciĝas pro la mekanika kontraŭstaro, kiun ili renkontas; tial ili ne ĉiam tion faras. Ankaŭ tial iu komencanta mediumo, kiu skribas malfacile kaj malra- pide, eĉ en sia propra lingvo, ordinare ricevas nur mal- longajn kaj ne disvolvitajn respondojn; tial la Spiritoj rekomendas fari per tia mediumo nur demandojn simpl- ajn. Por demandoj profundaj estas necesa iu matura me- diumo, ĉe kiu la Spirito trovus nenian mekanikan mal- facilaĵon. Neniu prenus por sia antaŭleganto ian lern- ejanon, kiu nur silabus. Bona metiisto ne volonte uzas malbonajn ilojn.
Mi aldonu ankoraŭ unu konsideradon tre gravan kon- cerne la fremdajn lingvojn. Tiaj provoj estas ĉiam far- ataj el scivolemo kaj por eksperimentado; nu, nenio estas pli antipatia al la Spiritoj ol la eksperimentoj, al kiuj oni provas ilin submeti. La Superaj Spiritoj ĉiam ri- fuzas esti elprovataj kaj forlasas tian medi on tuj, kiam oni volas ekiri tiun vojon. Kiel ili plezuras ĉe aferoj utilaj kaj seriozaj, tiel ili abomenas okupi sin pri aferoj frivolaj kaj sencelaj. Tiuj provoj, diros la nekredemuloj, celas konvinki nin, kaj tiu celo estas utila, ĉar ĝi povas varbigi adeptojn al la afero de la Spiritoj. Al ĉi tio la Spiritoj respondas: "Nia afero ne bezonas homojn sufiĉe fierajn, ke ili opinias sin nepre necesaj; ni vokas al ni tiujn, kiujn ni volas, kaj tiuj estas ofte la plej malgrand- aj kaj plej humilaj. Cu Jesuo faris la miraklojn, pri kiuj la skribistoj petis lin? Kaj per kiaj homoj li helpis al si, por ŝanĝi la ordon de la mondo? Se vi volas kon- vinkiĝi, vi disponas rimedojn aliajn, ol perfortaĵoj; an- taŭ ĉio submetu vin: tio ne estas laŭ la natura ordo, ke instruato trudus sian volon al sia instruanto."
El tio sekvas ke, ekster kelkaj esceptoj, la mediumo esprimas la penson de la Spirito per la mekanikaj rimed- oj, kiujn li disponas, kaj ke la esprimado de tiu penso povas, eĉ devas ofte suferi de la neperfekteco de tiuj rimedoj. Ekzemple, neklerulo, kamparano, povas diri la plej belajn aferojn, esprimi la plej altajn, la plej filo- zofiajn pensojn, parolante kiel kamparano, ĉar, kiel ja sciate, laŭ la Spiritoj la penso superregas ĉion. Ĉi tio respondas al la kontraŭdiro de iuj kritikantoj rilate la malkorektaĵojn de stilo kaj ortografio, pri kiuj oni povas riproĉi la Spiritojn, sed kiujn povas fari kiel la Spirito, tiel ankaŭ la mediumo mem. Alkroĉiĝi al tiaj aferoj estas montri ventkapecon. Ne malpli infanece estas doni al si la penon kun detala ekzakteco transskribi tiujn mal- korektaĵojn, kiel mi kelkafoje vidis. Oni do povas ilin sen ia skrupulo rebonigi, escepte se ili karakterizas la komunikiĝantan Spiriton, okazo en kiu estas bone ilin restigi, kiel pruvon de identeco. Tiel ekzemple, mi vidis, ke iu Spirito ĉiam skribis Jule (sen la fina "s"), parol- ante al sia nepo, ĉar kiel homo lin ĝin tiel skribadis, kvan- kam la nepo, kiu servis kiel mediumo, perfekte sciis skribi sian nomon.
225. La sekvanta disertacio, memvole donita de du Superaj Spiritoj, kiuj manifestiĝis per plej altnivelaj ko- munikaĵoj, plej klare kaj komplete resumas la demandon pri la rolo de la mediumo:
"Kia ajn estas la speco de la skribivaj mediumoj, ĉu mekanikaj, ĉu duonmekanikaj, ĉu simple intuiciaj, niaj procedoj de komunikiĝado per ili ne esence diversas. Efektive, ni komunikiĝas kun la enkarniĝintaj Spiritoj mem tiel same, kiel kun la ĝustasencaj Spiritoj, per la sola disradiado de nia penso.
"Niaj pensoj ne bezonas la vestaĵon de la parolo, por esti komprenataj de la Spiritoj, kaj ĉiuj Spiritoj kaptas la penson, kiun ni deziras komuniki al ili, per tio sola, ke ni direktas al ili tiun penson, kaj tio dank'al iliaj intelektaj fakultoj; t. e. tia penso povas esti kom- prenata de tiaj aŭ tiaj Spiritoj, laŭ ilia progreso, dum por tiaj aliaj ĝi ne estas perceptebla, ĉar ĝi ĉe tiaj vekas nenian memoron, nenian scion, dormantan en la profundo de ilia koro aŭ cerbo. En ĉi tiu okazo la enkarn- iĝinta Spirito, kiu servas al ni kiel mediumo, pli taŭgas por transigi nian penson al la aliaj enkarniĝintaj, kvan- kam li ĝin ne komprenas, ol iu elkarniĝinta kaj malmulte progresinta, se ni estus devigitaj nin turni al ties helpo;
tiel estas, ĉar terano metas sian korpon, kiel ilon, al nia dispono, kion fari libera Spirito ne povas.
"Kiam do ni trovas en iu mediumo la cerbon pro- vizita per scioj, akiritaj dum lia nuna ekzistado, kaj lian Spiriton riĉa per latentaj antaŭaj scioj, taŭgaj por facil- igi niajn komunikaĵojn, ni prefere uzas lian kapablecon, ĉar per li la komunikiĝo estas por ni multe pli facila, ol per iu mediumo, kies inteligenteco estas malvasta kaj kies antaŭaj scioj atingis nur malaltan gradon. Ni kom- prenigos nin per kelke da klaraj kaj precizaj vortoj.